Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
eNeniu resumo de redakto
Linio 19:
 
Li apartenis al familio de la malalta nobelaro de Valencilando, kaj li estis filo de la fratino de la papo [[Kaliksto la 3-a]]. De infanaĝo li estis destinita al eklezia kariero. Antaŭ ol atingi aĝon de 16 jaroj li jam akiris eklezian profiton en Xàtiva kaj kanonikajn postenojn en [[Sogorb]] kaj [[Valencio]]. En [[1449]] li iris al [[Italio]] por studado,en [[1456]] li doktoriĝis pri kanona juro en Bolonjo, kaj en tiu sama jaro lia onklo fariĝis papo kaj nomumis lin kardinalo-diakono de Sankta Nikolao "in Carcere Tulliano". De tiam lia influo sur la Roma kurio estis pli kaj pli larĝa, se oni kalkulas la nombron kaj la rentojn de digneco kaj prebendo kiujn liaj manoj atingis. Li estis tenanto kaj administranto de la mitro de Girona kaj València, de Cartagena, de Albano, de Porto, de Mallorca kaj de Eger, inter aliaj.
Verŝajne li fariĝis [[sacerdoto]] en 1458 aŭ 1459. Nomumite vic-kanceliero de la Eklezio en 1457 fare de Kaliksto la 3-a, li konservis la postenon sub la papadoj de Pio la 2-a, Paŭlo la 2-a, Siksto la 4-a, kaj Inocento la 8-a. Dum sia kardinala etapo, li okupiĝis pri diversaj diplomataj misioj, la plej grava el kiuj eble estis tiu kiun komisiis al li la gereĝoj de Katalunio-Aragono kaj Kastilio (1456-1456) por akiri helpon por krucmiliton kontraŭ la turkoj. En tiu okazo por la lasta fojo li revenis sur la katalunan grundon kaj, kvankam li ne sukcesis je sia propono, li intervenis en la solvo de la interna milito de la Kataluna Princlando, kaj legalizis fraŭdan geedzecon inter Ferdinando la 2-a kaj Elizabeto de Kastilio, kiujn li nomis en 1496 la [[Katolikaj Gereĝoj]].
 
Li do estis la unua papo de la "Nova Epoko": tri monatojn post lia papiĝo [[Kristoforo Kolumbo]] alvenis al [[Ameriko]]. Samtempe li estis la plej memorinda papo de la [[renesanco]].