Legomo: Malsamoj inter versioj
36 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 monatoj
pli bona ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
(pli bona ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Vegetable Cart in Guntur.jpg|eta|250px|Legomoj]]
[[Dosiero:Marketvegetables.jpg|thumbeta|upright|Legomoj en surstrata [[Merkato]] en [[Filipinoj]].]]
[[Dosiero:Szparagi.jpg|dekstra|thumbeta|250px|La verdaj kaj blankaj [[asparago]]j]]
[[Dosiero:Broccoli DSC00861.png|thumbeta|250px|[[Brokolo]]]]
[[Dosiero:Bloemkool doorwas (Brassica oleracea).jpg|thumbeta|250px|dekstra|[[Florbrasiko]]]]
[[Dosiero:CSA-Red-Spring-Onions.jpg|thumbeta|dekstra|Aro de "ruĝaj [[askolono]]j"]]
[[Dosiero:Witlof en wortel.jpg|eta|dekstra|300px|[[Brusela cikorio]]]]
'''Legomo''' estas [[nutrado|nutrada]] kaj [[kuirarto|kuirarta]] termino kiu signifas parton de [[vegetaĵo]], kiu estas kutime manĝata de [[homo]]j ĉu kiel tuto ĉu kiel parto de la plado, sed ne estas dolĉa [[frukto]], [[nukso]], [[spico]], aŭ [[greno]]. La termino ''legomo'' ankaŭ signifas la tutan vegetaĵon, kies partoj estas manĝataj. Oni manĝas [[folio]]jn (kiel ĉe [[laktuko]]), tigojn (ĉe [[asparago]] kaj preferinde la plej freŝajn burĝonajn partojn), radikojn (ĉe [[karoto]]j), [[tubero]]jn (ĉe [[terpomo]]j), kaj florojn ([[brokolo]]) de diversaj [[planto]]j. Tamen, la termino ankaŭ inkluzivas diversajn nedolĉajn [[frukto]]jn, kiel [[guŝo]]jn ([[fabo]]jn), [[tomato]]jn, [[avokado]]jn kaj la molajn semojn de kelkaj plantoj kiel [[maizo]] (aludata plej ofte kiel [[cerealo]]) kaj [[pizoj]].
== Terminaro ==
[[Dosiero:Botanical Fruit and Culinary Vegetables.png|thumbeta|[[Venn-a diagramo]] montras la koincidon de la terminoj "manĝeblaj legomoj" maldekstre laŭ kuirarta senco kaj "fruktoj" dekstre laŭ botanika senco.]]
La preciza difino de "legomo" povas varii simple pro la multaj partoj de plantoj konsumitaj kiel [[manĝaĵo]]j tutmonde - radikoj, tuberoj, bulboj, [[bulbotubero]]j, tigoj, folitigoj, folingoj, folioj, burĝonoj, floroj, fruktoj kaj semoj. La plej ampleksa difino estas la uzado de la vorto adjektive por signifi "materialo de planta origino" por distingi ĝin el "animala", signife "materialo de animala origino". Pli specife, legomo povas esti difinita kiel "ajna planto, parto el kiu estas uzata por manĝo",<ref name=Dictionary.com>{{cite web |url=http://dictionary.reference.com/browse/vegetable |title=Vegetable |publisher=Dictionary.com |accessdate=2015-03-03}}</ref> kaj duaranga signifo poste povus esti "la manĝebla parto de tia planto".<ref name=Dictionary.com/> Pli preciza difino estas "ajna plantoparto konsumita por manĝo kiu estas nek frukto nek semo, sed inkludante maturajn fruktojn kiuj estas manĝataj kiel parto de ĉefa manĝo".<ref>Sinha, Nirmal; Hui, Y.H.; Evranuz, E. Özgül; Siddiq, Muhammad; Ahmed, Jasim (2010). Handbook of Vegetables and Vegetable Processing. John Wiley & Sons. pp. 192, 352. ISBN 978-0-470-95844-5. [https://books.google.es/books?id=Fz58umYZVK8C&pg=PT192&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 14an de Decembro 2015.</ref><ref name=iarc>{{Cite book| url=https://books.google.com/books?id=RiKjvAzzwFYC&pg=PA |title=Fruits And Vegetables |isbn=9283230086|publisher=IARC |author=Vainio, Harri kaj Bianchini, Franca |year=2003 |page=2}}</ref> Sufiĉe ekster tiuj difinoj estas [[fungo]]j kaj aliaj manĝeblaj similaj estaĵoj, kiaj [[manĝebla algo|manĝeblaj algoj]] kiuj, kvankam ne partoj de verdaj [[planto]]j, estas ofte traktataj kiel vegetaloj.<ref>{{cite web |url=http://www.spicesmedicinalherbs.com/fungi-vegetables.html |title=Fungi vegetables |work=Spices & Medicinal Herbs: Classification of vegetables |accessdate=2015-03-24}}</ref>
En ĉiutaga lingvaĵo, la vortoj "[[frukto]]" kaj "legomo" estas reciproke ekskludaj. "Frukto" havas precizan [[plantoscienco|botanikan]] signifon, nome kiel parto kiu disvolviĝis el la [[ovolujo]] de [[Angiospermoj|florplanto]]. Tio estas konsiderinda diferenca el la tutmonda kuirarta signifo. Dum [[persiko]]j, [[pruno]]j, kaj [[oranĝo]]j estas "fruktoj" en ambaŭ sencoj, multaj aĵoj ofte nomataj "legomoj", kiaj la [[melongeno]]j, la [[kapsiko]]j kaj la [[tomato]]j, estas botanike fruktoj. La demando ĉu la tomato estas frukto aŭ legomo faris vojon eĉ al la [[Supera Kortumo de Usono]] en 1893. Tiu kortumo reguligis unuanime en la proceso ''Nix kontraŭ Hedden'' ke tomato estas ĝuste identigita, kaj tiele taksita kiel, legomo, por celoj rilataj al importaĵoj laŭ la Tarifo de 1883. La kortumo tamen agnoskis, ke botanike parolante, tomato estas frukto.<ref>[http://caselaw.lp.findlaw.com/scripts/getcase.pl?court=US&vol=149&invol=304 NIX v. HEDDEN, 149 U.S. 304 (1893)]. Findlaw.com.</ref>
== Historio ==
[[Dosiero:Bakweri cocoyam farmer from Cameroon.jpg|thumbeta|Samkiel la plimulto de la kamparanoj de [[Subsahara Afriko]], ĉi kamerunano kultivas legomojn je vivteniga nivelo.]]
[[Dosiero:Ackerknoblauch (Allium ampeloprasum).JPG|thumbeta|dekstra|[[Elefantajlo]]]]
[[Dosiero:KohlrabiinMarket.jpg|thumbeta|dekstra|[[Tigobrasiko]]]]
[[Dosiero:Brysselkål, Iduns kokbok.jpg|thumbeta|dekstra|[[Burĝonbrasiko]]]]
Antaŭ la alveno de [[agrikulturo]], homoj estis [[ĉasistoj-kolektistoj]]. Ili manĝis manĝeblajn fruktojn, nuksojn, tigojn, foliojn, guŝojn kaj tuberojn, [[Kadavromanĝo|kadavrumis]] mortintajn animalojn kaj [[ĉasado|ĉasadis]] vivantajn por manĝi.<ref>{{cite journal |author=Portera, Claire C.; Marlowe, Frank W. |title=How marginal are forager habitats? |journal= Journal of Archaeological Science |volume=34 |issue=1 |pages=59–68 |date=January 2007|doi=10.1016/j.jas.2006.03.014 }}</ref> [[Arbarĝardenado]] en klarejo de tropika ĝangalo ŝajne estis la unua ekzemplo de agrikulturo; utilaj plantospecioj estis identigitaj kaj kuraĝigitaj por kreski dum nedezireblaj specioj estis forigitaj. Plantobredado pere de selektado de variaĵoj kiu enhavu dezireblajn trajtojn kiaj grandaj fruktoj kaj vigla kreskomaniero sekvis tuje.<ref>{{citeCite book|title=The forest-garden farms of Kandy, Sri Lanka|author=Douglas John McConnell|year=1992|page=1|url=https://books.google.com/books?id=G3QPo7lTĥsC&lpg=PP1|isbn=978-92-5-102898-8}}</ref> Kvankam la unuaj pruvoj pri sennaturigo de herboj kiaj tritiko kaj hordeo troviĝis en la [[Fekunda duonluno]] en Mezoriento, ŝajne diversaj popoloj ĉirkaŭ la mondo startis kreski rikoltajn produktojn en la periodo de 10,000 a.K. al 7,000 a.K.<ref>{{citeCite web|url=https://genographic.nationalgeographic.com/development-of-agriculture/|title=The Development of Agriculture|work=National Geographic|accessdate=2015-03-05}}</ref> [[Vivteniga agrikulturo]] pluas ĝis nuntempe, ĉar estas multaj ruraj farmistoj en Afriko, Azio, Sudameriko kaj aliloke kiu uzas siajn kampetojn por produkti sufiĉajn manĝaĵojn por siaj familioj, kaj eĉ ajna kromproduktado utilas por akiri aliajn varojn.<ref>{{citeCite book|author=Wharton, Clifton R. |title=Subsistence Agriculture and Economic Development|url=https://books.google.com/books?id=1M-lBNcTfzMC&pg=PA18 |year=1970 |publisher=Transaction Publishers |isbn=978-0-202-36935-8 |page=18}}</ref>
Laŭlonge de la registrita historio, riĉuloj povis permesi al si akiri varian dieton kiu inkludu [[viando]]n, legomojn kaj fruktojn, sed ĉe malriĉuloj, viando estas luksaĵo kaj la manĝaĵoj kiujn ili manĝas estas tre malvaria, tipe enhavantaj ĉefe iome da [[bazmanĝaĵo]]j faritaj el [[rizo]], [[sekalo]], [[hordeo]], [[tritiko]], [[milio]] aŭ [[maizo]]. La aldono de vegetala materialo havigis iome da varieco al la dieto. La bazmanĝa dieto de [[Aztekoj]] en Centrameriko estis el [[maizo]] kaj ili kultivis ankaŭ [[tomato]]jn, [[avokado]]jn, [[fabo]]jn, [[kapsiko]]jn, [[kukurbo]]jn, kaj manĝis ankaŭ semojn de [[ternukso]]j kaj [[amaranto]] por suplementi siajn [[tortiljo]]jn kaj [[Kaĉo (manĝaĵo)|kaĉojn]]. En la teritorio de la nuna [[Peruo]], la [[Inkaa Imperio|Inkaoj]] vivtenis sin el maizo en la malaltaj teroj kaj el terpomoj ĉe pli altaj terenoj. Ili uzis ankaŭ semojn el [[kvinoo]], suplementante sian dieton per kapsikoj, tomatoj kaj avokadoj.<ref name=Lambert>{{cite web |url=http://www.localhistories.org/food.html |title=A brief history of Food |author=Lambert, Tim |accessdate=2015-03-04}}</ref>
En [[Historio de Ĉinio|Antikva Ĉinio]], rizo estis la bazmanĝa agrikultura produkto en la sudo kaj tritiko en la nordo, el kiuj tiu laste menciita kuiriĝis kiel [[farĉo|farĉopastaĵoj]], [[nudelo]]j kaj [[patkuko]]j. Legomoj uzitaj por akompani tiujn estis [[ignamo]]j, [[sojfabo]]j, [[fabo]]j, [[rapo]]j, [[ŝaloto]]j kaj [[ajlo]]j. La dieto de antikvaj egiptoj estis bazita sur [[pano]], ofte enhavanta sablon kiu difektigis siajn dentojn. Viando estis luksaĵo sed fiŝoj estis pli disponeblaj. Tiuj estis akompanataj de gamo da legomoj kiaj longkukurboj, faboj, [[lento]]j, [[cepo]]j, [[poreo]]j, ajlo, [[rafano]]j kaj laktukoj.<ref name=Lambert/>
La ĉefa dieto de la [[Antikva Grekio|antikvaj grekoj]] estis [[pano]], kaj tio estis akompanata de kapra fromaĝo, olivoj, figoj, fiŝoj kaj foje viando. La kultivitaj legomoj estis cepoj, ajlo, brasikoj, melonoj kaj lentoj.<ref>{{citeCite book|author=Apel, Melanie Ann |title=Land and Resources in Ancient Greece|url=https://books.google.com/books?id=He_ecHencAoC&pg=PA10|year=2004 |publisher=Rosen Publishing Group |isbn=978-0-8239-6769-8 |page=10}}</ref> En [[Antikva Romo]] oni faris densan kaĉon el [[ameltritiko]] aŭ faboj, akompane de verdaj legomoj sed malmulta viando, kaj fiŝoj ne estis tre aprezataj. Romianoj kultivis grandajn fabojn, pizojn, cepojn kaj refanojn kaj manĝis la foliojn de [[Ruĝa beto|betoj]] pli ol ties radikojn.<ref>{{citeCite book|author=Forbes, Robert James |title=Studies in Ancient Technology|url=https://books.google.com/books?id=Y84UAAAAIAAJ&pg=PA99 |year=1965 |publisher=Brill Archive |page=99 }}</ref>
== Kelkaj oftaj legomoj ==
! style="" |Origino
! style="" |Kultivovarioj
! style="" |Monda produktado
(×106 tunoj, 2012)<ref>{{citeCite web|url=http://faostat.fao.org/site/567/DesktopDefault.aspx?PageID=567#ancor |title=FAOSTAT Query page |accessdate=2015-09-16}} Aggregate data: may include official, semi-official or estimated data</ref>
| [[Dosiero:CabbageBG.JPG|125px]] || [[brasiko]]
''Brassica oleracea'' || folioj, akselaj [[ŝoso]]j, tigoj, florŝosoj || Eŭropo || brasiko, [[ruĝa brasiko]], [[savoja brasiko]], [[krispa brasiko]], [[burĝonbrasiko]], [[tigobrasiko]], [[florbrasiko]], [[brokolo]], [[ĉina brokolo]]
|style="text-align:right"|70.1
| [[Dosiero:Turnip 2622027.jpg|125px]] || [[rapo]]
''Brassica rapa'' || tuberoj, folioj || Azio ||rapo, [[napo]], [[ĉina brasiko]], [[pekina brasiko]], [[ĉinia brasiko]], verda brasiko
|style="text-align:right"|
| [[Dosiero:Raphanus sativus.jpg|125px]] || [[rafano]]
''Raphanus sativus'' || radikoj, folioj, semoguŝoj, semoleo, ŝosoj || Sudorienta Azio || rafano, [[dajkono]], semoguŝaj variaĵoj
|style="text-align:right"|
| [[Dosiero:7carrots.jpg|125px]] || [[karoto]]
''Daucus carota'' || radiktuberoj || Persio || karoto
|style="text-align:right"|36.9<ref group=n name=carrot>Inkludas kaj karotojn kaj rapojn.</ref>
| [[Dosiero:CDC parsnip.jpg|125px]] || [[pastinako]]
''Pastinaca sativa'' || radiktuberoj || Eŭrazio ||pastinako
|style="text-align:right"|
| [[Dosiero:Uncommon beetroot colours.jpg|125px]] || [[ruĝa beto]]
''Beta vulgaris'' || tuberoj, folioj || Eŭropo, Mezoriento kaj Hindio|| ruĝa beto, [[marbeto]], [[folibeto]], [[sukerbeto]]
|style="text-align:right"|
| [[Dosiero:Kropsla herfst.jpg|125px]] || [[laktuko]]
''Lactuca sativa'' || folioj, tigoj, semoleo || Egipto || laktuko, ĉina laktuko
|style="text-align:right"|24.9
| [[Dosiero:Bohne z01.JPG|125px]] || [[fabo]]j
''Phaseolus vulgaris''
''Phaseolus coccineus''
''Phaseolus lunatus'' || guŝoj, semoj || Centra kaj Suda Ameriko || [[fazeolo]], franca fazeolo, ruĝa fazeolo, blanka fazeolo, perua fazeolo
|style="text-align:right"|44.6<ref group=n name=dry>Produktoj de sekaj kaj verdaj legomoj aldonitaj.</ref>
| [[Dosiero:Tuinboon zaden in peul.jpg|125px]] || [[fabo]]j
''Vicia faba'' || guŝoj, semoj || Nordafriko
Suda kaj sudokcidenta Azio || fabo
|style="text-align:right"|
| [[Dosiero:NCI peas in pod.jpg|125px]] || [[Ĝardena pizo|pizo]]
''Pisum sativum'' || guŝoj, semoj, burĝonoj || Mediteranea regiono kaj Mezoriento || [[ĝardena pizo]], ebenpizo, [[sukerpizo]], seka pizo
|style="text-align:right"|28.9<ref group=n name=dry/>
| [[Dosiero:Various types of potatoes for sale.jpg|125px]] || [[terpomo]]
''Solanum tuberosum'' || radiktuberoj || Sudameriko || terpomo
|style="text-align:right"|365.4
| [[Dosiero:Aubergine.jpg|125px]] || [[melongeno]]
''Solanum melongena'' || fruktoj || Suda kaj Orienta Azio || [[melongeno]]
|style="text-align:right"|48.4
| [[Dosiero:Tomato je.jpg|125px]] || [[tomato]]
''Solanum lycopersicum'' || fruktoj || Sudameriko || tomato
|style="text-align:right"|161.8
| [[Dosiero:Ogórki...jpg|125px]] || [[kukumo]]
''Cucumis sativus'' || fruktoj || Suda Azio || kukumo
|style="text-align:right"|65.1
| [[Dosiero:Courgette.jpg|125px]] || [[kukurbo]]
''Cucurbita spp.'' || fruktoj, floroj || Mezameriko || [[kukurbo]]j, [[legomkukurbo]]
|style="text-align:right"|24.6
| [[Dosiero:Onions.jpg|125px]] || [[cepo]]
''Allium cepa'' || bulboj, folioj || Azio || cepo, [[ŝaloto]], [[askolonio]], [[askalono]]
|style="text-align:right"|87.2<ref group=n name=dry/>
| [[Dosiero:Garlic.jpg|125px]] || [[ajlo]]
''Allium sativum'' || bulboj || Azio || ajlo
|style="text-align:right"|24.8
| [[Dosiero:Leek.jpg|125px]]||[[poreo]]
''Allium ampeloprasum''||foliguŝoj||Eŭropo kaj Mezoriento||poreo, [[elefantajlo]]
|style="text-align:right"|21.7
| [[Dosiero:Red capsicum and cross section.jpg|125px]] || kapsiko
''[[Capsicum annuum]]'' || fruktoj || Norda kaj Suda Ameriko || kapsiko, [[dolĉa kapsiko]]
|style="text-align:right"|34.5<ref group=n name=dry/>
| [[Dosiero:Espinac 5nov.JPG|125px]]||[[spinaco]]
''Spinacia oleracea''||folioj||Centra kaj sukokcidenta Azio||spinaco
|style="text-align:right"|21.7
| [[Dosiero:Dioscorea polystachya (batatas).jpg|125px]] || [[ignamo]]
''Dioscorea spp.'' || tuberoj || Tropika Afriko ||ignamo
|style="text-align:right"|59.5
| [[Dosiero:Ipomoea batatas 006.JPG|125px]] || [[Batato]]
''Ipomoea batatas'' || tuberoj, folioj, burĝonoj || Centra kaj Suda Ameriko ||batato
|style="text-align:right"|108.0
| [[Dosiero:Manihot esculenta dsc07325.jpg|125px]]||[[manioko]]
''Manihot esculenta''|| tuberoj || Sudameriko || manioko
|style="text-align:right"|269.1
{{reflistReferencoj|group=n}}
== Listo de oftaj legomoj ==
* [[tomato]]
{{Div col end}}
=== Aziaj legomoj ===
* [[liogo]] laŭ scienca nomo ''Zingiber mioga''
=== Kultivado ===
{{Ĉefartikolo|Legomĝardeno|Utilĝardeno}}
[[Dosiero:AUSAID SOUTH AFRICA (10672860713).jpg|thumbeta|maldekstre|Kultivante legomojn en [[Sudafriko]].]]
Legomoj estis parto de la homa dieto el [[ekstermemora tempo]]. Kelkaj estas bazaj manĝaĵoj sed plej estas akcesoraj kromaĵoj, kiuj aldonas variecon al manĝaĵoj ties unikajn gustojn kaj samtempe, kaj aldonas ankaŭ nutraĵojn necesaj por la sano. Kelkaj legomoj estas [[Staŭdo|plurjaraj]] sed plej estas [[Unujara planto|unujaraj]] kaj [[Dujara planto|dujaraj]], kutime rikoltita en la sama jaro de semado aŭ plantado. Ajna sistemo estas uzata por kutivi legomojn, sekvante similan modelon; preparado de la grundo per moligado uax mildigado ĝin, forigo aŭ enterigo de fiherboj kaj aldono de organikaj aŭ kemiaj sterkoj; semado de semoj aŭ plantado de junaj plantoj; zorgado de la kultivita planto por malpliigi la plantokonkurencon, kontrolado de plagoj kaj havigado de sufiĉa akvo; rikoltado de la kultivaĵo kiam ĝi pretas; klasifikado, stokado kaj komercigado de la rikolto aŭ ties manĝado freŝe rekte el la grundo.<ref name=RHS/>
Diferencaj grundotipoj kongruas al diferencaj kultivaĵoj, sed ĝenerale en moderaj klimatoj, sablecaj grundoj sekiĝas rapide sed ankaŭ varmiĝas rapide printempe kaj estas taŭgaj por fruaj kultivoj, dum tre argilecaj grundoj retenas malsekecon pli bone kaj pli taŭge por malfruaj rikoltosezonoj. La kreskosezono povas esti plilongigita per la uzado de retkovriloj, sonorilkovriloj, [[Mulĉo|plastaj mulĉejoj]], tuneletoj kaj [[forcejo]]j.<ref name=RHS>{{cite book |title=The Royal Horticultural Society Encyclopedia of Gardening |last1=Brickell |first1=Christopher (ed) |year=1992 |type=Print |publisher=Dorling Kindersley |isbn=978-0-86318-979-1 |pages=303–308}}</ref> En pli varmaj regionoj, la produktado de legomoj estas limigita de la klimato, ĉefe pro la modelo de la [[precipitaĵo]], dum en moderklimataj zonoj, ĝi estas limigita de la temperaturo kaj de la tagolongo.<ref name=Field/>
[[Dosiero:John Deere tractor between cabbage rows.jpg|thumbeta|rightdekstra|Foli-brasikoj en Koloradio, Usono.]]
Je hejma skalo, [[ŝovelilo]], [[forkego]] kaj [[ŝpato]] estas la uzeblaj iloj, dum ĉe komercaj farmoj disponeblas ampleksa gamo de mekanika ekipaĵaro. Krom traktoroj, tiuj estas [[plugilo]]j, [[erpilo]]j, [[drilo]]j, [[transplantilo]]j, [[kultivatoro]]j, [[irigacio|irigacia]] ekipaĵaro kaj [[Kampa ŝredatoro|ŝredatoroj]]. Novaj teknikoj estas ŝanĝantaj kultivoprocedurojn engaĝiĝintajn en kultivado de legomoj pere de komputilkontrolaj sistemoj, lokigiloj pere de [[GPS]] kaj memŝoforaj programoj por senŝoforaj maŝinoj kio havigas ekonomian profiton.<ref name=Field>{{citeCite book|author1=Field, Harry|author2=Solie, John|title=Introduction to Agricultural Engineering Technology: A Problem Solving Approach |url=https://books.google.com/books?id=WWWc8VmdqDAC |year=2007 |publisher=Springer Science & Business Media|isbn=978-0-387-36915-0}}</ref>
=== Rikoltado ===
[[Dosiero:Harvesting - geograph.org.uk - 290336.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Rikoltado de ruĝa beto en Unuiĝinta Reĝlando.]]
Kiam oni rikoltas legomon, ĝi estas eltranĉita el sia fonto de akvo kaj manĝado. Ĝi pluspiras kaj perdas humidecon kiam ĝi faras tion, nome procezo plej notinda en la velkiĝo de la verdaj folienhavaj kultivaĵoj. Rikoltado de radikaj legomoj kiam ili estas tute maturaj plibonigas ties stokadan vivon, sed alternative, tiuj radikaj legomoj povas esti lasataj surgrunde kaj kolektitaj laŭlonge de etenda periodo. La rikolta procezo serĉas malpligrandigi damaĝaron kaj vundaron al la kultivaĵoj. [[Cepo]]j kaj [[ajlo]]j povas esti sekigitaj dum kelkaj tagoj en la kampo kaj la radikkultivaĵoj kiaj [[terpomo]]j profitas el mallonga maturperiodo en varmaj humidaj medioj dum kiu tempo damaĝo saniĝas kaj la haŭto dikiĝas kaj plifortiĝas. Antaŭ komercado aŭ stokado, oni bezonas fari klasigadon por forigi damaĝitajn aĵojn kaj selekti produktojn laŭ ties kvalito, grando, matureco kaj koloro.<ref name=Dixie>{{cite web |url=http://www.fao.org/docrep/008/a0185e/a0185e0a.htm |title=8. Post-harvest handling: Storage |author=Dixie, Grahame |year=2005 |work=Horticultural Marketing |publisher=FAO |accessdate=2015-03-21}}</ref>
=== Stokado ===
Ĉiuj legomoj eltiras profiton el taŭga postrikolta zorgado. Granda proporcio de legomoj kaj de forpaŝantaj manĝaĵoj perdiĝas post rikoltado dum la stokoperiodo. Tiuj perdoj povas esti tiom grandaj kiom ĝis 30 al 50 procento en disvolviĝantaj landoj kie ne disponeblas taŭgaj malvarmaj instalaĵoj por stokado. La ĉefaj kaŭzoj de perdoj estas forĵetaĵoj okazigitaj de humideco, [[fungo]]j, mikro-organismoj kaj plagoj.<ref name="PrakashGarg">{{citeCite book|author1=Garg & Prakash|author2=Garg, H.P. |title=Solar Energy: Fundamentals and Applications |url=https://books.google.com/books?id=-v_LfcIdĴIC&pg=PA191 |year=2000 |publisher=Tata McGraw-Hill Education |isbn=978-0-07-463631-2 |pages=191}}</ref>
[[Dosiero:Gerooide aardappels.JPG|thumbeta|Provizora stokado de terpomoj en Nederlando.]]
Stokado povas esti mallongdaŭra aŭ longdaŭra. Plej legomoj estas forpaseblaj kaj mallongdaŭra stokado dum kelkaj tagoj havigas flekseblecon en merkatadon. Dum stokado, folienhavaj legomoj perdas [[humideco]]n, kaj la [[vitamino C]] en ili degeneriĝas rapide. Kelkaj produktoj kiaj terpomoj kaj cepoj havas pli bonajn stokokvalitojn kaj povas esti vendataj kiam pli altaj prezoj estas disponeblaj, kaj per etendo de la merkatsezono, pli granda totala volumo povas esti vendata. Se fridigita stokado ne estas disponebla, la prioritato por plej kultivaĵoj estas stokadi altkvalitan produkton, por reteni altan humidecnivelon kaj teni la produkton en ombro.<ref name=Dixie/>
Pli taŭga stokado celas etendi kaj sekurigi surbretan vivon estas plej bone farita post aplikado de efika [[frostoĉeno]].<ref name=pxk>Kohli, Pawanexh (2008) "Why Cold Chain for Vegetables" in [http://crosstree.info/Documents/Care%20of%20F%20n%20V.pdf ''Fruits and Vegetables Post-Harvest Care: The Basics'']. Crosstree Techno-visors</ref> Malvarma stokado estas partikulare utila por legomoj kiaj florbrasikoj, melongenoj, laktukoj, rafanoj, spinacoj, terpomoj kaj tomatoj, kies plej bona temperaturo dependas el la tipo de produkto. Estas temperatur-kontrolaj teknologioj kiuj ne postulas la uzadon de elektro kia vaporiga malvarmigo.<ref name=Sinha>{{citeCite book|author1=Sinha, Nirmal |author2=Hui, Y.H. |author3= Evranuz, E. Özgül |author4=Siddiq, Muhammad |author5=Ahmed, Jasim |title=Handbook of Vegetables and Vegetable Processing |url=https://books.google.com/books?id=Fz58umYZVK8C&pg=PT192 |year=2010|publisher=John Wiley & Sons |isbn=978-0-470-95844-5 |pages=192, 352}}</ref> Stokado de fruktoj kaj legomoj en kontrolita atmosfero kun altaj niveloj de karbona dioksido aŭ altaj niveloj de oksigeno povas malhelpi mikroban kreskon kaj etendi stokan vivon.<ref name=Thompson>{{citeCite book|author= Thompson, A. Keith|title=Controlled Atmosphere Storage of Fruits and Vegetables |url=https://books.google.com/books?id=9DUh8FcKQtsC&pg=PA18|year=2010 |publisher=CABI |isbn=978-1-84593-647-1 |page=18}}</ref>
La traktado de legomoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj fare de [[joniga radiado]] povas esti uzata por konservi ilin kaj el mikroba infektado kaj el insekta damaĝo, same kiel el fizika kadukiĝo. Ĝi povas etendi la stokadan vivon de la manĝaĵoj sen rimarkinda ŝanĝo de ties proprecoj.<ref>{{cite web |url=https://www.iaea.org/sites/default/files/publications/magazines/bulletin/bull18-0/18005480406su.pdf |title=Use of nuclear energy to preserve man's food |author=de Zeeuw, Dick |publisher=International Atomic Energy Agency |accessdate=2015-03-22}}</ref>
La celo de la konservado de legomoj estas etendi ties disponeblon por konsumadaj aŭ merkatigaj intencoj. La celo estas rikolti la manĝaĵojn je ties maksimuma stato de palatabluma kaj nutra valoroj, kaj konservi tiujn kvalitojn por etenda periodo. La ĉefaj kaŭzoj de kadukiĝo ĉe legomoj post ili estas kunigitaj estas la agoj de naturaj [[enzimo]]j kaj la damaĝo farita de [[mikro-organismo]]j.<ref name=MAFF/> Enladigado kaj frostigado estas la plej ofte uzataj teknikoj, kaj legomoj konservitaj pere de tiuj metodoj estas ĝenerale similaj laŭ nutra valoro al kompareblaj freŝaj produktoj rilate al [[karotenoido]]j, [[vitamino E]], [[Oligoelemento|mineraloj]] kaj dieta [[fibro]].<ref>{{cite journal |author=Rickman, Joy C. ; Bruhn, Christine M.; Barrett, Diane M. |year=2007 |title=Nutritional comparison of fresh, frozen, and canned fruits and vegetables II. Vitamin A and carotenoids, vitamin E, minerals and fiber |journal=Journal of the Science of Food and Agriculture |volume=87 |issue=7 |pages=1185–1196 |doi=10.1002/jsfa.2824 }}</ref>
[[Dosiero:Bean field Seabrook Farm1a33785v.jpg|thumbeta|Fabokampo kaj enladigejo, Nov-Ĵerzejo, Usono.]]
[[Enladigado]] estas procezo dum kiu la enzimoj de la legomoj estas malaktivigitaj kaj la mikro-organismoj ĉeestantaj estas mortigitaj pere de la varmo. La sigelita lado ekskludas aeron el la manĝaĵo ([[sterilvakuigo]]) por eviti sekvan kadukiĝo. La plej malalta necesa varmo kaj la minimuma proceztempo estas uzataj por eviti la mekanikan difektiĝon de la produkto kaj por konservi la guston tiom for kiom eblu. La lado estas tiam kapabla esti stokita je averaĝe mediaj temperaturoj dum longa tempoperiodo.<ref name=MAFF/>
[[Frostigita manĝaĵo|Frostigi]] legomoj kaj teni ties temperaturon sub −10 °C (14 °F) evitos ties difektiĝon dum mallonga periodo, dum temperaturo de −18 °C (0 °F) estas postulata por pli longdaŭra stokado. La enzim-agado estos simple malhelpita, kaj [[brogado]] de taŭge grandaj preparitaj legomoj antaŭ frostado malpliigas tion kaj kaj evitas la disvolvigon de disaj gustoj. Ne ĉiuj mikro-organismoj estos mortigitaj je tiuj temperaturoj kaj post malfrostigo la legomoj estu uzataj tuje ĉar alimaniere, ajnaj ĉeestaj mikroboj povas proliferi.<ref>{{citeCite book|author1=Hui, Y. H. |author2=Ghazala, Sue|author3=Graham, Dee M. |author4=Murrell, K. D. |author5= Nip, Wai-Kit |title=Handbook of Vegetable Preservation and Processing|url=https://books.google.com/books?id=dVpQVJ46C5gC&pg=PA288 |year=2003 |publisher=CRC Press|isbn=978-0-203-91291-1|pages=286–290}}</ref>
[[Dosiero:Sun-dried tomatoes (4694706270).jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Sunsekigado de tomatoj en Grekio.]]
Tradicie, [[manĝosekigado|sunsekigado]] estis uzata por kelkaj produktoj kiaj tomatoj, fungoj kaj faboj, etendingante la produkton sur bretoj kaj turnigante la produkton laŭ vicoj. Tiu metodo suferas pro kelkaj malavantaĝoj kiaj manko de kontrolo sur sekigindicoj, difektiĝo kiam la sekigado estas malalta, poluado pro malpurigo, malsekigo pro pluvo kaj atako fare de roduloj, birdoj, insektoj kaj aliaj bestoj. Tiuj malavantaĝoj povas esti malpliigitaj pere de la uzado de [[sunenergio|sunenergiaj]] sekigiloj.<ref name="PrakashGarg"/> La sekigita produkto devas esti apartigita el reabsorbado de malsekigo dum stokado.<ref name=MAFF/>
=== Ĉefaj produktantoj ===
[[Dosiero:The farmer's market near the Potala in Lhasa.jpg|thumbeta|[[Farmista merkato]] montranta vendatajn legomojn apud la [[Palaco Potala]] en [[Lasa]], [[Tibeto]]]]
[[Dosiero:Vegetable Shop in Meppadi.jpg|thumbeta|Legomvendejo en Barato.]]
[[Dosiero:Veggies.jpg|thumbeta|Legomoj en [[ĉiovendejo]] en Usono.]]
[[Dosiero:VegetablesSupermarket.jpg|thumbeta|Legomoj en ĉiovendejo en Kanado.]]
En 2010, Ĉinio estis la plej granda produktanta de legomoj lando, kun ĉirkaŭ la duono el la tutmonda produktado. Barato, Usono, Turkio, Irano kaj Egipto estis la venontaj plej grandaj produktantoj. Ĉinio havis la plej grandan terareon dediĉitan al la produktado de legomoj, kvankam la plej granda averaĝe rikoltokvanto estas atingita en Hispanio kaj Sud-Koreio.<ref>{{cite web |url=http://www.fao.org/docrep/018/i3107e/i3107e.PDF |title=Table 27 Top vegetable producers and their productivity |work=FAO Statistical Yearbook 2013 |publisher=Food and Agriculture Organization of the United Nations |page=165 |accessdate=2015-09-14}}</ref>
{| class="sortable wikitable" style="text-align:right"
! Lando !! Areo kultivata
ja miloj da hektaroj
!! Rikolto
miloj da kg/ha
!! Produktado
miloj da tunoj
| style="text-align:left"|Ĉinio || 23,458 || 230 || 539,993
La [[Internacia Organizaĵo por Normigado]] (ISO) publikigas internacian normigadon por sekurigi ke produktoj kaj servoj estas sekuraj, fidindaj kaj bonkvalitaj.
Estas nombraj normigadoj de ISO koncerne al fruktoj kaj legomoj.<ref name="fvdp">{{cite web | title = 67.080: Fruits. Vegetables | publisher = [[International Organization for Standardization]] | url = http://www.iso.org/iso/iso_catalogue/catalogue_ics/catalogue_ics_browse.htm?ICS1=67&ICS2=80 | accessdate = 2009-04-23 }}</ref> ISO 1991-1:1982 listigas la botanikajn nomoj de 61 plantospecioj uzataj kiel legomoj kun ties komunaj nomoj de legooj en angla, franca kaj rusa.<ref>{{cite web |url=http://www.iso.org/iso/home/store/catalogue_tc/catalogue_detail.htm?csnumber=6728 |title=ISO 1991-1:1982: Vegetables -- Nomenclature |publisher=International Organization for Standardization |accessdate=2015-03-20}}</ref> ISO 67.080.20 kovras la stokadon kaj transporton de legomoj kaj ties derivaj produktoj.<ref>{{cite web |url=http://www.iso.org/iso/home/store/catalogue_ics/catalogue_ics_browse.htm?ICS1=67&ICS2=080&ICS3=20& |title=67.080.20: Vegetables and derived products |publisher=International Organization for Standardization |accessdate=2015-03-20}}</ref>
== Vidu ankaŭ ==
== Referencoj ==
{{referencojReferencoj|2}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektojProjektoj|commonscat=Vegetables}}
* [http://web.archive.org/20010419070457/www.geocities.com/wfpilger/legomol3.htm PPL Legomoj - Esperanto-nomoj por legomoj manĝataj en Nord-Okcidenta Eŭropo]
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Vegetable|revizio=695435037}}
{{havendaHavenda artikolo|Legomo}}
{{Leginda}}
109 482
redaktoj