Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
anstataŭigo de specialaj signoj, esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 18:
|komunejo =
}}
'''Citrono''' (''Citrus × limon'') estas la [[frukto]] de la [[citronujo]] ([[citronarbo]] aŭ [[limono]]<ref>[[PIV2]], p. 200.</ref> el [[araba]]: ليمون, ''laimún'', de la [[persa]] ''laimú'' aŭ ''laimún''). La citronujo devenas de [[Sudorienta Azio]], kaj disvastiĝis tra la [[Mediteraneo|mediteranea]] areo ekkultivita tie ekzemple fare de la [[araboj]] inter la jaroj [[1000]] kaj [[1200]].
 
== Priskribo de la frukto ==
[[Dosiero:Lemon-edit1.jpg|250px|eta|maldekstre|La [[citronsuko]] estas bona ekzemplo de acida gusto.]]
La frukto citrono fizike karakteriziĝas per ĝia ovala formo kun pintoj en siaj ekstremoj kaj per diversdika ŝelo (malmultaj milimetroj ĝis preskaŭ unu centimetro). Kiam la citrono estas matura, ĝia ŝelo estas ekstere flava kaj interne blanka. Eĉ se ĝi estas manĝebla, ne estas kutime manĝi krude la citronon pro ĝia tro multa kvanto da [[acida gusto]]. Ĝi estas kulturata ĉefe pro sia [[suko]], tamen ankaŭ la [[pulpo]] kaj ŝelo estas uzataj en [[kuirarto]]. Citronsuko estas proksime 5-%-a [[citrata acido]], kio donas al la frukto sian (kaj ĝian) acidan guston. Krome, la citrono estas vaste uzata kiel deinfektaĵo kaj sengrasaĵo. La citronujo estas fruktarbo kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por la citronoj kaj por [[ligno]] uzata en fajna [[meblofarado]]. Ekzistas citronoj sen semoj, sed male al [[mandarino]]j, ili ne estas aparte kultivataj kaj vendataj, ĉar utilo de sensemeco validas nur por rekta manĝo kio ne estas la situacio de la citrono. Ĝi enhavas [[citrata acido|citratan acidon]], hesperidinon kaj vitaminojn kiaj la jenaj: [[vitamino C]] -30 mg en 100 gr, vitaminoj A, B1 ([[tiamino]]), B2 ([[riboflavino]]), B3, B5 kaj B6; mineralojn kiaj la jenaj: [[Kalcio]], [[Kupro]], [[Kloro]], [[Fero]], [[Fosforo]], [[Magnezio]], [[Mangano]], [[Kalio]], [[Natrio]] kaj [[Sulfuro]].
Linio 26:
'''Citronujo''' (''Citrus × limon'') estas la [[fruktarbo]] rezulta de [[Hibrido|hibridiĝo]] inter ''C. medica'' (foje franca citrono) kaj ''C. aurantium'' (maldolĉa oranĝarbo).<ref>Gulsen, O.; M. L. Roose (2001). "Lemons: Diversity and Relationships with Selected Citrus Genotypes as Measured with Nuclear Genome Markers". Journal of the American Society of Horticultural Science, 126:309–317</ref> Kvankam aliaj aŭtoroj opinias ke estas la rezulto de diversaj kruciĝoj inter ''Citrus medica'' kaj ''Citrus × aurantifolia''.<ref> ''A classification for edible Citrus (Rutaceae)'' D.J. Mabberley. [https://www.rbgsyd.nsw.gov.au/__data/assets/pdf_file/0019/73216/Tel7Mab167.pdf]</ref> Ĉiuokaze, evidente citronujoj estas [[grefto|grefteblaj]] kun [[oranĝarbo]]j, tiele ke unusola arbo povas produkti [[oranĝo]]jn en unu branĉo kaj citronojn en alia.
 
=== Patra specio ===
{{Ĉefartikolo|Cedrato}}
'''Cedrato''' (''Citrus medica'') estas specio de [[citruso]]. Estas la frukto de cedratarbo, arbo el plantfamilio [[rutacoj]]. Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed pli multe pli granda kaj pezanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedratoj trafas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verda aŭ flava pulpo gustas acide kaj ne plenas je suko, sed ĝi odoras ĉarmege.
 
== Priskribo de la arbo ==
[[Dosiero:Albatera C. limon-1.jpg|220px|eta|dekstre|Citronarbo: floro kaj burĝonoj.]]
Temas pri [[staŭdo]], kiu povas atingi ĝis kvar metrojn de alto kaj formas malferman [[kanopeo]]n kun granda denseco de branĉoj, tiom ke tio povas rezulti en troa denseco kio povus eĉ strangoli la kreskadon, kio siavice povas postuli specialan laboron de maldensigo fare de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj; ties [[folio]]j estas alternaj, elipsaj, ledecaj de malhelverda koloro (5–10 cm) kaj pli helverdaj burĝone, finintaj pinte kun bordoj ĉu ondecaj aŭ fajne dentecaj. En branĉoj ĝi montras mallongajn kaj dikajn [[dorno]]jn kun danĝeraj pikiloj. Ties floroj, solaj aŭ laŭ paroj aŭ laŭ mallongaj akselaj [[Korimbo|korimbaj]] [[infloresko]]j, montras dikajn blankajn [[petalo]]jn nuance al roza aŭ viola koloroj en la ekstera parto, kun nombraj [[stameno]]j (20–40). Ili povas aperi ĉu izole aŭ formante parojn el ruĝecaj burĝonoj. Povas aperi unuaj florburĝonoj kiam ankoraŭ estas fruktoj en la arbo. La [[ovaro]] derivas en [[Bero|berforma]] [[frukto]] en [[hesperidio]] kun ĝis 18 segmentoj. Ties semoj, kiuj eble mankas pro partenokarpio, estas pli malpli ovalformaj, blankecaj al flavecaj, centimetraj, neregule kaj laŭlonge kun sulkoj.<ref>[http://www.floraiberica.es/floraiberica/texto/pdfs/09_118_00_RUTACEAE.pdf Citrus en Flora Ibérica,] RJB/CSIC, Madrid. Alirita la 19an de Novembro 2018.</ref> La fruktoj dekomence estas malhelverdaj; en nromalaj kondiĉoj (se ili ricevas sunradion), ili flaviĝas, dum plidikiĝas kaj pleniĝas je suko (se estas sufiĉa humideco). Arboj povas produkti du rikoltojn por [[sezono]] (unu printempe kaj dua aŭtune).
 
== Etendo ==
La citronujo estas origina el [[Azio]] ([[Asamo]], nome regiono en [[Barato|nordorienta Barato]], nordo de [[Birmo]] kaj [[Ĉinio]],<ref name="morton"></ref> ĝi ne estis konata de [[Antikva Grekio|antikvaj grekoj]] aŭ [[Antikva Romo|romianoj]], kaj ĝi estis menciita en Okcidento la unuan fojon en la libro pri agrikulturo ''Nabathae'' ĉirkaŭ la 3-a aŭ 4-a jarcento. Ties kultivado ne disvolviĝis en [[Okcidento]] ĝis post la [[Islama invado de Iberio]], kaj poste etendiĝis laŭ la tuta [[Mediteraneo|Mediteranea marborda regionaro]] kie ĝi estas tre kultivata, pro la taŭgeco de la [[Mediteranea klimato|klimato]], por ties interna konsumo kaj por [[eksportado]].
 
=== Historio ===
[[FileDosiero:Lemon-Whole-Split.jpg|thumbeta|Citrona ekstera surfaco kaj kruc-sekco.]]
La certa origino de la citrono estas nekonata, kvankam oni supozas, ke citronoj unue kreskiĝis el [[Asamo]] (regiono en nordorienta [[Barato]]), norda [[Birmo]] aŭ [[Ĉinio]].<ref name="morton">{{citeCite web|year=1987|pages=160–168|title=Lemon in Fruits of Warm Climates|author=Julia F. Morton|url=http://www.hort.purdue.edu/newcrop/morton/lemon.html#Description|publisher=Purdue University}}</ref> Genomika studo de la citrono indikis, ke ĝi ests fakte hibrido inter [[amara oranĝo]] (''Citrus × aurantium'') kaj [[cedrato]] (''Citrus medica'').<ref>{{citeCite journal|author1=Gulsen, O.|author2=M. L. Roose|year=2001|title=Lemons: Diversity and Relationships with Selected ''Citrus'' Genotypes as Measured with Nuclear Genome Markers|journal=Journal of the American Society of Horticultural Science|volume=126|pages=309–317}}</ref><ref>[https://www.sciencedaily.com/releases/2011/01/110118101600.htm Genetic origin of cultivated citrus determined: Researchers find evidence of origins of orange, lime, lemon, grapefruit, other citrus species"], ''Science Daily,'' 26a de Januaro, 2011 (Alirita la 10an de Februaro, 2017).</ref>
 
Citronoj alvenis en [[Eŭropo]]l proksime de suda [[Italio]] ne pli poste ol ĉe la dua jarcento p.K., dum la epoko de la [[Antikva Romo]].<ref name=morton/> Tamen, ili ne estis ankoraŭ amplekse kultivataj. Ili estis poste enkondukitaj al [[Persio]] kaj poste al [[Irako]] kaj [[Egipto]] ĉirkaŭ 700 p.K.<ref name=morton/> La citrono estis unuafoje registrita en literaturo en [[araba]] traktaĵo de la 10-a jarcento pri farmado, kaj estis uzata ankaŭ kiel ornama planto en plej fruaj islamaj [[ĝardeno]]j.<ref name=morton/> Ĝi estis distribuitaj amplekse tra la tuta [[araba mondo]] kaj la [[Mediteranea regiono]] inter la jaroj 1000 kaj 1150.<ref name=morton/>
Linio 45:
La unua substanca kultivado de citronoj en Eŭropo ekis en [[Ĝenovo]] en la mezo de la 15a jarcento. La citrono estis poste enkondukita en [[Ameriko]]n en 1493 kiam [[Kristoforo Kolumbo]] alportis citronsemojn al la insulo [[Hispaniolo]] en siaj vojaĝoj. La hispanaj konkeroj kaj koloniadoj tra la tuta Ameriko helpis la disvastigon de la citronsemoj. Ĝi estis uzata ĉefe kiel ornama planto kaj por medicino.<ref name=morton/> En la 19a jarcento, citronoj estis pli kaj pli plantitaj en [[Florido]] kaj [[Kalifornio]], kiuj iam estis hispanaj teritorioj ĝis la fino de la 18-a jarcento.<ref name=morton/>
 
[[FileDosiero:Citronaro.jpg|thumbeta|Citronaro en citronujo.]]
En 1747, la eksperimentoj de [[James Lind]] pri maristoj kiuj suferas pro [[skorbuto]] rezultis en konveno aldoni citronsukon al iliaj dietoj, ĉar tiam la [[vitamino C]] ne estis ankoraŭ konata.<ref name=morton/><ref>{{citeCite book|author=James Lind|title=A treatise on the scurvy. Second edition.|place=London|publisher=A. Millar|year=1757}}</ref>
 
La origino de la vortoj "citrono" kaj "limono" povas esti en la [[Meza Oriento]].<ref name=morton/> La vorto estis en malnovfranca ''limon'', poste en itala ''limone'', el la araba ''laymūn'' aŭ ''līmūn'', kaj el la [[Persa lingvo|persa]] ''līmūn'', ĝenerala termino por fruktoj de [[citruso]]j, kio estas derivaĵo el la sanskrita (''nimbū'', [[limeo]]).<ref>{{citeCite web|url=http://www.etymonline.com/index.php?term=lemon|title=Online Etymology Dictionary|author=Douglas Harper}}</ref>
 
== Fruktokonservado ==
Linio 62:
* ''Citrus medica'' var. ''limon'' <small>[[Carlos Linneo|L.]]</small>
 
== Variaĵoj kaj produktado ==
La diversecoj plej abundaj en la merkato estas: ''Lisbon'', ''Eureka'', ''Primofiori'' kaj ''Verna''.
 
La 'Bonnie Brae' estas oblonga, milda, fajn-ŝela, kaj sensema,<ref>{{cite book |title=The orange: its culture in California |last=Spalding |first=William A. |year=1885 |publisher=Press and Horticulturist Steam Print |location= Riverside, Kalifornio |isbn= |page=88 |url=https://books.google.com/books?id=_l1EAAAAYAAJ&dq=Bonnie%20Brae%20lemon&pg=PA88#v=onepage&q=Bonnie%20Brae%20lemon&f=false |accessdate=March 2, 2012 }}</ref> kiu ĉefe estas kultivata en ka [[Kantono San Diego]], Usono.<ref>{{cite book |title=Rational Diet: An Advanced Treatise on the Food Question |last=Carque |first=Otto |origyear=1923|year=2006 |publisher= Kessinger Publishing |location=Los Angeles, [[Kalifornio]] |isbn=978-1-4286-4244-7 |page=195 |url=https://books.google.com/books?id=zDjmYpZGh_4C&lpg=PA195&dq=Bonnie%20Brae%20lemon&pg=PA195#v=onepage&q=Bonnie%20Brae%20lemon&f=false |accessdate=2a de Marto, 2012}}</ref>
 
La 'Eureka' estas kultivata la tutan jaron kaj abunde. Tiu estas tre ofta varo en [[superbazaro]]j,<ref>{{citeCite web|url=http://www.fourwindsgrowers.com/our-citrus-trees/lemon/principal-lemon-varieties.html |title=Complete List of Four Winds Dwarf Citrus Varieties |publisher=Fourwindsgrowers.com |date= |accessdate=6a de Junio, 2010}}</ref> konata ankaŭ kiel 'Kvar Sezonoj' (''Quatre Saisons'') pro sia kapablo por produkti frukton kaj floroj kune la tutan jaron. Tiu variaĵo estas disponebla ankaŭ kiel planto por hejmaj produktantoj.<ref>{{cite news |first=Ursula |last=Buchan |url=https://www.telegraph.co.uk/gardening/3325753/Kitchen-garden-lemon-tree.html |title=Kitchen garden: lemon tree |work=The Daily Telegraph |date= 22a de Januaro, 2005 |accessdate=24a de Januaro, 2014 |location=London}}</ref> Estas ankaŭ rozkolora variaĵo Eureka (''Citrus × limon''), kun verda kaj flava variegatigita ekstera ŝelo.<ref>[http://www.citrusvariety.ucr.edu/citrus/variegatedpink.html Variegata rozkolora] ĉe Citrus Variety Collection.</ref>
 
La 'Femminello St. Teresa', aŭ 'Sorrento'<ref name="latimes">{{cite news|url=http://www.latimes.com/features/la-fo-limoncello8sep08,0,771590.story |title=Taste of a thousand lemons |work= Los Angeles Times |date= 8a de Septembro, 2004|accessdate= 21a de Novembro, 2018}}</ref> estas indiĝena de Italio. La ŝelo de tiu frukto estas granda enhavanto de citronoleoj. Ĝi estas la variaĵo tradicie uzata por la produktado de ''[[limoncello]]''.
 
[[FileDosiero:Homemade limoncello.jpg|thumbeta|100px|Botelo da hejmproduktita ''limoncello''.]]
La 'Yen Ben' estas Aŭstralazia kultivaro.<ref>{{cite web |url=http://ceventura.ucdavis.edu/ben/citrus/misc/new_zealand.htm |title=New Zealand Citrus |publisher=ceventura.ucdavis.edu |accessdate=13a de Junio, 2010}}</ref>
 
Linio 81:
! Lando !! Jaro [[2004]] !! Jaro [[2002]]
|-
| [[Meksiko]] || 1.824.890 || 1.725.090
|-
| [[Barato]] || 1.420.000 || 1.440.000
|-
| [[Irano]] || 1.100.000 || 1.040.000
|-
| [[Hispanio]] || 1.050.000 || &nbsp;&nbsp;919.700
|-
| [[Argentino]] || &nbsp;&nbsp;950.000 || 1.313.266
|-
| [[Brazilo]] || &nbsp;&nbsp;950.000 || &nbsp;&nbsp;984.551
|-
| [[Usono]] || &nbsp;&nbsp;732.000 || &nbsp;&nbsp;733.001
|-
|[[Ĉinio]] || &nbsp;&nbsp;618.300 || &nbsp;&nbsp;520.568
|-
|[[Italio]] || &nbsp;&nbsp;550.000 || &nbsp;&nbsp;486.410
|-
| [[Turkio]] || &nbsp;&nbsp;535.000 || &nbsp;&nbsp;525.000
|}
 
== Uzado ==
[[Dosiero:Lemon cut.jpg|250px|eta|dekstre|Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.]]
La frukto posedas grandan enhavon en [[vitamino C]] (501,6 mg/L) kaj [[citrata acido]] (49,88 g/L).
 
La citrono apenaŭ estas manĝebla pro sia forta [[acida gusto]], kvankam foje oni uzas pecojn aldone al kelkaj pladoj, ekzemple fiŝaĵoj aŭ trinkaĵoj. Plej ofte kio estas uzata estas la citronsuko.
Linio 112:
Ties karaktera acida gusto estas havigata de la [[citrata acido]] (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas [[limoneno]] kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la [[palato]] reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa [[epitelio]].
 
[[Dosiero:LemonadeJuly2006.JPG|thumbeta|250px|rightdekstra|Glaso da limonado kun [[glacio]].]]
Ĉefa uzado en [[kuirarto]] estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple [[fiŝo]]j kaj [[salato]]j; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de [[vinagro]], kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por [[dolĉaĵo]]j (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por [[limonado]] (trinkaĵo farita el akvo, citronoj aŭ citronsuko, kaj sukero). Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj [[infuzaĵo]]j aŭ [[alkoholaĵo]]j, kiaj [[vodko]], [[kubalibre]] ktp.
 
=== Nutra uzado ===
* Citrono estas uzata por prilabori desertojn aŭ naturajn trinkaĵojn kiel [[limonado]] aŭ dolĉa lakto (lakto boligita dum oni aldonas citronŝelon), al kiu oni aldonas ankaŭ [[cinamo]]n. La tranĉaĵoj estas uzataj kiel ornamo kaj aldono de iometa gusto por [[trinkaĵo]]j. Pro la [[acido|acideco]] de sia suko, ĝi povas esti uzita por [[trinkakvo|trinkebligi akvon]], aldonante 4 aŭ 5 gutojn por ĉiu glaso de akvo. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por moligi [[viando]]n.
* La citronsuko estas ofte uzata en [[Britio]] por esti aldonita al [[patkuko]]j, speciale en Karnavala Mardo. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel mallongdaŭra konservilo por kelkaj manĝaĵoj kiuj tendencas oksidigi kaj bruniĝi post eltranĉigo (enzima brunigo), kiel ĉe [[pomo]]j, [[banano]]j, kaj [[avokado]]j, en kiuj ties acido denaturigas la enzimojn.
* En [[Peruo]] citrono estas la baza ingredienco de la [[cebiĉe]], simbola plado de la Perua kuirarto, kaj de aliaj tipaj pladoj de la marbordo de Peruo. Krome ĝi estas uzata en la preparado de kokteloj kun bazo sur [[pisko]] kiel ''sour'' aŭ ĉilkano kaj en multnombraj [[saŭco]]j, specaĵoj kaj [[vinagreto]]j.
* En [[Maroko]], citronoj estas konservataj en kruĉoj aŭ bareloj de [[salo]]. La salo penetras la ŝelon kaj internan blankan kovrilon, moligante ilin, kaj plekas ilin tiel ke ili povas daŭri preskaŭ senfine. La konservitaj citronoj povas esti uzataj por ampleksa vario de pladoj kaj trinkaĵoj. Konservitaj citronoj povas esti trovitaj ankaŭ en Siciliaj, Italaj, Grekaj kaj Francaj pladoj.
* La folioj de la citronarbo estas uzataj por kuiri [[teo]]n kaj por prepari kuiritajn viandojn kaj marbestojn. En granda parto de [[Portugalio]] se oni mendas en trinkejo aŭ restoracio simple teon aŭ teon kun citrono (''chá'' aŭ ''chá limão'') oni povas ricevi simple citronan ŝeleron ene de varma akvo, dum se oni deziras ricevi normalan teon oni devas mendi nigran teon (''chá preto''). En multaj partoj de Eŭropo estas populare trinki teon kun iom da citrono (ĉu tranĉaĵo aŭ suko) kaj tiu kutimo etendiĝis ankaŭ al la malvarma teo industrie vendata ĉefe somere.
 
Linio 132:
* La citronarbo posedas glatan ŝelon kaj [[ligno]]n malmolan kaj flavecan tre uzata por laboroj de meblaro kaj alta [[ĉarpentado]].<ref>[http://muestrariodemaderas.weebly.com/limonero.html citronarbo en Montraĵoj de lignoj]</ref>
* Citronoj estis la ĉefa industria kaj komerca fonto de [[citrata acido]] antaŭ la disvolvigo de la industriaj procezoj bazitaj sur [[fermentado]].<ref> M. Hofrichter (2010). [https://books.google.es/books?id=80XBNrGsIywC&pg=PA224&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Industrial Applications.] Springer. p. 224. ISBN 978-3-642-11458-8. Alirita la 20an de Novembro 2018.</ref>
* La suko de la citrono povas esti uzata por purigado. Duono da citrono trempita en salo aŭ [[bakpulvoro]] estas uzata por briligi kuirilojn aŭ kuirujojn el [[kupro]] ([[bronzo]]). La acido dissolvas la kuproruston kaj abraziaĵoj helpas la purigadon. Kiel saniga kuireja senodorigilo la citronsuko povas ne nur senodorigi, sed ankaŭ forigi la [[graso]]n, la lesivajn makulojn, kaj desinfektigi; miksite kun bakpulvoro, ĝi forigas makulojn el plastaj manĝujoj. La oleo de la citrona ŝelo havas ankaŭ variajn uzojn. Ĝi estas uzata kiel lignopurigilo kaj polurilo, kaj ties solviga propraĵo estas uzita por dissolvi malnovan [[vakso]]n, fingromakulojn kaj diversajn malpuraĵojn. Citronoleo kaj oranĝoleo estas uzataj ankaŭ kiel nevenena [[insekticido|insekticida]] traktado.
* Tradicie (kaj ĉefe en fikciaj verkoj de [[literaturo]] aŭ [[kinarto]]) la citronsuko estas uzata kiel ''nevidebla'' [[inko]], kiu post sekigado iĝas fakte nevidebla, kaj videbla nur rigardata kontraŭlume aŭ per aplikado de varmo.<ref> Mirsky, Steve (20a de Aprilo, 2010). [https://www.scientificamerican.com/podcast/episode/invisible-ink-and-other-science-of-10-04-20/ "Invisible Ink and More: The Science of Spying in the Revolutionary War".] Scientific American. Alirita la 20an de Novembro 2018. </ref>
* Citronoleo povas esti uzata en [[aromoterapio]]. Aromo de citronoleo ne influas la homan [[Imuna sistemo|imunsistemon]],<ref> Kiecolt-Glaser, J. K.; Graham, J. E.; Malarkey, W. B.; Porter, K; Lemeshow, S; Glaser, R (2008). [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2278291/ "Olfactory influences on mood and autonomic, endocrine, and immune function".] Psychoneuroendocrinology. 33 (3): 328–39. doi:10.1016/j.psyneuen.2007.11.015. PMC 2278291. PMID 18178322. Alirita la 20an de Novembro 2018.</ref> sed povas kontribui al la fizika kaj emocia rilaksado.<ref> Cooke, B; Ernst, E (2000). [https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC1313734/pdf/10962794.pdf "Aromatherapy: A systematic review" (PDF).] British Journal of General Practice. 50 (455): 493–6. PMC 1313734. PMID 10962794. Alirita la 20an de Novembro 2018.</ref>
* Unu eduka scienca eksperimento konsistas en la ligado de [[elektrodo]]j al citrono kaj ties uzado kiel [[pilo]] por produkti [[elektro]]n. Kvankam tiuj povas generi malmultan [[energio]]n, kelkaj citronpiloj povas funkciigi malgrandan ciferecan horloĝon.<ref> [https://www.energyarchive.ca.gov/ "Lemon Power".] California Energy Commission. Alirita la 7an de Decembro, 2014. </ref> Tiuj eksperimentoj funkcias ankaŭ kun aliaj fruktoj kaj vegetaloj. Pri tiu afero estas artikolo [[citrona baterio]].
 
== Malsanoj kaj parazitoj ==
La citronarbo estas atakata de la blanka laŭso (''Aspidiotus nerii''). Tiu onisko ĝenas la fruktojn ekde ties formado ĝis la matureco, kio okazigas gravan ekonomian malbonon por la agrikulturistoj.
 
Linio 144:
La citronarbo survivas en medio de nombraj virusoj, agresemaj, kiel tiuj korespondaj al la nomata ''tristeco'' de la citrusoj.<ref> Lee, Richard F. (2015). [https://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S0065352714000037 «Chapter Five - Control of Virus Diseases of Citrus».] Advances in Virus Research 92: 143-173. Konsultita la 19an de Novembro 2018. </ref> Rilate al la greftaĵo por malhelpi la virusojn, en Hispanio estas malpermesita la uzado de la maldolĉa oranĝarbo kiel modelo. Tiaj greftaĵoj devas esti ''citrange troyer'', fragmita citrango, kleopatra mandarenarbo aŭ ''poncirus trifoliata'', kiuj ne havas problemojn kun la viruso de la tristeco.<ref> Walter Reuther, ''The Citrus Industry'', Volume IV, p. 102, en [https://books.google.es/books?id=Bzv8n96-A10C&pg=PA102&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Google Libroj] Konsultita la 19an de Novembro 2018. </ref> La arbidejaj entreprenoj greftas nur atestigilitajn burĝonojn aŭ senigitajn el la virusoj plej gravaj en citrusoj.<ref> Brunt, A.A., Crabtree, K., Dallwitz, M.J., Gibbs, A.J., Watson, L. Zurcher, E.J. (eds.) (1996 antaŭen). `Plant Viruses Online: Descriptions and Lists from the VIDE Database. Versio: 20a de aŭgusto 1996.' URL «Arkivita kopio». Arkivita el la originalo en la 17a de oktobro 2001. Konsultita la 21an de oktobro 2011. </ref>
 
=== Aliaj plagoj ===
[[Dosiero:Citronoj.jpg|thumbeta|Citronoj atakitaj de [[plago]] de kalifornia onisko. Tamen sufiĉas lavi la atakitajn citronojn kaj oni povas uzi ilin por [[kuirarto]].]]
* Afidedoj: eble la plej damaĝa estas la nigra afido de la citrusoj (''Toxoptera aurantii'').
* [[Akaro]]j: ruĝa araneo aŭ ruĝa akaro kaj, speciale la eriofida akaro ''Aceria sheldoni'' aŭ akaro de la mirindaĵoj de la [[burĝono]]j, tiel nomita ĉar, atakante la florajn burĝonojn, ĝi produktas kuriozajn misformaĵojn en la fruktoj, kiuj akiras strangajn distorditajn formojn.
Linio 152:
* Muŝoj de frukto: muŝo de la Mediteraneo (''Ceratitis capitata'') kaj amerika muŝo (''Anastrepha fraterculus''): la inoj ovodemetas pere de sia ovodemetilo en la frukto, sed la [[larvo]]j disvolviĝas nur en la dolĉaj citrusoj (oranĝoj, mandarinoj, grapfruktoj), ĉar ili ne eltenas la acidecon de la citrono.
 
== Hortikulturo ==
Citronoj postulas minimuman temperaturon de ĉirkaŭ 7º, kaj tiele ili povas elteni la tutan jaron en moderaj klimatoj, sed tio iĝas pli akre dum ili maturiĝas.<ref name="rhs">{{citeCite web|url=https://www.rhs.org.uk/advice/grow-your-own/fruit/citrus|title=Citrus|publisher=Royal Horticultural Society|date=2017|accessdate=19a de Aprilo 2017}}</ref> Citrusoj postulas minimuma pritondadon de troe densaj branĉoj, kaj fortranĉadon de la plej altaj branĉoj por kuraĝigi la arbustecan kreskadon kaj eviti tro altajn foriradon de branĉoj kaj fruktoj.<ref name=rhs/> En somero, forigo de la branĉopintoj de la plej kreskemaj partoj certigas pli abundan disvolvigon de la [[kanopeo]]. Kiam maturaj plantoj povas produkti nedeziritajn, rapid-kreskajn burĝonojn nome ‘akvo-burĝonoj’, tiuj estas forigitaj el la ĉefaj branĉoj de la supro aŭ mezo de la planto.<ref name=rhs/>
 
== Citronoj kaj kulturo ==
[[Dosiero:P2101990,lemon.jpg|thumbeta|Citrono ĉearbe.]]
La citronujo havigas koloron, varmon kaj bonodoron al domoj kaj ĉefe ĉe kortoj. Tiu arbo alproksimigas onin al trankvileco de la tradicia vivo. Ĝi posedas aromon kiu kondukas al pasintecaj sentoj, al memoroj, kiel videblas en la suba literatura mencio. Laŭlonge de jarcentoj, la citronujo ĉeestis en la popola kulturo, kiel familiara arbo kiu havigas personecon al korto, fruktoĝardeno aŭ horto.<ref> Herrero Uceda, Miguel: "El alma de los árboles". 2008. Elam Editores. ISBN 9788493658502</ref>
 
En suda [[Hispanio]] estas kutimo havi citronujojn en kortoj, foje kiel ununura kaj simbola arbo, vegetaĵo aŭ ornamaĵo. Ili utilas hejme por havigi fruktojn, sed ankaŭ por ombron somere, bonodoro dumflorade ktp. Ege famas la du unuaj versoj de poeziaĵo de [[Antonio Machado]] nome "Retrato" (portreto) kiuj diras pli malpli: "Mia infanaĝo estas memoroj de sevila korto/ kaj hela horto kie maturiĝas citronuj'".<ref> "Mi infancia son recuerdos de un patio de Sevilla, / y un huerto claro donde madura el limonero", [[Antonio Machado]], "Campos de Castilla", citita el ''Poesías completas'', Espasa-Calpe. [[Madrido]], 1983. 9a eld., p. 136.</ref>
Linio 200:
 
== Referencoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
== Bibliografio ==
* Roberto Michele Suozzi, ''Le piante medicinali'', Roma, Newton&Compton, 1994.
* Sheila Lavery, ''Aromaterapia'', Milano, Gruppo Editoriale Armenia, 1997.
Linio 213:
* Ingrid kaj Peter Schönfelder: ''Das neue Buch der Heilpflanzen''. Franckh-Kosmos Verlag, Stuttgart 2011, ISBN 978-3-440-12932-6.
 
{{projektojProjektoj}}
 
== Vikipediaj fontoj ==
* {{Tradukita|lingvo= es |artikolo=Citrus × limon |revizio=111877276 }}
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Lemon |revizio=867713169 }}
 
{{havendaHavenda artikolo|Citrono}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Citruso]]