Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 19:
 
== Fono kaj problemoj ==
 
''Naciismo'' estas jam de longe disputveka termino, ĉar ĝia plej ĝenerala difino estas larĝa, kaj ĝi estis objekto de debatoj dum la tuta historio; kaj specifaj naciismoj estas ekstreme diversaj. Fortaj emocioj vekiĝas, kiam oni diskutas pri naciismo, kaj tio malfaciligas la priskribon kaj difinadon de naciismo. Ĉiam reaperanta problemo estas, ke homoj difinas la naciismon surbaze de siaj lokaj spertoj. Por [[Bretonio|bretona]] naciisto, centra estas la demando de ŝtatnaciismo kontraŭ kultura naciismo, dum aliloke tiu distingo povas esti senrilata. Subtenantoj de la naciismo ofte timas, ke la negativaj sekvoj de interkonfliktantaj naciismoj, etna streĉeco, militoj kaj politikaj konfliktoj ene de ŝtatoj, konfuziĝos kun la naciismo mem, pro kio kelkaj komencos rigardi la ĝeneralan koncepton de la naciismo negative. Ili argumentas, ke perceptado al la naciismo surbaze de ĝiaj plej negativaj konsekvencoj distordas la signifon de tiu termino. La emfazado de specifaj konfliktoj certe forturnis la atenton de ĝeneralaj demandoj; ekzemple pri la trajtoj de naciaj ŝtatoj.
 
Linio 66 ⟶ 65:
 
== Lingvo kaj naciismo ==
 
Komuna lingvo estis difina karakterizilo de nacio kaj idealo por naciistoj. Ekzemple, en Francio antaŭ la Franca Revolucio oni parolis sur granda parto de la teritorio reciproke ne kompreneblajn regionajn lingvojn kiel la bretonan kaj la okcitanan. Ankaŭ la norman francan lingvon, kiu ĉiam estis la lingvo de la administracio, oni parolis en grandaj partoj de la lando, sed post la revolucio ĝi estis altrudita kiel la nacia lingvo en ne-franclingvaj regionoj. En Bretonio, ekzemple, keltaj nomoj estis malpermesitaj. La formadon de naciaj ŝtatoj kaj ilian solidiĝon post la sendependeco kutime akompanis politikaj entreprenaĵoj por limigi, anstataŭigi aŭ forlasi minoritatajn lingvojn. Tio rapidigas la tendencon de altstatusaj lingvoj anstataŭi malaltstatusajn, rimarkitan en socilingvistikaj esploroj.
 
Linio 86 ⟶ 84:
 
== Naciismo-tipoj ==
 
Naciismo povas manifestiĝi kiel parto de oficiala ŝtata ideologio aŭ kiel populara (neŝtata) movado, kaj ĝi povas esprimiĝi laŭlonge de civitaj, etnaj, kulturaj, religiaj aŭ ideologiaj dividlinioj. Tiel bazitaj memdifinoj de nacio uziĝas por klasi diversajn tipojn de naciismo. Sed tiaj kategorioj ne ekskludas unu la alian, kaj multaj naciismaj movadoj kombinas iujn aŭ ĉiujn el tiuj elementoj diversgrade. Naciismaj movadoj estas klaseblaj ankaŭ surbaze de aliaj kriterioj, kiel ekzemple amplekso kaj situo.
 
Linio 133 ⟶ 130:
 
== Patriotismo kaj ekstremismo ==
 
Kvankam la naciismo influas multajn aspektojn de la vivo en stabilaj naciaj ŝtatoj, ĝia ĉeesto estas ofte neperceptebla, ĉar oni taksas la nacian ŝtaton memevidentaĵo. [[Michael Billig]] parolas pri ''[[banala naciismo]]'', t.e. la ordinaraj, malpli videblaj formoj de naciismo, kiuj muldas la mensojn de la nacianaro en la ĉiutageco. La atento koncentriĝas al ekstremaj formoj de naciismo kaj al naciismo en nestabilaj regionoj. "Naciisma" povas iĝi malvaloriga etikedo aplikata al grupoj, kiuj estas ne pli naciismaj ol la cetera loĝantaro. En Okcidentaj demokratioj, ksenofobiaj kaj kontraŭenmigrismaj grupoj ofte nomas sin naciismaj por eviti la eĉ pli malvalorigan epiteton "rasisma". Tiaj partioj eventuale havas grandan balotantaron kaj reprezentiĝas en la parlamento. Malpli grandaj, sed tre videblaj grupoj kiel [[razkapulo]]j sammaniere identigas sin, kvankam ''naciisma'' povas esti eŭfemismo por "nazia" aŭ ''blankul-superisma''. Aktivistojn oni nomas en iuj landoj ''ekstremnaciistoj'' (kun klare malvalorigaj konotacioj). En la kontinenta Eŭropo, "naciismo" rilatas pli al etno aŭ nacio, dum "patriotismo" rilatas pli al ŝtato aŭ lando, kaj foje al ĝia registaro. Vidu ankaŭ: [[ŝovinismo]].
 
Linio 141 ⟶ 137:
 
== Rasismo ==
 
Naciismo ne nepre inkluzivas kredon je la supereco de la propra nacio super aliaj, sed en la praktiko multaj naciistoj tiel pensas pri sia nacio. Foje ili opinias, ke alia nacio povas esti imitinda modelo por la propra nacio (vd. [[anglofilio]]). Ekzistas specifa ''[[rasa naciismo]]'', kiun oni povas konsideri etna naciismo. Sed ia formo de [[rasismo]] troveblas en preskaŭ ĉiuj naciismaj movadoj. Kutime ĝi direktiĝas kontraŭ najbaraj nacioj kaj etnoj. Malpli konata formo de rasismo estas [[lingvismo]]. En kelkaj koloniigitaj landoj naciismo estis helpo al la plifortigo de la koloniantoj kontraŭ la defendo aŭ ribelo fare de koloniigitoj, ekzemple en [[Suda Afriko]] fare de [[Afrikaneroj]], kiuj fondis ekzemple la [[Nacia Partio de Sud-Afriko|Nacian Partion de Sud-Afriko]], kiu defendis la intereson de la minoritatoj de [[blankuloj]] kontraŭ tiuj de la majoritatoj de aliaj rasoj kaj ĉefe de nigruloj. Do, temas pri naciismo de minoritatoj hegemoniaj.
 
Linio 151 ⟶ 146:
 
== Esperantistoj kaj naciismo ==
 
[[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] distanciĝis dum sia vivo pli kaj pli de ĉia naciismo. Kvankam cionisto dum siaj studentaj jaroj, li poste malakceptis aparteni al la juda nacia movado. En la jaroj antaŭ la [[Unua Mondmilito]] li evoluigis en sia [[homaranismo]]-projekto principojn por elimini religian kaj nacian malkonkordon. En sia ''Alvoko al la diplomatoj'' de 1915 li postulis por la postmilita Eŭropo aplikon de la principo, ke "ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento", kaj la enkondukon de gente neŭtralaj landnomoj. Zamenhof ne ekskludis por la estonteco "kunfluiĝo[n] de la homoj en unu ĉiuhoman popolon" kaj opiniis, ke Esperanto povus esti rimedo por atingi tiun celon. La konsekvenca kontraŭnaciismo de Zamenhof ne estis karakteriza por ĉiuj tiamaj esperantistoj.
 
Linio 173 ⟶ 167:
 
== Opozicio kaj kritiko ==
 
La naciismo estas ekstreme sinaserta ideologio, kiu faras vaste etendantajn postulojn, al kiuj povas aparteni eĉ la malapero de tutaj ŝtatoj. Ne mirigas, ke ĝi ekhavis rezolutan oponantaron. En forta grado la frua opozicio kontraŭ la naciismo rilatis al ĝia geopolitika idealo, ke estu aparta ŝtato por ĉiu nacio. La klasikaj naciismaj movadoj de la 19-a jarcento malakceptis eĉ la ekziston de la multetnaj imperioj en Eŭropo. Tio kondukis al severa subpremo de ili fare de la registaroj de tiuj imperioj, plej ofte aŭtokratiaj. Tiu tradicio de secesiismo, subpremo kaj perforto plu daŭras, kvankam intertempe tipa konflikta situacio okazas, kiam granda nacio alfrontas pli malgrandan. (Aktuale, neniu ŝtato nomas sin imperio.) Sed eĉ en tiu frua etapo ekzistis ideologia kritiko al la naciismo. El ĝi evoluis pluraj formoj de ''[[kontraŭnaciismo]]'' en la Okcidenta mondo. La islama reviviĝo de la 20-a jarcento estigis ankaŭ islaman kritikon al la nacia ŝtato.
 
Linio 194 ⟶ 187:
Simile estas ĉe la [[anarkiismo]]. Ĉar ĝi malakceptas la naciajn ŝtatojn, la anarkiistoj malakceptas la naciismon. Anarkiistoj kutime subtenas, anstataŭ naciojn, la kreon de kooperativaj societoj bazitaj sur libera asociiĝo kaj reciproka helpo, sen rilatigi tion al etnaj aŭ rasaj diferencoj.
 
== Naciismo en diversaj mondopartoj ==
* [[Afrika naciismo]]
* [[Andaluza naciismo]]
Linio 205 ⟶ 198:
 
== Naciismaj teoriuloj kaj literaturistoj ==
 
[[Ernst Moritz Arndt]], [[Johann Gottlieb Fichte]], [[Francés Fontan]], [[Hans Grimm]], [[Guy Héraud]], [[Johann Gottfried von Herder]], [[Theodor Herzl]], [[Giuseppe Mazzini]], [[Ernest Renan]].
 
Linio 229 ⟶ 221:
* [[Apartismo]], [[Separismo]], [[Aŭtonomio]], [[Etnokratio]]
* [[Etna naciismo]], [[Banala naciismo]], [[Nacio]], [[Nacia himno]], [[Hejmo (regiono)|Hejmlando]]
* [[Etnismo]], [[Etnoplurismo]], [[Alimondismo]], [[Komunumismo]], [[Kulturismo]], [[Mikronacio|Mikronaciismo]],
* [[Naciismo-studoj]], [[Naciisma historiografio]], [[Naciismo: Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj]]
* [[Internaciismo]], [[Sennaciismo]], [[Kosmopolitismo]], [[Senradika kosmopolitismo]], [[Transnaciismo]], [[Kontraŭnaciismo]]
 
== Literaturo (en Esperanto) ==
Linio 242 ⟶ 234:
* [http://www.enxarxa.com/esperanto/ALKASARO%20Pri%20la%20naciismo.pdf Pri la naciismo], Jurgo Alkasaro
 
{{ideologioIdeologio}}
 
{{ADLS|2006|40}}
 
{{havendaHavenda artikolo|Naciismo}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Naciismo]]