8-a de septembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Paulo Sérgio Viana
→‎Eventoj: 1939-kompletigo
Linio 41:
* [[1935]]: [[Voĉdono]] al [[Sejmo (Pollando)|Pola Sejmo]] de [[Dua Pola Respubliko]]: laŭ [[nacieco]] oni elektis 181 [[poloj]]n, 19 [[ukrainoj]]n, 3 [[judoj]]n kaj po 1 [[rusoj|ruso]] kaj [[belorusoj|beloruso]], [[germanoj]] ne estis reprezentataj
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[Invado en Pollandon|La oka tago de la germana-pola milito]] (pli da eventoj): '''germanaj aviadiloj [[bombo|bombis]] [[Janów Lubelski]]''' - pereis pli ol 200 civiluloj; batalo de [[Lodzo]] finiĝis - germana armeo eniris Lodzon kaj [[Inowrocław]]; en proceso de la unua grupo de la defendantoj de Pola Poŝto '''germanoj kondamnis al [[mortpuno]] 28 personojn'''; [[Luftwaffe]] atakis polajn grupiĝojn kaj fervojajn nodojn, Bomba Brigado atakis malamikan armeon apud [[Różan]]; bone organizita '''defendo de [[Varsovio]] komenciĝis''' - danke al generalo Walerian Czuma oni reĵetis germanan atakon de la 4-a Kirasita [[Divizio]] kun ties grandaj perdoj en [[Ochota]] kaj [[Wola (administra parto de Varsovio)|Wola]] (kvazaŭ revenĝe dum la [[ribelo de Varsovio]] okazis masakro de Ochota kaj [[masakro de Wola]]); kreiĝis [[Armeo]] "Warszawa" sub komando de [[generalo]] Juliusz Rómmel; marŝalo [[Edward Rydz-Śmigły]] decidis krei defendlinion laŭ la [[rivero]]j [[Okcidenta Bugo|Bugo]]-[[Vistulo|Wisła]]-San; '''[[militkrimo|militkrimaj]] unuoj de [[Wehrmacht]] pafmortigis, pikis per [[bajono]]j aŭ vivbruligis: en [[Będzin]] ĉirkaŭ 200 [[judoj]]n, en [[Iłża]] pli ol 100 personojn''' , en [[Lipsko]] 80 judojn vivbruligis en [[sinagogo]] murdante ankaŭ en 26 aliaj lokoj, '''krome en Ciepielów pafmortigis pli ol 450 polajn [[militkaptito]]jn''' kaj en du aliaj lokoj 65; germanaj regopovoj likvidis en [[Libera Urbo Dancigo]] ĉiujn polajn [[lernejo]]jn
** [[Berlino]]: laŭ instrukcio de Propaganda Oficejo de [[Nazia Germanio]]: ''Kvankam ĉefartikoloj en gazetoj devas trakti pri la atako direkte al Varsovio, tamen dualoke devas esti informoj pri barbareco de poloj en [[Bydgoszcz]]. Difino "[[sanga dimanĉo (1939)|sanga dimanĉo]]" devas eniri kiel firma nocio al vortaro kaj cirkuli la terglobon. Tial oni devas senĉese ripeti la difinon''; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: komenco de flankatakoj de la franca 4-a Armeo apud [[Saro]]
** [[1940]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en vilaĝo Rychwałd 25 malliberulojn, alveturigitaj de [[Tarnów]]; en koncentrejo [[Aŭŝvico]] pereis pastro Marian Morawski, [[jezuitoj|jezuito]] kaj [[profesoro]] de [[Jagelona Universitato]] - lia frato pereis dum bombado de Varsovio
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" citis opinion de franca generalo Pretel pri la franca kampanjo: ''Se la franca komandantaro disponus nur pri dek [[divizio]]j samvaloraj kiel la polaj, tiam ne okazus la franca malvenko''
Linio 77:
* [[2009]]: 79 personoj pereis kaj 14 vundiĝis rezulte de [[gas]]-eksplodo en ĉina [[mino|minejo]] en [[Pingdingŝano]]
* [[2012]]: '''1-a [[Nacia Legado]]: ''[[Sinjoro Tadeo]]'', [[ĉefverko]] de la [[pola literaturo]], estis legata dum la tuta tago''' en ĉirkaŭ 30 [[urbo]]j de [[Pollando]] kaj en la unua programo de [[Pola Radio]]
* [[2016]]: [[Mez-Orienta Eŭropo]]: tritaga [[Ekonomia Forumo de Krynica]] finiĝis - '''[[Viktor Orbán]], reprezentanta fortiĝantan [[Visegrada grupo|Visegradan grupon]], elektiĝis homo de la jaro'''
* [[2018]]: '''Okaze de la granda [[jubileo]] de reakiro de [[sendependeco]] post 123 jaroj de mallbero, en [[Pollando]] okazis la 7-a [[Nacia Legado]] de ''[[Antaŭprintempo]]''''', ĉefverko de la pola kaj [[monda literaturo]], verkita de [[Stefan Żeromski]] - legata en 2930 lokoj de [[Pollando]] kaj eksterlande (en 134 lokoj de 35 landoj sur ĉiuj [[kontinento]]j, inkluzive de esperantistoj el [[Brazilo]], [[Bulgario]], [[Japanio]] kaj [[Togolando]]).
* [[2040]]: Dum granda [[Konjunkcio (astronomio)|konjunkcio]] en la [[Virgo (konstelacio)|konstelacio Virgo]] renkontiĝos [[Merkuro (planedo)|Merkuro]], [[Venuso (planedo)|Venuso]], [[Marso (planedo)|Marso]], [[Jupitero (planedo)|Jupitero]], [[Saturno (planedo)|Saturno]] kaj [[Luno]].