Princino de Ukok: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "eta|Korpo de la Siberia Glacia Virgulino La '''Princino de Ukok''', konata ankaŭ kiel '''Siberio|Siberi..."
 
Linio 15:
 
== Tomboĉambro ==
En la tomboĉambro de Princino de Ukok estis ŝia ĉerko, kiu estis farita el solida [[laringolariko|laringalarika]] lignotrunko ornamita per ledaj aplikaĵoj prezentantaj figurojn de cervoj. La ĉambro enhavis ankaŭ du malgrandajn lignajn tablojn kun plet-formaj suproj, uzataj por servi manĝon kaj trinkaĵon. Ĉevala kaj ŝafa viando estis metitaj sur la tablojn; la restaĵo de laktaĵo, eble jogurto, estis trovita en ligna vazo kun skulptita tenilo kaj miksilo kaj ia trinkaĵo estis servita en kornotaso por subteni ŝin dum ŝia veturo.
La Princino de Ukok kaj ŝiaj ĉevaloj estis orientitaj kun la kapo al la oriento, kiel estis la kazo en aliaj entombigoj de Pazirik. Ŝi aĝis inter 20 kaj 30 jaroj en la momento de sia morto. La kaŭzo de la morto de la Princino de Ukok estis nekonata ĝis 2014, kiam nova esplorado sugestis [[mama kancero|maman kanceron]], kombinitan kun vundoj suferitaj en falo, kiel verŝajnaj kaŭzoj. La trovo de kanabo en ujo proksime al ŝia korpo kondukis al la supozo, ke la drogo estis uzata por malpezigi la kronikan doloron, kiun la virino verŝajne suferis. Ŝi eble havis la altan statuson de pastrino en sia komunumo surbaze de la eroj trovitaj en ŝia ĉambro. La konservita haŭto de la Princino de Ukok havas la markon de animal-stila cervo-tatuado sur unu el ŝiaj ŝultroj, kaj alian sur la pojno kaj dikfingro. Ŝi estis entombigita en flava tussah-silka bluzo, karmezin-kaj-blanke striita lana jupo kun kvasto-zono, femuro-alta blanka felta [[kruringo]] , kun martesa pelto, malgranda spegulo farita el polurita metalo kaj ligno kun skulptitaj figuroj de cervoj kaj kapvestaĵo, kiu estis preskaŭ tri futojn alta. La grandeco de la kapvestaĵo necesigis ĉerkon ok futojn longa. La kapvestaĵo havis lignan substrukturon kun muldita felta kovrilo kaj ok ĉizitaj [[felisedoj|felinajn]] figurojn kovritaj per oro. Estis restoj de koriandraj grajnoj en ŝtona plado, kiu eble estis provizita por la medikamenta uzo de la fraŭlino.