Tuberkulozo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
lingvaĵoj
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 8:
 
== Malapero kaj ebla reveno de tuberkulozo ==
 
La "fina venko" kontraŭ tuberkulozo dankiĝas al la ekstermado de bova tuberkulozo (per amasbuĉado de infektitaj bestoj) kaj aparte al la ekuzo de la antibiotiko [[streptomicino]] de [[Selman A. Waksman]] en 1944 por la kuraco.
 
Rutina rentgenkontrolo de la loĝantaro estis enkondukita en la 1950-aj jaroj, por eltrovi novinfektitojn, kiuj poste estis kuracataj per antibiotikoj. La metodo funkciis tre efike, tiel ke en la 1980/1990-aj jaroj en Eŭropo oni rezignis pri la rutina rentgenkontrolo por la tuta loĝantaro, ĉar la riskoj el ĉi-metodo estis pli alta ol la risko per tuberkulozo mem.
 
Ekde la 1990-aj jaroj la nombro de tuberkulozinfektoj denove plimultiĝas. Tio havas plurajn kaŭzojn:
* la timo de infektiĝo kaj la persona zorgemo pri preventado malkreskas,
* la apero de rezistencaj bakteriorasoj (eĉ kontraŭ pluraj antibiotikoj),
* la kresko de homgrupoj kun malfortigita imuneco ĉefe - sed ne nur - pro aidoso (en Afriko sude de Saharo duono de la 7 milionoj da [[HIV]]-infektitoj jam malsaniĝis je tuberkulozo)
 
== Tuberkulozo en literaturo ==
 
La plej konata tuberkulozulino en la monda literaturo certe estas Marguerite Gautier en [[La sinjorino de kamelioj]] ''(La dame aŭ camélias)'' de [[Alexandre Dumas (filo)]] respektive Violetta Valery en la [[opero]] [[La devojiĝintino]] ''(La Traviata)'' de [[Giuseppe Verdi]].
 
Alia fama verko kiu dediĉas grandan atenton al tuberkulozo estas ''[[La Magia Monto]]'' ''(Der Zauberberg)'' de [[Thomas Mann]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Lazareto]]
* [[Preventorio]]
 
{{havendaHavenda artikolo|Tuberkulozo}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Tuberkulozo| ]]