Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
|Dosiero = Nadar 1.jpg
|Subteksto =
|Ordigo = Bernhardt, Sarah
|EnkondukaLinio = ne
}}
Linio 23:
 
== Vivo ==
[[FileDosiero:Sarah Bernhardt and her mother.jpg|thumbeta|dekstre|Sarah Bernhardt kun sia patrino.]]
Sarah Bernhardt naskiĝis kiel Henriette-Rosine Bernard ĉe 5 rue de L'École-de-Médecine en la [[Latina Kvartalo]] de Parizo la {{daton|22|oktobro|1844}} aŭ {{daton|23|oktobro|1844}}.<ref> Estas ioma necerteco pri la preciza naskodato. Vidu Encyclopedia Brittanica online Tierchant (2009), paĝo 15 kaj Skinner (1967) paĝo 1, kaj suba noto pri naskodato.</ref> Ŝi estis ekstergeedza filino de Judith aŭ Julie Bernardt, [[Historio de judoj en Nederlando|juda nederlandanino]] kaj [[prostituitino]] de altnivela klientaro. Sian patron ŝi neniam ekkonis. La nomo de la patro ne estas registrita. Laŭ kelkaj fontoj, li estis probable la filo de riĉa komercisto el [[Le Havre]].<ref> Tierchant 2009, pp. 13–14.</ref> Bernhardt poste skribis, ke la familio de ŝia patro pagis por ŝia edukado, insistis ke ŝi estu baptita kiel katoliko, kaj lasis grandan monkvanton pagotan kiam ŝi estos plenkreska.<ref> Tierchant 2009, pp. 13–14.</ref> Ŝia patrino multe vojaĝis kaj ne vere okupiĝis pri la infano. Anstataŭe ŝi lasis la infaninon kun vartistino en [[Bretonio]], poste en dometo en antaŭurbo de Parizo, nome Neuilly.<ref> Bernhardt 2000, pp. 13–14.</ref>
 
Linio 55:
 
=== Odéon (1866–1872) ===
[[FileDosiero:Sarah Bernhardt - Le Passant.png|thumbeta|Bernhardt kiel knaba trobadoro, Zanetto, en ''Le Passant'' (1869) de [[François Coppée]].]]
Por vivteni sin post la nasko de Maurice, Bernhardt ludis minorajn rolojn kaj anstataŭaĵojn ĉe Port-Saint-Martin, populara melodrama teatro. Komence de 1866, ŝi sukcesis fari provlegadon ĉe Felix Duquesnel, direktoro de [[Théâtre de L’Odéon]] ĉe la Maldekstra Bordo de [[Sejno]] en Parizo. Duquesnel priskribis la legadon jarojn poste, dirante, "Mi havis antaŭ mi kreitaĵon kiu estis mirinde talenta, inteligenta ĝis nivelo de genio, kun enorma energio sub ŝajno malforta kaj delikata, kaj sovaĝa volforto." La kun-direktoro pri financoj de la teatro, Charles de Chilly, volis malakcepti ŝin kiel nefidindan kaj ankaŭ tro maldikan, sed Duquesnel estis ĉarmita; li dungis ŝin por la teatro kontraŭ nealta salajro de 150 frankoj monate, kion li pagis el sia propra mono.<ref> Tierchant 2009, p. 62.</ref> ''Odéon'' estis la dua teatro en Parizo laŭ prestiĝo post nur ''Comédie Française'', kaj malkiel ĉe tiu tre tradicia teatro, specialiĝis pri pli modernaj prezentoj. ''Odéon'' estis populara inter la studentoj de la Maldekstra Bordo de Parizo. Ŝiaj unuaj prezentoj en tiu teatro ne estis sukcesaj. Ŝi aperis en tre stilaj kaj frivolaj komedioj de la 18a jarcento, kvankam ŝia valoro sur scenejo estis ŝia plena sincereco.<ref> Skinner 1967, p. 54.</ref> Ankaŭ ŝia fajna figuro faris ŝian aspekton ridinda en la kutimaj ornamitaj kostumoj. Dumas, ŝia plej forta subtenanto, komentis post unu prezento, "ŝi havas la kapon de virgulino kaj la korpon de balailbastono."<ref> Skinner 1967, p. 55.</ref> Tuj poste, tamen, post diversaj teatraĵoj kaj pli da sperto, ŝia ludkapablo pliboniĝis; ŝi estis elektita por ludadi la rolon de Cordelia en "[[Reĝo Lear]]". En Junio 1867, ŝi ludis du rolojn en "Athalie" de [[Jean Racine]], tiujn de juna virino kaj de junulo, Zacharie, la unua el multaj masklaj roloj kiujn ŝi ludos dum sia kariero. La influa kritikisto Sarcey skribis "... ŝi ĉarmis sian publikon kiel eta Orfeo."<ref> Skinner 1967, p. 55.</ref>
 
La unua granda sukceso okazis en la jaro 1868, kiam Sarah Bernhardt ludis ĉe [[Odéon]], pariza teatro ĉe la [[Luksemburga Ĝardeno]], rolon en reludado de ''Kean'' de [[Alexandre Dumas (patro)|Alexandre Dumas la pli aĝa]]. En ĝi ŝi ludis la ĉefan inan rolon de Anna Damby. La teatraĵon interrompis en la komenco ĉikanado fare de junuloj, kiuj kriis, "For Dumas! Donu al ni Hugo!". Bernhardt turnis sin rekte al la ĉikanantoj: "Amikoj, vi volas defendi la aferon de justeco. Ĉu vi tion faras, kulpigante sinjoron Dumas pri la ekzilo de sinjoro Hugo?".<ref> Tierchant 2009, p. 68.</ref> Post tio la ĉeestantaro ridis kaj aplaŭdis kaj silentiĝis. Je la finkurteno, ŝi ricevis enorman aplaŭdadon, kaj Dumas rapidis malantaŭ la kulisojn por gratuli ŝin. Kiam ŝi eliris el la teatro, ariĝis homamaso ĉe la enirejo de artistoj kaj ĵetis florojn al ŝi. Ŝia salajro estis tuj plialtigita al 250 frankoj monate.<ref> Skinner 1967, pp. 55–58.</ref>
Linio 67:
En 1868, incendio tute detruis ŝian apartamenton, kun ĉiuj ŝiaj havaĵoj. Ŝi preteratentis aĉeti asekuron. La broĉo donacita al ŝi de la Imperiestro kaj ŝiaj perloj fandiĝis, same kiel la [[tiaro]] donacita al ŝi de unu el ŝiaj amantoj, Ĥalid Bej. Ŝi trovis la diamantojn inter la cindroj, kaj la administrantoj de Odeono organizis bonfaran prezenton. La plej fama sopranulino tiama, Adelina Patti, kantis senpage. Aldone, la avino de ŝia patro donacis 120,000 frankojn. Bernhardt povis aĉeti eĉ pli grandan loĝejon, kun du salonoj kaj granda manĝocambro, ĉe 4 rue de Rome.<ref> Tierchant 2009, pp. 72–73.</ref>
 
=== Milittempa servo ĉe ''Odéon'' (1870–1871) ===
[[Dosiero:Bernhardt, Sarah di Giovanni Boldini.jpg|eta|[[Giovanni Boldini]]: Sarah Bernhardt, paŝteldesegnaĵo, ĉirkaŭ 1900.]]
Dum la [[Francia-Prusia Milito|franc-prusia milito]] de 1870/1871, kiam ĉiuj teatroj estis fermitaj, ŝi flegis vunditojn. La eksplodo de la franci-prusia milito subite interrompis ŝian teatran karieron. La novaĵojn pri la malvenko de la Franca Armeo, pri la kapitulaco de Napoleono la 3-a ĉe [[Sedan]], kaj pri la proklamo de la [[Tria Franca Respubliko]] je la 4a de Septembro 1870 sekvis [[sieĝo]] al la urbo Parizo fare de la Prusia Armeo. Parizo ĉesis ricevi novaĵojn kaj eĉ manĝoliveradon, kaj la teatroj fermiĝis. Bernhardt zorgis pri la konvertado de ''Odéon'' en [[hospitalo]]n por soldatoj vunditaj en la bataloj ekster la urbo.<ref> Gold & Fizdale 1991, pp. 82–85.</ref> Ŝi organizis la lokigon de 32 litoj en la akceptejo kaj la vestibloj, venigis sian personan kuiriston por prepari supon por la pacientoj, kaj konvinkis siajn riĉajn amikojn kaj admirantojn donaci liveraĵojn por la hospitalo. Krom organizi la hospitalon, ŝi laboris kiel flegistino, helpante la ĉefan ĥirurgon ĉe amputoj kaj operacioj.<ref> Tierchant 2009, p. 79.</ref> Kiam elĉerpiĝis la stoko de [[karbo]] en la urbo, Bernhardt uzis malnovajn dekoraciojn, benkojn, kaj scenaĵojn kiel brulaĵojn por varmigi la teatron.<ref> Tierchant 2009, p. 75.</ref> Komence de Januaro 1871, post 16 semajnoj de sieĝo, la germanoj ekbombardis la urbon per long-distancaj kanonoj. La pacientoj devis esti translokitaj al la kelo, kaj post nelonge la hospitalo devis fermiĝi. Bernhardt sukcesis aranĝi, ke plej gravaj pacientoj estu translokitaj al alia milithospitalo, kaj ŝi luprenis apartementon ĉe strato Provence por loĝigi la ceterajn 20 pacientojn. Je la fino de la sieĝo, la hospitalo de Bernhardt estis zorginta pli ol 150 vunditajn soldatojn, inklude junan studenton el ''École Polytechnique'', [[Ferdinand Foch]], kiu poste estris la aliancajn armeojn en la [[Unua Mondmilito]].<ref> Skinner 1967, pp. 74–78.</ref>
Linio 73:
La Franca registaro subskribis [[armistico]]n la 19an de januaro [[1871]], kaj Bernhardt eksciis, ke ŝiaj filo kaj familio estas translokitaj al Hamburgo. Ŝi venis al la nova ĉefo de la Franca respubliko, [[Adolphe Thiers]], kaj akiris paspermesilon por iri al Germanio por revenigi ilin. Kiam ŝi revenis al Parizo post kelkaj semajnoj, la urbo estis sub la regado de la [[Pariza Komunumo]]. Ŝi denove translokiĝis, portante sian familion al [[Saint-Germain-en-Laye]]. Ŝi poste revenis al sia apartamento ĉe ''rue de Rome'' en majo, post la Komunumo estis venkita de la Franca Armeo.
 
=== ''Ruy Blas'' kaj reveno al ''Comédie Française'' (1872–1878) ===
<gallery mode="packed" heights="250">
File:Sarah Bernhardt Mélandri 1872.jpg|Bernhardt kiel la Reĝino de Hispanio en ''[[Ruy Blas]]'' (1872)
Linio 96:
Bernhardt riparis sian iaman rilaton kun la aliaj membroj de ''Comédie Française''; ŝi partoprenis en bonfara evento por sinjorino Nathalie, la aktorino kiun ŝi iam vangofrapis. Tamen, ŝi estis ofte en konflikto kun Perrin, la direktoro de la teatro. En 1878, dum la [[Universala Ekspozicio (1878)|Pariza Universala Ekspozicio]], ŝi faris flugon super Parizo kun la balonisto Pierre Giffard kaj la pentristo [[Georges Clairin]], per balono dekorita per la nomo de ŝia tiama sukceso, ''Doña Sol''. Neatendita ŝtormo portis la balonon for el Parizo al malgranda urbeto. Kiam ŝi revenis per trajno al la urbo, Perrin estis kolera; li monpunis Bernhardt per milo da frankoj, citante teatran regulon kiu postulis ke aktoroj petu permeson antaŭ foriri el Parizo. Bernhardt rifuzis pagi, kaj minacis eliri el ''Comédie Française''. Perrin agnoskis, ke li ne povas elteni ke ŝi foriru. Perrin kaj la Ministro pri Belaj Artoj aranĝis kompromison: ŝi retiris sian demision, kaj kompense ŝi estis altigita al rango de societano, la plej alta rango en tiu teatro.<ref> Skinner 1967, pp. 115-117.</ref>
 
=== Triumfo en Londono kaj eliro el ''Comédie Française'' (1879–1880) ===
[[FileDosiero:Sarah Bernhardt 1879.jpg|thumbeta|Sarah Bernhardt en 1879.]]
Bernhardt enspezis grandajn monkvantojn en la teatro, sed ŝiaj elspezoj estis eĉ pli grandaj. Tiutempe ŝi jam havis ok servistojn, kaj ŝi konstruigis sian unuan domon, imponan konstruaĵon ĉe ''rue Fortuny'', ne tre for de [[Parko Monceau]]. Ŝi serĉis aldonajn manierojn enspezi monon. En junio 1879, dum la teatro de ''Comédie Française'' en Parizo estis rekonstruata, Perrin irigis la kompanion turnee al Londono. Tuj antaŭ la komenco de la turneo, brita teatra entreprenisto Edward Jarrett veturis al Parizo kaj proponis, ke ŝi faru privatajn prezentojn en la hejmoj de riĉaj londonanoj; la pago kiun ŝi ricevus por ĉiu prezento estis pli granda ol ŝia monata salajro ĉe ''Comédie Française''.<ref> Skinner 1967, p. 118.</ref> Kiam Perrin legis en la gazetaro pri la privataj prezentoj, li koleriĝis. Krome, ''Gaiety Theatre'' en Londono postulis, ke Bernhardt stelulu en la malferma prezento, kontraŭ la tradicioj de ''Comédie Française'', kie la roloj estis atribuataj laŭ rango, kaj la ideo de steluleco estis malŝatata. Kiam Perrin protestis, dirante ke Bernhardt estas nur la 10a aŭ la 11a laŭ rango, la administristo de ''Gaiety Theatre'' minacis nuligi la premieron; Perrin devis akcepti. Li enprogramigis Bernhardt por ludi unu akton de Fedra en la malferma vespero, inter du tradiciaj francaj komedioj, ''Le Misanthrope'' kaj ''Les Précieuses''.<ref> Skinner 1967, pp. 118–20.</ref>
 
Linio 104:
Ree en Parizo, ŝi iĝis iom post iom malkontenta pri Perrin kaj pri la administranto de ''Comédie Française''. Li insistis, ke ŝi ludu la ĉefan rolon en nova teatraĵo, ''L'Aventurière'' de [[Emile Augier]], teatraĵo kiun ŝi konsideris mezkvalita. Kiam ŝi provludis la teatraĵon malentuziasme, kaj ofte forgesis siajn tekstojn, ŝin kritikis la aŭtoro. Ŝi respondis, "Mi scias ke mi estas malbonkvalita, sed ne tiom kiom viaj tekstoj." La teatraĵo realiĝis, sed estis malsukceso. Ŝi tuj skribis al Perrin, "Vi devigis min ludi kiam mi ne estis preta... okazis tio, kion mi antaŭvidis... tio estas mia unua malsukceso ĉe ''Comédie Française'' kaj mia lasta." Ŝi sendis demisian leteron al Perrin, faris kopiojn, kaj sendis ilin al la ĉefaj gazetoj. Perrin procesis kontraŭ ŝi pro rompo de kontrakto; la tribunalo devigis ŝin pagi {{unuo|100000}} frankojn, plus interezojn, kaj ŝi perdis sian akumulitan pensian havaĵon de {{unuo|43000}} frankoj.<ref> Tierchant 2009, p. 144.</ref> Ŝi ne pagis la ŝuldon ĝis 1900. Poste tamen, kiam la teatron de ''Comédie Française'' preskaŭ detruis incendio, ŝi permesis al sia iama trupo uzi ŝian propran teatron.<ref> Skinner 1967, p. 142.</ref>
 
=== ''La Dame aux Camélias'' kaj unua usona turneo (1880–1881) ===
[[FileDosiero:SarahBernhardt alsKameliendame1881.jpg|thumbeta|''[[La Dame aux Camelias]]'' (1881)]]
Kvankam ŝi en ĉiuj roloj uzis nur la [[franca lingvo|francan lingvon]], ŝi brilis ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj en [[Usono]]. Eĉ akraj kritikoj kontraŭ ŝia "skandaleca" vivostilo (eksteredzeca filo kaj amaso da amantoj) ne malgrandigis ŝian famon. En Aprilo 1880, tuj kiam li eksciis ke Bernhardt demisiis el ''Comédie Française'', la entreprenisto Edward Jarrett rapidis al Parizo kaj proponis al ŝi, ke ŝi faru teatran turneon en Anglio kaj poste en Usono. Ŝi povos elekti la repertuaron kaj la geaktoraron. Ŝi ricevos {{unuo|5000}} frankojn por ĉiu prezento, plus 15% el ĉiuj enspezoj super {{unuo|150000}} frankoj, plus ĉiujn siajn elspezojn, plus krediton je sia nomo por {{unuo|100000}} frankoj, nome la monkvanto kiun ŝi ŝuldis al ''Comédie Française''. Ŝi akceptis tuj.<ref> Tierchant 2009, pp. 148-149.</ref>
 
Linio 114:
Ŝi kaj ŝia trupo ekiris el [[Le Havre]] al Usono la 15an de oktobro 1880, kaj alvenis en Novjorko la 27an de oktobro. La 8an de novembro ŝi ludis la teatraĵon ''Adrienne Lecouvreur'' de Scribe en la teatro Booth antaŭ publiko kiu pagis ĝis 40 dolarojn por enirbileto, enorman monkvanton en tiu tempo. Malmultaj en la publiko komprenis la francan lingvon, sed tio ne estis necesa; ŝiaj gestoj kaj voĉo ĉarmis la ĉeestantaron, kaj ŝi ricevis ŝtorman aplaŭdon. Ŝi dankis la spektantaron per sia distinga riverenco: ŝi ne klinis sin, sed staris tute senmova, kun siaj manoj ĉe la mentono aŭ la vangoj, kaj poste subite etendis ilin al la ĉeestantoj. Post sia unua prezento en Novjorko, ŝi faris 27 riverencojn. Kvankam ŝin bonvenigis teatremuloj, ŝi estis tute neatentata de la novjorka alta socio, kiu konsideris ŝian personan vivon skandala.<ref> Skinner 1967, p. 163.</ref>
 
La unua amerika turneo de Bernhardt irigis ŝin al 157 prezentoj en 51 urboj.<ref> [https://www.ibdb.com/broadway-cast-staff/sarah-bernhardt-9688 Sarah Bernhardt] ĉe Internet Broadway Database, alirita la 19an de Aprilo 2018.</ref> Ŝi veturis per speciala trajno kun propra luksa palacvagono, kiu portis ŝiajn du servistinojn, du kuiristojn, kelneron, ĉefmastrumanton kaj personan asistantinon, sinjorinon Guérard. Ĝi portis ankaŭ aktoron Édouard Angelo, kiun ŝi elektis por servi kiel ŝia ĉefa kunaktoro kaj, laŭ plej multaj rakontoj, ŝia amanto dum la turneo.<ref> Silverthorne, Elizabeth (2003). Sarah Bernhardt. Women in the Arts series. Philadelphia: Chelsea House. pp. 77–78. ISBN 0-7910-7458-7.</ref><ref> Skinner 1967, p. 159.</ref> Ekde Novjorko ŝi faris flankan vojaĝon al Menlo Park, kie ŝi renkontiĝis kun [[Thomas Edison]], kiu faris mallongan registraĵon de ŝia deklamado de fragmento el Fedra.<ref> Tierchant 2009, p. 166.</ref> Ŝi trairis Usonon kaj Kanadon de [[Montrealo]] kaj [[Toronto]] ĝis [[Saint Louis]] kaj [[Novorleano]], kutime ludante ĉiun vesperon kaj forirante tuj post la ludado. Ŝi faris multajn gazetajn intervjuojn kaj en [[Bostono]] pozis por fotoj sur la dorso de mortinta baleno. Ŝi estis kondamnita kiel senmorala fare de la Episkopo de Montrealo kaj de la Metodisma gazetaro, kio utilis nur por plimultigi la biletvendojn.<ref> Tierchant 2009, p. 166.</ref> Ŝi ludis ''Phèdre'' ses fojojn kaj "La Dame aux Camélias" (kiun Jarrett renomis "Camille" por faciligi al usonanoj la prononcon) 65 fojojn. La 3an de majo 1881, ŝi faris sian lastan ludadon de ''Camélias'' en Novjorko. Dum sia tuta vivo, ŝi ĉiam insistis esti pagita per kontanta mono. Kiam Bernhardt revenis en Francion, ŝi kunportis kun ŝi keston plenan je {{unuo|194000}} dolaroj en oraj moneroj.<ref> Skinner 1967, pp. 188–196.</ref> Ŝi priskribis la rezulton de sia vojaĝo al siaj amikoj: "Mi transiris la oceanojn, portante miajn revojn de arto en mi mem, kaj la genion de mia nacio en triumfo. Mi plantis la francan verbon en la koro de eksterlanda literaturo, kaj pri tio mi estas plej fiera."<ref> Tierchant 2009, p. 174.</ref>
 
=== Reveno al Parizo, turneo tra Eŭropo, de ''Fédora'' ĝis ''Théodora'' (1881–1886) ===
[[FileDosiero:Sarah Bernhardt - Foedora.png|thumbeta|Kiel ''Fédora'' de [[Victorien Sardou]] (1882).]]
Neniu homamaso gratulsalutis Bernhardt kiam ŝi revenis al Parizo la 5an de majo 1881, kaj la teatrestroj ne proponis al ŝi novajn rolojn; la pariza gazetaro malatentis ŝian turneon, kaj granda parto de la pariza teatra mondo rankoris pro tio, ke ŝi forlasis la plej prestiĝan nacian teatron por riĉiĝi eksterlande.<ref> Skinner 1967, pp. 198–99.</ref> Kiam aperis nek novaj teatraĵoj nek proponoj, ŝi iris al Londono por sukcesa tri-semajna prezentado ĉe ''Gaiety Theatre''. Tiu londona turneo inkludis la unuan prezentadon en Britio de "La Dame aux Camélias", en ''Shaftesbury Theatre''; ŝia amiko la Princo de Kimrio konvinkis la [[Viktoria (Britio)|reĝinon Viktoria]] permesi la ludadon.<ref> Tierchant 2009, p. 176.</ref> Multajn jarojn poste, ŝi faris privatan prezenton de la teatraĵo por la reĝino, kiam ŝi estis ferie en [[Nice]].<ref> Skinner 1967, p. 105.</ref> Kiam ŝi revenis al Parizo, Bernhardt sukcesis aranĝi por si surprizan prezenton en la ĉiujara patriota celebro de la 14a de julio en la Pariza Operejo, kiun ĉeestis la [[Prezidento de Francio]] kaj multaj politikistoj kaj famuloj. Ŝi deklamis [[Marseljezo]]n, vestite en blanka robo kun trikolora banderolo, kaj ĉe la fino dramece svingis la francan flagon. La ĉeestantaro stare aplaŭdegis, ĵetis al ŝi florojn, kaj eĉ postulis redeklamadon de la kanto du kromajn fojojn.<ref> Skinner 1967, pp. 200–202.</ref>
 
Kun sia restarigita loko en la mondo de la franca teatro, Bernhardt aranĝis kontrakton por prezentiĝi en ''Théâtre du Vaudeville'' en Parizo kontraŭ 1500 frankoj por ĉiu prezento, plus 25% el la profito. Ŝi anoncis, ke ŝi ne estos disponebla antaŭ 1882. Ŝi ekiris al turneo en teatroj en la francaj provincoj, kaj poste al Italio, Grekio, Hungario, Svisio, Belgio, Nederlando, Hispanio, Aŭstrio kaj Rusio. En [[Kievo]] kaj [[Odeso]], ŝi trafis kontraŭ-semidajn homamasojn kiuj ĵetis ŝtonojn al ŝi; estis organizataj [[pogromo]]j por devigi la judajn loĝantarojn foriri.<ref> Tierchant 2009, p. 186.</ref> Tamen, en [[Moskvo]] kaj [[Sankt-Peterburgo]], ŝi ludis antaŭ la [[caro]] [[Aleksandro la 3-a (Rusio)|Aleksandro la 3-a]], kiu rompis la kortegan protokolon kaj kliniĝis antaŭ ŝi. Dum sia turneo, ŝi faris prezentojn ankaŭ por la reĝo [[Alfonso la 12-a (Hispanio)|Alfonso la 12-a de Hispanio]], kaj la imperiestro [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)|Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio]]. La sola grava lando en Eŭropo kie ŝi rifuzis ludi estis [[Germanio]], pro la aneksado de franca teritorio fare de Germanio post la Franc-Prusia Milito de 1870.<ref> Skinner 1967, pp. 206–208.</ref> Tuj antaŭ la komenco de la turneo, ŝi renkontiĝis kun Jacques Damala, kiu iris kun ŝi kiel ĉefaktoro kaj poste, dum ok monatoj, iĝis ŝia unua kaj nura edzo.
 
[[FileDosiero:Sarah Bernhardt as Theodora by Nadar.jpg|thumbeta|dekstre|''Théodora'', foto de Nadar (1884).]]
Kiam ŝi revenis al Parizo, ŝi ricevis proponon de nova rolo en ''Fédora'', melodramo verkita por ŝi de [[Victorien Sardou]]. Ĝi premieris la 12an de decembro 1882, kun ŝia edzo Damala kiel ĉefrolulo, kaj ricevis bonajn recenzojn. Kritikisto Maurice Baring skribis, "sekreta etoso emanis el ŝi, aromo, allogo, kiu estis samtempe ekzota kaj cerba... Ŝi laŭvorte hipnotis sian spektantaron."<ref> Skinner 1967, p. 218.</ref> Alia ĵurnalisto skribis, "Ŝi estas senkompara... La ekstrema amo, la ekstrema agonio, la ekstrema sufero."<ref> Tierchant 2009, p. 195.</ref> Tamen, la subita fino de ŝia geedzeco tuj post la premiero metis ŝin denove en financan problemaron. Ŝi luprenis kaj renovigis teatron, ''Ambigu-Comique'', specife por doni al sia edzo ĉefrolojn, kaj faris sian 18-jaran filon Maurice, kiu havis nenian negocan sperton, la administranto. ''Fédora'' daŭris 50 prezentojn kaj perdigis {{unuo|400000}} frankojn. Ŝi estis devigita lasi ''Ambigu-Comique'', kaj poste, en februaro 1883, per [[aŭkcio]] vendi sian juvelaron, siajn veturilojn, kaj siajn ĉevalojn.<ref> Tierchant 2009, pp. 196–197.</ref>
 
Linio 129:
Bernhardt poste premierigis novan teatraĵon de Sardou, ''Théodora'' (1884), melodramon kies agado okazas en sesa-jarcenta [[Bizanco]]. Sardou verkis nehistorian sed draman novan mortoscenon por Bernhardt; en lia versio, la imperiestrino estis publike strangolita, dum la historia imperiestrino mortis pro kancero. Bernhardt veturis al [[Raveno]], [[Italio]], por studi kaj skizi la kostumojn videblajn en bizancaj murmozaikoj, kaj reproduktigis ilin por siaj propraj kostumoj. La teatraĵo premieris la 26an de decembro 1884, daŭris 300 prezentojn en Parizo kaj 100 en Londono, kaj estis financa sukceso. Ŝi povis pagi plejparton el siaj ŝuldoj, kaj eĉ aĉetis leonidon, kiun ŝi nomis Justiniano, por sia propra bestaro.<ref> Tierchant 2009, pp. 210–211.</ref> Ŝi ankaŭ renovigis siam amaferon kun sia iama ĉefaktoro, Philippe Garnier.<ref> Skinner 1967, pp. 232–233.</ref>
 
=== Mondaj turneoj (1886–1892) ===
[[ImageDosiero:Marion de Lorme-Hugo.jpg|thumbeta|rightdekstra|Lignogravuraĵo de la rolulo Marion de Lorme el la verko samnoma de Victor Hugo.]]
La teatraĵon ''Théodora'' sekvis du malsukcesoj. En 1885, omaĝe al [[Victor Hugo]], kiu estis mortinta kelkajn monatojn antaŭe, ŝi enscenigis unu el liaj pli malnovaj teatraĵoj, ''Marion Delorme'', verkitan en 1831, sed la teatraĵo estis malaktualiĝinta kaj ŝia rolo ne donis al ŝi ŝancon por montri siajn talentojn.<ref> Tierchant 2009, p. 213.</ref> Ŝi poste prezentis [[Hamleto]]n, kun sia amanto Philippe Garnier en la ĉefa rolo kaj Bernhardt en la relative minora rolo de Ophelia. La kritikistojn kaj la publikon tio ne konvinkis, kaj la teatraĵo estis nesukcesa.<ref>[https://fr.m.wikipedia.org/wiki/Boulevard_Pereire] </ref> Bernhardt estis farinta grandajn elspezojn, kiuj inkludis {{unuo|10000}} frankojn monate pagataj al ŝia filo Maurice, pasia [[hazardludo|hazardludisto]]. Bernhardt estis devigita vendi sian vilaon en Saint-Adresse kaj sian domegon ĉe ''rue Fortuny'', kaj parton de sia kolekto de bestoj. Ŝia impresario Edward Jarrett tuj proponis, ke ŝi faru plian mondoturneon, ĉi-foje al [[Brazilo]], [[Argentino]], [[Urugvajo]], [[Ĉilio]], [[Peruo]], [[Panamo]], [[Kubo (lando)|Kubo]], kaj [[Meksiko]], poste al [[Teksaso]], [[Novjorko]], [[Anglio]], [[Irlando]], kaj [[Skotlando]]. Ŝi turneis dum 15 monatoj, de la komenco de 1886 ĝis la fino de 1887. Antaŭ la ekiro, ŝi diris al franca ĵurnalisto: "Mi pasie amas tiun vivon de aventuroj. Mi malamas scii antaŭe, kion oni proponos al mi por vespermanĝo, kaj mi malamas cent mil fojojn scii kio okazos al mi, ĉu bone aŭ malbone. Mi adoras neantaŭviditaĵojn."<ref> Tierchant 2009, pp. 210–211.</ref>
 
En ĉiu urbo, kiun ŝi vizitis, ŝin prifestis kaj aplaŭdis spektantaroj. Edouard Angelo kaj Philippe Garnier estis ŝiaj ĉefaktoroj. La imperiestro [[Petro la 2-a (Brazilo)|Petro la 2-a de Brazilo]] ĉeestis ĉiujn ŝiajn prezentojn en [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj donacis al ŝi oran braceleton kun diamantoj, kiu estis preskaŭ tuj ŝtelita el ŝia hotelo. La du ĉefaktoroj malsaniĝis pro [[flava febro]], kaj ŝia longtempa impresario, Edward Jarrett, mortis pro [[koratako]]. Bernhardt tamen ne senkuraĝiĝis, kaj iris krokodilĉasi ĉe [[Guayaquil]], kaj ankaŭ aĉetis pli da bestoj por sia kolekto. En ĉiu urbo ŝiaj prezentoj en ĉiu urbo estis elvenditaj, kaj je la fino de la turneo ŝi estis enspezinta pli ol milionon da frankoj. La turneo permesis al ŝi aĉeti sian lastan hejmon, domegon ĉe 56, ''boulevard Pereire'' en Parizo, <ref>[ https://fr.m.wikipedia.org/wiki/Boulevard_Pereire]</ref> kiun ŝi plenigis per siaj pentraĵoj, plantoj, suveniroj, kaj bestoj.<ref> Tierchant 2009, pp. 214–216.</ref>
 
Ekde tiam, kiam ajn ŝi havis malabundon de mono (kio ĝenerale okazis ĉiun trian aŭ kvaran jaron), ŝi faris turneojn, prezentante kaj siajn klasikaĵojn kaj novajn teatraĵojn. En 1888, ŝi turneis en Italio, Egiptio, Turkio, Svedio, Norvegio kaj Rusio. Ŝi revenis al Parizo komence de 1889 kun enorma [[gufo]], kiun donacis al ŝi la Grandduko Aleksis Aleksandroviĉ, frato de la [[caro]].<ref> Tierchant 2009, p. 226.</ref> Ŝia turneo de 1891–92 estis ŝia plej vasta, inkludante grandajn partojn de Eŭropo, [[Rusio]], Norda kaj [[Suda Ameriko|Sudameriko]], [[Aŭstralio]], [[Novzelando]], [[Havajo]], kaj [[Samoa|Samoo]]. Ŝia persona valizaro konsistis el 45 kostumujoj por ŝiaj 15 diversaj prezentoj kaj 75 kestoj por ŝia ekster-sceneja vestaĵaro, inklude ŝiajn 250 parojn de ŝuoj. Ŝi kunportis kofron por siaj parfumoj, kosmetikaĵoj kaj ŝminkaĵoj, kaj alian por lito- kaj tablo-tukoj kaj ŝiaj kvin kapkusenoj. Post la turneo, ŝi kunportis hejmen keston kun {{unuo|3500000}} frankoj, sed ŝi ankaŭ suferis doloran vundon en la genuo kiam ŝi saltis el parapeto de ''Castello Sant' Angelo'' en ''La Tosca''. La matraco sur kiun ŝi devis fali estis mislokita, kaj ŝi falis sur la tabulojn de la scenejo.<ref> Skinner 1967, p. 248.</ref>
 
=== De ''La Tosca'' ĝis ''Cléopatra'' (1887–1893) ===
<gallery mode="packed" heights="250">
Nadar, Félix - Sarah Bernhardt (1845-1923) - La Tosca - 1887.jpg|Bernhardt en ''La Tosca'' de Victorien Sardou (1887), foto de Nadar
Linio 148:
Post tiu sukceso, ŝi aktoris en pluraj renovigoj kaj klasikaĵoj, kaj multaj francaj verkistoj proponis al ŝi novajn teatraĵojn. En 1887, ŝi aktoris en teatra versio de la pridisputata dramo ''Thérèse Raquin'' de [[Émile Zola]]. Zola estis jam atakita pro la konflikta enhavo de la libro. Demandite kial ŝi elektis tiun teatraĵon, ŝi deklaris al ĵurnalistoj, "Mia vera lando estas la libera aero, kaj mia alvokiĝo estas arto sen limoj."<ref> Tierchant 2009, p. 226.</ref> Tiu teatraĵo estis malsukcesa; ĝi daŭris nur 38 prezentojn.<ref> Gassner, John; Quinn, Edward (1969). Readers' Encyclopedia of World Drama. Dover Publications. p. 935.</ref> Ŝi poste rolis en 1888 en alia tradicia melodramo, ''Francillon'' de Alexandre Dumas, filo. Mallonga dramo kiun ŝi mem verkis, ''L'Aveu'' (La konfeso), desapontis kaj kritikistojn kaj la publikon kaj daŭris nur 12 prezentojn. Ŝi havis konsiderinde pli grandan sukceson per ''Jeanne d'Arc'' ([[Johana de Arko]]) de la poeto [[Jules Barbier]], en kiu la 45-jaraĝa aktorino ludis la rolon de Johana de Arko, 19-jaraĝa martiro.<ref> Skinner 1967, p. 145.</ref> Barbier antaŭe verkis la tekstojn de kelkaj el la plej famaj francaj operoj de la periodo, kiel ''Faust'' de [[Charles Gounod]] kaj ''Les contes d’Hoffmann'' de [[Jacques Offenbach]]. Ŝia sekva sukceso estis alia melodramo de Sardou, ''Cléopatre'', kiu ebligis al ŝi vesti ellaboritajn kostumojn kaj finiĝis per memorinda mortosceno. Por tiu sceno, ŝi tenis du vivantajn striserpentojn, kiuj rolis kiel la aspido kiu mordis Kleopatron. Por montri realismon, ŝi pentris la polmojn de siaj manoj ruĝe, kvankam ilin apenaŭ povus vidi la publiko. "Mi vidos ilin," ŝi klarigis. "Se mi vidos mian manon, ĝi estos la mano de Kleopatro."<ref> Skinner 1967, p. 148.</ref>
 
=== ''Théâtre de la Renaissance'' (1893–1899) ===
<gallery mode="packed" heights="250">
Bernhardt (Gismonda).jpg|Bernhardt en ''[[Gismonda]]'' de Victorien Sardou (1894)
Linio 165:
Ĉe ''Théâtre de la Renaissance'' Bernhardt reĝisoris kaj ludis en kelkaj modernaj teatraĵoj, sed ŝi ne estis adepto de la pli natura skolo de aktorado kiu modiĝis fine de la 19a jarcento, preferante pli dramecan esprimon de emocioj. "En teatro," ŝi deklaris, "io natura estas bona, sed io sublima estas eĉ pli bona."<ref> Tierchant 2009, p. 234.</ref>
 
=== ''Théâtre Sarah Bernhardt'' (1899–1900) ===
<gallery mode="packed" heights="250">
Théâtre de la Ville cpa.jpg|La Théâtre Sarah Bernhardt (nun [[Théâtre de la Ville]])<br />(ĉ. 1905)
Bernhardt Hamlet2.jpg|Bernhardt en ''Hamlet'' (1899)
Alfons Mucha - 1899 - Hamlet.jpg|Afiŝo por ''Hamleto'' de Mucha (1899)
Linio 182:
Bernhardt plu dungis Mucha por desegni ŝiajn afiŝojn, kaj vastigis lian laboron por inkludi teatrajn scenaĵojn, programojn, kostumojn, kaj juvelajn rekvizitojn. Liaj afiŝoj iĝis ikonoj de la novarta stilo (france ''Art nouveau''). Por enspezi monon, Bernhardt apartigis ian kvanton de la presitaj afiŝoj pri ĉiu teatraĵo por vendi al kolektantoj.<ref> Tierchant 2009, pp. 238–39.</ref><ref> Tierchant 2009, pp. 239–40.</ref>
 
=== Adiaŭaj turneoj (1901–1913) ===
<gallery mode="packed" heights="250">
Bernhardt Performs (Sorceress).jpg|Bernhardt kiel Zoraya en ''La Sorcière'' de Sardou (1903)
Linio 189:
</gallery>
[[Dosiero:Sarah Bernhardt Barnett.jpg|eta|dekstre|250px|Portreto pri Sarah Bernhardt en 1910 fare de Henry Walter Barnett.]]
Post sia sezono en Parizo, Bernhardt prezentis ''L'Aiglon'' en Londono, kaj poste ŝi faris sian sesan turneon en Usono. Dum tiu turneo ŝi vojaĝis kun Constant Coquelin, tiam la plej populara ĉefrolulo en Francio. Bernhardt ludis la duarangan rolon de Roxanne kontraŭ lia ''[[Cyrano de Bergerac (verko)|Cyrano de Bergerac]]'', rolon en kiu li premieris, kaj li kun-stelulis kun ŝi kiel Flambeau en ''L'Aiglon'' kaj kiel la unua tombofosisto en Hamleto.<ref> Skinner 1967, pp. 265-270.</ref>
 
Ŝi ankaŭ ŝanĝis, unuafoje, sian principon ne aktori en Germanio aŭ la "okupitaj teritorioj" de Alzaco kaj Loreno. En 1902, je invito de la franca ministerio pri kulturo, ŝi partoprenis en la unua kultura interŝanĝo inter Germanio kaj Francio post la milito de la jaro 1870. Ŝi ludis ''L'Aiglon'' 14 fojojn en Germanio; la [[Germana Imperiestro|kajzero]] [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo la 2-a]] ĉeestis du prezentojn kaj eĉ prezidis vespermanĝon je ŝia honoro en [[Potsdam]].<ref> Tierchant 2009, pp. 290–291.</ref>
Linio 199:
Inter 1904 kaj 1906 ŝi aperis en ampleksa gamo da roloj, inter kiuj [[Francesca di Rimini]] de [[Francis Marion Crawford]], Fanny en ''Sappho'' de [[Alphonse Daudet]], la magiistino [[Kirko (mitologio)|Circe]] en teatraĵo de Charles Richet, [[Marie Antoinette]] en la historia dramo ''Varennes'' de Henri Lavedan kaj Gustave Lenôtre, la princo-poeto Landry en versio de [[La dormanta belulino]] de Richepin kaj Henri Cain, kaj nova versio de la teatraĵo ''Pelléas et Mélisande'' de la [[Simbolismo (arto)|simbolisma]] [[poeto]] [[Maurice Maeterlinck]], en kiu ŝi ludis la masklan rolon de Pelléas, kun la brita aktorino Beatrice Campbell kiel Melissande.<ref> Tierchant 2009, pp. 297–298.</ref> Ŝi stelulis ankaŭ en nova versio de ''Adrienne Lecouvreur'', kiun ŝi mem verkis, alia oll pli frua versio kiun verkis por ŝi Scribe. Dum tiu tempo ŝi verkis dramon, ''Un coeur d'homme'', en kiu ŝi ne ludis rolon, kiu estis ludita en ''Théâtre des Arts'', sed daŭris nur tri prezentojn.<ref> Skinner 1967, p. 294.</ref> Ŝi ankaŭ instruis aktoradon dum mallonga tempo en la Konservatorio, sed ŝi trovis la sistemon tie tro rigida kaj tradicia. Anstataŭe, ŝi akceptis aspirantajn geaktorojn en sia kompanio, trejnis ilin, kaj uzis ilin kiel nepagatajn figurantojn kaj pormomentajn ludantojn.<ref> Skinner 1967, p. 292.</ref>
 
[[FileDosiero:Sarah-Bernhardt-Ashton-Stevens.jpg|thumbeta|Bernhardt vizitas la ruinojn de [[San Francisco]] post la [[tertremo de San Francisco (1906)|tertremo]] kaj incendio, akompanate de la kritikisto Ashton Stevens (Aprilo 1906).]]
Bernhardt faris sian unuan amerikan Adiaŭan Turneon dum 1905–1906, la unuan el kvar adiaŭaj turneoj kiujn ŝi faris en [[Usono]], [[Kanado]], kaj [[Latinameriko]], kun siaj novaj manaĝeroj, la fratoj Shubert. Ŝi vekis disputojn kaj gazetaran atenton kiam, dum ŝia vizito al [[Montrealo]] en 1905, la romkatolika episkopo instigis siajn sekvantojn lanĉi ovojn al Bernhardt, ĉar ŝi prezentis prostituitinojn kiel simpatiajn rolulojn. La usona parto de la turneo komplikiĝis pro la konkurenco inter la fratoj Shubert kaj la potencega asocio de teatroposedantoj kiu regis preskaŭ ĉiujn el la ĉefaj teatroj kaj operejoj en Usono. Tiu asocio ne permesis al eksterlandaj impresarioj uzi ĝiajn scenejojn. Kiel rezulto, en [[Teksaso]] kaj [[Kansas-Urbo]], Bernhardt kaj ŝia kompanio devis ludi sub enorma cirkotendo, kun sidlokoj por 4,500 spektantoj, kaj en [[Atlanta]], [[Savannah]], [[Tampa]], kaj aliaj urboj en sketejoj. Ŝia privata trajno portis ŝin al [[Knoxville]], [[Dallas]], [[Denver]], Tampa, [[Chattanooga]], kaj [[Sallaga Urbo|Salt Lake City]], poste al la Okcidenta Marbordo. Ŝi ne povis fari prezenton en [[San Francisco]] pro la ĵusa [[tertremo de San Francisco (1906)|tertremo de 1906]], sed ŝi prezentiĝis trans la golfo en la Greka Teatro de la [[Universitato de Kalifornio en Berkeley]], kaj faris deklamadon titolitan ''A Christmas Night during the Terror'' (Kristnaska nokto dum la Teroro) por malliberuloj de la [[Ŝtata prizono San Quentin|prizono San Quentin]].<ref> Skinner 1967, pp. 288-289.</ref> Ŝia turneo pluiris al [[Sudameriko]], kie ĝin perturbis pli grava okazaĵo: ĉe la fino de "La Tosca" en [[Rio de Janeiro]] ŝi saltis, kiel ĉiam, de la muro de la fortikaĵo por trafi morton en la rivero [[Tibero]]. Tiam, tamen, la matraco sur kiun ŝi devis fali estis mislokita. Ŝi falis sur sian dekstran genuon, kiu jam difektiĝis en antaŭaj turneoj. Ŝi svenis kaj estis forportita el la teatro sur [[brankardo]], sed ŝi rifuzis esti traktita en loka hospitalo. Ŝi poste veturis ŝipe de Rio al Novjorko. Kiam ŝi alvenis, ŝia kruro estis ŝvelinta, kaj ŝi devis resti senmova en sia hotelo dum 15 tagoj antaŭ reveni en Francion.<ref> Tierchant 2009, pp. 305–306.</ref>
 
En 1906–1907, la franca registaro finfine atribuis al Bernhardt la [[Legio de Honoro|Legion de Honoro]], sed nur pro ŝia rolo kiel teatra direktoro, ne kiel aktorino. Tamen, la atribuo tiutempe postulis pritakson de la morala nivelo de la premiito, kaj la konduto de Bernhardt estis ankoraŭ konsiderata skandala. Bernhardt malatentis la ofendon kaj plu ludis kaj banalajn kaj disputigajn rolojn. En novembro 1906, ŝi stelulis en ''La Vierge d'Avila, ou la Courtisane de Dieu'', de [[Catulle Mendes]], ludante la rolon de [[Sankta Tereza]], kion sekvis la 27an de januaro 1907 ''Les Bouffons'' de Miguel Zamocois, en kiu ŝi ludis la rolon de juna kaj amema mezepoka senjoro.<ref> Tierchant 2009, pp. 308–309.</ref> En 1909, ŝi denove ludis la rolon de la 19-jaraĝa Johana de Arko en ''Le procès de Jeanne d'Arc'' de Émile Moreau. Francaj gazetoj instigis lernejanojn vidi ŝian personigon de francia patriotismo.<ref> Skinner 1967, pp. 295–96.</ref>
 
Spite la vundon en sia kruro, ŝi plu turneis ĉiusomere, kiam ŝia propra teatro en Parizo fermiĝis. En junio 1908, ŝi faris 20-tagan turneon en Britio kaj Irlando, prezentiĝante en 16 diversaj urboj.<ref> Tierchant 2009, p. 310.</ref> Dum 1908–1909, ŝi turneis en [[Rusio]] kaj [[Pollando]]. Ŝia dua usona adiaŭa turneo (ŝia oka turneo en Usono) komenciĝis fine de 1910. Ŝi kunportis novan ĉefaktoron, la nederlanddevenan [[Lou Tellegen]], tre bela aktoro kiu modelis por la skulptaĵo ''L’Éternel Printemps'' de [[Auguste Rodin]], kaj kiu iĝis ŝia kun-stelulo dum la sekvaj du jaroj kaj ankaŭ ŝia akompananto al ĉiaj okazaĵoj, akceptoj kaj festoj. Li ne estis speciale bona aktoro kaj havis fortan nederlandan akĉenton, sed li estis sukcesa en roloj kiel [[Hipolito]] en ''Phèdre'', kie li povis demeti sian ĉemizon kaj montri sian korpon. En Novjorko ŝi kreis plian skandalon kiam ŝi aperis en la rolo de [[Judaso Iskarioto]] en ''Judas'' de la usona dramaturgo John Wesley de Kay. Ĝi prezentiĝis en la novjorka ''Globe Theater'' dum nur unu nokto en decembro 1910 antaŭ ol ĝin malpermesis la lokaj instancoj. Ĝi estis malpermesita ankaŭ en [[Bostono]] kaj [[Filadelfio]].<ref> von Feilitzsch, Heribert (2012). In Plain Sight: Felix A. Sommerfeld, Spymaster in Mexico, 1908 to 1914. Amissville, VA: Henselstone Verlag LLC. p. 352. ISBN 0985031719.</ref> La turneo irigis ŝin de Bostono al [[Jacksonville]], tra [[Misisipio]], [[Arkansaso]], [[Tenesio]], [[Kentukio]], [[Okcidenta Virginio]], kaj [[Pensilvanio]], al [[Kanado]] kaj [[Minesoto]], kutime laŭ takto de unu nova urbo kaj unu nova prezento ĉiutage.<ref> Tierchant 2009, pp. 317–318.</ref>
Linio 208:
En Aprilo 1912, Bernhardt prezentis en sia teatro novan produktaĵon ''Les amours de la reine Élisabeth'', romantisman [[ĝenrismo|ĝenrisma]]n dramon de Émile Moreau pri la amaferoj de la [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio]] kun Robert Dudley kaj [[Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex|Robert Devereux]]. Ĝi estis luksa kaj multekosta, sed ĝi estis ekonomia sukceso, kiu daŭris tamen nur 12 prezentojn. Feliĉe por Bernhardt, ŝi kapablis forpagi siajn ŝuldojn per la mono kiun ŝi ricevis el la usona impresario Adolph Zukor por [[filmo|filma]] versio de la teatraĵo.<ref> Tierchant 2009, pp. 318–319.</ref>
 
Ŝi ekiris al sia tria kaj lasta adiaŭa turneo en Usono en 1913, kiam ŝi estis jam 69-jaraĝa. Ŝia kruro ne tute resaniĝis, kaj ŝi jam ne povis ludi tutan teatraĵon, nur elektitajn aktojn. Ŝi ankaŭ disiĝis de sia kun-stelulo kaj tiama amanto, Lou Tellegen. Kiam la turneo finiĝis, li restis en Usono, kie li iĝis mallonge stelulo de [[muta kino|mutaj filmoj]], dum ŝi revenis en Francion en majo 1913.<ref> Tierchant 2009, p. 320.</ref>
 
=== Amputo de kruro kaj milittempaj prezentoj (1914–1918) ===
[[Dosiero:Cathédrale Strasbourg.jpg|eta|dekstre|250px|Sarah Bernhardt iĝis poezia personigo de la [[Katedralo Notre-Dame de Strasburgo]].]]
En decembro 1913, Bernhardt atingis plian sukceson per la dramo ''Jeanne Doré''. La 16an de marto 1914 oni faris ŝin Kavaliro de la [[Legio de Honoro]]. Spite ŝiajn sukcesojn, al ŝi ankoraŭ mankis mono. Ŝi estis farinta sian filon Maurice direktoro de sia nova teatro, kaj permesis al li uzi la enspezojn de la teatro por pagi siajn hazardludajn ŝuldojn, kio fine devigis ŝin lombardi kelkajn el siaj juveloj por pagi siajn fakturojn.<ref> Skinner 1967, pp. 314–316.</ref>
Linio 222:
Ŝi revenis al Parizo en 1916 kaj faris du kurtfilmojn pri patriotaj temoj, unu bazitan sur la historio de [[Johana de Arko]] kaj alian titolitan ''Mères françaises'' (Francaj patrinoj). Poste ŝi enŝipiĝis al sia lasta adiaŭa turneo en Usono. Malgraŭ la minaco de la germanaj [[submarŝipo]]j, ŝi trapasis Atlantikon kaj turneis en Usono, prezentante sin en ĉefaj urboj kiel [[Novjorko]] kaj [[San-Francisko]]. Bernhardt ricevis diagnozon de [[uremio]] kaj devis suferi urĝan ren-operacion. Ŝi konvaleskis en [[Long Beach]], Kalifornio, dum kelkaj monatoj, verkante mallongajn rakontojn kaj novelojn por publikigo en francaj gazetoj. En 1918, ŝi revenis al Novjorko kaj enŝipiĝis al Francio; ŝi elŝipiĝis en Bordozo la 11an de Novembro 1918, la tagon kiam estis subskribita la armistico kiu finis la Unuan Mondmiliton.<ref> Skinner 1967, pp. 326-327.</ref>
 
=== Finaj jaroj (1919–1923) ===
[[FileDosiero:Sarah Bernhardt1.jpg|thumbeta|Bernhardt en 1922.]]
En 1920 ŝi rekomencis aktori en sia teatro, kutime ludante unuopajn aktojn de klasikaĵoj kiel ''Athelée'' de Racine, kiu ne postulis multe da moviĝo. Por la finaj aplaŭdoj ŝi staris, ekvilibre sur unu kruro kaj gestante per unu brako. Ŝi stelulis ankaŭ en nova teatraĵo, ''Daniel'', kiun verkis ŝia bo-nepo, dramaturgo Louis Verneuil. Ŝi ludis la ĉefan masklan rolon, sed aperis en nur du aktoj. Ŝi prenis tiun teatraĵon kaj aliajn famajn scenojn el sia repertuaro por eŭropa turneo kaj poste por sia lasta turneo en Anglio, kie ŝi faris speciale menditan prezenton por la reĝino Mary, antaŭ turneo tra la britaj provincoj.<ref>{{cite web | url=http://fortnightlyreview.co.uk/2011/03/sarah-bernhardt-in-london-the-best-of-samaritans/| title=Sarah Bernhardt in London, best of all possible Samaritans| author=Croxton, Arthur | work=The Fortnightly Review, fortnightlyreview.co.uk| date=26a de Marto 2011}}</ref>
 
Linio 230:
En 1922 ŝi komencis provludi novan teatraĵon de [[Sacha Guitry]], ''Un sujet de roman''. La nokton de la ĝenerala provludo, ŝi falis kaj komatiĝis dum unu horo, poste vekiĝis kaj diris: "Kiam mi ensceniĝu?" Ŝi konvaleskis dum kelkaj monatoj, kaj ŝia sano pliboniĝis; ŝi ekpreparis novan rolon kiel Kleopatra en ''Rodogune'' de [[Pierre Corneille|Corneille]], kaj konsentis fari novan filmon de Sacha Guitry, ''La Voyante'', kontraŭ pago de {{unuo|10000}} frankoj tage. Ŝi estis tro malforta por vojaĝi, kaj do ĉambro en ŝia domo ĉe ''Boulevard Pereire'' estis preparita kiel kina studio, kun scenejo, lumiloj, kaj kameraoj. Tamen, la 21an de marto 1923 ŝi falis denove, kaj neniam refortiĝis. Ŝi mortis pro [[uremio]] vespere de la 26a de marto 1923. Laŭ gazetaraj informoj ŝi mortis "pace, sen sufero, en la brakoj de sia filo".<ref>{{cite news |title=Obituary: Mme. Sarah Bernhardt |work=North-China Herald |date=31a de Marto 1923 |page=866}}</ref> La sekvan tagon, {{unuo|30000}} personoj ĉeestis la funebran ceremonion por omaĝi ŝin, kaj enorma homamaso sekvis ŝian ĉerkon de la preĝejo ''Saint-François-de-Sales'' al la [[tombejo Père-Lachaise]], haltante por unu minuto de silento ĉe ŝia teatro.<ref>Wilson, Scott. ''Resting Places: The Burial Sites of More Than 14,000 Famous Persons'', 3d ed.: 2 (Kindle Location 3687). McFarland & Company, Inc., Publishers. Kindle Edition.</ref> La surskribo sur ŝia tomboŝtono estas la nomo "Bernhardt".<ref> Skinner 1967, pp. 330–333.</ref>
 
== Kariero ==
[[Dosiero:Sarah bernhardt05i.jpg|eta|dekstra|Georges Clairin: Sarah Bernhardt kiel ''Kleopatro'']]
Ŝi estis ne nur unu el la plej famaj aktoroj aŭ entute la plej fama aktoro de Okcidenta Eŭropo. Ŝi estis ankaŭ tre konata kaj populara famulino en Parizo. Ŝi supreniris el la malaltaj tavoloj de la profesio al la plej altaj niveloj inter intelektuloj kaj gravaj potenculoj de tuta Eŭropo de Britio ĝis [[Rusio]]. Kiam la unuaj [[muta kino|mutaj filmoj]] aperis, ŝi ankaŭ elprovis sin en tiu medio, sed ŝia mondo ĉiam restis la teatro.
Linio 240:
 
=== Stelulino ===
[[fileDosiero:Bemberg Fondation Toulouse - Sarah Bernhardt Autoportrait 1910, Inv2111.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Memportreto]]‎
[[Dosiero:Sarah bernhardt 1844 1923i.jpg|eta|dekstra|[[Georges Clairin]]: Sarah Bernhardt, oleo sur kanvaso, ĉirkaŭ 1900.]]
Intertempe Sarah Bernhardt iĝis stelulino, adorata en tuta Eŭropo kaj en Ameriko. Oni taksis ŝin ekscentra, trostreĉita kaj kaprica virino. Ŝi havis multajn amantojn, inter kiuj estis Charles Haas (priskribita de [[Marcel Proust]] en sia romano ''À la recherche du temps perdu''), la aktoro [[Mounet-Sully]] kaj la pentristo [[Gustave Doré]].
Linio 265:
En siaj memoraĵoj [[Sacha Guitry]] skribis pri ŝi:
 
{{citaĵoCitaĵo|aŭtoro=Sacha Guitry|teksto=Sinjorino Sarah ludis grandan rolon en nia ekzisto. Post niaj patro kaj patrino certege ŝi estis en niaj okuloj la plej grava persono de la mondo. […] Ke oni priskribu kun precizeco kaj humuro – kiel faris Jules Renard en sia admirinda taglibro – ŝian domon, ŝiajn manĝojn, ŝiajn surprizajn akceptojn, ŝiajn kapricojn, ŝiajn ekstravagancaĵojn, ŝiajn maljustaĵojn, ŝiajn eksterordinarajn mensogojn, nu bone […] sed ke oni volu kompari ŝin al aliaj aktorinoj, ke oni diskutu pri ŝi aŭ kulpigu ŝin, tio estas al mi ne nur forpuŝa: ĝi estas por mi neeltenebla. […] Ili opinias, ke ŝi estis aktorino de sia epoko. […] Ili do ne komprenas ke, se ŝi revenus, ŝi estus de ilia epoko.|originala teksto=Madame Sarah jouait un grand rôle dans notre existence. Après notre père et notre mère, c'était assurément la personne la plus importante du monde à nos yeux. […] Que l'on décrive avec exactitude et drôlerie – ainsi que Jules Renard l'a fait dans son admirable Journal – sa maison, ses repas, ses accueils surprenants, ses lubies, ses excentricités, ses injustices, ses mensonges extraordinaires, certes […] mais qu'on veuille la comparer à d'autres actrices, qu'on la discute ou qu'on la blâme, cela ne m'est pas seulement odieux : il m'est impossible de le supporter. […] Ils croient qu'elle était une actrice de son époque. […] Ils ne devinent donc pas que si elle revenait, elle serait de leur époque|verko=Si j'ai bonne mémoire, Libraire académique Perrin, 1965, p. 112–113}}
 
== Diversaĵoj ==
Linio 277:
</gallery>
 
== Verkoj aŭtoritaj de Bernhardt ==
* ''Dans les nuages, Impressions d'une chaise'' (1878)
* ''L'Aveu, drame en un acte en prose'' (1888)
Linio 289:
{{Referencoj|3}}
 
== Bibliografio ==
* Bernhardt, Sarah (2000). Ma double vie. Paris: LIbretto. ISBN 978-2-7529-0750-9.
* Gold, Arthurv & Fizdale, Robert (1991). The Divine Sarah: A Life of Sarah Bernhardt. New York: Knopf. ISBN 0394528794.
Linio 296:
 
{{Projektoj|q=Sarah Bernhardt}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ibdb.com/person.asp?ID=9688 Internet Broadway Database] {{en}}
Linio 303 ⟶ 304:
{{Bibliotekoj}}
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Sarah Bernhardt|revizio=836080839}}
{{havendaHavenda artikolo}}
{{ADLS|2018|23}} <!-- kaj de semajnoj 32 kaj 33 de la sama jaro -->
{{Elstara|2018|09|10}}