Albrecht Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, pli bona ŝablono (PAĜNOMO), formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto artisto
| nomo = {{PAGENAMEPAĜNOMO}}
| dosiero = [[Dosiero:Albrecht Dürer, Selbstbildnis mit 26 Jahren (Prado, Madrid).jpg|230px]]
| priskribo = Albrecht Dürer, memportreto, [[1498]]
Linio 7:
| nacieco =
| sukcesis kiel = [[pentristo]] kaj [[grafikisto]]
| dato de morto = {{mortodato kaj aĝo|1528|4|6|1471|5|30}}
| loko de morto = [[Nurenbergo]], {{Sankta Romia Imperio}}
| artista celigo =
| reprezentivaj verkoj =
}}
'''Albrecht DÜRER''' {{prononco|ALbreht DIre<sup>r</sup>}}, esperantigite '''Durero''' (naskiĝis {{naskiĝdato |1471|5|21}} en [[Nurenbergo]], mortis {{mortodato|1528|4|6}} samloke)<ref> Müller, Peter O. (1993) Substantiv-Derivation in Den Schriften Albrecht Dürers, Walter de Gruyter. ISBN 3-11-012815-2. </ref>, literumita ankaŭ kiel '''Durer''' aŭ '''Duerer''' estis germana [[pentristo]], presisto kaj [[grafikisto]]. Krome li restos kiel teoriulo de la [[Germana Renesanco]]. Naskiĝinta en [[Nurenbergo]], Durero establis sian reputacion kaj influon tra Eŭropo kiam li estis ankoraŭ dudekjarulo pro la alta bonkvalito de siaj [[ksilografio]]j. Li estis en komunikado kun la ĉefaj italaj artistoj de sia epoko, kiel [[Rafaelo]], [[Giovanni Bellini]] kaj [[Leonardo da Vinci]], kaj el 1512 li estis patronigita de la imperiestro [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Durero estas rememorata de la eklezioj kaj de Luteranoj kaj de Episkopanoj.
 
La ampleksa verkaro de Durero inkludas [[gravuraĵo]]jn, nome sia preferata tekniko en siaj lastaj presaĵoj, altarpecojn, portretojn kaj mem-portretojn, akvarelojn kaj librojn. La lignogravuraĵoj, kiel tiuj de la serio de la [[Apokalipso (Durero)|Apokalipso]] (1498), esta pli [[Gotika arto|gotikaj]] ol la cetero de lia verkaro. Inter liaj plej famaj gravuraĵoj estas la [[Kavaliro, Morto kaj Diablo]] (1513), [[Sankta Hieronimo en sia studejo]] (1514) kaj ''Melankolio 1a'' (1514), kiuj estis celo de etenda analizo kaj interpretado. Ankaŭ liaj akvareloj markis lin kiel unu el la unuaj eŭropaj artistoj de pejzaĝoj, sed ĉefe liaj ambiciaj lignogravuraĵoj revoluciigis la eblojn de tiu rimedo.
 
Li postlasis nur kelkajn pentraĵojn (''Memportreto, La Roza Festeno, La kvar apostoloj''), sed multajn [[karbodesegno]]jn kaj [[kuprogravuraĵo]]jn, kaj ankaŭ teoriajn verkojn pri matematiko, [[perspektivo]] kaj idealaj [[proporcio]]j. La enkonduko fare de Durero de [[Romia mitologio|klasikaj motivoj]] en Nordeŭropa arto, tra sia sciaro de [[Itala Renesanco|Italaj artistoj]] kaj de Germanaj humanistoj, sekurigis sian reputacion kiel unu el la plej gravaj figuroj de Norda Renesanco.
 
Durero estis la unua artisto, kiu sistemate subskribis siajn grafikaĵojn per [[monogramo]] (AD). Tio baldaŭ iĝis kvalitsigelo, kiun oni kopiis. Laŭ la planoj de Albrecht Durero estis konstruita la [[fortikaĵo]] [[Munot]] en [[Ŝafhaŭzo]].
Linio 34:
Dürer naskiĝis la 21an de majo 1471, kiel tria infano kaj dua filo de siaj gepatroj, kiuj havis almenaŭ dekkvar kaj eble tiom multaj kiom dekok gefilojn. La [[Albrecht Dürer (pli aĝa)|patro de Albrecht Dürer]], kiu nomiĝis ankaŭ Albrecht venis en [[1455]] de Hungarujo, nome el Ajtós, proksime de [[Gyula]],<ref> Heaton, Mrs. Charles (1881). [https://books.google.es/books?id=netZAAAAYAAJ&pg=PA29&redir_esc=y "The Life of Albrecht Dürer of Nürnberg: With a Translation of His Letters and Journal and an Account of His Works".] Seeley, Jackson and Halliday: 29. </ref> al Nurembergo kaj laboris tie sukcese kiel [[oraĵisto]]. En [[1467]] li edziĝis al [[Barbara Holper]], filino de nurenberga majstro. En 25 edzecaj jaroj ŝi naskis 18 gefilojn, el kiuj nur tri supervivis. Albrecht naskiĝis la tria infano la {{daton|21|majo|1471}}. Ekde [[1475]] la familio Dürer vivis en propra domo ĉe la burgo (''Burgstrasse 27''). Albrecht priskribis sian patrinon kiel preĝejulino, kiu punis siajn gefilojn diligente kaj ofte. Verŝajne malfortigita de la multaj gravedecoj, ŝi ofte malsanis.
 
Ankaŭ unu el la fratoj de Albrecht, nome Hans Dürer, estis pentristo kaj trejniĝis kun li. Alia el la fratoj de Albrecht, nome Endres Dürer, ekhavis la negocon de sia patro kiel mastra oraĵisto.<ref>[https://oxfordindex.oup.com/view/10.1093/oi/authority.20110803095736400?rskey=Y8iIbB&result=0&q=durer "Dürer – oi".] Alirita la 23an de junio 2019. </ref>
 
La baptopatro de Dürer estis [[Anton Koberger]], kiu lasis oraĵigon por iĝi presisto kaj publikigisto en la jaro de laa nasko de Dürer, kaj iĝis la plej sukcesa publikigisto en Germanio, kaj finfine li ekposedis dudek kvar [[presmaŝino]]jn kaj konstruis nombrajn oficejojn en Germanio kaj eksterlande. La plej fama publikaĵo de Koberger estis la [[Nuremberga Kroniko]], publikigita en 1493 en germana kaj latina eldonoj. Ĝi enhavis senprecedencajn 1,809 lignogravurajn ilustraĵojn (tamen kun multaj ripetitaj uzoj de la sama bloko) fare de la ateliero de [[Michael Wolgemut]]. Dürer eble laboris por kelkaj el tiuj, ĉar la laboro por la projekto komencis kiam li estis kun Wolgemut.<ref name="Bartrum" > Giulia Bartrum, "Albrecht Dürer and his Legacy", British Museum Press, 2002, ISBN 0-7141-2633-0 </ref>
 
Jam june la patro venigis lin en sian metiejon por eduki lin kiel oraĵiston. El tiuj lernojaroj estas lia ''Brustbildo'', kiun li desegnis en [[1484]] laŭ spegulo sur pergamenon (nun en [[Vieno]]) kaj ''Madono kun du anĝeloj'' el [[1485]]. De la fino de [[1486]] ĝis [[1490]] li lernis kaj laboris ĉe la nuremberga pentristo [[Michael Wolgemut]] jam dekkvinjaraĝa en 1486. Ekzistas indicoj, ke Dürer partoprenis la skizojn por la ''Schedelsche Weltchronik'' de [[Hartmann Schedel]]. Ĉar Durero lasis membiografiajn verkojn kaj iĝis tre fama jam kiam li estis dudekjarulo, lia vivo estas bone dokumentata fare de kelkaj fontoj. Post kelkaj jaroj de lernejo, Durero eklernis la bazojn de oraĵado kaj desegnado el sia patro. Kvankam lia patro deziris, ke li plue trejniĝu kiel oraĵisto, li montris pli fruan talenton en desegno. La ''Memportreto de la dektrijarulo'', farita per arĝentskribilo sur blanke fonigita papero, estis datita en 1484 ([[Muzeo Albertina]], [[Vieno]]) "kiam mi estis infano", kiel lia posta subskribo diras. Wolgemut estis la ĉefa artisto en Nurenbergo tiam, per granda ateliero kiu produktis varion de artaĵoj, partikulare lignogravuraĵoj por libroj. Nurenbergo estis tiam grava kaj prospera urbo, centro por publikigo kaj por multaj luksaj komercoj. Ĝi havis fortajn ligilojn kun Italio, speciale kun Venecio, je relative mallonga distanco tra la Alpoj.<ref name="Bartrum"/>
 
=== ''Wanderjahre'' (Veturjaroj) kaj geedziĝo (1490–1494) ===
[[FileDosiero:Albrecht-self.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|La plej frua pentrita ''Memportreto'' (1493) de Albrecht Dürer, oleo, origine sur [[veleno]] ([[Luvro]], [[Parizo]]).]]
Post finkompletigi sian metilernantecon, Durero sekvis la kutiman germanan kutimon ''Wanderjahre'' — Veturjaro, sed fakte ripozjaro — en kiu la metilernanto lenis kapablojn el artistoj de aliaj areoj; Dureri pasigis fore ĉirkaŭ kvar jarojn. Li foriris en 1490, eble por labori kun [[Martin Schongauer]], ĉefa gravuristo de Norda Eŭropo, sed kiu mortis tuj antaŭ la alveno de Durero al [[Colmar]] en 1492.
De [[Pasko]] [[1490]] ĝis [[Pentekosto]] [[1494]] Durero ekmarŝis al [[Supra Rejno]]; la ekzakta vojo de tiu unua el tri grandaj vojaĝoj dum lia vivo estas nekonata. Eble li unue iris al [[Frankfurto]] kaj [[Nederlando]] aŭ al la meza Rejno, antaŭ viziti [[Alzaco]]n en [[1492]]. En Colmar, Durero estis bonvenigita de la fratoj de Schongauer, nome oraĵistoj Caspar kaj Paul kaj la pentristo Ludwig. En 1493 Durero iris al Strasburgo, kie li ekkonis la skulptarton de [[Nikolao Gerhaert]]. La unua pentrita mem-portreto de Durero (nune en [[Luvro]]) estis pentrita tiam, probable por esti sendita al sia fianĉino en Nurenbergo.<ref name="Bartrum"/>
Poste Dürer estis en Bazelo, kie estiĝis la famaj lignogravuraĵoj por la ''Narrenschiff'' de [[Sebastian Brant]] ([[1494]]).
Linio 50:
Tuj post sia reveno al Nurenbergo, nome la 7an de julio [[1494]] Albrecht, estante 23-jaraĝa, edziĝis al [[Agnes Frey]] (mortinta en [[1539]]), filino de amiko de sia patro el malnova konata nuremburga familio, kvankam ŝi alportis nur 200-[[itala florino|orflorinan]] [[doto]]n. La geedzeco kongruis kun aranĝo farita dum sia foresto. Agnes estis la filino de elstara latunisto (kaj amatora harpisto) en la urbo. Tamen, la edzeco restis sengefila. Tiel forpasis la familio Durero, ĉar oni ne konas gefilojn de la du fratoj de Albrecht. La geedzeco ne estis ĝenerale feliĉa, kiel estis indikita de la leteroj de Albrecht Durero en kiuj li ŝercis al [[Willibald Pirckheimer]] en tre akra tono pri sia edzino. li nomis ŝin "olda korvo" kaj faris aliajn vulgarajn rimarkojn. Ankaŭ Pirckheimer ne faris sekreton de sia antipatio al Agnes, priskribis ŝin kiel avara harpio kun akra lango, kiu helpis okazigi la morton de Durero je tre juna aĝo.<ref> Harry John Wilmot-Buxton; Edward John Poynter (1881). ''German, Flemish and Dutch Painting''. Scribner and Welford. p. 24. </ref> Oni kredas amplekse, ke Albrecht estis [[Ambaŭseksemo|duseksema]], sed ne rekta [[samseksema]], ĉar kelkaj el liaj verkoj enhavas temojn de samseksa deziro, same kiel la intima naturo de lia leteraro kun kelkaj tre proksimaj masklaj amikoj.<ref> George Haggerty (5a de novembro 2013). [https://books.google.es/books?id=Pez9AQAAQBAJ&redir_esc=y Encyclopedia of Gay Histories and Cultures.] Taylor & Francis. p. 262. ISBN 978-1-135-58513-6. </ref>
 
=== Unua veturo al Italio (1494–1495) ===
[[Dosiero:Albrecht Dürer 106.jpg|eta|dekstra|''Weiher im Walde'' (Lageto en la arbaro), akvarelo (ĉ. [[1495]]), [[Brita Muzeo]], [[Londono]]]]
Sekve kaj ĝis [[1500]] Durero verkis serion de malgrandaj pejzaĝaj akvareloj kun motivoj el Nurenbergo aŭ el etapoj de sia vojaĝo al [[Venecio]], al kiu li ekvojaĝis jam komence de oktobro [[1494]], t.e. nur tri monatojn post la geedziĝo. Li revenis al Nurembergo maje [[1495]].
Post tri monatoj de sia geedzeco, Durero foriris al Italio, sona, eble instigita de eksplodo de plago en Nurenbergo. Li faris akvarelajn skizojn dum li veturis tra la Alpoj. Kelkaj supervivis kaj aliaj estas dedukteblaj el akurataj pejzaĝoj de realaj lokoj en sia posta verkaro, por ekzemplo en liaj gravuraĵoj pri ''Nemezo''.
 
[[FileDosiero:Agnes Duerer 1494.jpg|thumbeta|maldekstra|Skizo de Durero pri sia edzino Agnes Frey, 1494.]]
En Italio, li iris al Venecio por studi ĝian pli antaŭenrintan artan mondon.<ref name="Lee" > Lee, Raymond L. & Alistair B. Fraser. (2001) The Rainbow Bridge, Penn State Press. ISBN 0-271-01977-8. </ref> Danke al tutorado fare de Wolgemut, Durero lernis kiel fari presaĵojn per seka punkto kaj desegni lingnogravuraĵojn laŭ la germana stilo, baze sur la verkoj de [[Martin Schongauer]] kaj de la Majstro de la Domlibro.<ref name="Lee"/> Li ankaŭ eble havis aliron al kelkaj italaj verkoj en Germanio, sed la du vizitoj kiujn li faris al Italio havis enorman influon sur li. Li verkis, ke [[Giovanni Bellini]] estis la plej malnovaj kaj la plej bonkvalitaj el la artistoj de Venecio. Liaj desegnoj kaj gravuraĵoj montras la influon de aliaj, ĉefe de [[Antonio Pollaiuolo]], kun sia intereso por la proporcioj de la korpo; [[Lorenzo di Credi]]; kaj [[Andrea Mantegna]], kies verkojn li kopiis dum trejnado.<ref> Campbell, Angela and Raftery, Andrew. "Remaking Dürer: Investigating the Master Engravings by Masterful Engraving," [https://artinprint.org/article/remaking-durer-investigating-the-master-engravings/ Art in Print] Vol. 2 No. 4 (Novembro–Decembro 2012). Alirita la 25an de junio 2019. </ref> Durero probable vizitis ankaŭ [[Padovo]]n kaj [[Mantovo]]n dum sia veturo.<ref> La pruvoj pri tiu veturo ne estas definitiva; la sugesto ke ĝi certe okasis estas subtenita de Panofsky (en sia ''Albrecht Dürer'', 1943) kaj aliaj, sed ĝi estis pridisputita de aliaj fakuloj, kiel Katherine Crawford Luber (en sia ''Albrecht Dürer and the Venetian Renaissance'', 2005). </ref>
 
=== Reveno al Nurenbergo (1495–1505) ===
[[Dosiero:Durer Young Hare.jpg|eta|''Feldhase'' ([[Juna leporo]]), akvarelo ([[1502]]), [[Vieno]].]]
En [[1497]] Durero sendependiĝis kaj verŝajne ekde [[1503]] funkciigis propran metiejon kun la kunlaborantoj [[Hans Schäufelein]], [[Hans de Kulmbach]] kaj [[Hans Baldung Grien]]. Esti geedziĝinta estis tiama postulo por tio. Li ege laboris pri siaj verkoj en la urbocentro de Nurenbergo. Dum tiu unua periodo de sia artista vivo li kreis ĉefe [[portreto]]jn kaj kelkajn [[memportreto]]jn: la bildon de sia patro ([[1497]], nun en la nacia galerio en Londono), sian memportreton ([[1498]], nun en la [[Prado-Muzeo]] en [[Madrido]]), tiun de la lindaŭa komercisto Oswald Krell (markitan „Oswolt Krel. 1499”, nun en la bavara ŝtata pentraĵkolekto en [[Munkeno]]), sian memportreton (1500, nun en Munkeno), bildon de [[Frederiko la 3-a (Saksio)|Frederiko la 3-a]] de [[Saksujo]] (1494/97, nun en la ŝtata prusa kulturposedaĵo en [[Berlino]]) kaj aliajn.
Linio 66:
Dum la postaj kvin jaroj lia stilo pli kaj pli integris italajn influojn sub nordaj formoj. Liaj plej bonkvalitaj verkoj de siaj unuaj jaroj de ateliero estis liaj lignogravuraj presaĵoj, ĉefe religitemaj, sed ankaŭ nereligiaj scenoj kiel ''La virbanejo'' (ĉirkaŭ 1496). Tiuj estis pli grandaj kaj pli fajnaj ol la pli granda majoritato de germanaj lignogravuraĵoj ĝistiame, kaj multe pli kompleksaj kaj ekvilibraj laŭ la kompono. Ĉefe tamen li dediĉis sin al [[kuprogravurado]] kaj desegnaĵoj por [[lignogravurado]]. La kuprogravuradon li elprovis jam delonge; la unua konservita folio datiĝas de 1497, sed verŝajne jam ekzistis pli fruaj. El tiu periodo estas ankaŭ: la ''[[Apokalipso (Durero)|Apokalipso de Johano]]'' (1498), serio de 16 lignogravuraĵoj, kaj ''Adamo kaj Evo'' (1504), kuprogravuraĵo.
 
[[FileDosiero:Albrecht Dürer - Portrait of Oswolt Krel - WGA6934.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|''Portreto de Oswolt Krel'', komercisto el [[Lindau (Bodenlago)|Lindau]] ([[Bodenlago]]), kiu partoprenis en la sudgermana mezepoka komerckorporacio ''Große [[Ravensburg]]er Handelsgesellschaft'', 1499.]]
Oni supozas nuntempe, ke estas malverŝajne ke Durero tranĉis li mem siajn lignoblokojn; tiu tasko male estus plenumita de specialista metiisto. Tamen, lia trejnado en la ateliero de Wolgemut, kiu faris multajn ĉizaĵojn, pentris altarerojn, kaj kaj desegnis kaj eltranĉis lingnoblokojn por ĉizado, evidente havigis al li grandan komprenon pri tio kion la tekniko povus produkti, kaj kiel labori per bloktranĉiloj. Durero aŭ faris sian desegnon rekte sur la lignobloko mem, aŭ gluis paperdesegnon al la bloko. Alimaniere, liaj desegnoj estus estintaj detruitaj dum la eltranĉado de la bloko.
 
Lia fama serio de dekses grandaj desegnoj por la ''Apokalipso''<ref>[http://www.payer.de/christentum/apokalypse.htm Johannesapokalypse in klassischen Comics] Alirita la 25an de junio 2019. </ref> estis datita en 1498, same kiel lia gravuraĵo de [[Sankta Mikaelo luktanta kontraŭ la Drako]]. Li faris la unuajn sep scenojn de la ''Granda Pasio'' en la sama jaro, kaj iom poste, serion de dekunu pri la [[Sankta Familio]] kaj sanktuloj. La [[Poliptiko de la Sep Doloroj]], komisiita de [[Frederiko la 3-a (Saksio)|Frederiko la 3-a de Saksio]] en 1496, estis realigita de Durero kaj de liaj helpantoj ĉirkaŭ 1500. En 1502, mortis la patro de Durero. Ĉirkaŭ 1503–1505 Durero produktis la unuajn 17 de serio kiu ilustris la Vivon de la [[Maria (patrino de Jesuo)|Virgulino]], kion li ne finigis dum kelkaj jaroj. Nek tiuj nek la Granda Pasio estis publikigitaj kiel serio ĝis post kelkaj jaroj, sed presaĵoj estis venditaj unuope je konsiderindaj nombroj.<ref name="Bartrum"/>
Linio 74:
 
[[Dosiero:Albrecht Dürer - The Fall of Man (Adam and Eve) - Google Art Project.jpg|eta|dekstra|Origina gravuraĵo de 1504 pri Adamo kaj Evo.|220px]]
La venecia artisto [[Jacopo de' Barbari]], kun kiu Durero renkontiĝis en Venecio, vizitis Nurenbergon en 1500, kaj Durero diris, ke li lernis multon pri la novaj disvolvigoj en [[perspektivo]], [[anatomio]] kaj [[proporcio]] el li. De' Barbari malpretis klarigi ĉion kion li konis, kaj tiel Durero devis fari siajn proprajn studojn, kio iĝos vivodaŭra priokupo. Serio de supervivantaj desegnoj montras la eksperimentojn de Durero pri homa proporcio, kio kondukis al la fama gravuraĵo de [[Adamo kaj Evo (Durero)|Adamo kaj Evo]] (1504), kiu montras lian subtilecon uzante la burinon por la teksturigo de la karnaj surfacoj.<ref name="Bartrum"/> Tiu estas la nura ekzistanta gravuraĵo subskribita per lia kompleta nomo.
 
[[FileDosiero:Albrecht Dürer Betende Hände.jpg|maldekstre|thumbeta|''Preĝantaj manoj'', desegno per krajono kaj inko (ĉirkaŭ 1508).]]
Durero kreis grandajn nombrojn de preparaj desegnoj, speciale por siaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj, kaj multaj supervivas, plej fame la ''Betende Hände'' (Preĝantaj manoj) el ĉirkaŭ 1508, nome studo por apostolo de la altarero de Heller. Li plue faris bildojn per [[akvarelo]] kaj [[guaŝo]] (kutime kombine), kiel por nombraj [[aĵpentraĵo]]j por sekcioj de herbejoj aŭ animaloj, kiel la fama [[Juna leporo]] (1502) kaj la [[Granda herbotufo]] (1503).
 
La ligo de Durero al [[humanismo]] montriĝas en la ilustraĵoj por la teksto de [[Conrad Celtis]], ''„Quatuor libri Amorum”'' ([[1502]]).
 
=== Dua veturo al Italio: Venecio (1505–1507) ===
En [[1505]] Durero duan fojon vojaĝis al [[Venecio]], kie tiam verkis la plej grandaj pentristoj de la [[renesanco]] de la itala skolo, [[Tiziano]], [[Giorgione]], [[Palma la Maljuna]]; sed antaŭ ĉiuj impresis lin [[Giovanni Bellini]], kiun li nomis en letero la „pest in gemell” (plej bona pri pentrarto). Serioza studado, diligenteco kaj kompreno jam junaĝe en la hejmo montris al li la gravecon de bona observado kaj ĝusta desegnado; nun li vidis neimagitan forton kaj profundecon de [[kolorito]], kiu daŭre efikis al li.
 
En Italio, li revenis al la pentrarto, dekomence produktante serion de verkoj realigitaj per [[tempero]] sur [[lino]]. Tio inkludas portretojn kaj altarerojn, ĉefe, la altarero Paumgartner kaj la ''Adorado de la Magiuloj''. El la komenco de 1506 li estis en Venecio ĝis la printempo de 1507.<ref> Müller, Peter O. (1993) Substantiv-Derivation in Den Schriften Albrecht Dürers, Walter de Gruyter. ISBN 3-11-012815-2. </ref> Jam ĉirkaŭ tiu epoko la gravuraĵoj de Durero estis atingintaj grandan popularecon kaj estis amplekse kopiitaj.
[[Dosiero:Albrecht Dürer 099.jpg|eta|dekstra|''Rosenkranzfest'' ([[Rozarifesto]]), oleo sur [[poplo|poplaĵo]] ([[1506]]), nacia galerio, [[Prago]].]]
 
En Venecio li ricevis valoran komision el la migranta germana komunumo de germanaj komercistoj en Venecio, nome la ''[[Rozarifesto]]'' por la Bartolomeo-preĝejo. Tiu artaĵo inkludas portretojn de membroj de la germana komunumo de Venecio, sed montras fortan italan influon. Tiun pentraĵon poste aĉetis altkoste [[Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 2-a]] kaj portigis ĝin de kvar viroj al [[Prago]], kie ĝi restis en la tiea monaĥejo Strahow kaj nun estas en la Nacia Galerio. Ĝi prezentas la kronigon de la Madono fare de du anĝeloj. La virgulino donas [[rozario]]n al la imperiestro, la Kristinfano alian al la papo. La pentraĵo, kiu estas difektita pro surpentrado montras evidentan venecian influon.
 
Aliaj pentraĵoj kiujn Durero produktis en Venecio estas ''La Virgulino kaj la Infano kun la kardelo'', ''Kristo inter la doktoroj'' (supozeble produktita en nur kvin tagoj), kaj nombraj pli malgrandaj verkoj. Kvankam Durero estis alte taksita en Venecio kaj la konsilio ofertis al li jaran salajron de 200 dukatoj, se li loĝos daŭre en la urbo, li tamen revojaĝis hejmen fine de la aŭtuno de la jaro 1506.
Linio 93:
[[Dosiero:Durerhaus-nbg.jpg|eta|maldekstra|La [[Albrecht-Dürer-Domo]] en Nurenbergo, ekde [[1509]] la loĝejo kaj laborejo de Durero.]]
 
=== Nurenbergo kaj la majstroverkoj (1507–1520) ===
[[FileDosiero:Albrecht Dürer - Adam and Eve (Prado) 2.jpg|thumbeta|''[[Adamo kaj Evo (Durero)|Adamo kaj Evo]]'', 1507, [[Muzeo Prado]].]]
Spite la altan konsideron de la venecianoj, Durero revenis al Nurenbergo meze de 1507, kaj restis en Germanio ĝis 1520. Lia reputacio etendiĝis tra tuta Eŭropo kaj li estis en amikaj terminoj kaj en komuniko kun plej el la ĉefaj artistoj kiel [[Rafaelo]], [[Giovanni Bellini]] kaj — ĉefe tra [[Lorenzo di Credi]] — [[Leonardo da Vinci]].
 
Linio 108:
Ekde [[1509]] Durero estis alvokita de la granda konsilio en Nurenbergo, kaj tial verŝajne partoprenis la planadon de la artaj projektoj de la urbo. En tiu epoko li multe pli laboris pri lignogravurado kaj kuprogravurado, pentraĵoj maloftiĝis. Durero ricevis de sia [[meceno]] la [[imperiestro]] [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] oficialan dokumenton (''Freibrief'') kiel protekto kontraŭ kopio de liaj gravuraĵoj. Rimarkindaj verkoj el la jaro [[1512]] estas la gravuraĵoj ''Maria sur la herba benko'' kaj ''Kristo la toleranto''. Plurfoje Durero laboris mendite de la imperiestro [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Ekde 1510/11 ekzistis ligoj, eble okazigitaj de [[Willibald Pirckheimer]]. Ĉiuj ĉi verkoj iel montris la honoron kaj la gloron de la imperiestro. Krom Durero verkis ankaŭ aliaj artistoj por la imperiestro, kiel [[Hans Burgkmair]], [[Hans Schäufelein]], Beck, [[Albrecht Altdorfer]], [[Lucas Cranach la pli maljuna|Lucas Cranach]] kaj [[Jörg Breu la Maljuna]].
 
El 1512, Maksimiliano la 1-a iĝis la ĉefa patrono de Durero. Inter liaj mendoj estis "La triumfa arko"", granda verko presita el 192 apartaj blokoj, kies simbolismo estis parte informita pere de la traduko fare de Pirckheimer de la Hieroglifoj de Horapollo. La programo kaj klarigoj de la desegno estis dezajnita de [[Johannes Stabius]], la arkitektura desegno farita de majstro konstruisto kaj kortega pentristo Jörg Kölderer kaj la lignogravurado mem farita de Hieronymous Andreae, kun Durero kiel desegnistestro. La Arko estis sekvita de "La triumfa procesio"", kies programo estis prilaborita en 1512 fare de Marx Treitz-Saurwein kaj inkludas gravuraĵojn de Albrecht Altdorfer kaj Hans Springinklee, same kiel de Durero.
 
Durero laboris per krajono sur la margenaj bildoj de eldono de la presita Preĝolibro de la Imperiestro; tiuj estis tre nekonataj ĝis oni publikigis faksimilojn en 1808 kiel parto de la unua libro publikigita per [[litografio]]. La laboro de Durero por la libro estis haltigita pro nekonata tialo, kaj la ornamado estis pluigita fare de artistoj kiel [[Lucas Cranach la Maljuna]] kaj [[Hans Baldung]]. Durero faris ankaŭ kelkajn portretojn de la Imperiestro, inklude unu tuj antaŭ la morto de Maksimiliano en 1519.
 
Estiĝis tiuepoke ankaŭ liaj famaj gravuraĵoj: ''[[Ritter, Tod und Teufel]]'' (Kavaliro, morto kaj diablo, [[1513]]), ''Der heilige Hieronymus im Gehäus'' (La sankta Hieronimo en sia laborejo, [[1514]]) kaj la altarero de la "Naskiĝo de Kristo", destinita al la Katarina-preĝejo de Nurenbergo, konata kiel [[Altarero de Paumgartner]], kiu nun troviĝas en Munkeno.
Linio 118:
=== Sukceso en Nederlando (1520–1521) ===
[[Dosiero:Duerer Der Hafen von Antwerpen (1520).jpg|eta|maldekstra|''Der Hafen von Antwerpen'' (La haveno de Antverpeno), plumdesegnaĵo ([[1520]]), Vieno.]]
De [[1518]] ĝis [[1520]] Durero intense laboris pri [[teorio de arto]], kaj pri konceptoj kiel [[proporcio]]j. La morto de Maksimiliano okazis kiam Durero estis suferanta perdon de "mia vidkapablo kaj libera uzado de manoj" (eble okazigita de [[artrito]]) kaj pli kaj pli tuŝita per la verkoj de [[Marteno Lutero]].<ref> Bartrum, 204. Citaĵo el letero al la sekretario de la Elektisto de Saksio. </ref> En julio 1520 Durero faris sian kvaran kaj lastan gravan veturon, por renovigi la imperian pension kiun Maksimiliano estis doninta al li kaj por sekurigi la patronecon de la nova imperiestro, [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]], kiu estis kronota en [[Akeno]].
 
La [[12-an de junio]] [[1520]] li ekveturis kun sia edzino tra la valo de la [[Rejno]], nome preter [[Bamberg]], [[Frankfurto]], [[Kolonjo]] al [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]] kaj aliaj [[nederlando|nederlandaj]] urboj. Ili revenis nur aŭtune de la sekva jaro. La vojaĝo al Nederlando estis sukceso, ĉie la majstro estis festita; la magistrato de Antverpeno proponis al li jaran salajron de 300 guldenoj, belan domon kiel donacon, ĉiujn vivokostojn kaj pagon de ĉiuj liaj publikaj verkoj por ke li restu definitive en Antverpeno. Princoj, eksterlandaj ambasadoroj, kleruloj, kiel [[Erasmo de Roterdamo]], kaj artistoj honoris lin kaj anigis lin al sia socio. En Antverpeno li produktis nombrajn desegnojn per arĝentpinto, kreto kaj [[karbo|karbodesegno]]. Krom iri al la kronigo, li faris ekskursojn al Kolonjo (kie li admiris la pentraĵojn de [[Stefan Lochner]]), [[Nijmegen]], [['s-Hertogenbosch]], [[Bruĝo]] (kie li vidis la Madonon de Bruĝo de [[Mikelanĝelo]], [[Gento (urbo)|Gento]] (kie li admiris la altareron de [[Jan van Eyck]]), kaj [[Zelando]].
 
[[FileDosiero:Bezoek van Albrecht Dürer in Antwerpen in 1520, Henri Leys, 1855, Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen, 2198.jpg|thumbeta|400px|Vizito de Albrecht Dürer en Antverpenon en 1520, [[Jan August Hendrik Leys]], 1855, ''Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen'', [[Antverpeno]], 2198.]]
La novelektita imperiestro, [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] konfirmis la privilegiojn donitajn de Maksimiliano kaj montris al li apartan bonvolon. Lia taglibro de tiu vojaĝo troviĝas en la skriba heredaĵo. Rezulto de la vojaĝo al Nederlando estis ankaŭ granda nombro de bildoj de kleruloj, princoj, artistoj, ktp. Durero kunportis grandan stokon de presaĵoj kun li kaj skribis en sia taglibro al kiu li donacis, ŝanĝis aŭ vendis ilin, kaj por kiom da. Tio havigas raran informon pri la mona valoro atribuita al presaĵoj en tiu epoko. Malkiel ĉe pentraĵoj, ties vendado estis tre rare dokumentita.<ref>Landau & Parshall:350-54 kaj ''passim''</ref> Kvankam la taglibro havigas valoran dokumentan pruvaron, la nederlanda taglibro de Durero montras ankaŭ, ke la vojaĝo ne estis tiom profitodona. Por ekzemplo, Durero proponis sian lastan portreton de Maksimiliano al lia filino, [[Margareto de Aŭstrio (1480-1530)|Margareto de Aŭstrio]], sed finfine li ŝanĝis la pentraĵon kontraŭ blanka vestaro post al Margareto ne plaĉis la portreton kaj malakceptis ricevi ĝin. Dun tiu veturo li renkontiĝis ankaŭ kun [[Bernard van Orley]], [[Jan Provoost]], [[Gerard Horenbout]], [[Jean Mone]], [[Joachim Patinir]] kaj [[Tommaso Vincidor]], kvankam ŝajne li ne renkontiĝis kun [[Quentin Matsys]].<ref>Panofsky, 209</ref>
 
Linio 129:
En la jaroj 1520-1521 Durero gvidis la ornamadon de la nurenberga urbodomo. La ornamaĵoj perdiĝis, sed ekzistas postaj desegnaĵoj el la la jaro 1530 pri ĝi. Estante sekurigitna sian pension, Durero finfine revenis hejmen la [[2-an de julio]] 1521, post ekhavi nedeterminitan malsanon — eble [[malario]] <ref> Panofsky </ref>— kiu tuŝis lin por la cetero de sia vivo, kaj ege malpliigis sian labornivelon.<ref name="Bartrum"/>
 
=== Finaj jaroj en Nurenbergo (1521–1528) ===
[[FileDosiero:Salvator Mundi, by Albrecht Dürer, MET.jpg|thumbeta|''Salvator Mundi'' (Savinto de la mondo), nefinita olepentraĵo sur ligno.]]
Reveninte al Nurenbergo, Duyrero laboris por nombraj grandaj projektoj de religiaj temoj, kiel krucifiksa sceno kaj "Sacra conversazione" (Sankta konversacio), kvankam neniu el ili estis finkompletigita.<ref> Panofsky, 223 </ref> Tio okazis eble parte pro lia malboniĝinta sanstato, sed eble ankaŭ pro la tempo kiun li dediĉis al preparado de siaj teoriaj verkoj pri [[geometrio]] kaj [[perspektivo]], pri proporcioj de homoj kaj ĉevaloj, kaj [[fortikaĵo]]j. En la lastaj jaroj Durero dediĉis sin pli kaj pli al artoteorio kaj venis al konkludoj, kiujn kontraŭdiras la italoj. Ĝis sia morto li daŭre verkis, je la fino verŝajne pri prespreparo de teoria verko pri proporcioj.
 
El la jaro [[1526]] estas interalie la olebildo de ''Hieronymus Holzschuher'' (nomo de komercisto) kiu estas konsiderita la plej bonkvalita el ĉiuj portretoj de Durero. Tamen, kiel konsekvenco de tiu ŝanĝo en la emfazo okazanta dum la lastaj jaroj de sia vivo, Durero produktis kompare malmulte kiel artisto. En pentrarto, estis la menciita portreto de Hieronymus Holtzschuher, ''Madono kun filo'' (1526), ''Salvator Mundi'' (1526), kaj la du paneloj montrantaj Sanktan Johanon kun Sankta Petro en la fono kaj Sanktan Paŭlon kun Sankta Marko en la fono. Tiu lasta granda verko, nome [[La kvar Apostoloj]], estis donita de Durero al la urbo Nurenbergo — kvankam li rericevis 100 guldenojn.<ref name="Panofsky"> Erwin Panofsky, The Life and Art of Albrecht Dürer, Princeton, 1945, ISBN 0-691-00303-3 </ref>
 
Dum por gravuraĵoj, la verkaro de Durero estis limigita al portretoj kaj ilustracioj por sia traktaĵo. La portretoj estis de la kardinal-elektisto [[Albrecht von Brandenburg]]; de [[Frederiko la 3-a (Saksio)|Frederiko la Saĝulo)]], elektisto de Saksio; de la [[Humanismo|humanisma]] fakulo [[Willibald Pirckheimer]]; de [[Philipp Melanchthon]], kaj de [[Desiderius Erasmus|Erasmo de Roterdamo]]. Por tiuj de [[Albrecht von Brandenburg|la Kardinalo]], de Melanchthon, kaj de la fina ĉefa verko, nome desegna portreto de la Nurenberga patricio Ulrich Starck, Durero pentris la fratinojn profile, eble respegulante pli matematikan alproksimigon.
Linio 160:
* [[Adamo kaj Evo (Durero)|Adamo kaj Evo]]
* [[Rinocero de Dürer|Rinocero]]
* [[Apokalipso (Durero)|Apokalipso]]
** [[Sankta Mikaelo luktanta kontraŭ la drako]]
* [[Kavaliro, Morto kaj Diablo]]
Linio 168:
{{Div col end}}
 
== Galerio ==
<gallery widths="168" heights="200" perrow="4" caption="Pentraĵoj">
File:Albrecht Dürer - Ritratto del padre - Google Art Project.jpg|''Albrecht Dürer la Maljuna kun rozario'', 1490, [[Uffizi|Galleria degli Uffizi]], [[Florenco]]
Linio 210:
== Bildaro ==
<gallery>
Dosiero:Albrecht Durer libro.jpg|Kovrilo de ''Albrecht Dürer. Vivo kaj verkado de la fama pentristo''
Dosiero:Albrecht Durer libro 2.jpg|Unua paĝo de ''Albrecht Dürer. Vivo kaj verkado de la fama pentristo''
</gallery>
Linio 218:
{{EdE|D}}
 
== Bibliografio ==
* Bartrum, Giulia. Albrecht Dürer and his Legacy. British Museum Press, 2002. ISBN 0-7141-2633-0
* Campbell Hutchison, Jane. Albrecht Dürer: A Biography. Princeton University Press, 1990. ISBN 0-691-00297-5
Linio 241:
 
{{Bibliotekoj}}
{{havendaHavenda artikolo}}
 
{{Vivtempo|Durer, Albrecht}}
 
[[Kategorio:Albrecht Dürer| ]]
[[Kategorio:Germanaj pentristoj]]