Barato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9:
| nacia himno = [[Jana-Gana-Mana]]
| nacia devizo = Satyameva jayate (सत्यमेव जयते) <br /> Nur vereco triumfas
| lokigo-bildo = [[FileDosiero:India (orthographic projection).svg|270px]]
| lingvoj = 24 lingvoj kies plej grava estas la [[Hinda lingvo|hinda]]
| ĉefurbo = [[Nov-Delhio]]
Linio 40:
La nomo ''Barato'' havas la saman signifon kiel ''Hinda Unio''. La vorto ''[[Hindujo]]'' (aŭ ''Hindio'') aliflanke havas neklaran signifon – legu pli pri tio en la artikolo [[Hindujo]]. La plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton ''Barato'' por la ŝtato, tiel konservante la vorton ''Hindujo'' por la historia signifo de [[Brita Hindujo]] aŭ por la tuta [[hinda subkontinento]], kiu entenas krom Barato ankaŭ [[Bangladeŝo]]n, [[Butano (lando)|Butanon]], [[Nepalo]]n kaj [[Pakistano]]n. Tiun sintenon kunhavas multaj nebarataj esperantistoj.
 
== Historio ==
{{ĉefartikoloĈefartikolo|Historio de Barato}}
La lando estis unuigita la unuan fojon fare de [[Aŝoko]] (proksimume 273 - 232 a.K.E.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj ([[320]] - [[414]]), okazis ekde la [[5-a jarcento]] nova diseriĝo. En la [[8-a jarcento]] la parto de la norda Barato estis [[islamo|islamigita]]. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de [[Grandaj Mughaloj]].
 
Oni povus diri ke tiu historio de la hinda subkontinento antaŭ la 20-a jarcento estis komuna al la tuta [[Hindio]] kaj respektive al ĉiuj ŝtatoj eliĝintaj el la disfalo de la kolonia imperio nomata [[Brita Hindio]] en la fino de la 19a jarcento. Grava okazaĵo de tiu epoko estis la tiel nomata [[Ribelo de Sipajoj]].
 
=== Sendependa Barato ===
[[Dosiero:Gandhi Nehru 1929.jpg|eta|dekstra|240px|[[Gandhi]] kaj [[Nehru]] en [[1929]].]]
Post antaŭaj tiudirektaj luktoj kaj partopreno de hindia soldataro en la [[Dua Mondmilito]] la [[15an de aŭgusto]] de [[1947]] Barato sendependiĝis de [[Britio]]. Unu el la plej influaj gravuloj de tiu periodo estis [[Mohandas Karamchand Gandhi]], kiu post helpi decidege tiun sendependecon estis mortigita de fanatika hinduo. Post la sendependiĝo eksplodis teruraj malfacilaĵoj inter hindiaj islamanoj kaj hinduistoj, kio igis la [[Dispartigo de Hindio|dispartigon de la lando en du]]: nome la nuna Barato kaj Pakistano, tiam dividita en du zonoj, la okcidenta (nuna Pakistano) kaj la orienta (nuna Bangladeŝo).
 
Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partio [[Barata Nacia Kongreso]]. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la [[familio Nehru-Gandhi]], tio estas, de la unua ĉefministro [[Jawaharlal Nehru]], lia filino [[Indira Gandhi]], kaj ties filoj [[Rajiv Gandhi|Rajiv]] kaj [[Sanjay Gandhi|Sanjay]], bofilino [[Sonia Gandhi|Sonia]] kaj nepoj. Al Nehru sekvis [[Gulzarilal Nanda]]. Dume estis la prezidentoj de Barato [[Rajendra Prasad]] kaj [[Sarvepalli Radhakrishnan]].
 
[[Indira Priyadarshini Gandhi]] plej konata kiel [[Indira Gandhi]] estis ĉefa reganto de la lando ekde la [[19a de januaro]] de [[1966]] ĝis la [[24a de marto]] de [[1977]], kaj ekde la [[14a de januaro]] de [[1980]] ĝis sia morto en la [[31a de oktobro]] [[1984]]. Ŝi estis la ununura filino de [[Jawaharlal Nehru]], la unua Ĉefministro de Barato. Ŝi havis la saman familinomon "Gandhi" sed ŝi ne estis parenco de [[Mohandas Gandhi|Mahatma Gandhi]]). Dum sia epoko, ŝi estis unu el la plej gravaj registoj tutmondaj (kaj unu el la malmultaj registinoj) kaj tiam Barato estis unu el la plej gravaj landoj de la [[Movado de Nealiancitaj Landoj]].
 
La Barata Nacia Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de la [[Janata Partio]] venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en [[1989]], fare de la [[Janata Dal]], kiu nur konservis la povon dum du jaroj.
 
Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstra [[hindua naciismo|hindunaciisma]] partio [[Baratija Janata Partio]] (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicio Unuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.
 
La [[Kargila Milito]], konata ankaŭ kiel Kargila konflikto, estis armita konflikto inter Barato kaj Pakistano kiu okazis inter majo kaj julio 1999 en la Kargila distrikto de Kaŝmiro kaj aliloke en la Linio de Kontrolo (LK).
[[FileDosiero:President Barack Obama with Prime Minister Manmohan Singh 2009-11-24(2).jpg|thumbeta|dekstre|Manmohan Singh kun la Usona Prezidento [[Barack Obama]] en la [[Blanka Domo]].]]
En la balotoj de [[2004]], la Kongreso, estrita de Sonia Gandhi, venkis surprize, kaj, apogite de pli malgrandaj maldekstraj partioj, sukcesis formi registaron. La [[22-an de majo]] de 2004, la [[sikismo|siko]] [[Manmohan Singh]] de la Barata Nacia Kongreso, estis nomumita ĉefministro de Barato.
 
Linio 67:
 
== Geografio ==
[[FileDosiero:India topo big.jpg|thumbeta|alt=Map of India. Most of India is yellow (elevation 100–1000 m). Some areas in the south and mid-east are brown (above 1000 m). Major river valleys are green (below 100 m).|Topografia mapo de Barato.]]
Barato situas ĉe la [[Hinda Oceano]], kaj havas ĉirkaŭ 7000 kilometrojn longan [[marbordo]]n. Ties loko estas en koordinatoj 20 No, 77 Or (sudcentra [[Azio]]) kaj ties areo estas de 2.973.190 km², el kiuj estas semotaŭgaj ĉirkaŭ 56%.
 
Linio 74:
La origina Hindia plato survivas kiel [[Suda Barato|duoninsula Barato]], nome la plej aĝa kaj geologie plej stabila parto de Barato. Ĝi etendas tiom for norden kiel ĝis la Satpura kaj [[Vindhya-Montaro]]j en centra Barato. Tiuj paralelaj montaroj etendas el la marbordo de la [[Araba Maro]] en [[Guĝarato]] en la okcidento de la karbo-riĉa [[Ĉotanagpur-Altebenaĵo]] en [[Ĝarkhando]] oriente.<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 8. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Sude, la cetera duoninsula teramaso, nome la [[Dekkana Altebenaĵo]], estas flankigitas kaj okcidente kaj oriente pere de marbordaj teritorioj konataj kiel la [[Okcidentaj Ghatoj]] kaj la [[Orientaj Ghatoj]];<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, pp. 9-10. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> la altebenaĵo enhavas la plej malnovajn rokformaĵojn, kelkaj el kiuj ĉirkaŭ unu mil milionoj da jaroj. Tiele konstitutita, Barato kuŝas norde de [[ekvatoro]] inter 6° 44' kaj 35° 30' de norda latitudo<ref> La plej norda pinto sub Barata kontrolo estas la disputita [[glaĉero]] [[Siaĉen]] en [[Ĝamuo kaj Kaŝmiro]]; tamen, la Registaro de Barato konsideras la tutan regionon de la iama princlanda ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, inklude [[Gilgit-Baltilando|Gilgit-Baltilandon]], fakte administrata de Pakistano, kiel sia propra teritorio. Tiele ĝi atribuas la latitudon 37° 6' al sia plej norda pinto.</ref> kaj 68° 7' kaj 97° 25' de orienta longitudo.<ref> India Yearbook 2007, New Delhi: Publications Division, Ministry of Information and Broadcasting, Government of India, 2007, ISBN 978-81-230-1423-4 p. 1. </ref>
 
[[FileDosiero:KedarRange.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|alt=A shining white snow-clad range, framed against a turquoise sky. In the middle ground, a ridge descends from the right to form a saddle in the centre of the photograph, partly in shadow. In the near foreground, a loop of a road is seen.|La montaro Kedar de la Granda Himalajo staras antaŭ la templo Kedarnath (ŝtato [[Utarakando]]), kiu estas unu el la dekdu sanktejoj ''jyotirlinga''.]]
 
La barata marbordo estas 7,517 kilometrojn longa; el tiu distanco, 5,423 kilometroj apartenas al la duoninsula Barato kaj 2,094 kilometroj al la insularoj [[Andamanoj]], [[Nikobaroj]], kaj [[Lakŝadivoj]]. Laŭ la barataj marmapoj, la kontinenta marbordo konsistas el la jeno: 43% de sablaj strandoj; 11% de rokaj bordoj, inklude klifojn; kaj 46% de [[Vado|vadaj kotejoj]] kaj marĉaj bordoj.<ref>Kumar, V. S.; Pathak, K. C.; Pednekar, P.; Raju, N. S. N. (2006), "Coastal processes along the Indian coastline" (PDF), Current Science, 91 (4), pp. 530–536 [drs.nio.org/drs/bitstream/2264/350/1/Curr_Sci_91_530.pdf] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref>
Linio 82:
La barata klimato estas tre forte influita de Himalajo kaj de la [[Dezerto Tar]], ambaŭ el kiuj direktas la ekonomie kaj kulture gravajn somerajn kaj vintrajn [[musono]]jn.<ref> Chang 1967, pp. 391–394.</ref> Himalajo evitas la malvarmajn centraziajn katabazajn ventojn, tenante la kernon de la Hindia subkontinento pli varma ol plej lokoj de similaj latitudoj.<ref>Posey, C. A. (1a de Novembro 1994), The Living Earth Book of Wind and Weather, Reader's Digest, ISBN 978-0-89577-625-9 p. 118.</ref><ref>Wolpert, S. (25a de Decembro 2003), A New History of India (7a eld.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-516678-1 p. 4.</ref> La Dezerto Tar ludas ŝlosilan rolon ĉar altiras la humidajn sudokcidentajn somerajn musonajn ventojn kiuj, inter Junio kaj Oktobro, havigas la majoritaton de la pluvo en Barato.<ref> Chang 1967, pp. 391–394.</ref> Kvar ĉefaj klimataj grupoj hegemonias en Barato: tropika malseka, tropika seka, subtropika malseka kaj montara.<ref>Heitzman, J.; Worden, R. L. (Aŭgusto 1996), India: A Country Study, Area Handbook Series, Washington, D.C.: Library of Congress, ISBN 978-0-8444-0833-0 p. 97.</ref>
 
=== Geografiaj elementoj ===
La [[Malabara Marbordo]] estas longa kaj mallarĝa bordo ĉe la sudokcidenta parto de la Hindia subkontinento kaj la Hinda Oceano, en la subŝtatoj Karnatako kaj Keralo de Barato. Geografie ĝi konsistas el la plej pluvoplenaj regionoj de suda Hindio, ĉar la montaro Okcidentaj Ghatoj interkaptas la humidajn ŝarĝojn de la musono, speciale sur siaj okcidentaj montaj deklivoj. La termino "Malabara Marbordo" ankaŭ estas foje uzita por aludi al la tuta okcidenta marbordo de la Hindia subkontinento, de la plej norda parto de la marbordo de la subŝtato Maharaŝtro, tra la marbordo de Goao, Karnatako kaj Keralo ĝis la pinto de la subkontinento ĉe Kanyakumari en Tamilnado.
 
La [[Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj]] estas tutmondaj 200-regiono situanta en Barato, Birmo, Butano, Ĉinujo kaj Nepalo. Ĝi estas signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel unu el la prioritataj ejoj por la naturkonservado kaj kunigas plurajn ekoregionojn de la sudaj flankoj de orienta Himalajo: la orient-himalajaj subalpaj koniferaroj, la orient-himalajaj foliarbaroj, la nordbirmaj mezvarmaj arbaroj kaj la nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj.
 
== Loĝantaro ==
[[FileDosiero:Girls in Kargil.jpg|thumbeta|dekstre|250px|Virinoj en Kargil, [[Ĝamuo kaj Kaŝmiro]].]]
La loĝantaro de Barato en 2016 estis ĉirkaŭkalkulita je 1,324,171,354<ref> "World Population Prospects: The 2017 Revision". ESA.UN.org (custom data acquired via website). [[Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj]], Population Division. [https://esa.un.org/unpd/wpp/DataQuery/] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> (kio faras ĝin [[Listo de landoj laŭ loĝantaro|la 2a en la mondo]]). La loĝdenso estis ĉirkaŭkalkulita je 396.0/km² (kio faras ĝin la 31a en la mondo). El tiu loĝantaro estas urba 28% (2000)
 
La loĝdenso de homoj por kv. km da semotaŭga tero estis ĉirkaŭkalkulita je 609,1 (2000). La kreskanta procento estis ĉirkaŭkalkulita je 1,58% (2000, takso). La naskoj estis ĉirkaŭkalkulita po 24,79 je 1000 homoj jare (2000, takso) kaj la mortoj po 8,88 je 1000 homoj jare (2000, takso). Estis migrantoj -0,08 je 1000 homoj jare (2000, takso). La mortokvanto de beboj estis po 64,9 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso). La nombro de infanoj por virino estis po 3,11 infanoj naskitaj de virino (2000, takso). Kaj la meza vivolongeco estis de 62,5 jaroj por homo (61,89 por viroj, 63,13 por virinoj) (2000, takso).
 
=== Sociaj grupoj ===
[[Dosiero:MND01.jpg|thumbeta|200px|Marmora skulptaĵo de la 9a jarcento de [[Sarasvati]].]]
En tiom enorma loĝantaro kiom estas tiu de Barato multaj kaj ampleksas la diversaj sociaj grupoj. La plej gravaj agnoskitaj etnoj estas 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj. En granda parto de Barato ankoraŭ funkcias la sistemo de [[kasto]]j, kion hinduismo ne malakceptas, dum aliaj religioj ne tiom agnoskas. Laŭ la [[religio]] oni publikigas ofte diversajn statistikojn, inter kiuj jena:
<ul>
Linio 108:
</ul>
 
==== Hinduismo en Barato ====
[[Hinduismo]] estas la ĉefa religio en Barato kaj [[Nepalo]]. La unua signifo de la vorto (uzita de [[islamano]]j) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la [[Induso]]. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"; la popoloj de [[Hindio]] kompreneble havas multajn malsamajn kredojn, same kiel tiuj de [[Eŭropo]]. Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn [[sekto]]jn, ekz. [[viŝnuismo]]n aŭ [[ŝivismo]]n. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter [[judismo]] kaj [[kristanismo]].
 
Linio 115:
Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la [[epiko]]j [[Mahabarato]] kaj [[Ramajano]] estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (dirakontoj).
 
==== Islamo en Barato ====
{{Ĉefartikolo|Islamo en Barato}}
[[FileDosiero:Jama Masjid is the largest mosque in India. Delhi, India..jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|La [[Moskeo de la Vendredoj|Jama Masjid]] en [[Delhio]] estas unu el la plej grandaj [[moskeo]]j de la mondo.]]
Islamo estas la dua plej granda religio en Barato, kun 14.2% el la landa loĝantaro tio estas ĉirkaŭ 172 milionoj da personoj kiuj identigas sin kiel aliĝintoj de Islamo (censo de 2011).<ref> "Religion Data - Population of Hindu / Muslim / Sikh / Christian - Census 2011 India". www.census2011.co.in. [http://www.census2011.co.in/religion.php] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Islamo alvenis al la okcidenta marbordo de Barato kiam arabaj komercistoj jam en la 7a jarcento venis al la [[Malabara Marbordo]]<ref> "'Trade, not invasion brought Islam to India' - Times of India". The Times of India. [https://timesofindia.indiatimes.com/india/Trade-not-invasion-brought-Islam-to-India/articleshow/2144414.cms] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> kaj al Konkan-Guĝarato.<ref> Wink, André (1990). Al-Hind, the making of the Indo-Islamic world (2a. eld., ŝanĝita eld.). Leiden: E.J. Brill. p. 68. ISBN 9004092498. [https://books.google.es/books?id=U7Q3AAAAIAAJ&pg=PA68&dq=arabs,+gujarat&hl=en&sa=X&ei=9ojpUpjgCbHH7Abi74CIDQ&redir_esc=y#v=onepage&q=arabs%2C%20gujarat&f=false] Alirita la 18an de Marto 2018. "Up to about the tenth century the largest settlement of Arabs and Persian Muslim traders are not found in Malabar however but rather more to the north in coastal towns of the Konkan and Gujarat, where in pre-Islamic times the Persians dominated the trade with the west. Here the main impetus to Muslim settlement came from the merchants of the Persian Gulf and Oman, with a minority from Hadramaut."</ref> Oni supozas, ke la Ĉeraman Ĝuma Moskeo en Keralo estis la unua moskeo en Hindio, konstruigita en 629 fare de Malik Deenar.<ref> "Cheraman Juma Masjid: A 1,000-year-old lamp burns in this mosque - Times of India". The Times of India. [https://timesofindia.indiatimes.com/india/Cheraman-Juma-Masjid-A-1000-year-old-lamp-burns-in-this-mosque/articleshow/47486911.cms] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Post ekspedicio de la guberniestro de Bahrein al Bharuch en la 7a jarcento, enmigrantaj arabaj kaj persaj komerckomunumoj el Suda Arabio kaj el la Persa Golfo eksetliĝis en marborda Guĝarato.<ref> Gokhale. Surat In The Seventeenth Century. Popular Prakashan. p. 28. ISBN 9788171542208. [https://books.google.es/books?id=frbYo91TuV4C&lpg=PP1&pg=PA28&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Ismailia [[Ŝijaismo|Ŝijaisma]] Islamo estis enkondukita en Guĝarato en la dua duono de la 11a jarcento, kiam la [[Fatimida kaliflando|Fatimida]] [[Imamo]] [[Al-Mustansir Billah]] sendis misiistojn al Guĝarato en la jaro 1073 K.E.<ref> Survival Amidst Fatimid Collapse; The Ismaili da'wa Outside the Fatimid dawla, de Daftary, F. "The Ismaili da'wa Outside the Fatimid dawla," en L'Egypte Fatimide: Son Art et Son Histoire, Marianne Barrucand (ed.) pp. 29 - 43. Paris: Presses de l'Universite de Paris-Sorbonne; ‘around 460AH/1067AD, Yamani da`is were dispatched to Gujarat under the close supervision of the Sulayhids’ [http://www.amaana.org/articles/Ismailidawa.htm#Ismaili] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Islamo alvenis en Nordan Baraton en la 12a jarcento pere de Tjurkaj invadoj kaj ekde tiam estis parto de la religia kaj kultura heredo de Barato.<ref> Sharma, Suresh K.; Sharma, Usha (2004). Cultural and Religious Heritage of India: Islam. Mittal Publications. ISBN 9788170999607. [https://books.google.es/books?id=e2yvoujPJCYC&redir_esc=y] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Laŭlonge de la jarcentoj, estis grava integrado de Hinduaj kaj Islamaj kulturoj tra Barato<ref> Tharoor, Shashi (2006). India: From Midnight to the Millennium and Beyond. Arcade Publishing. ISBN 9781559708036. [https://books.google.es/books/about/India.html?id=fRSC_uTGhZ8C&redir_esc=y] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> kaj islamanoj ludis gravan rolon en ekonomio, politiko kaj kulturo de Barato.<ref> Madani, Mohsen Saeidi (1993). Impact of Hindu Culture on Muslims. M.D. Publications Pvt. Ltd. p. 1. ISBN 9788185880150. [https://books.google.es/books?id=AqdJ7LlfVWUC&lpg=PP1&pg=PA1&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Tamen en precizaj epokoj eksplodis terurajn konfliktojn inter hinduismaj kaj islamaj komumunoj, kiel ekzemple en la epoko de la Sendependiĝo kaj Dispartigo de Hindio.
 
==== Kristanismo en Barato ====
 
Ekzistas antikva tradicio ke [[kristanismo]] tuŝis Baraton pere de misio kaj anonco de la apostolo [[Tomaso]] kaj poste Bartolomeo. Certas krome ke en la dua jarcento kristana intelektulo [[Panteno]], kiu estis majstro de [[Klemento de Aleksandrio]] kaj multe influis [[Origeno]]n per sia kultado pri platona filozofio kaj admiro pri [[stoikismo]], entrepenis vojaĝon, sekvanate komercistan karavanon, al hindiaj landoj. La kristana historiisto [[Eŭsebio]] asertas ke la barataj kristanoj intruiĝis per [[hebrea lingvo|hebrea]] (aŭ [[aramea lingvo|aramea]]) evangelio de Mateo. La kristana mezopotamia filozofo ''Bardesane'' (m. 222), en verko ''De India'' parolas pri siaj dialogoj kun membroj de la legacio direktiĝanta viziti la [[Romia Imperio|romian]] imperiestron [[Elagabalo]]n.
 
Linio 128 ⟶ 127:
La [[Eklezio de Norda Barato]], en angla ''Church of North India'' (CNI), estas ĉefa nomo en [[norda Barato]] por unuigita [[eklezio]] establita la 29an de novembro [[1970]] per kunigo de la Anglikanaj kaj la Protestantaj eklezioj kiuj laboris en norda Barato; ĝi estas provinco de la tutmonda [[Anglikana Komunio]].
 
=== Urboj ===
[[Dosiero:Skyline at Rajiv Chowk.JPG|thumbeta|dekstra|300px |Placo Connaught en Delhio estas grava ekonomia kerno de la barata ĉefurbo.|alt=A view of a road at Connaught Place showing busy traffic]]
[[Dosiero:Chhatrapati Shivaji Terminus.jpg|eta|dekstra|250px|Stacidomo en Mumbajo.]]
[[Dosiero:Kolkata Burrabazar 1.jpg|eta|250px|dekstra|Avenuo de Mahatma Gandhi en Kolkato.]]
[[Dosiero:Laad Bazaar bridal ware shops view.jpg|thumbeta|Surstrata bazaro en [[Hajderabado]].]]
[[Dosiero:Chennai National Art Gallery.jpg|thumbeta|Nacia Artgalerio en [[Ĉenajo]].]]
'''Ĉefurbo:''' [[Nov-Delhio]]
<br />La plej gravaj urboj: en 2000:
Linio 139 ⟶ 138:
! Urbo !! Loĝantaro
|-
| <center> [[Mumbai]] (Bombajo)
| <center>17&nbsp;850&nbsp;000
|-----
Linio 148 ⟶ 147:
| <center>6&nbsp;660&nbsp;000
|-----
| <center>[[Hajderabado]]
| <center>6&nbsp;550&nbsp;100
|-----
Linio 160 ⟶ 159:
| <center>3&nbsp;400&nbsp;000
|-----
| <center>[[Puneo]]
| <center>2&nbsp;500&nbsp;000
|-----
Linio 166 ⟶ 165:
| <center>2&nbsp;450&nbsp;000
|-----
| <center>[[Nagpur]]
| <center>2&nbsp;420&nbsp;000
|-----
| <center>[[Kanpur]]
| <center>2&nbsp;250&nbsp;000
|-----
| <center>[[Surat]]
Linio 176 ⟶ 175:
|-----
| <center>[[Ĝajpuro]] (Jaipur)
| <center>2&nbsp;050&nbsp;000
|}
 
Linio 254 ⟶ 253:
 
== Politiko ==
{{ĉefartikoloĈefartikolo|Politiko de Barato}}
[[FileDosiero:RamNathKovind_2.png|thumbeta|180px|[[Ram Nath Kovind]] estas la Prezidanto de Barato, kiu estis elektita la 25an de julio 2017.]]
La [[Listo de prezidantoj de Barato|Prezidanto de Barato]] estas la estro kaj unua civitano de Barato. La Prezidanto ankaŭ estas la Ĝenerala Kapitano de la Barataj Armitaj Fortoj. Kvankam li estas atribuita de tiaj potencoj fare de la Konstitucio de Barato, lia pozicio estas plejparte ceremonia rolo kaj la plenumaj potencoj estas fakte praktikitaj fare de la [[Listo de Ĉefministroj de Barato|ĉefministro]].
 
Linio 268 ⟶ 267:
 
== Ŝtatoj de Barato ==
{{ĉefartikoloĈefartikolo|Ŝtatoj de Barato}}
[[Dosiero:Ŝtatoj de Barato (numerigitaj).png|eta|maldekstre|200px|Ŝtatoj kaj teritorioj de Barato.]]
[[Dosiero:Khajuraho5.jpg|240px|eta|[[Ĥaĝuraho]].]]
Barato estas federacia unio de ŝtatoj respektive subŝtatoj kiu enhavas 28 ŝtatojn/subŝtatojn kaj 7 teritoriojn. Kaj la (sub)ŝtatoj kaj la teritorioj estas krome subdividataj en distriktoj kaj krome en pli malgrandaj subdividoj. En Esperanto oftas kaj sencas la uzo de vortumo "subŝtatoj", por diferencigi tiujn ŝtaterojn de suverenaj ŝtatoj kun membrorajto en [[Unuiĝintaj Nacioj]], sed formale laŭ la Esperanto-vortaroj permesatas ankaŭ nomi la ŝtaterojn "ŝtatoj kaj teritorioj".
 
== Kulturo ==
{{Ĉefartikolo|Kulturo de Hindio}}
[[Dosiero:Maitreya Buddha the next Buddha.jpg|thumbeta|upright|Detalo de statuo priskribanta [[Majtrejo]]n ĉe la Monaĥejo Thikse en [[Ladako]], Barato. Ĉefaj hindiaj religioj, kiaj [[Hinduismo]] kaj [[Budhismo]], estas indiĝenaj el Barato.<ref>Mark Kobayashi-Hillary [https://books.google.com/books?id=qcEwts3f26wC&pg=PA8&dq=india+birthplace+religions&as_brr=3&ei=vg3KSczJFIXGzAT0-KnjBA&client=firefox-a Outsourcing to India], Springer, 2004 ISBN 3-540-20855-0 p. 8.</ref>]]
[[Dosiero:Bride by prakhar.jpg|thumbeta|Estonta edzino en Barato.]]
La kulturo de Hindio kaj respektive de Barato estas la vivmaniero de la popoloj de [[Hindio]]. Hindiaj [[Lingvoj de Barato|lingvoj]], [[religio]]j, [[Danco|danco]], [[Barata muziko|muziko]], [[Arkitekturo de Hindio|arkitekturo]], [[Barata kuirarto|kuirarto]], kaj kutimaroj diferencas el loko al loko ene de la lando, ĉu historia [[Hindio]] aŭ nuna Barato. La hindia kulturo, ofte konsiderata amasmiksaĵo de kelkaj kulturoj, etendas tra la [[Hindia subkontinento]] kaj estis influita de historio kiu estas kelkajn jarmilojn aĝa.<ref name="John Keay 2011">John Keay (2011), ''India: A History'', 2nd Ed - Revised and Updated, Grove Press / Harper Collins, ISBN 978-0-8021-4558-1, vidu Introduction kaj Chapters 3 al 11</ref><ref name="Mohammada, Malika 2007">Mohammada, Malika (2007), The foundations of the composite culture in India, Aakar Books, ISBN 81-89833-18-9</ref> Multaj elementoj de la hindiaj diversaj kulturoj, kiaj la [[Darmo|hindiaj religioj]], [[filozofio]] kaj [[Barata kuirarto]], havis fortan efikon tra la tuta mondo.
 
Linio 293 ⟶ 292:
| align="right" | 83 || &nbsp; [[bengala lingvo|bengala]]*
|-
| align="right" | 74 || &nbsp; [[telugua lingvo|teluga]]
|-
| align="right" | 72 || &nbsp; [[marata lingvo|maratha]]*
|-
| align="right" | 61 || &nbsp; [[tamila lingvo|tamila]]
|-
| align="right" | 55 || &nbsp; [[kanara lingvo|kanara]]
|-
| align="right" | 52 || &nbsp; [[urduo]]*
|-
| align="right" | 46 || &nbsp; [[guĝarata lingvo|guĝarata]]*
|-
| align="right" | 33 || &nbsp; [[malajala lingvo|malajala]]
|-
| align="right" | 32 || &nbsp; [[orija lingvo|odia]]*
|-
| align="right" | 29 || &nbsp; [[panĝaba lingvo|panĝaba]]*
|-
| align="right" | 13 || &nbsp; [[asama lingvo|asama]]*
|-
| align="right" | 12 || &nbsp; [[maitila lingvo|maitila]]*
|-
| align="right" | 6,5 || &nbsp; [[santala lingvo|santala]]
|-
| align="right" | 5,5 || &nbsp; [[kaŝmira lingvo|kaŝmira]]
|-
| align="right" | 2,9 || &nbsp; [[nepala lingvo|nepala]]
|-
| align="right" | 2,5 || &nbsp; [[sinda lingvo|sindha]]
|-
| align="right" | 2,5 || &nbsp; [[konkana lingvo|konkana]]
|-
| align="right" | 2,3 || &nbsp; [[dogra lingvo|dogra]]*
|-
| align="right" | 1,5 || &nbsp; [[manipura lingvo|manipura (meitea)]]
|-
| align="right" | 1,4 || &nbsp; [[bodoa lingvo|bodoa]]
|-
| align="right" | 0,001 || &nbsp; [[sanskrita lingvo|sanskrita]]
|}
</blockquote>
Linio 340 ⟶ 339:
Ĉirkaŭ 41% regas la [[hindia lingvo|hindian]] kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la [[angla lingvo|anglan]]. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia [[politiko]] kaj komerco.
 
=== Duskribismo ===
[[Nikola Raŝiĉ]] en sia eseo ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo''<ref>Nikola Raŝiĉ, ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo'' [2000]. En ''[[Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj]]'', Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], [[2015]]. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.</ref> ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la [[skribsistemo]]. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas [[alfabeto]]n kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du [[ortografio]]j, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj ''skizoskribio'' kaj ''skizografio'') same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en [[Balkanio]] ĝis [[Moldavio]] ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la [[araba]]. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en [[Hindio]] ĉefe inter arabidaj kaj hindidaj normoj. La kazo de [[Bosnio]] estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.
 
=== Barata literaturo ===
* [[bengallingva literaturo]]
* [[malajalingva literaturo]]
* [[urdua poezio]]
* [[Gjanpith|Premio Gjanpith]]
* vidu ankaŭ en [[anglalingva literaturo]]
 
=== Barata muziko ===
[[Dosiero:Dilruba_woman.jpg|rightdekstra|thumbeta|La '''esraĝ''' aŭ '''dilruba'''.]]
{{Ĉefartikolo|Hindia klasika muziko}}
 
==== Instrumentoj ====
* [[Esraĝ]]
* [[Sitaro]]
 
=== Barata arto ===
{{Ĉefartikolo|Barata arto}}
La arto de Barato (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: [[hinduismo]], [[budhismo]], [[islamo]], [[kristanismo]] ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.
Linio 363:
[[Jakŝagana]] estas tradicia teatra formo, kiu estas kombino de danco, muziko, dialogo, kaj kostumo. Ĝi estas indiĝena artformo de la gubernio [[Karnataka]] en suda Barato. Jakŝagana laŭvorte signifas ‘la kanton (gaana) de naturaj spiritoj (jakŝa)’. La nomo Jakŝagana estas uzita jam de 200 jaroj. Ĝi evoluĝis el la muziko kaj teatro dum la periodo de movado Bhakti. La kostumoj estas plene de riĉaj koloroj. La koloroj dependas de la roluloj kaj ankaŭ la formo de Jakŝagana. La kostumoj estas faritaj el ligno, speguletoj kaj kolorŝtonoj.
 
=== Barata kuirarto ===
{{Ĉefartikolo|Barata kuirarto}}
La barata kuirarto estas la vasta gamo de [[kuirarto]] en Barato, de la [[himalajo|himalajaj]] regionoj norde ĝis la suda kabo de la subkontinento sude. En ŝtatego de multaj etnoj kaj lingvoj, ankaŭ la kuirarto tre malsamas laŭ unuopaj regionoj. Tial la kategoriigo estas nur orientiga. Baza konsistigero estas, en la regionoj kie oni kultivas ĝin, [[rizo]], en la regionoj kie kultiviĝas tritiko, la hinda [[pano]] ''nan'' ( नान ), aŭ la hindaj patkukoj ''ĉapati'' ( चपाती ), la [[gio|likva butero]] ''ghî'' ( घी ), la fermentita lakto ''lassi'' ( लस्सी ), uzita kiel trinkaĵo. La tradicia trinkaĵo de Hindio estas de antikveco [[lakto]], dum [[teo]] estis alportita de la angloj dum koloniaj tempoj.
[[Dosiero:Holi Celebration Huranga.jpg|eta|Holio en Uttar Pradesh.]]
 
=== Festoj ===
En Barato abundas kaj popularas la [[festivalo]]j, ĉefe tiuj rilataj al la diversaj religiaj ceremonioj kaj eventoj. En tiuj oftas enormaj aglomeraĵoj de personoj.
 
Linio 374:
 
== Ekonomio ==
{{ĉefartikoloĈefartikolo|Ekonomio de Barato}}
Laŭ la [[Internacia Monunua Fonduso]] (IMF), la barata ekonomio en 2017 estis laŭnome egala al 2.454 mil bilionoj da usonaj dolaroj; tio estas la sesa plej granda ekonomio en la mondo laŭ ciferoj de merkata interŝanĝo, kaj kun 9.489 mil bilionoj da usonaj dolaroj ĝi estas la tria plej granda ekonomio en la mondo laŭ aĉetopova komparo, aŭ PPP.<ref> "World Economic Outlook Database, October 2017 – Report for Selected Countries and Subjects". [[Internacia Monunua Fonduso]] (IMF). Arkivita el la originalo en 31a de Januaro 2018. [https://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2017/02/weodata/weorept.aspx?sy=2018&ey=2018&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&pr1.x=47&pr1.y=2&c=534&s=NGDPD%2CPPPGDP%2CNGDPDPC%2CPPPPC&grp=0&a=] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Kun jara averaĝa kresko de MEP de ĉirkaŭ 5.8% laŭlonge de la pasintaj du jardekoj, kaj atinginte 6.1% dum 2011–12,<ref> Report for Selected Countries and Subjects: Afghanistan, Bangladesh, India, Indonesia, Malaysia, Nepal, Pakistan, Philippines, Sri Lanka, Thailand, [[Internacia Monunua Fonduso]], Aprilo 2011, [http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2011/01/weodata/weorept.aspx?pr.x=25&pr.y=15&sy=1991&ey=2012&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&c=512%2C558%2C513%2C564%2C566%2C524%2C534%2C578%2C536%2C548&s=NGDPDPC&grp=0&a=] Alirita la 18an de Marto 2018. p. 2.</ref> Barato estas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj.<ref> Nayak, P. B.; Goldar, B.; Agrawal, P. (10a de Novembro 2010), India's Economy and Growth: Essays in Honour of V. K. R. V. Rao, SAGE Publications, ISBN 978-81-321-0452-0, p. xxv. [https://books.google.es/books?id=N1Ho2SGXUHwC&redir_esc=y] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Tamen, la lando rangas 140a en la mondo laŭ pokapa MEP kaj 129a laŭ pokapa MEP ĉe PPP.<ref>[http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2011/02/weodata/weorept.aspx?sy=2009&ey=2016&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&c=534&s=NGDPD%2CNGDPDPC%2CPPPGDP%2CPPPPC%2CLP&grp=0&a=&pr1.x=88&pr1.y=9 India], [[Internacia Monunua Fonduso]] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Ĝis 1991, ĉiuj barataj registaroj sekvis protektismajn politikojn kiuj estis influitaj de socialisma ekonomiko. Ampleksa ŝtata interveno kaj regulado apartigis la baratan ekonomion el la ekstera mondo. Akra krizo de pag-ekvilibro en 1991 devigis la landon liberaligi sian ekonomion;<ref> Wolpert, S. (25a de Decembro 2003), A New History of India (7a eld.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-516678-1, p. xiv.</ref> ekde tiam ĝi malrapide moviĝis al sistemo de libera merkato<ref>Gargan, E. A. (15a de Aŭgusto 1992), India Stumbles in Rush to a Free Market Economy, [[The New York Times]], [https://www.nytimes.com/1992/08/15/world/india-stumbles-in-rush-to-a-free-market-economy.html] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> kun emfazo kaj al eksterlanda komerco kaj al rekta investado.<ref> Alamgir, J. (24a de Decembro 2008), India's Open-Economy Policy: Globalism, Rivalry, Continuity, Taylor & Francis, ISBN 978-0-415-77684-4, [https://books.google.es/books?id=JL7QfWJ5Yk0C&redir_esc=y] Alirita la 18an de Marto 2018, pp. 23, 97.</ref> Barato estis membro de la [[Monda Organizaĵo pri Komerco]] ekde la 1a de Januaro 1995.<ref>UNDERSTANDING THE WTO: THE ORGANIZATION Members and Observers, WTO, 1995, arkivita el la originalo en 17a de Januaro 2010, [https://www.wto.org/english/thewto_e/whatis_e/tif_e/org6_e.htm] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref>
 
La [[inflacio]] estis de 6,7% (1999, takso) kaj la [[valuto]] estis la [[rupio]] (Rs). Komence de la 21-a jarcento, Barato fariĝis t.n. [[sojlolando]].
Linio 387:
 
Tiuj sportoj estas famaj en Barato:
[[Dosiero:Darlington Social Cricket Club Cricket Match.jpg|Kriketo|rightdekstra|eta]]
* Badmintono
* Futbalo
Linio 396:
* Basketbalo
* Kriketo (multege fama en Barato)
[[Dosiero:Kabadi Game.jpg|thumbeta|Kabbadi|centre]]
 
== Esperanto en Barato ==
 
* Naren Dholokia (1906-2002), iam [[delegito de UEA|fakdelegito (FD) de UEA]] pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
* Landa Esperanto-Asocio en Barato estas [[Federacio Esperanto de Barato]].
Linio 406 ⟶ 405:
* En [[2016]] la Komitato de [[ILEI]] aprobis la kreon de ILEI-sekcio en Barato.
* En [[2017]] okazis la 4-a Sud-Azia Seminario<ref>[https://baratejo.wordpress.com/sud-azia-seminario/sas4barato/ Paĝo pri la 4-a SAS en la retejo de Esperanto-Barato]</ref>, kadre de la jara temo de [[UN]] 2017 pri [[daŭripova disvolviĝo|daŭripova]] [[turismo]].
* En [[2018]] okazis BEK 18, Barata Esperanto-Kongreso 2018, en la urbo Puneo, organizita de Federacio Esperanto de Barato. Novaj Komitato kaj Estraro estis aprobitaj dum BEK 18.<ref>https://baratejo.wordpress.com/bek18raporto/</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 425 ⟶ 424:
 
== Notoj ==
{{referencojReferencoj|2}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 450 ⟶ 449:
 
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=India|revizio=831094185}}
{{havendaHavenda artikolo|Barato}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Barato| ]]