Wilhelm Walloth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Informkesto, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
'''Wilhelm WALLOTH''' (naskiĝinta en la [[6-a de oktobro]] [[1854]] en [[Darmstadt]], mortinta en la [[8-a de julio]] [[1932]] en [[Munkeno]]) estis [[germanio|germana]] verkisto.
 
== Vivo ==
Liaj gepatroj mortis tre fruaj, tiel ke Wilhelm kaj l du jarojn pli juna frato Friedrich kreskis kiel orfoj ĉe la seninfana paro Hessian. Kvankam bone protektite, Walloth ofte malsanis. En la aĝo de 17, li perdis sian karan duonpatrinon.
 
Frue Walloth skribis poemojn, lia idolo estis [[Ludwig Uhland]]. Unue Walloth vidis sian estontecon en pentrado, sed tiam li studis en Hajdelbergo filozofion, estetikon kaj literaturhistorion. Dum tiu tempo, liaj unuaj poemoj en 1882 jam aperis en libroformo. En la sekvaj jaroj li tute ekforis de pentrado kaj skribis siajn plej gravajn historiajn romanojn kaj nunromanojn. Per tio li sukcesis pruvi sian grandegan poezian potencon. Liaj romanoj estis trapenetritaj de naturalismo kaj gvidaj naturistoj kiel [[Michael Georg Conrad]], [[Konrad Alberti]] kaj [[Karl Bleibtreu]] vidis en Walloth noviganton de la historiaj romanoj.
 
Pro tiu proksimeco al la naturalistoj, la prokurorejo ekaktivis kaj "malkovris" liajn librojn. En 1890 oni ekprocesis kontraŭ li kaj aliaj (ekz. Konrad Alberti) en Lepsiko (la t.n. ''Leipziger Realistenprozeß'') pro laŭdire "obscenaj skribaĵoj".
 
Post liaj studoj Wallroth estis ree en Darmstadt, kie li estis senŝirmaj kontraŭ novaj malamikecoj. Kaŭzo nun estis lia amikeco kun la gimnazianoj Paul Nodnagel: li, sub la pseŭdonimo de G. Ludwig, en la literatura ĵurnalo ''[[Die Gesellschaft]]'' laŭdis romanojn de Walloth. La frumatura kaj talenta knabo faris memmortigon, pro kio nedirekte kulpigitis Walloth. Kelkajn jarojn poste transloĝiĝis Walloth al [[Munkeno]], kie li restis ĝis sia morto. Tie li ekverkis dramojn, sed kun malgranda sukceso. La studo de homoerotikaj amaferoj (verkoj ''Eros'', ''Ein Sonderling'') kaj certa pesimismo de la verkinto evidentiĝas ankaŭ pro la fakto ke la ĉeffiguroj ofte sinmortigis. La bankroto de lia iama eldonisto Wilhelm Friedrich ankaŭ ne helpis eblan sukceson de la wallrothaĵoj.
 
La ĉefverkoj de Wallroth (Tiberius, Octavia) estis reeldonita en 1917 en la serio "romanoj de monda literaturo" en la eldonejo Hesse & Becker. Enspezitiaĵojn la poeto perdis dum la inflacio post la [[Unua mondmilito]] kaj li devis dependi de la helpo de bonintencaj homoj. Dum la lastaj vivojaroj li okupiĝis pri la teozofio de [[Rudolf Steiner]].
 
Wilhelm Walloth skribis ĝis sia morto en 1932 neinterrompite. Tamen li preskaŭ estis forgesita kaj multaj el liaj manuskriptoj de tiu periodo estis perditaj.
Linio 49 ⟶ 50:
* 1897 Carl Gustav Vollmöller: ''Die Sturm- und Drangperiode und der moderne deutsche Realismus''
* 1899 Ella Mensch: ''Wilhelm Walloth'', in "Das literarische Echo", Nr. 24
* [http://www.zeno.org/Brockhaus-1911/A/Walloth Wilh. Walloth - biografio ĉe Brockhaus/1911]
* 1953 Erhard Wendelberger: ''Das epische Werk Wilhelm Walloths. Ein Beitrag zur Geschichte des Frühnaturalismus''
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [https://de.wikisource.org/wiki/Wilhelm_Walloth Vikifontaro, kun foto]
* {{DNB-Portal|11712768X}}