Indonezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{polurindaPolurinda}}
{{Landtabelo |
| nomoenlokalingvo = Republik Indonesia
Linio 10:
| lingvoj = [[indonezia]], [[Java lingvo|java]] kaj aliaj
| ĉefurbo = [[Ĝakarto]]
| religio = [[islamismo]] (80%), [[kristanismo]] (8%): [[protestantismo]] (5%) kaj [[katolikismo]] (3%), [[hinduismo]] (2%), [[budhismo]] (1%) kaj aliaj (9%)
| km2 = 1.919.440 km² (la 16-a plej granda)
| akvo = 4,85%
Linio 31:
 
== Historio ==
 
Oni supozas, ke unuaj loĝantoj de indoneziaj insuloj devenis el [[Barato]] aŭ [[Birmo]]. En la jaro [[1890]] estis sur [[Javo]] malkovritaj skeletkorprestaĵoj de la t.n. [[java homo]], kies aĝo estis taksita preskaŭ al miliono da jaroj. Daŭra loĝigo de la hodiaŭa Indonezio estas datita en tempon ĉirkaŭ 3000 jaroj a.K., kiam ĉi tien venadis almigrintoj el suda [[Ĉinio]] kaj [[Sud-Orienta Azio]]. La unuaj almigrintoj el Barato venis en Indonezion komence de nia erao.
 
Linio 37 ⟶ 36:
 
== Geografio kaj naturo ==
 
Indonezio najbaras kun [[Malajzio]] kaj [[Papuo-Nov-Gvineo]]. Indonezio, la ampleksa insularo kondukanta tra [[ekvatoro]] kaj etendiĝanta inter du [[oceano]]j – [[Hinda oceano]] kaj [[Pacifiko]], logis dum jarcentoj pro sia riĉeco kaj varia naturo ĉiun de [[misiisto]]j ĝis [[pirato|kaperistoj]]. Tiu ĉi grandega insularo estas la plej granda en la mondo kaj ĝi ensumigas 17.508 insuloj (el tio pli ol 6000 enloĝatataj). Tra la tuta Indonezio, de okcidenta marbordo de [[Sumatro]] tra [[Javo]], [[Balio]], [[Nusa Tengaru]] kaj insuloj [[Bando]] kaj [[Malako]], tiriĝas zono de aktivaj kaj estingiĝintaj [[vulkano]]j ĝis marbordo de nordorienta [[Sulaveso]]. Pli ol du trionoj de la areo de la lando kovras [[arbaro]]j kaj [[ĝangalo]]j, sole 10 % de la lando estas prilaborata. Indonezio estas riĉa je varieco de [[faŭno]] kaj [[flaŭro]]. La insularo estas hejmo de [[elefanto]]j, [[tigro]]j, [[leopardo]]j kaj konataj [[orangutango]]j. Akvajn [[testudo]]jn eblas trovi en ĉirkaŭaĵo de Balio kaj la plej grandan floron de la mondo ''Rafleksion'' poste sur Sumatro. Insuloj [[Papuo]], [[Javo]], [[Kalimantano]], [[Sulaveso]] kaj [[Sumatro]] havas naciajn parkojn, kiel ekz. [[Komodo]] – ŝirmanta [[Komoda varano|komodan varanon]]. Sed la unika naturo kaj pluvpraarbaroj malaperas per kapturniĝa rapideco dank‘ al alta minado de [[ligno]].
 
== Klimato kaj vetero ==
 
Indonezio etendiĝas en la ĉirkaŭaĵo de [[ekvatoro]], tial ties mezproksima temperaturo 31 °C estas la sama kiel en la tempo de sekeco ([[majo]] ĝis [[septembro]]), tiel ankaŭ en tempo de [[musono|musonaj]] pluvoj ([[oktobro]] ĝis [[aprilo]]). La temperaturo sinkas kun supermara alteco kaj direkte al enlando.
 
== Kulturo kaj loĝantoj ==
 
En Indonezio vivas pli ol 300 originaj variaj [[etno]]j, kiuj konservas sian propran [[kulturo]]n kaj ankaŭ ili uzas sian propran [[lingvo]]n. Tial la registaro realigis ofican lingvon la [[indonezia lingvo|indonezian]] (Bahasa Indonesia), kies bazon kreas [[malaja lingvo|malajzia]] plenigita per lokaj lingvoj kaj [[dialekto]]j. Kutime estas uzataj apud ĝi lokaj lingvoj (la [[java lingvo|java]], la [[sunda lingvo|sunda]] ktp.) Ĉefa [[religio]] estas [[islamo]], sed en absolute alia kaj moderigita aspekto, ol kia estas konata en [[Arabio|arabaj landoj]]. La turisma Balio estas denove eksplicite [[hinduismo|hinduisma]]. Per "tramiksado" de unuopaj etnoj kaj religioj estiĝis en Indonezio certa kodekso de konduto – "'''Adat'''", kiu influas ĉiutagan vivon de la loĝantoj. Danke al ĝi oni konservas ĉi tie tradicion de firmaj valoroj, respekto kaj estimo al centoj da [[dio]]j kaj dietoj. Inter ĉefaj tradiciaj metioj apartenas [[batiko|batikado]] de [[ŝtofo]]j per tradiciaj modeloj, tekstado de ŝtofoj kaj [[silko]] kaj produktado de [[arĝento|arĝentaj]] [[juvelo]]j. Konataj estas ankaŭ multaj tradiciaj [[marioneto|marionetaj]] prezentadoj, inter ili la pupoteatro [[Vajango]], kaj kolorigitaj dancprezentoj kun [[hipnoto|hipnota]] [[muziko]] kaj interesaj kostumoj. Indonezianoj estas kontentaj kaj feliĉaj, eĉ kiam ili devas alfronti al malfacilaĵoj kaj ili estas konataj pro sia natura gastameco kaj amika konduto.
 
=== Muziko ===
[[Dosiero:Waldjinah met Orkes Keroncong Bintang Surakarta Tong Tong Fair.jpg|rightdekstra|thumbeta|Kronĉonga muzika grupo.]]
[[Kronĉongo]] estas speco de muziko el Indonezio. Ĝi normale uzas voĉon, fluton, violonon, kontrabason kaj du unikajn malgrandajn gitarojn; nome la ĉako kaj la ĉuko.
 
=== Festoj ===
 
Danke al granda kvanto de diversaj [[etno]]j en Indonezio oni povas sperti festojn dum la tuta jaro. Inter la plej konataj apartenas la soleno de [[Nova jaro]] '''Caka''' sur [[Balio]] ([[marto]] – [[aprilo]]), kiam oni verŝas en [[maro]]jn kaj [[rivero]]jn templaj [[ikono]]j kaj la sono de [[tamburo]]j akompanas malbonon reen en la mondon de [[spirito]]j. En la paso de festotago '''Galungan''' [[dio]]j descendas sur Balio teren, por ke ili partoprenu la festotagojn kaj gajecon. Menciindas ankaŭ dramaj solenoj de [[Pasko]] sur insulo [[Larantuko]], vipaj dueloj en [[Rutengo]] kaj funebraj festotagoj '''Torajano''' en la centra [[Sulaveso]]. Ĉar la plimulto de la loĝantoj estas [[muslimo|islamanoj]], la plimulto de la festotagoj estas influitaj de la [[luna kalendaro]].
 
Linio 60 ⟶ 55:
 
== Tempozonoj ==
 
[[GMT]]/[[UTC]] +7 horoj ([[Sumatro]], [[Javo]], Okcidenta kaj Centra [[Kalimantano]]), GMT/UTC +8 horoj ([[Balio]], [[sudorientaj insuloj (Indonezio)|sudorientaj insuloj]], Suda, Orienta kaj Norda [[Kalimantano]], [[Sulaveso]]), GMT/UTC +9 horoj ([[Okcidenta Nov-Gvineo]] kaj [[Molukoj]]).
 
== Mezurunuoj kaj [[elektro]] ==
 
En Indonezio estas uzata [[metra sistemo]]. Elektra [[tensio]] estas 123-230 [[Volto|V]], 50 [[Herco|Hz]].
 
== Monunuo ==
 
Oficiala monunuo en Indonezio estas [[indonezia rupio]] (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de [[usona dolaro|usonaj dolaroj]], ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de [[ĉeko]]j kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta [[mono]] neavantaĝa.
 
== Trinkmono ==
 
[[Trinkmono]] ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigata. En luksaj [[hotelo]]j kaj [[restoracio]]j trinkmono estas kutime alkalkulita al la prezo (proksimume 10%). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj [[ĉiĉerono]]j, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitante [[moskeo]]n, [[templo]]n aŭ [[sanktejo]]n.
 
Linio 80 ⟶ 71:
 
== Aĉetoj ==
 
En grandaj urboj estas supermagazenoj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj [[prezo]]j.
 
== Administra divido ==
{{ĉefartikoloĈefartikolo|Administra divido de Indonezio}}
{{Mapo de Indonezio laŭ provincoj}}
Laŭ stato komence de la jaro [[2013]] la ŝtato administre dividiĝas en 34 partojn, inkluzive de 31 [[provinco]]j (''Provinsi-Provinsi'', unuope: ''Provinsi'' aŭ ''Propinsi-Propinsi'', unuope ''Propinsi''), du specialaj regionoj (''daerah-daerah Istimewa'', unuope: ''daerah Istimewa'') kaj la ĉefurba distrikto (''daerah khusus ibukota'') [[Ĝakarto]]. Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 ''[[Okcidenta Papuo]]'', en 2004 ''[[Okcidenta Sulaveso]]'' kaj ''[[Riau-insuloj]]'', kaj en 2012 ''[[Norda Kalimantano]]''). La indonezia registaro daŭre planas starigi pliajn novajn provincojn.
Linio 123 ⟶ 113:
 
== Aliaj projektoj ==
{{projektojProjektoj|commons=Indonesia|commonscat=Indonesia}}
 
== Plia legaĵo ==
Bulard, Martine kaj Beyer, Marie. [http://eo.mondediplo.com/article2536.html Minacoj por islamo laŭ la indonezia modelo]. 'Le Monde Diplomatique', aŭgusto 2017.
 
Linio 137 ⟶ 127:
{{Administra divido de Indonezio}}
 
{{havendaHavenda artikolo|Indonezio}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Indonezio| ]]