Samuel Morse: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilo
 
Linio 9:
Loko de morto = [[Novjorko]], [[Usono]] |
}}
'''Samuel Finley Breese MORSE''' (naskiĝis la [[27-an de aprilo]] [[1791]] en [[Charlestown]], [[Masaĉuseco]], mortis la [[2-an de aprilo]] [[1872]] en [[Novjorko]]) estis [[usono|usona]] [[inventisto]] kaj [[profesoro]] pri [[pentroarto]], [[plastaPlastiko|plastika arto]] kaj [[desegno]]. Li famiĝis pro la invento de [[kodo]], antaŭulo de la hodiaŭa [[Morsa kodo]], sistemo de [[linio]]j kaj [[punkto]]j (aŭ longaj kaj mallongaj signaloj), kiu ebligas sendon de [[mesaĝo]]j trans grandajn distancojn.
 
== Biografio ==
Samuel Morse estis filo de pastro. Li sukcesis studadon en la supera lernejo de Yale (hodiaŭa [[Yale-universitato]]) kaj sekvis instruon de librovendisto. Poste tamen li gajnis sian vivon per [[pentrado]]. Li estis lernanto de [[Washington Allston]] kaj [[Benjamin West]] kaj famiĝis ĉefe kiel [[Portreto|portretisto]] kaj [[skulptisto]].
 
== Verko ==
Ne Samuel Morse inventis la [[telegrafo]]n; 50 jarojn antaŭe ([[1793]]), la [[Optika telegrafio|optika telegrafo]] de [[Claude Chappe|Chappe]] ebligis dissendon trans centojn da [[mejlo]]j. Same li ne estis tiu, kiu inventis la elektran telegrafon: [[Samuel Thomas von Soemmerring|Soemmerring]], [[Carl August von Steinheil|Steinheil]], [[Carl Friedrich Gauss]] kaj [[Wilhelm Eduard Weber|Weber]] en [[Germanio]], [[André Marie Ampère]] en [[Francio]], [[Schilling]] en [[Sankt-Peterburgo]], [[Richtie]] kaj [[Alexander]] en [[Skotlando]], [[WheastoneCharles Wheatstone|Wheatstone]] en [[Anglio]], jam estis trovintaj solvojn por elsendi mesaĝojn uzante [[elektro]]n. La [[genio]] de Morse estis desegni simplan [[maŝino]]n praktikan, efikan, malaltekostan, facile uzeblan kaj ĉefe sukcese decidigi (ne sen malfacilaĵoj) siajn samtempulojn fari sufiĉe sensacian [[eksperimento]]n (la konekton [[Vaŝingtono]] - [[Baltimore]]).
 
La inventaĵo de Morse estas dunivela: