Fervojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:TahiLand RailWay002.JPG|thumb|250px|Trajno venas al fervoja stacio en [[Tajlando]]]]
'''Fervojo''' estas [[transporto|transportsistemo]], en kiu la [[veturilo]]j moviĝas per [[rado]]j sur [[relo]]j, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda [[kineta energio]]. La [[trajno]]j estas pelataj dekomence per vapormaŝinoj, hodiaŭ ĉefeprecipe per elektraj kaj termikaj [[motoro]]j.
La rado-relo-sistemo distingas fervojon de [[magnetvojo]]. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter fervojo kaj [[tramvojo]] aŭ [[funikularo]]. Dum ĉe [[tramvojo]] la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko), por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan [[trako]]n ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo. Ankaŭ ĉe funikularo la kineta energio estas tre limigita. Estas ankaŭ [[unurela fervojo]], en kiu la [[veturilo]]j moviĝas aŭ sur unu relo, aŭ pendante de unu relo (ofte ne el fero).