Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
Jam de frua aĝo Akiko Nagata konceptis sin [[mondcivitano]]. Ankoraŭ en japana mezlernejo, ŝi gajnis premion en monda eseo-konkurso pri la Pacarmeo de [[Unuiĝintaj Nacioj]]. En [[1967]] ŝi fariĝis UEA-fakdelegito pri mondfederismo en sia hejmurbo [[Sapporo]], kie la sekvan jaron ŝi kunorganizis la japanan Esperanto-kongreson.
 
Fine de aŭgusto 1968, Akiko Nagata ekdeĵoris en la [[Centra Oficejo de UEA]] en [[Roterdamo]]. Tie ŝi kunlaboris pri kvar eldonaĵoj, kiujn UEA tiam produktis: la ''Jarlibro, La praktiko, La monda lingvo-problemo'', kaj precipe pri ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', kiun ŝi redaktis (sub [[Victor Sadler]]) de oktobro [[1970]] ĝis aprilo [[1973]].
 
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon ''UN kaj Ni'' pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Dum la sama periodo ŝi verkis japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ Mamoj de la Monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.