Lanioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 23 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q754657)
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 18:
'''''Lanius''''' estas la genro de la '''tipaj lanioj''', genro de [[paserina]]j [[birdoj]] de la familio de [[Laniedoj]]. Plej parto de la specioj de tiu familio estis lokigita en tiu genro. La afrikaj specioj estas konataj kiel '''fiskaloj''' (esperante ''akuzistoj'' aŭ ''kolumlanioj'') el la [[Afrikansa lingvo|afrikansa]] vorto ''fiskaal'' ("oficiulo", ĉefe [[ekzekutisto]]), pro tio ke tiuj birdoj pendas sain predon el dornoj por stokado.
 
Plej parto de la specioj de ''Lanius'' loĝas en [[Eŭrazio]] kaj [[Afriko]], sed la [[Granda lanio]] havas ĉirkaŭpolusan distribuadon, dum la [[Nordamerika lanio]] estas limigita en [[Nordameriko]]. Ne estas membroj de tiu genro aŭ eĉ de la tuta familio de Laniedoj en [[Sudameriko]] aŭ [[Aŭstralio]].
 
La birdoj de la genro ''Lanius'' estas birdoj de malfermaj habitatoj tipe vidataj ripoze per rekta sinteno sur elstara ripozejo kiel arbopinto aŭ telefonfosto. Ili eksaltas al predo, kiun kaptas dumfluge aŭ surgrunde. Tiuj specioj ĉefe manĝas grandajn insektojn, sed manĝas ankaŭ malgrandajn birdojn, reptiliojn kaj eĉ mamulojn. Ĉe la grandaj nordaj specioj kiaj la Granda lanio, majoritato de predo estas vertebruloj, ĉefe vintre.
 
Spite ties dieto, tiuj ne estas veraj [[rabobirdo]]j, ĉar ne havas la fortajn kalkanumojn de rabobirdoj. Kvankam ili uzas siajn piedojn por teni pli malgrandajn insektojn, pli grandaj predoj estas palisumitaj ĉe akra pinto, kia dorno aŭ pikiloj de pikdratoj. Tio sekuras la disŝiron per la hokoforma beko.
Linio 26:
Plej parto de la lanioj de ''Lanius'' estas solemaj, escepte dum reproduktado kaj tre teritoriaj. Nordaj aŭ moderklimataj specioj kiaj la Granda aŭ la [[Ruĝdorsa lanio]]j estas [[birdomigrado|migrantaj]] kaj vintras sude de siaj reproduktaj teritorioj.
 
Ambaŭ seksoj de plej parto de specioj estas nedistingeblaj, kaj la masklo estas certe la plej brila birdo kie estas diferenco.
 
Estas kelkaj naturaj grupigoj ene de la genro, kiaj la sep afrikaj kolumlanioj, al grandaj grizaj specioj (''ludovicianus'', ''excubitor'', ''meridionalis'' kaj ''sphenocercus'') kaj la eŭraziaj brundorsaj specioj (''tigrinus'', ''bucephalus'', ''collurio'', ''isabellinus'', ''cristatus'' kaj ''gubernator''). En tiu lasta grupo estis malfacile difini la specilimojn, kaj iam kelkaj el tiuj lanioj estis grupigitaj kiel sampecifaj.
Linio 33:
 
== Specioj en taksonomia ordo ==
[[Dosiero:Shrike_prey_lizard.jpg|thumbeta|200px|rightdekstra|Lacerto palisumita sur dornoj fare de Sudgranda lanio ''Lanius meridionalis'', Lanzarote]]
 
* '''Genro: ''[[Lanius]]''''' aŭ tipaj [[lanioj]]
Linio 65:
** [[Stepa lanio]], ''Lanius pallidirostris''
 
== Referencoj==<!-- FolHistNatMusMatraensis25:41. -->
* Tony Harris kaj Kim Franklin, ''Shrikes and Bush-Shrikes'' ISBN 0-7136-3861-3
 
{{birdojBirdoj}}
{{Portalo Birdoj}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Paseroformaj]]