Cetacoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 21:
}}
[[Dosiero:Southern right whale7.jpg|eta|Observado.]]
[[Dosiero:Killed pilot wales, faroe islands.jpg|thumbeta|250px|Murdita baleno sur [[Ferooj]].]]
En la ordo de '''cetacoj''' (''Cetacea'')<ref>[http://vortaro.net/#cetacoj cetacoj en vortaro.net]</ref> estas preskaŭ 80 [[specio]]j de [[mamuloj]], kiuj tute alkutimiĝis al la akva vivmedio. Temas pri amplekse distribuata kaj diversa [[klado]] de akvomamuloj kiuj nuntempe konsistas el [[balenoj]], [[delfenoj]], kaj [[porkocetoj]]. Cetacoj estas [[karnovoruloj]] kaj havas [[naĝilo]]jn. Plej specioj loĝas en maro, kelkaj en riveroj. La vorto ''cetaco'' devenis el la [[latina]] ''cetus'' "baleno", siavice el la [[greka]] κῆτος kētos "granda fiŝo" rilate al la [[helena mitologio|helenmitologia]] rolulo [[Keto]].<ref> M. Ranneft, D.; Eaker, H.; W. Davis, R. (2001). [https://aquaticmammalsjournal.org/share/AquaticMammalsIssueArchives/2001/AquaticMammals_27-02/27-02_Ranneft.PDF "A guide to the pronunciation and meaning of cetacean taxonomic names" (PDF).] Aquatic Mammals. 27 (2): 185. Alirita la 7an de Novembro 2018.</ref>
 
Linio 30:
Krome estis la grupo de [[Pracetacoj]] (''Archaeoceti'') kiuj estis jam formortintaj prauloj de la nuntempaj balenoj.
 
Kvankam oni supozis historie, ke cetacoj estas posteuloj el ''Mesonychia'', [[Molekula filogenetiko|molekula pruvaro]] subtenas, ke ili estas parenco de ''Artiodactyla'' ([[Parhufuloj]]). Cetacoj apartenas al la ordo ''Cetartiodactyla'' (formita pere de kombinado de ''Cetacea'' + ''Artiodactyla'') kaj ties plej proksimaj vivantaj parencoj estas [[hipopotamo]]j kaj aliaj hufohavaj mamuloj ([[kamelo]]j, [[porko]]j kaj [[remaĉulo]]j), el kiuj ili diverĝis antaŭ 50 milionoj da jaroj.
 
Cetacoj gamas en grando el 1 m kaj 50 kg de la Mauia delfeno al la 29.9 m kaj 173 tunoj de la [[blua baleno]],<ref>[http://www.sararegistry.gc.ca/virtual_sara/files/cosewic/sr_blue_whale_e.pdf "Assessment and Update Status Report on the Blue Whale Balaenoptera musculus" (PDF).] Committee on the Status of Endangered Wildlife in Canada. 2002. Alirita la 19an de Aprilo 2007. </ref> kiu estas ankaŭ la plej granda animalo iam konata. Kelkaj specioj montras [[seksa dimorfismo|seksan dimorfismon]]. Ili havas aerdinamikajn korpojn kaj du (eksterajn) membrojn kiuj estas modifitaj en [[naĝilo]]j. Kvankam ne tiom flekseblaj aŭ viglaj kiom fokoj, cetacoj povas naĝi tre rapide, kaj la [[Granda orcino]] kapablas veturi je 56 kilometroj hore per mallongaj startoj kaj la [[rorkvalo]] kiu kapablas veturi je 48 kilometroj hore. Delfenoj estas kapablaj fari tre subitaj turnoj dumnaĝe je altaj rapidoj.<ref> E. Fish, Frank (2002). [https://academic.oup.com/icb/article/42/1/85/559925 "Balancing Requirements for Stability and Maneuverability in Cetaceans".] Integrative and Comparative Biology. 42 (1): 85–93. doi:10.1093/icb/42.1.85. PMID 21708697. </ref> La malantaŭaj cetacoj estas internaj, kaj oni supozas, ke ili estas [[Vestiĝeco|vestiĝaj]]. Balenoj havas mallongajn harojn ĉe sia buŝo, malkiel la [[dentobalenoj]]. Cetacoj havas bone disvolvigitajn sensilojn — ties [[vidkapablo]] kaj [[aŭdkapablo]] estas adaptitaj kaj por aero kaj por akvo, kaj [[veraj balenoj]] havas [[Tuŝa sistemo|tuŝsistemon]] en siaj vibrisiloj. Ili havas tavolon de graso sub la haŭto por teni la korpovarmon en malvarma akvo. Kelkaj specioj estas bone adaptitaj por subnaĝado je grandaj profundoj.
 
Kvankam cetacoj estas disvastigitaj, plej specioj preferas la pli malvarmajn akvojn de Norda kaj [[Suda Hemisfero]]j. Ili pasigas siajn vivojn en akvo, pariĝante, naskante, [[mudo|mudante]] aŭ fuĝante el predantoj, kiel la [[Granda orcino]], subakve. Tio draste tuŝis ilian anatomion por esti kapablaj fari tion. Ili ege manĝas fiŝojn kaj marajn [[senvertebrulo]]jn; sed kelkaj, kiel la orcino, manĝas grandajn mamulojn kaj birdojn, kiel [[pingveno]]j kaj fokoj. Kelkaj veraj balenoj (ĉefe [[Griza baleno|Grizaj balenoj]] kaj [[Veraj balenoj|eŭbalenoj]]) estas specializita je manĝo de [[Benta zono|bentaj kreitaĵoj]]. Masklaj cetacoj tipe pariĝas kun pli ol unu ino (poliginio), kvankam la grado de poliginio varias depende de la specio. Oni ne konas, ke Cetacoj havas [[parligo]]jn. Strategioj de masklaj cetacoj por [[reprodukta sukceso]] varias inter ar-apartenaj inoj, defendante eblajn partnerojn el aliaj maskloj, aŭ uzante [[balenvoĉo]]n kiu allogas partnerojn. Idoj estas tipe naskitaj en aŭtunaj kaj vintraj monatoj, kaj la inoj portas preskaŭ ĉiam la respondecon zorgi ilin. Patrinoj de kelkaj specioj [[fasto|fastas]] kaj zorgas siajn idojn dum relative mallongan periodon de tempo, kio estas plej tipaj de veraj balenoj ĉar ties ĉefa manĝofonto (senvertebruloj) ne troviĝas en iliaj ejoj por reproduktado kaj idozorgado (tropikoj). Cetacoj produktas nombrajn [[Animala komunikado|voĉojn]], ĉefe klikoj kaj fajfoj de delfenoj kaj la plendecaj kantoj de la [[Ĝiba baleno]].
 
La [[viando]], [[graso]] kaj [[oleo]] de cetacoj estis tradicie uzitaj de [[indiĝenaj popoloj]] de [[Arkto]]. Cetacoj estis priskribitaj en variaj kulturoj tutmonde. Delfenoj estas ofte tenitaj en kaptiveco kaj estas eĉ foje trejnitaj por plenumi [[truko]]jn kaj taskojn, dum aliaj cetacoj ne estas ofte tenitaj en kaptiveco (krom kutime nesukcesaj klopodoj). Cetacoj estis senĉese [[Balenkaptado|ĉasitaj]] fare de komercaj industrioj pro iliaj produktoj, kvankam tio estas nune malpermesita pere de [[internacia juro|internacia leĝaro]]. La ''[[Blanknaĝila delfeno|baiĝi]]'' (ĉina riverdelfeno) iĝis "Eble Formortinta" en la pasinta jarcento, dum la [[Vakito]] kaj la Jangzia sennaĝila porkoceto estas rangitaj [[Draste endanĝerita|Draste Endanĝerita]] fare de la [[Internacia Unio por la Konservo de Naturo]]. Krom ĉasado, cetacoj frontas ankaŭ minacojn el [[Aldona kaptado|hazarda kaptado]], [[marpoluado]], kaj pliiĝanta [[klimata ŝanĝo]].
 
== Lamenbalenoj kaj dentobalenoj ==
Oni supozas, ke la du subordoj, nome [[Lamenbalenoj]] (''Mysticeti'') kaj [[Dentobalenoj]] (''Odontoceti''), diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 34 milionoj da jaroj.
[[Dosiero:Humpback stellwagen edit.jpg|thumbeta|La [[ĝiba baleno]] estas lamencetaco.]]
[[FileDosiero:Humpback whale fluke (2).jpg|thumbeta|upright=1.2|Vosto de ĝiba baleno.]]
Lamenbalenoj havas lamenojn faritaj el [[keratino]] anstataŭ [[dento]]j. La lamenoj filtras [[krilo]]n kaj aliajn malgrandajn [[senvertebrulo]]jn el [[salakvo]]. [[Griza baleno|Grizaj balenoj]] manĝas fundoloĝantajn [[molusko]]jn. [[Rorkvalo|Rorkvala]] [[Familio (biologio)|familio]] uzas gorĝajn fendojn por etendi siajn buŝojn por manĝi kaj eligi akvon. [[Balenedoj]] ([[Veraj balenoj]] kaj la [[Gronlanda baleno]]) havas amasajn kapojn kiuj povas enhavi ĝis 40% el la korpamaso. Plej misticetoj preferas la manĝo-riĉajn pli malvarmajn akvoj de la Norda kaj [[Suda Hemisfero]]j, kaj migras al la [[Ekvatoro]] por nasko. Dum tiu procezo, ili estas kapablaj fasti dum kelkaj monatoj, fidante en siaj grasaj rezervoj.
 
Linio 48:
Dentobalenoj havas bone disvolvigitajn senskapablojn – ties [[vidkapablo|vid-]] kaj [[aŭdkapablo|aŭd-kapabloj]] estas adaptitaj kaj por aero kaj por akvo, kaj ili disvolvigis [[Eĥolokigo|sonarajn kapabloj]] uzante siajn [[melono (baleno)|melonojn]]. Ilia aŭdkapablo estas tiom bone adaptitaj kaj por aero kaj por akvo ke kelkaj blindaj specimenoj povas survivi. Kelkaj specioj, kiel ĉe [[kaĉaloto]]j, estas bone adaptitaj por subnaĝadi je grandaj profundoj. Kelkaj specioj de dentobalenoj montras [[seksa dimorfismo|seksan dimorfismon]], laŭ kiu la maskloj diferencas el inoj, kutime ĉe porkocetoj, de seksa memmontrado aŭ agresemo.
 
== Anatomio ==
[[FileDosiero:Dolphin Anatomy.svg|thumbeta|upright=1.5|Delfena anatomio.]]
Cetacaj korpoj estas ĝenerale similaj al tiuj de [[fiŝoj]], kio povas esti atribuata al ilia vivostilo kaj al habitataj kondiĉoj. Ties korpo estas bone adaptataj al iliaj habitatoj, kvankam ili kunhavas esencajn karakterojn kun aliaj pli altoŝtupaj mamuloj (''Eutheria'').<ref> Groves; Colin; Grubb, Peter (2011). "Ungulate taxonomy". JHU Press. </ref>
 
Ili havas aerdinamikan formon, kaj iliaj antaŭaj membroj modifiĝis al [[naĝilo]]j. Kelkaj specioj havas dorsajn naĝilojn kiuj povas havi diversajn formojn depende de la specio, sed neniu havas subventran naĝilon. La posta membro tute [[rudimento|rudimentiĝis]] aŭ preskaŭ malaperis, kelkfoje nur interna osteto reprezentas la pelvan zonon. Korpofine troviĝas la horizontala vosta naĝilo. Kelkaj specioj, kiel la belugo, ne havas tiajn naĝilojn. La naĝiloj utilas por stabiligo kaj konduki sin en la akvo.
 
La naztruo (spirtruo) lokiĝas sur la supro de la [[kranio]] (kiel la nazosto, fruntosto kaj periatalo). La [[pulmo]]j situas dorse en la [[spindelo|spindelforma]] korpo, etendiĝintaj longe postdirekte. La korposurfaco estas senhara, escepte de kelkajn sensharojn ĉe kelkaj specioj. Subhaŭte troviĝas dika grastavolo. La flarorgano estas rudimenta, la [[okulo]]j estas malgrandaj; la eksteraj [[orelo]]j, internaj [[voĉkordo]]j mankas. La [[stomako]] estas plurparta.
Linio 68:
Multaj specioj loĝas en specifaj latitudoj, ofte en tropikaj aŭ subtropikaj akvoj, kiaj la [[Balenopteroj]] aŭ la [[Griza grampo]]. Aliaj troviĝas nur en specifa akvejo. La [[perona lisodelfo]] kaj la [[bunta lagenorinĥo]] loĝas nur en la [[Suda Oceano]]. La [[narvalo]] kaj la [[belugo]] vivas nur en la Arkta Oceano. La [[Nordmara mezoplodo]] kaj la [[klimena stenelo]] ekzistas nur en Atlantiko kaj la [[platfrunta lagenorinĥo]] kaj la [[nigradorsa lisodelfo]] vivas nur en la Norda Pacifiko.
 
Kosmopolitaj specioj troviĝas en la [[Pacifiko]], [[Atlantiko]] kaj en la [[Hindia Oceano]]. Tamen, la nordaj kaj la sudaj populacioj iĝis genetike separataj laŭlonge de la tempo. En kelkaj specioj, tiu apartigo kondukis finfine al la diverĝo de la specioj, kiel okazis ĉe la [[Aŭstrala baleno]], la [[Pacifika baleno]] kaj la [[Nigra baleno]].<ref>{{citeCite journal|author=AR Hoelzel|title=Genetic structure of cetacean populations in sympatry, parapatry, and mixed assemblages: implications for conservation policy|journal=Journal of Heredity|location=Oxford|year=1998|accessdate=5a de Septembro 2015|doi=10.1093/jhered/89.5.451|url=http://jhered.oxfordjournals.org/content/89/5/451.short|volume=89|issue=5|pages=451–458}}</ref> Reproduktejoj de migrantaj specioj ofte kuŝas en la tropikoj kaj manĝejoj en la polusaj regionoj.
 
Estas 32 specioj troveblaj en Eŭropaj akvoj, inklude 25 dentobalenajn kaj sep lamenbalenajn speciojn.
 
== Kutimaro ==
=== Dormo ===
[[Dosiero:Mother and baby sperm whale.jpg|eta|dekstre|250px|Kaĉalotoj dormas vertikale kaj estas el la specioj kiuj povas subnaĝi plej profunde.]]
Konscispiraj cetacoj dormas sed ne povas elteni esti senkonsciaj dumlonge, ĉar ili povus droni. Kvankam la sciaro pri dormo en naturaj cetacoj estas limigita, oni registris dentocetacojn en kaptiveco kiu montris dormon unuhemisferan, kio signifas, ke ili dormas nur per unu flanko de siaj cerboj ĉiufoje, tiel ke ili povas naĝi, spiri konscie kaj eviti kaj predantojn kaj socian kontakton dum sia periodo de ripozo.<ref>{{cite journal |author1=Sekiguchi, Yuske |author2=Arai, Kazutoshi |author3=Kohshima, Shiro |title=Sleep behaviour |journal=Nature |volume=441 |issue=7096 |date=21a de Junio 2006 | doi=10.1038/nature04898 |url=http://www.nature.com/nature/journal/v441/n7096/abs/nature04898.html|bibcode = 2006Natur.441E...9S |pages=E9–E10}}</ref>
 
Studo de 2008 trovis, ke la [[kaĉaloto]]j dormas en vertikala sinteno ĝuste sub la surfaco en pasivaj neprofundaj 'drivo-plonĝoj', ĝenerale dum la tagoj, dum kiuj la balenoj ne reagas al preterpasantaj ŝipoj se ili ne estas en kontakto, kio kondukas al la sugesto, ke balenoj eble dormas dum tiaj subnaĝoj.<ref>{{Cite journal | last1 = Miller | first1 = P. J. O. | last2 = Aoki | first2 = K. | last3 = Rendell | first3 = L. E. | last4 = Amano | first4 = M. | title = Stereotypical resting behavior of the sperm whale | doi = 10.1016/j.cub.2007.11.003 | journal = Current Biology | volume = 18 | issue = 1 | pages = R21–R23 | year = 2008 | pmid = 18177706| pmc = }}</ref>
 
=== Subnaĝado ===
Dum subnaĝado, la animaloj malpliigas sian konsumon de [[oksigeno]] malaltigante sian koraktivecon kaj sangocirkuladon; individuaj organoj ne ricevas oksigenon dum tiu tempo. Kelkaj [[rorkvalo]]j povas subnaĝi dum ĝis 40 minutoj, [[kaĉaloto]]j inter 60 kaj 90 minutoj kaj [[botelnazuloj]] dum du horoj. Subnaĝaj profundoj averaĝe estas de ĉirkaŭ 100 m. Specioj kiaj kaĉalotoj povas subnaĝi ĝis 3,000 m, kvankam plej ofte ĝis 1,200 m.<ref>{{citeCite journal|last=Scholander|first=Per Fredrik|title=Experimental investigations on the respiratory function in diving mammals and birds|year=1940|journal=Hvalraadets Skrifter|volume=22|location=Oslo}}</ref><ref>{{citeCite journal|author1=Bruno Cozzi|author2=Paola Bagnoli|author3=Fabio Acocella|author4=Maria Laura Costantino|title=Structure and biomechanical properties of the trachea of the striped dolphin Stenella coeruleoalba: Evidence for evolutionary adaptations to diving|journal=The Anatomical Record|volume=284|issue=1|pages=500–510|year=2005|accessdate=5a de Septembro 2015|doi=10.1002/ar.a.20182|url=http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1002/ar.a.20182/full}}</ref>
 
=== Sociaj rilatoj ===
[[FileDosiero:Whales Bubble Net Feeding-edit1.jpg|rightdekstra|thumbeta|Grupo de 15 balenoj fiŝkapte uzantaj [[bobelejo]]jn ĉe [[Juneau]], [[Alasko]].|alt=Photo of several whales each with only its head visible above the surface]]
Plej balenoj estas sociaj animaloj, kvankam kelkaj specioj vivas pare aŭ sole. La grupo, konata kiel balenaro, kutime konsistas el dek al kvindek animaloj, sed foje, kiel ĉe amasa manĝodisponeblo aŭ dum la pariĝsezono, grupoj povas enhavi pli ol milo da individuoj. Inter-specia sociigo povas okazi.<ref name=mann>{{citeCite book|editor1=Janet Mann|editor2=Richard C. Connor|editor3=Peter L. Tyack|editor4=Hal Whitehead| display-editors = 3|title=Cetacean Societies: Field Study of Dolphins and Whales|publisher=University of Chicago}}</ref>
 
Balenaroj havas fiksan hierarkion, kies prioritataj postenoj estas determinataj pere de mordado, pelado aŭ frapetado. La kutimaro en la grupo de grandaj balenoj estas agresema nur en situacioj de streso kiel manko de manĝo, sed kutime ĝi estas pacema. Oftas kontakta naĝado, reciproka dorlotado kaj peletado. La ludema kutimaro de la animaloj, kiu videblas per aersaltoj, kaprioloj, surfado aŭ naĝilfrapado, okazas pli ofte ol en pli malgrandaj cetacoj, kiel ĉe delfenoj kaj porkocetoj.<ref name=mann />
Linio 94:
Balenaroj ofte ĉasas kun aliaj specioj. Multaj specioj de delfenoj akompanas grandajn tinusojn en ĉasekspedicioj, sekvante grandajn fiŝarojn. La orcinoj ĉasas are kaj celas belugojn kaj eĉ pli grandajn balenojn. La ĝibaj balenoj, inter aliaj, formas kunlabore [[bobelejo]]jn por arigi [[krilo]]n aŭ [[planktono]]n en predobuloj antaŭ ataki ilin.<ref name=mann />
 
== Reproduktado ==
[[FileDosiero:Faroe stamp 198 Baleana mysticetus.jpg|thumbeta|dekstre|[[Poŝtmarko]] montranta patrinon kaj idon de [[Gronlanda baleno]] el [[Feroa Insularo]].]]
Plej cetacoj sekze maturas je sep al 10 jaroj. Escepto al tio estas la [[Plata pontoporio]], kiu estas sekse matura dujara, sed vivas nur ĉirkaŭ 20 jarojn. La kaĉaloto atingas seksan maturecon post ĉirkaŭ 20 jaroj kun vivodaŭro de inter 50 kaj 100 jaroj.<ref> Janet Mann; Richard C. Connor; Peter L. Tyack; et al. (eld.). Cetacean Societies: Field Study of Dolphins and Whales. University of Chicago. </ref>
 
Ĉe plej specioj, la reproduktado estas laŭsezona. [[Ovolado]] koincidas kun la maskla [[fekundeco]]. Tiu ciklo estas kutime kongruaj kun sezonaj movoj kiuj povas esti observataj en multaj specioj. Plej dentobalenoj ne havas fiksajn ligojn. En multaj specioj, inoj elektas kelkajn partnerojn dum la sezono. Lamenbalenoj estas tre [[monogamio|monogamaj]] ene de ĉiu reprodukta periodo.
 
Gravedo gamas el 9 al 16 monatoj. Daŭro ne estas necese afero de grando. Porkocetoj kaj bluaj balenoj gravedas dum ĉirkaŭ 11 monatoj. Dum [[gravedo]], la [[embrio]] estas nutrata pere de speciala nutriga [[histo]], nome la [[placento]].
 
Ili naskas 1-2 idojn bone evoluintajn, kiu(j) povas mamsuĉi 2 mampintojn.
 
== Cetacoj kaj homoj ==
Tradicie cetacoj estis ĉasataj pro la enorma kvanto de materio atingita: [[viando]], [[graso]], [[haŭto]], [[osto]]j ktp. En kelkaj socioj tio iĝis la ĉefa aŭ unu el la ĉefaj enspezofontoj por la loka [[ekonomio]]. Laŭlonge de la 20-a jarcento oni konstatis, ke la tutmonda kvanto de cetacoj draste malpliiĝis kaj rezulte oni komencis klopodojn por limigi aŭ entute malpermesi [[balenĉasado]]n. Tamen tiu agado daŭre pluas fare de kelkaj landoj, kiel en [[Norvegio]] (kun tialo de respekto al tradicioj) kaj [[Japanio]] (kun tialo de scienca esplorado), spite la premon de la internaciaj organizoj kaj de la starigo de la [[internacia juro]].
 
Linio 111:
== Listo de specioj ==
{{Div col|cols = 2}}
 
=== Subordo: † [[Pracetacoj]] - ''[[Archaeoceti]]'' ===
* familio: † protocetedoj - ''Protocetidae''
** genro: † protoceto - ''Protocetus''
Linio 121 ⟶ 122:
*** † basilosaŭro cetoida - ''Basilosaurus cetoides''
 
=== Subordo: [[Lamencetacoj]] - ''Mysticeti'' ===
* familio: † cetoteriedoj - ''Cetotheriidae''
** genro: † maŭiceto - ''Mauicetus''
Linio 134 ⟶ 135:
** genro: [[Balenopteroj]] - ''Balaenoptera''
*** † balenoptero kortesa - ''Balaenoptera cortesii''
*** [[Balenoptero]], [[Rorkvalo]] aŭ balenoptero finvalo - ''Balaenoptera physalus''
*** balenoptero nana - ''Balaenoptera acutorostrata''
*** balenoptero norda - ''Balaenoptera borealis''
** genro: sibaldo - ''Sibbaldus''
*** [[Blua baleno]] aŭ sibaldo giganta - ''Sibbaldus musculus''
** genro: megaptero (Bopso) - ''Megaptera''
*** [[Ĝiba baleno]] aŭ megaptero ĝibdorsa - ''Megaptera novaeangliae''
* familio: [[Balenedoj]] - ''Balaenidae'' (3 specioj) aŭ etbalenedoj (''Neobalaenidae'')
** genro: † morenoceto - ''Morenocetus''
Linio 154 ⟶ 155:
*** [[Gronlanda baleno]] aŭ baleno gronlanda - ''Balaena mysticetus''
 
=== Subordo: [[Dentocetacoj]] ''Odontoceti'' ===
* superfamilio: † skvalodojdoj - ''Squalodontoidea''
* familio: † agorofiedoj - ''Agorophiidae''
Linio 171 ⟶ 172:
** genro: † pontisto - ''Pontistes''
** genro: [[pontoporio]] - ''[[Pontoporia]]''
*** [[Laplata pontoporio]] - ''Pontoporia blainvillei''
** genro: inio - ''Inia''
*** [[Amazona inio]] - ''Inia geoffroyensis''
** genro: lipoto - ''Lipotes''
*** [[Blanknaĝila delfeno]] - ''Lipotes vexillifer''
** genro: suzuo - ''Susu'' aŭ [[Riverdelfenoj]] (''Platanistidae'')
*** suzuo ganga aŭ [[hindia riverdelfeno]] - ''Susu gangetica'' aŭ ''Platanista gangetica''
Linio 196 ⟶ 197:
** genro: † makroĥirifero - ''Macrochirifer''
** genro: steno - ''Steno''
*** steno longnaza - ''Steno bradanensis''
** genro: sotalio - ''Sotalia''
*** sotalio amazona - ''Sotalia fluviatilis''
*** sotalio gujana - ''Sotalia guianensis''
*** sotalio brazila - ''Sotalia brasiliensis''
*** sotalio ĉinia - ''Sotalia chinensis''
*** sotalio bornea - ''Sotalia borneensis''
*** sotalio bengala - ''Sotalia lentiginosa ''
*** sotalio malabara - ''Sotalia plumbea''
*** sotalio kamerunia - ''Sotalia teuszi''
** genro: stenelo - ''Stenella''
*** stenelo kopea - ''Stenella asthenops''
*** [[Klimena stenelo]] aŭ stenelo klimena - ''Stenella clymene''
*** stenelo tristria - ''Stenella coeruleoalba ''
*** stenelo borda - ''Stenella dubia''
*** stenelo verdkabia - ''Stenella frontalis''
*** stenelo meksikia - ''Stenella graffmani''
*** stenelo longakrania - ''Stenella longirostris''
*** stenelo makulita - ''Stenella plagiodon''
** genro: [[Delfeno (genro)|Delfenoj]] - ''Delphinus''
*** [[Ordinara delfeno]] aŭ delfeno kutima - ''Delphinus delphis''
*** [[Tropika delfeno]] - ''Delphinus tropicalis ''
** genro: [[Tursiopo]] - ''[[Tursiops]]''
*** [[Botelnaza delfeno]] aŭ tursiopo saltema - ''Tursiops truncatus''
*** [[Kurba tursiopo]] - ''Tursiops aduncus''
** genro: [[lisodelfo]] - ''Lissodelphis''
*** [[Perona delfeno]], Perona lisodelfo aŭ lisodelfo perona - ''Lissodelphis peroni''
*** [[Norda lisodelfo]] aŭ lisodelfo nigradorsa - ''Lissodelphis borealis''
** genro: lagenorinĥo - ''Lagenorhynchus''
*** lagenorinĥo blankflanka - ''Lagenorhynchus acutus''
*** lagenorinĥo blanknaza - ''Lagenorhynchus albirostris''
*** [[Bunta lagenorinĥo]] aŭ lagenorinĥo bunta - ''Lagenorhynchus cruciger''
*** lagenorinĥo elektra aŭ melonkapa baleno - ''Lagenorhynchus electra'' aŭ ''Peponocephala electra''
*** [[Platfrunta lagenorinĥo]] aŭ lagenorinĥo platfrunta - ''Lagenorhynchus obliquidens''
*** lagenorinĥo falklanda - ''Lagenorhynchus thicolea''
** genro: lagenodelfo - ''Lagenodelphis''
*** lagenodelfo saravaka - ''Lagenodelphis hosei''
** genro: cefalorinĥo - ''Cephalorhynchus''
*** cefalorinĥo makulkolora - ''Cephalorhynchus commersoni''
*** cefalorinĥo ĉilia - ''Cephalorhynchus eutropia''
*** [[Hektora delfeno]], novzelanda cefalorinĥo aŭ cefalorinĥo novzelanda - ''Cephalorhynchus hectori''
*** cefalorinĥo kablanda - ''Cephalorhynchus heavisidei''
** genro: [[grampo]] - ''[[Grampus]]''
*** [[Griza grampo]] aŭ grampo griza - ''Grampus griseus''
** genro: globkapuloj aŭ globicefaloj - ''Globicephala''
*** globkapulo nigra - ''Globicephala melaena''
*** globkapulo grandnaza - ''Globicephala macrorhynchus''
** genro: orcelo - ''Orcaella''
*** orcelo kurtkapa - ''Orcaella brevirostris''
** genro: pseŭdorko - ''Pseudorca''
*** falsa orcino aŭ pseŭdorko nigra - ''Pseudorca crassidens''
** genro: Orcino - ''Orcinus''
*** [[Orcino]], orko aŭ murda baleno - ''Orcinus orca''
** genro: ferezo - ''Feresa''
*** nana orcino aŭ ferezo malgranda - ''Feresa attenuata''
* familio: Fokenedoj aŭ focenedoj - ''Phocoenidae'' (6 specioj)
** genro: [[Foceno]]j (Fokenoj) - ''Phocoena''
*** foceno marporko - ''Phocoena phocoena''
*** foceno nigra - ''Phocoena spinipinnis''
*** [[Kalifornia foceno]] - ''Phocoena sinus''
*** foceno suda - ''Phocoena dioptrica''
** genro: focenojdo - ''Phocoenoides''
*** focenojdo blanknaĝila - ''Phocoenoides dalli''
** genro: novfoceno - ''Neophocaena''
*** novfoceno glatdorsa - ''Neophocaena phocaenoides''
Linio 266 ⟶ 267:
** genro: † notoceto - ''Notocetus''
** genro: tasmaceto - ''Tasmacetus''
*** tasmaceto ŝeferda - ''Tasmacetus shepherdi''
** genro: berardio - ''Berardius''
*** [[Bairda bekobaleno]] aŭ berardio granda - ''Berardius bairdi''
*** [[Arnuksa bekobaleno]] aŭ berardio suda - ''Berardius arnuxii''
** genro: [[Mezoplodoj]] - ''[[Mesoplodon]]''
*** Mezoplodo nordmara aŭ [[Nordmara mezoplodo]] (''Mesoplodon bidens'')
*** [[Aŭstralia mezoplodo]] aŭ mezoplodo aŭstralia (''Mesoplodon bowdoini'')
*** Hubsa mezoplodo, mezoplodo kalifornia aŭ kalifornia mezoplodo (''Mesoplodon carlhubbsi'')
*** [[Tropika mezoplodo]], densmandibla cetaco aŭ mezoplodo tropika (''Mesoplodon densirostris'')
*** Mezoplodo antila aŭ [[Antila mezoplodo]] (''Mesoplodon europaeus'')
*** [[Ginkodenta baleno]] aŭ Ginkodenta mezoplodo (''Mesoplodon ginkgodens'')
*** [[Greja mezoplodo]], Greja dentobaleno, mezoplodo malgranda, aŭ malgranda mezoplodo (''Mesoplodon grayi'')
*** [[Hektora mezoplodo]] (''Mesoplodon hectori'')
*** [[Deraniĝagala mezoplodo]] (''Mesoplodon hotaula'')
*** [[Zondenta baleno]] aŭ Zondenta mezoplodo (''Mesoplodon layardii'')
*** [[Truea bekobaleno]], [[Truea mezoplodo]], [[mezoplodo grizdorsa]] aŭ [[grizdorsa mezoplodo]] (''Mesoplodon mirus'')
*** [[Perina mezoplodo]] (''Mesoplodon perrini'')
*** [[Nana mezoplodo]], nana bekobaleno, aŭ [[Perua mezoplodo]] (''Mesoplodon peruvianus'')
*** [[Stejnegera mezoplodo]] aŭ mezoplodo stejnegera (''Mesoplodon stejnegeri'')
*** [[Glavodenta baleno]] aŭ Glavodenta mezoplodo (''Mesoplodon traversii'')
** genro: [[Zifio]] - ''Ziphius''
*** [[Trubeka zifio]] aŭ Zifio larĝbeka - ''Ziphius cavirostris''
** genro: hiperoodo - ''[[Hyperoodon]]''
*** [[Norda botelnazulo]] aŭ hiperoodo bulfrunta - ''Hyperoodon ampullatus (rostratus)''
*** [[Suda botelnazulo]] aŭ hiperodo platfrunta - ''Hyperoodon planifrons''
*** [[Tropika botelnazulo]], ''Indopacetus pacificus''
 
Linio 300 ⟶ 301:
** genro: † kogiopso - ''Kogiopsis''
** genro: kogio - ''Kogia''
*** kogio nana - ''Kogia breviceps''
* subfamilio: kaĉalotenoj - ''Physeterinae''
** genro: † ontoceto - ''Ontocetus''
Linio 317 ⟶ 318:
 
== Literaturo en Esperanto ==
* {{eo}} De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (unua parto), ''Scienca Revuo'', 22/1(87), [[Beogrado]], [[Jugoslavujo]], p.&nbsp;21-48.
* {{eo}} De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (dua parto), ''Scienca Revuo'', 22/2(88), Beogrado, Jugoslavujo, p.&nbsp;39-48.
* {{eo}} De Smet, W.M.A. 1971: La nomoj de la cetacoj (tria parto), ''Scienca Revuo'', 22/3(89), Beogrado, Jugoslavujo, p.&nbsp;71-78.
* {{eo}}​ ''Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj''; Marie-Christine Body, André Cherpillod; Eldonejo La Blanchetière, 2006; ISBN 2-906134-69-4
 
== Bibliografio ==
* Frédéric Cuvier kaj Georges-Louis Leclerc Buffon, ''De l'histoire naturelle des cétacés, ou recueil et examen des faits dont se compose l'histoire naturelle de ces animaux: recueil et examen des faits dont se compose l'histoire naturelle de ces animaux'', Roret, 1836 (rete [https://books.google.fr/books?id=j9U3AAAAMAAJ arkive])
* ''cetacean stranding in the Mediterranean sea'', Tunis, Centre d’Activités Régionales pour les Aires Spécialement Protégées (CAR/ASP), 76 p. (rete [http://www.rac-spa.org/dl/MEDNATURE-II.pdf arkive])
Linio 334 ⟶ 335:
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Cetacea |revizio=867834746 }}
 
{{havendaHavenda artikolo|Cetacoj}}
 
[[Kategorio:Cetacoj| ]]