Daŭripovo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de responsa turismo
En la nederlanda gazeto Trouw aperis frontpaĝe artikolon pri la Esperanto-movado en kiu F. Gobbo, diris ke estas defio nuntempe utiligi lingvon kia Esperanto por strebi al justa ekonomio, ĉar kapitalismo por tiu ĉi planedo ne estas daŭrebla sistemo.
Linio 1:
'''Daŭripovo''' (aŭ '''daŭropovo''', '''daŭrivodaŭreblo''', '''daŭrigeblo''' aŭ '''elteneblo''') karakterizas [[evoluo]]n aŭ agomanieron, kiu kontentigante la postulojn de la [[nuntempo]] povas daŭri ankaŭ en la [[estonto]], aŭ almenaŭ ne endanĝerigas la eblecojn de sekvantaj [[generacio]]j realigi [[vivo]]n de komparebla kvalito. Daŭripovo estas kompleksa, larĝa koncepto, kies kerno estas la strebado al inda [[vivkvalito]] por ĉiuj [[homo]]j, nunaj kaj estontaj, per la plej diversaj klopodoj, cele al evoluo, kiu estu [[socio|socie]] dezirinda, [[ekonomio|ekonomie]] vivkapabla, [[kulturo|kulture]] taŭga kaj [[ekologio|ekologie]] plutenebla, sur ĉiuj niveloj ([[loko|loka]], [[regiono|regiona]], [[mondo|monda]]). Surbaze de la [[homaj rajtoj]], ĝi emfazas la ligojn kaj reciprokan efikon inter la [[homaro]], la [[ekosistemo]]j, la naturmediaj [[rimedo]]j ([[akvo]], [[aero]], [[energio]]) kaj la homaj bezonoj ([[nutraĵo]], [[sano]], [[edukado]], [[loĝado]], [[sekureco]]), fronte al problemoj tiaj kiaj [[malriĉeco]], [[subevoluinteco]], [[seksa malegaleco]], [[poluado]] kaj detru-minacoj al [[biodiverseco]]. Esenca trajto de daŭropovaj sistemoj estas ilia [[resilienco]] kontraŭ detruaj influoj.
 
Dum la [[1990-aj jaroj]] daŭripovo fariĝis vaste rekonata [[politiko|politika]] celo. Tamen en la praktiko oni ankoraŭ malmulte atentas ĝin. Dum pasinte regis la aliro: unue antaŭenpeli [[ekonomio|ekonomian]] [[kresko]]n, poste ripari la [[ekologio|ekologiajn]] kaj [[socio|sociajn]] sekvojn , ni nun konscias, ke necesas nova kompleksa pripensado, kiu integrigas [[ekologio|ekologiajn]], [[socio|sociajn]] kaj ekonomiajn konsiderojn. En la nederlanda gazeto Trouw aperis frontpaĝe artikolon pri la Esperanto-movado en kiu [[Federico Gobbo|F. Gobbo]], diris ke estas defio nuntempe utiligi lingvon kia Esperanto por strebi al justa ekonomio, ĉar kapitalismo por tiu ĉi planedo ne estas daŭrebla sistemo<ref>(nederlanda), ''[https://www.trouw.nl/binnenland/bankroto-dreigt-voor-de-esperanto-beweging~b866ad50/ Willem Schoonen, 'Bankroto' dreigt voor de Esperanto-beweging]'' ('Bankroto' minacas la Esperanto-movadon), Trouw, la 21-an de julio 2019, alirite la 5-an de septembro 2019.</ref>.
 
Tial oni nun, almenaŭ parole, [[propagando|propagandas]] la [[ideo]]n de "Daŭripova kreskado". Sed aliaj pensas, ke tio estas neakordigebla, rimarkigas, ke se ĉiuj [[homo]]j sur [[Tero]] dezirus ĝui la nuntempan [[vivnivelo]]n kaj [[vivmaniero]]n de [[Eŭropo]] (se temus pri [[Usono]] estus eĉ pli malbone!), tio bezonigus la rimedoriĉojn de '''pluraj''' [[planedo]]j! Tial ili admonas pri '''[[daŭripova malkresko]]'''. Sed elpensi tian aferon, kaj ankoraŭ pli efektivigi ĝin estas malfacilaj aferoj!
Linio 28:
** [[Majid Rahnema]]
 
== Referencoj ==
[[Kategorio:Ekologio]]
[[Kategorio:Politiko]]