Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
esperantigita ŝablono (Dosiero), pli bona ŝablono (Vivtempo), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
{{Informkesto aktoro
|nomo = Marlene Dietrich
|dosiero = Marlene Dietrich in Stage Fright trailer.jpg
|grandeco de dosiero= 237px
|priskribo de dosiero = El filmo ''[[Stage Fright]]''
|naskonomo = Marlene Magdalene Dietrich
|loko de naskiĝo = {{Flago|Germanio}} [[Berlino]], [[Germanio]]
|loko de morto = {{Flago|Francio}} [[Parizo]], [[Francio]]
|aktivaj jaroj = [[1919]]-[[1984]]
|geedzo = Rudolf Sieber <small> ([[1924]]-[[1976]])</small>
|gepatroj =
|oficiala ttt = [http://www.marlene.com/ Marlene Dietrich]
|karakteriza rolo =
Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofta reinventado de si mem.<ref>[http://www.cinemamuseum.org.uk/2017/marlene-strides-the-stage-again-for-pride-2/ "Marlene Dietrich – The Ultimate Gay Icon » The Cinema Museum, London".] The Cinema Museum, London. Alirita la 29an de majo 2019. </ref> En [[Berlino]] en la [[1920-aj jaroj]], ŝi aktoris en teatro kaj [[muta filmo|mutaj filmoj]]. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en ''[[Der blaue Engel]]'' (1930) reĝisorita de [[Josef von Sternberg]], havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun [[Paramount Pictures]] en [[Hollywood]]. Tie, filmoj kiel ''[[Shanghai Express]]'' (1932) kaj ''[[Desire]]'' (1936) utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en [[1939]]; dum la [[Dua Mondmilito]] ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.
 
Ofte en la rolo de fatale erotika ''vampireca virino'' Marlene Dietrich fariĝis la [[seksosimbolo]] de la [[1930-aj jaroj]]. Post sia unua granda sukceso (''Der blaue Engel''), ŝi en la jaro [[1930]] transloĝiĝis al [[Usono]], kie ŝi subskribis 7-jaran kontrakton kun [[Paramount]]. La politika situacio en [[Nazia Germanio]] maltrankviligis ŝin tiel, ke ŝi rifuzis ĉiujn proponojn de germanaj kinentreprenoj kaj eĉ ne vizitis sian naskiĝlandon ĝis 1945. Tiukadre en [[1939]] ŝi fariĝis usona civitanino.
 
Post la [[Dua Mondmilito]] Marlene Dietrich malofte rolis en filmoj, sed havis grandajn sukcesojn kiel kantistino de kanzonoj. Kvankam ŝi ankoraŭ faris porokazajn filmojn post la milito kiel ''Witness for the Prosecution'' (1957), Dietrich pasigis plej el la 1950-aj ĝis la 1970-aj jaroj turnee tra la mondo kiel spektaklistino. En 1976 ŝi finis sian karieron sur la scenejoj de la tuta mondo kaj komencis verki siajn memoraĵojn. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis tute retirite en Parizo.
Post la morto de la patro en [[1908]],<ref> Bach 2011, p. 19. </ref> la patrino edziniĝis en [[1914]] al la aristokrata leŭtenanto Eduard von Losch, lia plej bona amiko, kiu mortis pro militvundo dum la Unua Mondmilito en julio [[1916]]. Ne okazis adopto de la du filinoj, kaj tiele la familinomo de Dietrich neniam estis von Losch, kiel ŝi iam postulis.<ref>[https://ourqueerstories.com/ "Marlene Dietrich (German-American actress and singer)".] Our Queer History. 9a de februaro 2016. Alirita la 30an de majo 2019.</ref>
 
La familio de Dietrich kromnomis ŝin "Lena" kaj "Lene" (IPA: [leːnɛ]). Ĉirkaŭ dekunu-jaraĝa, ŝi kombinis siajn du nomojn por formi la nomon "Marlene".
 
Siajn unuajn vivojarojn, Marlene Dietrich pasigis en la ''Leberstraße 65'' (ĝis [[1937]] ''Sedanstraße'') sur la tiel nomata ''Rote Insel'' (Ruĝa Insulo) kaj vizitis la lernejon ''Auguste-Viktoria'' en la ''Nürnberger Straße'' el 1907 ĝis 1917.<ref> Bach 1992, p. 20. </ref> Portempe la familio loĝis en la ''Kaiserallee'' (la nuna ''Bundesallee'') en Berlino. De la [[13-a de aprilo]] [[1917]] ĝis [[Pasko]] [[1918]] Marlene vizitis la lernejon Victoria-Luise (nuntempe Goethe-gimnazio) en Berlin-Wilmersdorf kie ŝi gradiĝis.<ref> Bach 1992, p. 26. </ref> Ŝi lernis muzikon kaj komencis en [[1918]] ĉe la muzika altlernejo en [[Weimar]] edukadon kiel koncertviolonistino.<ref> Bach 1992, p. 32. </ref> La tieaj lernitaĵoj ebligis al Marlene poste - kiam jam delonge ŝi estis filmstelulo - la lertan ludon sur la muzika bendo, per kiu ŝi distris siajn kolegojn dum filmadpaŭzoj.<ref>Hermann G. Weinberg en: Werner Sudendorf, ''Marlene Dietrich. Dokumente, Essays, Filme'', eld. Stiftung Deutsche Kinemathek, Hanser, München, [[1977]], ISBN 3-446-12463-2</ref>. Ŝi krome interesiĝis en teatro kaj poezio estante ankoraŭ junulino.
Dum prezentado ĉe germanaj teatrejoj en Berlino, ŝi estis dungita de la fama teatrejestro kaj reĝisoro [[Max Reinhardt]] por unua sceneja rolo. Kvankam dekomence ŝi nek estis elektita nek poste altiris specialan atenton.<ref> Bach 1992, p. 49. </ref> Sekve ŝi vizitis la altlernejon por aktorarto ''Ernst Busch'' en Berlino.
 
=== Komencoj ===
[[Dosiero:Georg Jacoby 905-6889.jpg|eta||150px|[[Georg Jacoby]] estis la reĝisoro de la unua filmo en kiu aperis Marlene Dietrich.]]
En [[1922]] Marlene Dietrich unuan fojon aktoris en filmo – ''„So sind die Männer“'' (Tiaj estas la viroj) sub reĝisorado de [[Georg Jacoby]]. Aliaj malgrandaj filmroloj sekvis,<ref name=Sudendorf>Werner Sudendorf, ''Marlene Dietrich. Dokumente, Essays, Filme'', eld. Stiftung Deutsche Kinemathek, Hanser, München, [[1977]], ISBN 3-446-12463-2, vol. 1, p. 85</ref> kiujn ŝi tamen en postaj jaroj daŭre neis, ekzemple por malgranda rolo en ''Der kleine Napoleon'' (1923).<ref> Bach 1992, p. 491. </ref> Lia impliko en multekosta itala eposa filmo ''Quo Vadis?'' (1924), kiu estis katastrofo kaj por kritikistoj kaj por publiko, damaĝis la reputacion; certas, ke ŝi aktoris en 16 [[muta filmo|mutaj filmoj]] antaŭ la filmo ''[[Der Blaue Engel]]'' (La blua anĝelo).
Tiele post mezaj ĝis grandaj scenejaj roloj<ref name=Sudendorf/> kaj mezaj filmoroloj, Marlene Dietrich ricevis ekde [[1927]] ankaŭ ĉefrolojn en kinprojektoj. Tiel en filmo ''Café Elektric'' (de la reĝisoro Gustav Ucicky), kie ŝi ludis apud la de la publiko ŝategata aktoro [[Willi Forst]]. En [[1928]] Marlene denove ĉefrolis en filmo de [[Harry Liedtke]] „Ich küsse Ihre Hand, Madame“ (Mi kisas vian manon, sinjorino; de la reĝisoro [[Robert Land]]).
 
== Kinkariero ĝis la Dua Mondmilito ==
=== Asocio kun von Sternberg ===
[[Dosiero:The-Blue-Angel-Dietrich.jpg|eta|||Dietrich en sia elrompa rolo en ''[[Der Blaue Engel]]'' (1930).]]
[[Dosiero:Marlene Dietrich in Shanghai Express (1932) by Don English.png|eta|||Josef von Sternberg uzis specialajn lumefektojn por plibonigi la trajtojn de Dietrich en ''Shanghai Express'' (1932).]]
En [[1929]] Marlene Dietrich ricevis la rolon, kiu konatigos ŝin internacie. La [[9-an de oktobro]] [[1929]] ŝi subskribis la kontrakton, kiu certigos al ŝi 20.000 [[marko]]jn (RM) kaj kromajn 5.000 RM por la samtempe filmita anglalingva versio. Kompare ricevis ŝia filmpartnero [[Emil Jannings]], konata internacia stelulo, sumon de 200.000 RM.<ref name=Sudendorf/> Ene de kelkaj jaroj, Marlene Dietrich iĝis nova monda stelulino. Marlene Dietrich sekvis sian reĝisoron al Usono kaj subskribis ĉe [[Paramount Pictures]]. Pro ŝia rolo en la filmo [[Morocco (filmo)|Morocco]] oni proponis ŝin por la [[premio Oscar]] kiel plej bona ĉefrolulino de la la jaro [[1930]].
 
La grava rolo de 1929 estis tiu de Lola Lola, nome kabareda kantistino kiu okazigis la falon de ĝistiama respektinda lernejestro (ludita de [[Emil Jannings]]), en la UFA produktorado de ''[[Der Blaue Engel]]'' (1930), filmita en la kunstudioj Babelsberg.<ref>{{citeCite web|url=http://www.studiobabelsberg.com/en/filming-in-germany-film-production-services-soft-money-incentives-germany/100th-anniversary-of-studio-babelsberg/|title=100th anniversary of Studio Babelsberg|publisher=www.StudioBabelsberg.com|accessdate=6a de majo 2018}}</ref><ref>{{citeCite web|url=https://www.filmportal.de/en/movie/der-blaue-engel_ea43d4a69a155006e03053d50b37753d|title=filmportal: The Blue Angel|publisher=www.filmportal.de|accessdate=6a de majo 2018}}</ref> [[Josef von Sternberg]] reĝisoris la filmon kaj tiele li estis ekde tiam konsiderita kiel la "malkovranto" de Dietrich. La filmo prezentis la ikonan kanton de Dietrich nome "Ich bin von Kopf bis Fuß auf Liebe eingestellt", kiun ŝi registris por [[Electrola]] kaj poste ŝi faris pliajn registrojn en la 1930-aj jaroj por [[Polydor]] kaj [[Decca Records]].
 
En 1930, pro la forto de la internacia sukceso de ''Der Blaue Engel'', kaj pro kuraĝigo kaj instigo fare de Josef von Sternberg, kiu estis establita en [[Holivudo]], Dietrich trasnslokiĝis al Usono laŭ la kontrakto kun [[Paramount Pictures]], nome la usona filmodistribuanto de ''The Blue Angel''. La studio intencis merkatigi Dietrich kiel germana reago al la [[Svedoj|sveda]] stelulino de [[Metro-Goldwyn-Mayer]], nome [[Greta Garbo]]. Sternberg bonvenigis ŝin per donacoj, inklude verdan aŭton Rolls-Royce Phantom II. Tiu aŭtomobilo poste aperis en sia unua usona filmo ''[[Morocco (filmo, 1930)|Morocco]]''.<ref>{{citeCite web|title=The Ex-Marlene Dietrich, Multiple Best in Show Winning 1930 Rolls-Royce Phantom|url=http://www.bonhams.com/auctions/22530/lot/170/|publisher=Bonhams}}</ref>
 
Dietrich stelulis en ses filmoj reĝisoritaj de von Sternberg por Paramount inter 1930 kaj 1935. Von Sternberg laboris efektive kun Dietrich por krei la bildon de eleganta, seksalloga kaj mistera [[fatala virino]]. Li kuraĝigis ŝin perdi pezon kaj trenis ŝin intense kiel aktorino. Ŝi volonte sekvis foje aŭtoritatan direktoradon laŭ maniero laŭ kiu multaj aliaj aktoroj malakceptis.<ref>Vidu por ekzemplo, Thomson (1975), p. 587: "He was not an easy man to be directed by. Many actors—notably [Emil] Jannings and William Powell—reacted violently to him. Dietrich adored him, and trusted him. ... " </ref>
La unua filmo de Dietrich post la fino de ŝia partnereco kun von Sternberg estis la filmo de [[Frank Borzage]] nome ''[[Desire (filmo, 1936)|Desire]]'' (1936), komerca sukceso kiu donis al Dietrich oportunon klopodi elturniĝi per amafera komedio. Ŝia posta projekto, nome ''[[I Loved a Soldier]]'' (Mi amis soldaton, 1936), finis en malorda katastrofo kiam la la filmo estis diserigita dum kelkaj semajnoj en produktorado pro scenaraj problemoj, laborplana konfuzo kaj fina decido de la studio maldungi la produktoron [[Ernst Lubitsch]].{{sfn|Bach|1992|pp=210-211}}
 
Ekstravagancaj proponoj alllogis Dietrich for el Paramount por fari sian unuan kolorfilmon ''[[The Garden of Allah (filmo, 1936)|The Garden of Allah]]'' (La ĝardeno de Allaho, 1936) por la sendependa produktoro [[David O. Selznick]], pro kio ŝi ricevis 200,000 dolarojn, kaj al Britio por la produktado de Alexander Korda nome ''[[Knight Without Armour]]'' (Senkirasa kavaliro, 1937), kontraŭ pago de 450,000 dolaroj, kiu faris ŝin unu el la plej bone pagataj kinstelulinoj de la epoko. Kvankam ambaŭ filmoj bone funkciis kiel enspezigaj en biletvendejoj, iliaj postuloj estis tre multekostaj kaj ŝia publika populareco estis malpliiĝinta. Ĉirkaŭ tiu epoko, Dietrich estis metita la 126a en la listo de enspezigaj stelulinoj, kaj la usonaj filmelsendistoj proklamis ŝin "kasveneno" en majo 1938, distingo kiun ŝi kunhavis kun [[Greta Garbo]], [[Joan Crawford]], [[Mae West]], [[Katharine Hepburn]], [[Norma Shearer]], [[Dolores del Río]] kaj [[Fred Astaire]] inter aliaj.<ref>{{citeCite web|url=http://www.classicmoviefavorites.com/how-joan-crawford-survived-box-office-poison-twice/|title=How Joan Crawford Survived Box Office Poison twice!|date=29a de julio 2015|publisher=}}</ref>
 
Estante en Londono, Dietrich poste diris en intervjuoj, ke alproksimiĝis al ŝi oficialuloj de la [[Nazia Partio]] kiun proponis al ŝi bone pagotajn kontraktojn, se ŝi interkonsentas reveni al Germanio kiel plej elstara kinstelulino en la [[Tria Regno]]. Ŝi malakceptis tiujn proponojn kaj estis kiam ŝi petis la usonan ŝtatanecon en 1937.<ref name="Helm">{{cite news|last=Helm|first=Toby|title=Film star felt ashamed of Belsen link|url=https://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/europe/1344765/Film-star-felt-ashamed-of-Belsen-link.html|accessdate=18 May 2013|newspaper=The Daily Telegraph|date=24a de junio 2000}}</ref> Ŝi revenis al Paramount por fari ''[[Angel (filmo, 1937)|Angel]]'' (Anĝelo, 1937), nome alia amafera komedio reĝisorita de [[Ernst Lubitsch]]; tiu filmo ne estis sukcese ricevita, kio kondukis al Paramount nuligi la reston de la kontrakto de Dietrich.
 
[[FileDosiero:Destry-Rides-Again-1939.jpg|thumbeta|rightdekstra|[[James Stewart]] kaj Marlene Dietrich en ''[[Destry Rides Again]]'' (1939).]]
Dietrich, post kuraĝigo fare de Josef von Sternberg, akceptis la proponon de la produktoro Joe Pasternak de iu rolo kontraŭtipa en ŝia unua filmo en du jaroj: nome tiu de vakersalona virino, nome Frenchie, en la vakera komedio ''[[Destry Rides Again]]'' (Destry rerajdas, 1939), kun [[James Stewart]]. Tiu estis sufiĉe pli malbone pagita rolo ol tiuj al kiuj ŝi estis alkutimiĝinta. Tiu toska rolo revivigis sian karieron kaj "See What the Boys in the Back Room Will Have", nome kanto, kiun ŝi enkondukis en la filmon, iĝis sukceso kiam ŝi registris ŝin por Decca. Ŝi ludis similajn tipojn en ''[[Seven Sinners (filmo, 1940)|Seven Sinners]]'' (1940) kaj ''[[The Spoilers (filmo, 1942)|The Spoilers]]'' (1942) ambaŭ kun [[John Wayne]].
 
 
[[Dosiero:Marlene Dietrich, somewhere in France 24372 150px.jpg|eta|dekstra|Marlene Dietrich kun usonaj soldatoj ie en Francio dum sia dua USO turneo (1944).]]
Dietrich havis fortajn politikajn konvinkojn kaj kapablis paroli pri ili. Jam fine de la 1930-aj jaroj, Dietrich kreis fonduson kun [[Billy Wilder]] kaj kelkajn aliajn ekzilitojn por helpi judojn kaj disidentojn fuĝi el Germanio. En 1937, ŝia tuta salajro el ''[[Knight Without Armour|Knight Without Armor]]'' (450,000 usonaj dolaroj) estis dediĉita al helpo de rifuĝintoj. En 1939, ŝi iĝis usona ŝtatano kaj malakceptis la germanan civitanecon.<ref name="nytimesobit" > Flint, Peter B. (7a de majo 1992). [https://www.nytimes.com/1992/05/07/us/marlene-dietrich-90-symbol-of-glamour-dies.html "Marlene Dietrich, 90, Symbol of Glamour, Dies".] The New York Times. Alirita la 2an de juino 2019.</ref> En decembro 1941, Usono eniris en la [[Dua Mondmilito]], kaj Dietrich iĝis unu el la unuaj publikaj figuroj kiuj helpis vendi [[militkupono]]jn. Ŝi turneis en Usono el januaro 1942 al septembro 1943 (aperante antaŭ 250,000 trupojn nur en la parto de la Pacifika Marbordo) kaj vendis pli da militkuponojn ol iu ajna alia stelulino.<ref name=sudendorf>Sudendorf, Werner.</ref><ref>{{citeCite web|website=MarleneDietrich.org|url=http://www.marlenedietrich.org/plusMuseum6.htm|title=Thanks Soldier|date=2000|accessdate=20a de februaro 2010|deadurl=yes|archiveurl=https://web.archive.org/web/20110925155636/http://www.marlenedietrich.org/plusMuseum6.htm|archivedate=25a de septembro 2011}}</ref>
 
Dum du eksterlandaj turneoj por la [[United Service Organizations|USO]] en 1944 kaj 1945,<ref name=sudendorf /> ŝi spektaklis por [[Aliancanoj|aliancanaj]] trupoj en Alĝerio, Italio, Britio, Francio, kaj [[Heerlen]] en Nederlando,<ref>Royal Theater {{nl}} http://www.rijckheyt.nl/cultureel-erfgoed/royal-theater</ref> poste eniris en Germanio kun la generaloj [[James M. Gavin]] kaj [[George S. Patton]]. Kiam oni demandis al ŝi kial ŝi estis farinta tion, spite la evidenta danĝero esti je nur kelkaj kilometroj de la germanaj linioj, ŝi respondis, "''aus Anstand''"—"eksterdece".<ref>{{citeCite web|url=http://sistercelluloid.com/2014/12/27/a-soldier-lovingly-remembers-marlene-dietrich/|title=A Soldier Lovingly Remembers Marlene Dietrich|work=Sister Celluloid|date=27a de decembro 2014}}</ref> Wilder poste notis, ke ŝi estis en la frontolinioj pli ol [[Eisenhower]]. Ŝia revua spektaklo kun [[Danny Thomas]] kiel malferma agado por la unua turneo, inkludis kantojn el ŝiaj filmoj, ludado per [[muzika segilo]] (kapablo kiun ŝi origine akiris el spektaklaj aperoj en Berlino en la 1920-aj jaroj) kaj "[[Telepatio|mensolegado]]", programero kiun ŝia amiko [[Orson Welles]] estis instruinta ŝin por sia spektaklo ''[[The Mercury Wonder Show|Mercury Wonder Show]]''. Dietrich informis la publikon ke ŝi povas legi mensojn kaj petis ilin koncentriĝi al io ajn kiu venu al iliaj mensoj. Tiam ŝi aliris al soldato kaj serioze diris al li, "Ha, pensu pri io alia. Mi probable ne povas paroli pri ''tio''!" Usonekleziaj gazetoj informis per publikigo de tiaj historioj plendante pri tiu parto de la spektaklo de Dietrich.<ref name=sudendorf />
 
[[Dosiero:Dietrich-Hayworth-Hollywood-Canteen-1942.jpg|eta|maldekstra|Marlene Dietrich kaj [[Rita Hayworth]] servas manĝon al soldatoj en la nomita Holivuda Kantino (17a de novembro 1942).]]
En 1944, la Moraloperaca Branĉo de la Oficejo de Strategiaj Servoj (OSS) iniciatis la Musak projekton, nome muzikajn propagandajn elsendadojn dezajnita por demoraligi la malamikajn soldatojn.<ref name="cia">{{citeCite web|url=https://www.cia.gov/news-information/featured-story-archive/2008-featured-story-archive/marlene-dietrich.html|title=A Look Back ... Marlene Dietrich: Singing For A Cause|publisher=Central Intelligence Agency|date=23a de oktobro 2008 |accessdate=20a de marto 2010}}</ref> Dietrich, nome la nura artisto kiu ricevis informon pri tio, ke ŝiaj kantoregistraĵoj estos uzata de la OSS, registris nombrajn kantojn en germana lingvo por la projekto, kiel "[[Lili Marleen]]", favorita kanto de soldatoj ambaŭflanke de la konflikto.{{sfn|McIntosh|1998|p=58}} Maĵora Generalo [[William J. Donovan]], estro de la OSS, skribis al Dietrich, "Mi persone ege dankas pro via malavareco fari tiujn registraĵojn por ni."{{sfn|McIntosh|1998|p=59}}
 
Ŝi fine de la milito sukcesis en la serĉado de siaj parencoj. Per militista telefono, ŝi povis mallongege paroli kun sia patrino kaj revidi ŝin kelkajn semajnojn poste en Berlino, kie ŝi restis dum la milito, dum ŝia edzo estis translokiĝinta al ranĉo en la Sanfernanda Valo de Kalifornio. La patrino de Marlene mortis en novembro [[1945]]. Krome, Dietrich reunuiĝis kun sia fratino Elisabeth kaj ŝiaj edzo kaj filo. Ili estis loĝintaj en la germana urbo [[Belsen]] dum la militaj jaroj, regante kinejon al kiu oftis Naziismaj oficiroj kaj funkciuloj kiuj regis en la koncentrejo [[Bergen-Belsen]]. Dietrich garantiis por sia fratino kaj bofrato, ŝirmante ilin el ebla persekutado kiel kunlaborantoj de Naziismc.<ref> Marlene Dietrich: Her Own Song. TCM documentary. 2001. </ref> Dietrich poste malatentos la ekziston de ŝia fratino kaj de ŝia nevo el la rakontoj pri sia vivo, komplete forgesante ilin kaj plendante, ke ŝi estas ununura filo.<ref> Helm, Toby (24a de junio 2000). [https://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/europe/1344765/Film-star-felt-ashamed-of-Belsen-link.html "Film star felt ashamed of Belsen link".] The Telegraph. Alirita la 2an de junio 2019. </ref>
 
[[Dosiero:RAF Deenethorpe - 401st Bombardment Group Marlene Dietrich.jpg|eta|dekstra|Marlene Dietrich kun aliancanaj aviadilistoj (29a de septembro 1944).]]
Ŝia politika kaj socia engaĝiĝo kontraŭ [[naziismo]] estis internacie multe pli frue aprezita ol en ŝia hejmlando, kie multaj ne komprenis ŝian agadon. Pro sia agado ŝi kontraŭstarintus ne Hitler, sed milionojn da simplaj germanaj soldatoj. La aldono ''perfidulino'' estis kaj estas ankoraŭ nuntempe publikigita kaj diskutita. Jam en novembro [[1947]] Marlene Dietrich ricevis la prezidentan liberecmedalon, la plej altan usonan medalon por civiluloj, pro sia "eksterordinara rekorda distrado de trupoj transmare dum la milito".<ref>{{cite news|title=Miss Dietrich to Receive Medal|url=https://timesmachine.nytimes.com/timesmachine/1947/11/18/104376577.pdf|work=The New York Times|date=18a de novembro 1947}}</ref> Ŝi diris, ke tiu estis ŝia plej fieriga plenumo.<ref name="cia" /> En [[1950]] sekvis la titolo ''[[honora Legio|kavaliro de la honora legio]]'' de la franca registaro. La francaj prezidantoj [[Georges Pompidou|Pompidou]] kaj [[François Mitterrand|Mitterrand]] igis ŝin poste oficiro kaj fine komandanto de la Honora Legio.<ref name=whoswho.de>{{citeCite web|title=Marlene Dietrich : Biography|url=http://www.whoswho.de/templ/te_bio.php?PID=198&RID=1|work=Who's Who – The People Lexicon|publisher=www.whoswho.de|accessdate=5a de januaro 2013|language=German|quote=''Chevalier de la Légion d'Honneur'' and ''Officier de la Légion d'Honneur''}}</ref>
 
Komence de la [[malvarma milito]] ŝia engaĝiĝo iĝis pli kaj pli pacema. Rimarkeblis tio en la kanto ''Sag mir, wo die Blumen sind'' (Diru al mi, kie estas la floroj) de [[Pete Seeger]].
 
== Fina filmokariero ==
[[FileDosiero:Touch of Evil-Marlene Dietrich2 c.jpg|thumbeta|dekstre|Marlene Dietrich en ''Touch of Evil'' (1958).]]
 
Kvankam Dietrich neniam komplete reakiris sian iaman kinprofilon, ŝi plue ludis por filmoj, kiel por aperoj por reĝisoroj kiel [[Mitchell Leisen]] en ''[[Golden Earrings]]'' (1947), [[Billy Wilder]] en ''[[A Foreign Affair]]'' (1948) kaj [[Alfred Hitchcock]] en ''[[Stage Fright (filmo, 1950)|Stage Fright]]'' (1950). Ŝiaj aperoj en la 1950-aj jaroj, estis por filmoj kiaj tiuj de [[Fritz Lang]] nome ''[[Rancho Notorious]]'', (1952) kaj de Wilder nome ''[[Witness for the Prosecution (filmo, 1957)|Witness for the Prosecution]]'' (1957). Ŝi aperis en la filmo de [[Orson Welles]] nome ''[[Touch of Evil]]'' (1958). Dietrich havis ian tipon de platona amo por Welles, kiun ŝi konsideris genio.{{sfn|Bach|1992|p=462}} Ŝia lasta grava filmorolo estis en ''[[Judgment at Nuremberg]]'' (1961) reĝisorita de [[Stanley Kramer]].
 
== Finaj jaroj ==
La spektakla kariero de Dietrich finis la 29an de septembro 1975, kiam ŝi falis el la scenejo kaj rompis sian femuron dum spektaklo en Sidnejo, Aŭstralio.<ref>{{cite news |title=Act follows suggestion of song's title |work= Toledo Blade |location=Ohio |date=7a de novembro 1973 |p=37}}</ref> La postan jaron, ŝia edzo, Rudolf Sieber, mortis pro kancero la 24an de junio 1976.<ref>{{citeCite web| url=http://seniorconnectionnewspaper.com/features/2015/Jan/hollywood.php |last=Voss |first=Joan |title=Marlene Dietrich |work=Senior Connection |accessdate=24a de julio 2015}}</ref> La fina apero de Dietrich estis mallonga apero en la filmo de ''Just a Gigolo'' de 1979, en kiu stelulis [[David Bowie]] kaj reĝisorita de David Hemmings, en kiu ŝi kantis la titolkanton.
 
[[FileDosiero:2006-07-24 Friedhof Schoeneberg III Grab Dietrich.jpg|thumbeta|La tombo de Dietrich en Berlino. La surskribo diras "''{{lang|de|Hier steh ich an den Marken meiner Tage}}''" (laŭvorte: "Ĉi tie mi estas en la markoj de miaj tagoj"), linio el la [[soneto]] ''"{{lang|de|Abschied vom Leben}}"'' ("Adiaŭ al la vivo") de {{lang|de|[[Theodor Körner]]}}.]]
 
Alkoholisma dependanta el [[kontraŭdolorilo]]j, Dietrich retiriĝis al sia [[apartamento]] en 12 {{lang|fr|[[Avenue Montaigne]]}} en Parizo. Ŝi pasigis la finajn 11 jarojn de sia vivo ĉefe surlitigita, permesante al nur kelkajn malmultajn elektitojn - inklude familion kaj dungistojn — eniri en la apartamenton. Dum tiu epoko, ŝi estis fekunda leter-verkisto kaj telefon-alvokisto. Ŝia membiografio ''{{lang|de|Nehmt nur mein Leben}}'' (''Prenu nur mian vivon''), estis publikigita en 1979.<ref>{{citeCite web|title=Nehmt nur mein Leben ... : Reflexionen / Marlene Dietrich.|url=https://lccn.loc.gov/79374253|website=Library of Congress Online Catalogue|accessdate=11a de oktobro 2016}}</ref>
 
En 1982, Dietrich interkonsentis partopreni en dokumenta filmo pri sia vivo, nome ''Marlene'' (1984), sed ŝi malakceptis esti filmita. La reĝisoro de la filmo, nome [[Maximilian Schell]], rajtis nur registri ŝian voĉon. Schell uzis siajn intervjuojn kun ŝi kiel la bazo por la filmo, nome mozaikon de filmeroj el ŝia kariero. La filmo ricevis kelkajn eŭropajn filmajn premiojn kaj eĉ ricevis nomumon por [[Oskar-premio]] por la Plej Bonkvalita Dokumenta Filmo en 1984. La gazeto ''[[Newsweek]]'' nomis ĝin "unika filmo, eble la plej fascina kaj kortuŝa dokumenta filmo iam farita pri granda kinstelulino".<ref>{{cite web |title=''Marlene'' |url=http://www.atlasfilm.com/00000198640aab305/03227898d60a6720a/03227899d50c45007.htm |accessdate=26a de januaro 2009 |work=Atlas International |deadurl=yes |archiveurl=https://web.archive.org/web/20090105225841/http://www.atlasfilm.com/00000198640aab305/03227898d60a6720a/03227899d50c45007.htm |archivedate=5a de januaro 2009 }}</ref>
 
== Persona vivo ==
[[FileDosiero:Marlene Dietrich 915-6290 cropped.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Dietrich en ''Kurhaus'' de [[Scheveningen]] en 1963.]]
Malkiel ĉe ŝia profesia famo, kiu zorge estis organizita, la persona vivo de Dietrich estis, plejparte, tenita for el la publika rigardo. Ŝi flue parolis en germana, angla kaj franca. Dietrich, kiu estis [[Ambaŭseksemo|ambaŭseksema]], ĝuis la floran tiaman scenejon de samseksemuloj kaj ambiguaj famuloj de la 1920-aj jaroj en Berlino.<ref>{{cite web |url=http://www.pinknews.co.uk/news/articles/2005-4512.html |title=Bisexual side of Dietrich show |first=Amy |last=Bourke |date=29a de majo 2007 |work=Pink News}}</ref><ref>{{cite journal |last=Kennison |first=Rebecca |date=2002 |title=Clothes Make the (Wo)man: Marlene Dietrich and "Double Drag" |journal=Journal of Lesbian Studies |volume=6 |number=2 |pages=147–156 |doi=10.1300/J155v06n02_19 |pmid=24807670 }}</ref> Ŝi ankaŭ defiis la konvenciajn seksajn rolojn pere de bokso en la boksejo de la turka trejnisto kaj premiluktisto Sabri Mahir en Berlino, kiu malfermiĝis al virinoj fine de la 1920-aj jaro. Aŭŭstria verkistino [[Vicki Baum|Hedwig (Vicki) Baum]] diris en sia memorlibro, "Mi ne scias kiel la ina elemento ŝteliris al tiuj malinaj trajtoj [la boksejo], sed ĉiuokaze, nur tri aŭ kvar el ni estis sufiĉe aspraj por elteni tion (Marlene Dietrich estis unu el tiuj)."<ref>Baum citita en Gammel (2012), p. 372</ref>
 
Laŭlonge de sia kariero, Dietrich havis senfinan serion de amaferoj, kelkaj el kiuj mallongdaŭraj, kelkaj daŭraj jardekojn. Ili ofte koincidis kaj estis preskaŭ ĉiuj konataj de ŝia edzo, al kiu ŝi havis la kutimon pasigi la amleterojn el siaj amantoj, foje enhavantajn tiklajn komentojn.{{sfn|Riva|1994|p=344}} Kiam Dietrich alvenis en Holivudon kaj filmis ''[[Morocco (filmo)|Morocco]]'' (1930), ŝi havis amaferon kun [[Gary Cooper]], kvankam li estus havanta amaferon kun la meksika aktorino [[Lupe Vélez]].<ref>{{cite web |url=http://www.historyonfilm.com/actors/gary-cooper.htm |title=History on Film: Actors: Gary Cooper |archive-url=https://web.archive.org/web/20120211233832/http://www.historyonfilm.com/actors/gary-cooper.htm |archivedate=11a de februaro 2012 }}</ref> Vélez iam diris, "Se mi havus la oportunon fari tion, mi elŝiru la okulojn de Marlene Dietrich."<ref>{{cite journal |journal=Revista Vanidades de México |volume=46 |issue=12 |title=Marlene Dietrich |year=2006|page= 141|issn= 1665-7519}}</ref> Alia el ŝiaj famaj amaferoj estis kun [[John Gilbert]], fama pro sia supozata amafero kun [[Greta Garbo]]. La neatendita morto de Gilbert estis unu el plej doloraj okazaĵoj de la vivo de Marlene.{{sfn|Bach|1992|pp=207, 211}} Dietrich havis ankaŭ mallongan rilaton kun [[Douglas Fairbanks. la filo]], kvankam li estis edziniĝinta al [[Joan Crawford]].{{sfn|Bach|1992|p=223}} Dum la filmado de ''[[Destry Rides Again]]'', Dietrich startigis amaferon kun sia kun-stelulo [[James Stewart]], kio finiĝis post la filmado. En 1938, Dietrich renkontiĝis kaj komencis rilaton kun la verkisto [[Erich Maria Remarque]], kaj en 1941, kun la franca aktoro kaj militheroo [[Jean Gabin]]. Ili amhistorio startis kiam ambaŭ estis helpante la aliancanajn trupojn en la Dua Mondmilito. Tiu rilato finiĝis en la mezo de la 1940-aj jaroj.
 
[[FileDosiero:Mercedes Hede de Acosta, after 1919.jpg|thumbeta|dekstre|Arnold Genthe (1869–1942)/LOC agc.7a08461. Mercedes Hede de Acosta, post 1919. Komence de la 1940-aj jaroj, Dietrich havis amhistorion kun [[Mercedes de Acosta]].]]
Komence de la 1940-aj jaroj, Dietrich havis amhistorion kun la kub-usona verkistino [[Mercedes de Acosta]], kiu asertis esti amantino de [[Greta Garbo]]. ''Sewing circle'' ([[kudrorondo]]) estis esprimo uzita de Dietrich<ref name="freeman">{{cite news |last=Freeman |first=David |title=Closet Hollywood: A gossip columnist discloses some secrets about movie idols |url=https://www.nytimes.com/books/01/01/07/reviews/010107.07freemat.html |accessdate=18 April 2011 |newspaper=[[The New York Times]] |date=7a de januaro 2001 }}</ref> por priskribi la submondan, fermitan etoson de lesbaninoj kaj duseksaj filmaktorinoj kaj de iliaj rilatoj en Holivudo. En la supozita "kudrorondo de Marlene" <ref>{{cite book |last=Madsen |first=Axel |title=The Sewing Circle: Sappho's Leading Ladies |year=2002 |publisher=Kensington Books |location=New York |isbn=978-0-7582-0101-0 |page=3 |url=https://books.google.com/books?id=QwxFfhiFcAAC&lpg=PA3&dq=%22sewing%20circles%22%20lesbian&pg=PA3#v=onepage&q&f=false }}</ref> estis menciitaj la nomoj de aliaj proksimaj amikinoj kiel Ann Warner (edzo de Jack L. Warner, unu el la posedantoj de [[Warner studioj]]), Lili Damita (malnova amikino de Marlene el la epoko de Berlino kaj la edzino de [[Errol Flynn]]), nome [[Claudette Colbert]],<ref>{{cite book |last1=Moser |first1=Margaret |title=Movie Stars Do the Dumbest Things |date=2011 |publisher=Macmillan |isbn=978-1-4299-7837-8 |page=73 }}</ref> kaj [[Dolores del Río]] (kiun Dietrich konsideris la plej bela viribo en Holivudo).{{sfn|Bach|1992|p=240}}{{sfn|Riva|1994|pp=489, 675}} La franca kantistino [[Edith Piaf]] estis ankaŭ unu el la plej proksimaj amikinoj de Dietrich dum ŝia restado en Parizo en la 1950-aj jaroj, kaj estis onidiroj pri io pli ol amikeco inter ili.{{sfn|Bach|1992|pp=316, 380}} Ŝi havis ankaŭ longdaŭran aferon kun Ginette Spanier estro de la Domo de Balmain.
 
Kiam Dietrich estis 50-jaraĝa, ŝi kaj la aktoro [[Yul Brynner]] havis amaferon kiu daŭris pli ol unua jardeko; ŝia amafera vivo pluis bone kiam ŝi estis ankoraŭ 70-jaraĝa. Ŝi povis kalkuli [[Errol Flynn]],<ref>{{cite book |url=https://books.google.com/books?id=SMb1DpW1_YgC&pg=PA32 |first=Thomas |last=McNulty |title=Errol Flynn: The Life and Career |publisher=McFarland |date=2004 |isbn=978-0-7864-1750-6}}</ref> [[George Bernard Shaw]], [[John F. Kennedy]], Joe Kennedy, Michael Todd, [[Michael Wilding|Michael Wilding]], John Wayne, Kirk Douglas, kaj [[Frank Sinatra]] inter siaj konkeroj.{{sfn|Riva|1994|loc=''passim''}} Dietrich subtenis sian edzon kaj lian amantinon unue en Eŭropo kaj poste en ranĉo en la Sanfernanda Valo, apud Holivudo.<ref>{{cite book |url=https://archive.org/details/marlenedietrich00riva_0/page/612 |first= Maria |last=Riva |title=Marlene Dietrich}}</ref>
 
{{Bibliotekoj}}
{{havendaHavenda artikolo}}
{{Unua}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Vivtempo|Dietrich, Marlene}}
 
[[Kategorio:Germanaj aktoroj]]
95 452

redaktoj