La mirinda libro: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
{{unua}}
'''La mirinda libro''' estas broŝurformata [[libro]] eldonita kiel omaĝo al [[Ramón Molera]] kaj festigo de la 75a dadtreveno de [[U.E.A.]]<ref>La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 363 pp.</ref> Ĝi enhavas [[biografio]]n de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo [[Delegito de UEA|delegitoj de U.E.A.]] La fotoj konsistigas resumon de la esperanta agado de Molera. La literaturaj tekstoj, nome [[rakonto]]j estas "Ĉu estas limoj en la delegiteco?" de [[Roberto Lloancy]], "Fantomdelegito" de [[Francisco Javier Moleón]], "Tra glacilando" de [[María José Quesada]], kaj "Marko Boldo, privata detektivo" de [[Georgo Kamaĉo]], ĉiuj premiitaj en konkurso prie.
 
Sekvas persona rakonto pri kiel [[Luis Serrano Pérez]] uzis la Jarlibron de U.E.A., kie aperas la listo de la delegitoj de U.E.A. kaj kiel li uzis ĝin dum veturado tra [[Germanio]]; por li tiu jarlibro estis vere "la mirinda libro". "Bona persono" estas alia persona rakonto de [[Ana María Molera]], nome filino de la omaĝito kaj lia posteulo zorge de la familia Esperanto biblioteko, pri kiel ŝi memoras pri la delegiteco de sia patro kaj pri la eksterlandanoj kiuj venis ŝiahejmen dum ŝia infanaĝo. LA lasta ero nomiĝas "Kiel mi nomiĝas aŭ Tri leteroj pri unu problemo" de [[Wojciech Usakiewicz]], nome tri leterpoemoj pri la temo esperantigo de familinomoj.
194 802

redaktoj