Nazia Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 50:
 
== Ideologio ==
{{ĉefartikoloĈefartikolo|Naziismo}}
Naziismo en Germanujo estis revolucia popola movado, kiu volis ŝanĝi ĉiujn erojn de la ŝtato kaj de la socio. Ĝi strebis al neniigo de la justicprincipoj sur kiuj baziĝis la [[Vajmara Konstitucio|vajmara konstitucio]]: ĉefe de la individuaj civitanaj rajtoj kaj de la konstitucia potencdisigo inter imperiaj kaj lanadaj registaroj unuflanke, [[leĝdona povo|leĝdona]], [[plenuma povo|plenuma]] kaj [[judikativo|judikativa povoj]] aliaflanke.
Ili estu laŭ la punkto 25 de la partia programo de 1920 ne nur submetitaj al ''forta centra potenco de la imperio'', sed aŭ anstataŭotaj de novaj administracioj aŭ malpotencigotaj kaj restrukturotaj por esti poste parto de gvidantoŝtato organizita desupre malsupren.
Linio 59:
== Arto, kulturo kaj sporto ==
[[Dosiero:1933-may-10-berlin-book-burning.JPG|eta|maldekstra|250px|Nazioj publike bruligantaj proskribitajn librojn, la 10-an de majo 1933.]]
La alveno de Hitler al povo markis la subitan finon de la ora kultura aĝo, kiun prezentis la [[Vajmara Respubliko]] en Germanujo. Fakte okazis multaj [[aŭtodafeo]]j, ĉefe de libroj de aŭtoroj judaj, komunismaj, ktp. Tiel ĉiuj libroj de [[Karl Marx]], de [[Albert Einstein]] kaj de aliaj famaj aŭtoroj de tiu epoko estis bruligitaj publike. Kulturo estis dirigita: Hitler establiĝis absolutan kontrolon de la [[gazetaro]] fare de la nazia partio, elektas la filmojn, kiuj videblis en kinejoj. [[Propagando]] disvastiĝis pere de [[Amaskomunikilo|amaskomunikiloj]]; ĉio celis avantaĝe prezenti la partion. La organizado de la [[somera Olimpiko 1936]] estis uzata por firmigi la oficialan bildon de la hitlera reĝima sur la internacia scenejo. Eĉ la sociaj kaj [[sekso|seksaj kutimoj]] estis kontrolitaj: dsum oni protektis la tradician modelon de [[familio]] oni fakte malpermesis ekzemple [[Persekutado de samseksemuloj en Nazia Germanio kaj la Holokaŭsto|samseksumadon]] dum hipokrite kaj samtempe [[korupto]] senprobleme eniris la altajn tavolojn de la nazia hierarkio.
 
=== Proskriboj kaj ekziloj ===
Multaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj fuĝis el nazia Germanujo pro siaj juda deveno kaj/aŭ pacifismaj politikaj konvinkoj, maldekstrulaj, kontraŭnaziaj aŭ pro eco avantgardista de sia arto.
 
Citeblas inter la verkistoj [[Erich Maria Remarque]], [[Adrienne Thomas]], [[Thomas Mann]] kaj ties frato [[Heinrich Mann]], kiel ankaŭ [[Bertolt Brecht]], [[Alfred Döblin]], [[Kurt Tucholsky]], aŭ [[Lion Feuchtwanger]], [[Walter Benjamin]], [[Arthur Koestler]].
Same pri la berlinaj reĝisoroj [[Max Reinhardt]] kaj [[Erwin Piscator]].
Estis ankaŭ proskribitaj la filozofoj [[Husserl]], [[Hannah Arendt]] kaj [[Wilhelm Reich]], la teologino [[Edith Stein]] (judino konvertita al karmelita monaĥino, gasmortigita en 1942 en [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]], la avantgardista artisto [[Paul Klee]], la arkitekto [[Walter Gropius]], la fizikisto kaj matematikisto [[Albert Einstein]]. En 1938 la anekso de Aŭstrujo devigis la maljunan fondinton de la [[psikanalizo]], [[Sigmund Freud]], fuĝi al Londono - lia tuta familio estis poste mortigita. La viena verkisto [[Stefan Zweig]], kiu devis fugi la aŭstrajn naziojn jam en 1934, sin mortigis en 1942.
 
Linio 82:
Ekde 1933 [[Joseph Goebbels|Goebbels]] devigis la kreadon de ''[[imperia kulturejo|imperiaj kulturejoj]]'', [[Korporaciismo|korporacia]] organizaĵo por la metioj pri kulturo. Nur anoj de tiuj organizaĵoj rajtis publikigi tekstojn, muzikon kaj tiel plu.
 
Naziaj ceremonioj reprenis ĉefe la muzikon de [[Richard Wagner]] kaj de [[Anton Bruckner]], ŝatataj de la ''gvidisto''.
''Nazia arto'' kongrua al la estetikaj kaj ideologaj normoj de la partio montiĝis per la skulptaĵoj de [[Arno Breker]], la filmoj de [[Leni Riefenstahl]] aŭ la konstruaĵoj de [[Albert Speer]], konfidulo de Hitler. Reprezentante ofte monumentan propagandon, kiel la olimpika stadio en Berlino por la Olimpiko en 1936, la verkoj de tre novklasika stilo ankaŭ ofte furorigis korpojn ''sanajn'', ''virecajn'' kaj ''ariajn''.
 
Linio 93:
La [[Internacia Olimpika Komitato|internacia olimpika komitato]] mem estis akuzita pri parto de respondeco en la firmigo de pozitiva bildo de hitlerismo<ref>J-M Brohm, 1936, Les Jeux olympiques à Berlin, Bruxelles, André Versaille éditeur, 2008.</ref>.
 
== La fino ==
Post la malvenko de Nazia Germanio en la [[Dua Mondmilito]], la venkintaj [[Aliancanoj]] trudis sian kunan aŭtoritaton kaj suverenecon super 'Germanio kiel tuto', difininte kiel tio la teritoriojn de la iama Germana Regno kiuj kuŝas okcidente de la Odro-Niso-limo, deklarinte la nuligon de la Nazia Germanio je la morto de Adolf Hitler. La kvar ĉefaj potencoj dividis 'Germanion kiel tuto' en kvar okupaciaj zonoj por administraciaj celoj, sub [[Usono]], [[Unuiĝinta Reĝlando]], [[Francio]] kaj [[Sovetunio]] respektive; kreante tion kio iĝis kolektive konata kiel Aliancan-okupita Germanio (germane Alliierten-besetztes Deutschland). Tiu divido estis ratifita en la Pocdama Konferenco (17a de julio al 2a de aŭgusto 1945). La kvar zonoj estis laŭ interkonsento de februaro 1945 inter Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio dum kunsidoj en la [[Jalta Konferenco]]; tio nuligis pli fruan dividon en tri zonoj (esklude Francion) proponitan en la Londona Protokolo (1944).
 
== Bildaro ==
<center><gallery>
Dosiero:Second world war europe 1941-1942 map en.png|<center>Nazia Germanio kaj aliancanaj eŭropaj ŝtatoj
Linio 142:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://stanobelov.blogspot.com/search/label/nazia%20germanio Artikoloj pri Nazia Germanio] {{eo}}
 
{{havendaHavenda artikolo|Nazia Germanio}}
 
[[Kategorio:Nazia Germanio| ]]
[[Kategorio:Naziismo]]
[[Kategorio:Eksaj landoj de Eŭropo|Germanio, Nazia]]