Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

26 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 monato
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, uzo de ŝablono, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
[[Dosiero:Baumwoll-Erntemaschine auf Feld.jpeg|eta|dekstra|250px|Permaŝina rikoltado de kotono.]]
[[FileDosiero:CSIRO ScienceImage 10736 Manually decontaminating cotton before processing at an Indian spinning mill.jpg|eta|250px|Permana purigado de kotono antaŭ procezado ĉe ŝpinafabriko en Barato (2010).]]
[[FileDosiero:Cotton field, Ware County, GA, US.jpg|thumbeta|Kotonkampo en komenco de la sezono.]]
[[FileDosiero:Cotton plant, Ware County, GA, US.jpg|rightdekstra|thumbeta|Kotonplanto.]]
[[FileDosiero:Cotton field, late in season.jpg|thumbeta|Kotonkampo en fino de la sezono.]]
'''Kotono''' estas milda, kuseneca planta [[fibro]] kiu kreskas en semoŝelo aŭ protektujo, kiu formiĝas ĉirkaŭ la semoj de kotonaj plantoj de la genro ''[[Gossypium]]'' en la familio ''[[Malvacoj]]''. Tiu fibro estas preskaŭ pura [[celulozo]]. En naturaj kondiĉoj, la kotonaj semujoj tendencas pliigi la disigon de la semoj. Kotono estas tiu silkeca [[lanugo]], kiu kovras la semon de [[kotonujo]] kaj el kiu oni [[teksado|teksas]] diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).
 
Lastatempaj ĉirkaŭkalkuloj pri tutmonda kotonproduktado estas de ĉirkaŭ 25 milionoj da [[tuno]]j aŭ 110 milionoj da pakoj ĉiujare, kio estus kalkulo por 2.5% de la tutmonda [[plugebla tero]]. Ĉinio estas la plej granda produktanto de kotono de la mondo, sed plej el tiu estas uzata hejme. Usono estis la plej granda eksportisto de la mondo dum multaj jaroj.<ref>[http://www.naturalfibres2009.org/en/fibres/cotton.html "Natural fibres: Cotton"], International Year of Natural Fibres</ref> Dum la 19a jarcento la produktado de kotono estis malmultekosta pro la ĝenerala uzado de sklavoj en la laboroj de rikoltado en [[Sudorienta Usono]], kio iel kondukis al la [[Usona Enlanda Milito]]. Ankoraŭ dum la unua duono de la 20a jarcento la laborkosto estis sufiĉe eltenebla pro la uzado de malmultekosta laborforto de la posteuloj de la iamaja sklavoj. En Usono kaj aliaj landoj, kotono estas kutime mezurata en pakoj, kio mezuras proksimume 0.48 kubajn metrojn (17 kubajn futojn) kaj pezas 226.8 kilogramojn (500 funtojn).<ref>National Cotton Council of America, "[http://www.cotton.org/tech/bale/bale-description.cfm U.S. Cotton Bale Dimensions]" (alirita la [[5an de oktobro]] 2013).</ref>
 
== Tipoj ==
{{Ĉefartikolo|Tipoj de kotono}}
Estas kvar komerce kultivataj specioj de kotono, ĉiuj aldomigitaj en antikveco:
* ''[[Gossypium hirsutum]]''&nbsp;– kotono de altaj teroj, indiĝena de [[Centrameriko]], Meksiko, Karibio kaj suda Florido (90% el la tutmonda produktado)
* ''[[Gossypium barbadense]]''&nbsp;– konata kiel ekstra-longa kotonkultivaĵo, indiĝena de tropika Sudameriko (8% el la tutmonda produktado)
* ''[[Gossypium arboreum]]''&nbsp;– arba kotono, indiĝena de Barato kaj Pakistano (malpli ol 2% el la tutmonda produktado)
* ''[[Gossypium herbaceum]]''&nbsp;– Levantenia kotono, indiĝena de suda Afriko kaj de la Arabia Duoninsulo (malpli ol 2% el la tutmonda produktado)
 
La dua amerikaj kotonspecioj responsas por la plej ampleksa majoritato de moderna kotonproduktado, sed la du malnovmondaj specioj estis amplekse uzataj antaŭ la 1900-aj jaroj. Kvankam la kotonaj fibroj aperas nature en koloroj de blanka, bruna, roza kaj verda, timoj el ebla poluado de la genetiko de blanka kotono kondukis al malpermeso en multaj koton-kultivaj lokoj de koloraj kotonvariaĵoj, kiuj restas nun kiel specialaĵa produkto.
 
== Historio ==
Plej malnova skribita mencio pri '''kotono''' estas el [[Hindio]]. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli ol 3000 jaroj kaj priparolitas en la [[Rigvedo]] skribita proksimume en jaro [[-1500]]. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla [[Kolonio|koloniado]], Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj [[Romianoj]] importis per alta kosto la hindiajn [[muslino]]jn, kiujn ili nomis ''ventis textiles'' t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en [[Eŭropo]] nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj".
 
[[FileDosiero:Mandeville cotton.jpg|thumbeta|Kotonujoj imagitaj kaj desegnitaj de [[John Mandeville]] en la 14a jarcento.]]
Kotono estis uzata en la [[Malnova Mondo]] almenaŭ antaŭ 7,000 jaroj (5a jarmilo a.K.). Pruvaro de kotonuzado troviĝis en la loko de [[Mehrgarh]], kie fruaj kotonfadenoj esits konservitaj en kupraj bidoj.<ref>{{Cite journal | doi = 10.1006/jasc.2001.0779| title = First Evidence of Cotton at Neolithic Mehrgarh, Pakistan: Analysis of Mineralized Fibres from a Copper Bead| journal = Journal of Archaeological Science| volume = 29| issue = 12| pages = 1393–1401| year = 2002| last1 = Moulherat | first1 = C. | last2 = Tengberg | first2 = M. | last3 = Haquet | first3 = J. R. M. F. | last4 = Mille | first4 = B. ̂T. }}</ref> Kotonkultivado iĝis pli disvastigata dum la [[Indusa Civilizo]], kiu kovris partojn de la teritorioj kie nun estas la modernaj orienta Pakistano kaj nortdokcidenta Barato.<ref>Stein, Burton (1998). ''A History of India''. Blackwell Publishing. ISBN 0-631-20546-2, p. 47</ref> La Indusa kotonindustrio estis bone disvolvigita kaj kelkaj metodoj tiam uzitaj en kotonspinado kaj fabrikado estis plue uzataj ĝis la industriigo de Barato.<ref>Wisseman & Williams, p. 127</ref> Inter 2000 kaj 1000 a.K. kotono disvastiĝis tra multo de Hindio.<ref>Fuller, D.Q. (2008). [http://www.ucl.ac.uk/archaeology/people/staff/fuller/usercontent_profile/TextilesbeyondIndus.pdf "The spread of textile production and textile crops in India beyond the Harappan zone: an aspect of the emergence of craft specialization and systematic trade"], pp. 1–26 in Osada, T., Uesugi, A. (eld.) ''Linguistics, Archaeology and the Human Past''. Indus Project Occasional Paper 3 series. Kyoto: Indus Project, Research Institute for Humanity and Nature. ISBN 978-4-902325-16-4</ref> Por ekzemplo, oni trovis ĉe la loko de Hallus en [[Karnatako]] datita el ĉirkaŭ 1000 a.K.<ref name=ce/> Kotonfabriko malkovrita en kavo ĉe [[Tehuacán|Tehuacán (Meksiko)]] estis datita el ĉirkaŭ 5800 a.K., kvanakm estas malfacile scii certe pro la fibra malkomponiĝo.<ref>{{citeCite book|last=Roche|first=Julian|title=The International Cotton Trade|year=1994|publisher=Woodhead Publishing Ltd.|location=Cambridge, England|isbn=1-85573-104-5|pages=4–5|url=https://books.google.com/?id=SeQCH4-Hc5kC&pg=PA4}}</ref> Aliaj fontoj datis la aldomigon de kotono en Meksiko al proksimume 5000 al 3000 a.K.<ref>{{citeCite journal|last=Huckell|first=Lisa W.|title=Plant Remains from the Pinaleño Cotton Cache, Arizona|journal=Kiva, the Journal of Southwest Anthropology and History|volume=59|issue=2|year=1993|jstor=30246122|pages=147–203}}</ref>
 
La antikvaj grekoj kaj la araboj ne estis tre familiaraj kun kotono ĝis la militoj de [[Aleksandro la Granda]], ĉar lia samtempulo [[Megasteno]] diris al [[Seleŭko la 1-a Nikatoro]] ke "estis arboj el kiuj kreskas lano" en "Indica". Tio povus aludi reference al la "arbokotono", ''[[Gossypium arboreum]]'', kiu estas indiĝena de la [[Hindia subkontinento]].
Laŭ la ''[[Columbia Encyclopedia]]'':<ref name=ce>[http://web.archive.org/web/20140923071411/https://education.yahoo.com/reference/encyclopedia/entry/cotton "cotton"] en ''The Columbia Encyclopedia'', Sixth Edition. 2001–07.</ref>
 
{{quoteQuote|Kotono estis spinitqa, teksita kaj tinkturita ekde prahistoraj tempoj. Ĝi vestigis la popolon de antikva Hindio, Egipto, kaj Ĉinio. Centoj de jaroj antaŭ la kristana epoko, kotontekstiloj estis teksitaj en Hindio per senegala lerteco, kaj ties uzado disvastiĝis al la landoj de la Mediteraneo.}}
 
En Irano ([[Persio]]), la historio de kotono datas reen al la epoko de [[Akemenidoj]] (5a jarcento a.K.); tamen, estas malmultaj fontoj pri la plantado de kotono en antaŭ-islama Irano. La plantado de kotono estis ofta en [[Merv]], Raj kaj [[Provinco Fars|Fars]] de Irano. En [[Persa lingvo|persa poezio]], ĉefe en la verko de [[Abol-Gasem Ferdoŭsio|Ferdoŭsio]] nome [[Ŝahnameo]], estas referencoj al la kotono ("panbe" en [[Persa lingvo|persa]]). [[Marco Polo]] (13a jarcento) referencas al la ĉefaj produktoj de Persio, kiaj la kotono. [[John Chardin]], franca veturanto de la 17a jarcento kiu vizitis la [[Safavidoj|Safavidan Persion]], parolsi aprobe pri la etandaj kotonplantejoj de Persio.<ref>[http://www.encyclopaediaislamica.com/madkhal2.php?sid=2820 Encyclopaedia Islamica Foundation. بنیاد دائره المعارف اسلامی ], Alirita la 28an de Februaro 2009.</ref>
 
Dum la [[Dinastio Han]], kotono estis kultivata de neĉinaj popoloj en la sudĉina provinco [[Junano]].<ref>{{citeCite book|url=https://books.google.com/?id=H5VDA90eDUoC&pg=PA410|title=Textiles of Southeast Asia: tradition, trade and transformation|author=Maxwell, Robyn J. |year=2003|publisher=Tuttle Publishing|edition=revised|isbn=0-7946-0104-9|page=410}}</ref>
 
En [[Peruo]], kultivado de la indiĝena kotonspecio ''[[Gossypium barbadense]]'' estis la vertebraro de la disvolvigo de marbordaj kulturoj kiaj la [[Civilizacio Norte Chico|Norte Chico]], [[Moĉe]], kaj la [[Nazka Kulturo|Nazka]]. Kotono estis kultivata, konvertita en retoj, kaj komercita ĉe fiŝkaptaj vilaĝoj laŭlonge de la marbordo por grandaj kvantoj da fiŝoj. La hispanoj kiuj venis al Meksiko kaj Peruo en la komenco de la 16a jarcento trovis, ke popoloj estis kultivantaj kotonon kaj vestanta tolaĵojn faritajn el ĝi.
Dum la fino de la mezepoka periodo, kotono iĝis konata kiel grava fibro en norda Eŭropo, sen ajna kono pri kiel ĝi estis derivita, krom ke temas pri planto. Ĉar [[Herodoto]] estis verkinta en sia ''[[Historioj (Herodoto)|Historioj]]'', Libro III, 106, ke en Hindio kreskiĝas arboj en naturo kiuj produktis lanon, oni estis supozinta ke tiu planto estas arbo, pli ol arbusto. Tio estis retenita en la nomo de kotono en kelkaj ĝermanaj lingvoj, kiaj en germana ''Baumwolle'', kio estas tradukebla kiel "lanarbo" (''Baum'' signifas "arbo"; ''Wolle'' signifas "lano"). Notinte ties similaĵojn ku lano, popolo en la regiono povus nur imagi, ke kotono estu produktita el plantnaskitaj ŝafoj. [[John Mandeville]], verkante en 1350, asertis kiel fakton la the nuntempe ridinda kredo: "Kreskas tie [Hindio] mirinda arbo kiu havas fajnajn ŝafojn en la pintoj de ties branĉoj. Tiuj branĉoj estas tiom faldeblaj ke ili klinas por permesi al la ŝafoj manĝi kiam ili estas malsataj." Fine de la 16a jarcento, kotono estis kultivata tra la plej varmaj regionoj en Azio kaj Ameriko.
 
[[FileDosiero:Vegetable lamb (Lee, 1887).jpg|thumbeta|leftmaldekstra|La "Vegetala ŝafo de Tartario."]]
La koton-proceza sektoro de Hindio laŭgrade malpliiĝis dum la britia etendo en Hindio kaj la establado de la [[Brita Hindio|kolonia regado]] dum la fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj. Tio okazis multe pro la agresema koloniisma komerca politiko de la [[Brita Orienthinda Kompanio]], kiu faris la koton-procezaj kaj fabrikaj atelieroj en Hindio nekonkurencaj. Hindiaj merkatoj estis pli kaj pli devigitaj al liverado nur de kruda kotono kaj estis devigitaj ankaŭ fare de briti-truditaj leĝoj aĉeti fabrikitajn tekstilojn el Britio.
 
=== Industria Revolucio en Britio ===
La alveno de la [[Industria Revolucio]] en Brition havigis grandan stimulon al la kotonfabrikado, ĉar tekstiloj aperis kiel la ĉefa brita eksportaĵo de Britio. En 1738, [[Lewis Paul]] kaj [[John Wyatt]], de [[Birmingham]], Anglio, patentis la rulŝpinilon, same kiel la flugbobenan sistemon por elpreni kotonon al plia dikeco uzante du seriojn de rulaĵoj kiuj moviĝis je diferencaj rapidoj. Poste, la inventoj de [[James Hargreaves]] de [[ŝpinilo Jenny]] en 1764, de [[Richard Arkwright]] de [[ŝpinilkadro]] en 1769 kaj de [[Samuel Crompton]] de [[ŝpinilmulo]] en 1775 permesis al britaj ŝpinistoj produkti kotonfadenon je multe pli altaj indicoj. El la fino de la 18a jarcento antaŭen, la brita urbo [[Manĉestero]] akiris la kromnomon ''"[[Kotonopolo]]"'' pro la ĉieesto de la kotona industrio ene de la urbo, kaj pro la rolo de Manĉestero kiel koro de la tutmonda kotonkomerco.
 
==== Produktado de kotono en Britio kaj en Usono ====
Produktokapablo en Britio kaj en Usono estis plibonigita pro la invento de la [[kotonseparilo]] fare de la usonano [[Eli Whitney]] en 1793. Antaŭ la disvolviĝoj de kotonsepariloj, la kotonfibroj devis esti elpelitaj el la semoj pene permane. Ĉirkaŭ la fino de la [[1700aj jaroj]] disvolviĝis nombro de separiloj de kruda kotono. Tamen, produkti unu pakon da kotono postulis ĉirkaŭ 600 horojn de homa laboro,<ref name=r1>{{Cite journal | last1 = Hughs | first1 = S. E. | last2 =Valco | first2 = T. D. | first3=J. R. | last3 = Williford | year = 2008 | title = 100 Years of Cotton Production, Harvesting, and Ginning Systems | journal = Transactions of the ASABE | volume =51 | issue = 4 | pages = 1187–98 | publisher = | jstor = | doi =10.13031/2013.25234 | url = http://naldc.nal.usda.gov/catalog/23069 | format = | accessdate = }}</ref> kio faris grand-skalan produktadon neutila al Usono, eĉ profite de la uzado de homoj kiel sklava laborforto. La kotonseparilo kiun Whitney fabrikis (nome dezajno Holmes) malpliigis la horojn ĝuste nur al dekduo aŭ io tia por pako. Kvankam Whitney patentis sian propran dezajnon por kotonseparilo, li estis fabrikante antaŭan dezajnon ĉe Henry Odgen Holmes, por kiu Holmes registris patenton en 1796.<ref name=r1/> Plibonigado de la teknologio kaj pliigado de la kontrolo de la mondaj merkatoj permesis al la britaj komercistoj disvolvigi komercan ĉenon en kiu krudaj kotonfibroj estis (dekomence) aĉetitaj el la [[Brita Imperio|koloniaj]] [[plantejo]]j, procezitaj en kotontolaĵoj en la [[kotonfabriko]]j de [[Lancashire]], kaj poste eksportitaj per la brita ŝiparo al kaptivaj koloniaj merkatoj en [[Brita Okcidenta Afriko|Okcidenta Afriko]], [[Brita Hindio|Hindio]], kaj Ĉinio (tra Ŝanghajo kaj Hongkongo).
 
Ĉirkaŭ la [[1840aj jaroj]], Hindujo jam ne estis plu kapabla liveri la grandajn kvantojn de kotonfibroj necesaj por la mekanizitaj britiaj fabrikoj, dum enŝipigo de pogranda, malmultekosta kotono el Hindio al Britio estias temporaba kaj multekosta. Tio, kongrue kun la apero de la usona kotono kiel supera tipo (pro la pli longaj, fortaj fibroj de du aldomigiaaj indiĝenaj usonaj specioj, nome ''[[Gossypium hirsutum]]'' kaj ''[[Gossypium barbadense]]''), kuraĝigis la britajn komercistojn por aĉeti kotonon el [[plantejo]]j el [[Suda Usono]] kaj el [[Karibio]]. Ĉirkaŭ la mezo de la [[19a jarcento]] la sociekonomia realaĵo "King Cotton" (Reĝa Kotono) estis iĝanta la vertebraro de la ekonomio de Suda Usono. En Usono kultivadi kaj rikoltadi kotono iĝis la ĉefa okupigo de [[Sklaveco|sklavoj]].
 
Dum la [[Usona Enlanda Milito]], la usona kotoneksportado stagnis pro la [[Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko|Uni-fara]] [[blokado]] al la [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono|sudaj]] [[haveno]]j, kaj ankaŭ pro la strategia decido fare de la [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono|Konfederacia registaro]] por ĉesi eksportadon, en la espero premi Brition por agnoski la Konfederacion aŭ por eniri en la militon. Tio pelis la ĉefajn aĉetantojn de kotono, nome [[Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando|Brition]] kaj [[Francio]]n, turniĝi al la kotono el [[Egiptio]]. Britaj kaj francaj komercistoj ege investis en kotonplantejoj. La egipta registaro de [[Ismail Paŝao]] akiris grandajn pruntojn el eŭropaj bankoj kaj borsoj. Post la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865, britaj kaj francaj komercistoj abandonis la [[Egipta kotono|egiptan kotonon]] kaj revenis al malmultekostaj usonaj eksportaĵoj, sendante Egiption al deficita spiralo kiu kondukis al la fakto ke la lando deklaris [[bankroto]]n en 1876, ŝlosila faktoro kiu kondukis al la [[Brita regado en Egiptio|okupado de Egipto fare de la Britia Imperio en 1882]].
 
[[FileDosiero:Parchman prison convict labor 1911.jpeg|thumbeta|[[Malliberejo|Prizonuloj]] farmante kotonon laŭ la deviglabora sistemo en Farmo Parchman, [[Misisipio]], 1911]]
 
Dum tiu epoko, kotonkultivado en la [[Brita Imperio]], ĉefe en Hindio, ege pliiĝis ĝis anstataŭi la perdita produktado de la Suda Usono. Pere de tarifoj kaj aliaj limigoj, la brita registaro malkuraĝigis la produktadon de kotontekstiloj en Hindio; male, la krudaj fibroj estis sendita al Anglio por esti procezata. La barata [[Mahatma Gandhi]] priskribis tiun procezon:
 
# Angloj aĉetas la hindian kotonon surkampare, plukita de hindia laboro je sep centonojn tage, pere de elekta monopolo.
# Tiu kotono estas enŝipita sur britaj ŝipoj, por trisemajna veturado tra la Hinda Oceano, la Ruĝa Maro, la Mediteraneo, tra Ĝibraltaro, tra la Golfo de Biskajo kaj la Atlantika Oceano al Londono. Unucenta porcenta profito de tiu transporto estas konsiderata kiel malgranda.
# La kotono estas konvertita en tekstilo en Lancashire. Vi pagas ŝilingajn monojn anstataŭ hindiajn pencojn al viaj laboristoj. LA angla laboristo ne nur havas la avantaĝon de pli bonaj pagoj, sed ankaŭ la ŝtalajn kompaniojn de Anglio akiras la profiton konstrui la fabrikojn kaj la maŝinojn. Pagoj; profitoj; ĉiuj tiuj estas elspezataj en Anglio.
# La fina produkto estas sendita reen al Hindio je eŭropaj sipprezoj, denove sur britaj ŝipoj. La kapitanoj, oficiroj, maristoj de tiuj ŝipoj, kies salajroj devas esti pagataj, estas anglaj. La nuraj hindianoj kiuj profitas estas malmultaj laskaroj kiuj faras la malpuran laboron sur la boatoj por kelkaj centonoj tage.
# La tekstilo estas finfine venditareen al la reĝoj kaj terposedantoj de Hindio kiuj akiris monon por aĉeti tiun multekostan tekstilon el la malriĉaj kamparanoj de Hindio kiuj laboris kontraŭ sep centonojn tage.<ref>(Fisher 1932 pp 154–156)</ref>
 
En Usono, la suda kotono havigis [[kapitalo]]n por la kontinua disvolvigo de la Nordo. La kotono produktita de sklavigitaj [[afrikusonanoj]] ne helpis nur la Sudon, sed ankaŭ pliriĉigis la nordusonajn komercistojn. Multo el la suda kotono estis trans-ŝipita el nordusonaj [[haveno]]j.
Kotono pluestas ĉefa eksportaĵo de [[suda Usono]], kaj granda parto de la tutmonda ĉiujara kotonproduktado estas de la granda ĉefa usona variaĵo.<ref>{{cite book |author=Yafa, Stephen |title=Cotton: The Biography of a Revolutionary Fiber |publisher=Penguin (Non-Classics) |year=2004 |page=16 |isbn=0-14-303722-6}}</ref>
 
== Internacia komercado ==
[[FileDosiero:CottonYield.png|thumbeta|330px|Tutmonda kotonproduktado.]]
 
La plej grandaj produktantoj de kotono, (je 2009), estas [[Ĉinio]] kaj [[Barato]], kun ĉiujara produktado de ĉirkaŭ 34 milionoj da pakoj kaj 27 milionoj da pakoj, respektive; plej el tiu produktado estas konsumata de ties respektivaj tekstilaj industrioj. La plej grandaj eksportistoj de kruda kotono estas Usono, kun vendoj de 4.9 mil milionoj da dolaroj, kaj Afriko, kun vendoj de 2.1 mil milionoj. La totala internacia komercaro estas ĉirkaŭkalkulita je 12 mil milionoj da dolaroj. La procento de la afrika kotonkomercado duobliĝis ekde 1980. Neniu el tiuj areoj havas gravan enlandan tekstilan industrion, ĉar tekstila fabrikado moviĝis al disvolviĝantaj landoj en Orienta kaj Suda Azio kiaj Barato, [[Bangladeŝo]] kaj Ĉinio. En Afriko, kotono estas kultivata fare de nombraj malgrandaj kamparanoj. ''Dunavant Enterprises'', kun [[sidejo]] en [[Memphis (Tenesio)]], estas la ĉefa kotonaĉetanto en Afriko, kun centoj de aĉetagentoj. Ĝi funkciigas [[kotonseparilo]]jn en [[Ugando]], [[Mozambiko]] kaj [[Zambio]]. En Zambio, ĝi ofte proponas monpruntojn por semoj kaj elspezoj al 180,000 malgrandaj farmistoj kiuj kultivas kotonon por ĝi, same kiel konsilon por farmometodoj. Ankaŭ [[Cargill]] aĉetas kotonon en Afriko por eksportado.
La 25,000 kotonkultivistoj de Usono estas tre forte dependaj el [[subvencio]]j je indico de 2 mil milionoj da usonaj dolaroj jare kvankam Ĉinio nuntempe havigas la plej altan ĝeneralan nivelon de kotono al sektora subtenado.<ref>[http://agritrade.cta.int/Agriculture/Commodities/Cotton/Executive-Brief-Update-2013-Cotton-sector "Executive Brief Update 2013: Cotton sector"]. ''cta.int''.</ref> La futuro de tiuj subvencoj estas necerta kaj kondukis al antaŭvidita etendo de kotonaĉetado en Afriko. Dunavant etendiĝis en Afriko per aĉetado en surlokaj operacioj. Tio eblas nur en iamaj britaj kolonioj kaj Mozambiko; iamaj francaj kolonioj plue tenas fortajn monopolojn, hereditajn el ties iamaj koloniaj metropoloj, sur kotonaĉetado je malaltaj fiksitaj prezoj.<ref>Zachary, G. Pascal (14 January 2007) [http://www.nytimes.com/2007/01/14/business/yourmoney/14duna.html?n=Top%2FReference%2FTimes%20Topics%2FOrganizations%2FW%2FWorld%20Trade%20Organization%20&_r=0 "Out of Africa: Cotton and Cash"]. [[New York Times]]</ref>
 
=== Ĉefaj produktantaj landoj ===
{| class="wikitable" style="float:right; margin: 0 0 0.5em 1em"
! style="background:#ccc;" colspan=5|La 10 pintaj kotonproduktantaj landoj (en tunoj)
| – || ''[[Mondo]]'' || 22,714,154 || 24,941,738 || 25,955,096
|-
|colspan=5 | ''Fonto: [[FAO]]''<ref>{{citeCite web|url=http://faostat.fao.org/site/339/default.aspx|publisher= [[FAO]]|title=Production of Cotton by countries|year=2011|accessdate=26a de Aŭgusto 2013}}</ref>
|}
La kvin ĉefaj [[eksportado|eksportantoj]] de kotono en 2011 estis (1) [[Usono]], (2) [[Barato]], (3) [[Brazilo]], (4) [[Aŭstralio]], kaj (5) [[Uzbekio]]. La plej grandaj neproduktantaj [[importado|importantoj]] estas [[Sud-Koreio]], [[Tajvano]], [[Rusio]], kaj [[Japanio]].<ref name=stat>[http://www.cotton.org/econ/cropinfo/cropdata/rankings.cfm National Cotton Council of America&nbsp;– Rankings]. Cotton.org (13a de Marto 2011). Alirita la 2011-11-27.</ref>
En [[Usono]], la ŝtato [[Teksaso]] hegemoniis en totala produktado en 2004,<ref>{{cite journal |title=Cotton Production and Support in the United States |author=Womach, Jasper |year=2004 |url= http://www.nationalaglawcenter.org/wp-content/uploads/assets/crs/RL32442.pdf |journal=CRS Report for Congress}}</ref> dum la ŝtato [[Kalifornio]] havis la plej altan produktadon por [[akreo]].<ref>{{cite book |author= Siebert, JB|url=https://books.google.com/?id=TllcVXmnLlEC&pg=PA366|title=Cotton production manual |year= 1996 |publisher= ANR Publications |chapter=26 |page=366 |isbn= 978-1-879906-09-9}}</ref>
 
== Kultivado de kotonujo en Rusio respektive Sovetunio ==
En [[Sovetio|Sovetunio]] oni, cele provizi la tutan landon per kotono, grandskale kultivis la planton per irigacio el la [[Arala maro|Aral-lago]] kaj la riveroj en ĝi alfluantaj [[Amu-Darjo]] kaj [[Sir-Darjo]], kio rezultis (kaj la akvouzado de la paperindustrio) la sekiĝon, ŝrumpiĝon de la [[lago]], krome [[Uzbekio]] suferas pri serioza [[poluo]] pro la [[agrotoksaĵoj]].
 
Laŭ fontoj, la la unuaj eksperimenoj okazis dum regado de [[Jozefo la 2-a]] (1780-90), imperiestro de [[Aŭstrio-Hungario]]. Tiam la kultivadaj provoj okazis en [[Bánság]] (poste en Jugoslavio) kaj oni alportis kamparanojn el [[Turkio]], kiuj konis la kultivadajn metodojn. La eksperimento fiaskis en 1782 kaj 1783 pro la aŭtunaj frostoj. Same okazis en 1785 ĉe Varsad kaj en 1795 denove en Bánság.
 
La postaj eksperimentoj okazis en kadro de la armeo (pro la kontinenta blokado kaj militoj altiĝis prezo de la kotono) kaj alportis bonajn rezultojn en 1807-08 en regionoj de Temesvár, Versec, Jankovác kaj Pancsova. La ekfolarantan kotonujan kultivadon sufokis la ĉesigita kontinenta blokado (falis la prezo de la kotono). Pluajn provojn faris la hungara inĝeniero István Vedres ĉe [[Szeged]] en 1812, 1815 kaj 1818, sed tiujn neniigis la fruaj frostoj. Oni importis en 1846 kotonujajn semerojn el [[Suda Kalifornio]]. Oni sukcese eksperimentis ĉe Káposztásmegyer (nun parto de [[Budapeŝto]]) per en [[forcejo]] antaŭĝermitaj kotonujidoj.
 
La postaj provoj ĉiam fiaskis pro la nekonvena temperaturo. Danke al la pli konvena vetero en jaroj de la 20-a jarcento (foresto de malfruaj kaj fruaj frostoj), oni sukcese kultivis la planton ĉe [[Irig]], [[Kaplony]] (1900), [[Pincehely]] (1902), Tárnokhát (1904). Sed en 1904-1905 alvenis denove pli malvarma vetero, kiu fiaskigis la projektojn.
La postaj provoj alportis ĉiam provizorajn sukcesojn nur tiam kiam la vetero estis konvena. La vegeta periodo de la planto estis 6-8 monatoj, dum la senfrosta vegetativa periodo en Hungario estis certa nur de majo ĝis septembro, kiu periodo (5 monatoj) ne sufiĉis por daŭra sukcesa enkonduko de la kultivado. La lastaj plej fifamaj eksperimentoj okazis en 1949-54 dum la plej akra stalinisma epoko. Tiam regis en la komunistaj landoj la ekonomia politiko de la [[aŭtarĥio]] kaj la regantoj volis en ĉiu lando produkti ĉion. Kvankam la temperaturo same ebligis provizorajn sukcesojn, la naturon ne sukcesis venki. (Oni kultivis en 1951 sur 50.000 [[arpento]]jn kun rikolto de 303 kg je arpento.)
 
== Procezado ==
 
* [[Kotonplukilo]]
* [[Kotonseparilo]]
* [[Kotonfabriko]]
 
== Kuriozaĵoj ==
La [[papero]] el kiu oni fabrikas la [[monbileto]]jn de [[eŭro]] estas centprocente el kotono.
 
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Kotonopolo]]
* [[Nitroglicerino]]
 
== Notoj ==
{{referencojReferencoj|2}}
 
==Bibliografio==
 
== Bibliografio ==
* Beckert, Sven. ''Empire of Cotton: A Global History.'' New York: Knopf, 2014.
* Brown, D. Clayton. ''King Cotton: A Cultural, Political, and Economic History since 1945'' (University Press of Mississippi, 2011) 440 pp. ISBN 978-1-60473-798-1
{{Commons|Gossypium}}
{{Commons|Cotton}}
{{projektojProjektoj|commonscat=Cotton}}
{{-}}
<br clear=all>
 
{{havendaHavenda artikolo|Kotono}}
 
[[Kategorio:Kotono| ]]
83 437

redaktoj