Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 11 monatoj
sen resumo de redaktoj
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Dum la sama periodo ŝi verkis japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ Mamoj de la Monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.
 
Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la [[Esperantologia Konferenco]] de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazetorevuo)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, [[''Mondo kaj ni]]Ni'', kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.
 
{{Vivtempo|Ŭusink-Nagata, Akiko}}