Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

14 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
+Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Mohamedo naskiĝis en la araba urbo [[Mekao]] post la morto de sia patro Abdulao, kiel malriĉiĝinta familiano de la [[Haŝemidoj]] el la grava reganta tribo de la [[Korejŝoj]]. La naskiĝdato ne estas konata, sed disvastiĝis en Islamo la datigo je la [[jaro de la elefanto]]. Tamen gravaj historiaj faktoj kontraŭas tian datumon. La milito de [[Abraha]] verŝajne okazis inter [[552]] kaj [[554]].<ref> Lawrence I. Conrad: ''Abraha and Muhammad.'' Some observations apropos of chronology and literary topoi in the early Arabic historical tradition. In: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 50 (1987), S. 225–240; M. J. Kister: ''The Campaign of Ḥulubān''. En: Le Museon 78 (1965), S.425-436; Ella Landau-Tessaron: ''Sayf Ibn ʿUmar in Medieval and Modern Scholarship''. En: Der Islam 67 (1990), S. 12 </ref>
 
Kiam li estis ses-jaraĝa mortis la patrino de Mohamedo, [[Amina bint Wahb]]. Post tio li vivis kun sia avo [[Abd al-Muttalib]], kaj post ties morto ĉe sia onklo [[Abu Talib ibn ʿAbd al-Muttalib|Abu Talib]], kiu estis pli juna frato de lia patro.
 
Junaĝe Mohamedo laboris kiel ŝafisto, poste li ŝajne partoprenis du vojaĝojn de komercaj karavanoj norden (al [[Sirio]]). Dum unu el tiuj komercaj vojaĝoj norden li ŝajne - laŭ profetlegendo el lia biografio el la frua [[8-a jarcento]] - renkontis la [[monaĥo]]n [[Bahira]], kiu laŭdire vidis la sigelon de la profeteco inter la ŝultroj de Mohamedo.
 
Laŭ islamaj fontoj, Mohamedo respektis la religian tradicion de sia komunumo antaŭ siaj unuaj [[revelacio]]j.
Ibn al-Kalbi (kiu mortis ĉirkaŭ [[819]]),<ref>Fuat Sezgin (1967), p. 268-271 </ref> verkinto de ''La idollibro'' pri malnovaj arabaj diaĵoj, citis Mohamedon ĉe priskribo de la idolo ''al-Uzza'' jene: ''"Mi oferis blankan ŝafinon al al-Uzza, kiam mi sekvis la religion de mia popolo."'' <ref>M. J. Kister: ''„A bag of meat“'' : A study of an early Ḥadīth. In: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 33 (1970), p. 275; Julius Wellhausen: ''Reste arabischen Heidentums''. Berlin 1887. p. 30 </ref>
Ankaŭ la profetbiografio enhavas malnovajn raportojn, kiuj supozigas, ke Mohamedo sekvis pra-islamajn kutimojn en la antaŭprofeta periodo. En la ''Sira'', la profetbiografio de [[Ibn Iŝak]] estas priskribita renkontiĝo inter Mohamedo kaj la tiam konata Zaid ibn 'Amr. Laŭ tiu raporto Mohamedo ofertis al Zaid la viandon de ''"niaj oferaĵoj, kiujn ni oferis al niaj idoloj"'', kies manĝon Zaid tamen rifuzis.
''"Ekde tiu tago"'', diris Mohamedo laŭtradicie, ''"mi nenion oferis al iu ajn dio, ĝis Dio sendis al mi sian mesaĝon."'' <ref>Alfred Guillaume: ''New light on the life of Muhammad.'' Manchester University Press 1960. Journal of Semitic Studies. Monograph No. 1. p. 27-28 en angla traduko laŭ la profetbiografio de Ibn Ishāq, prilaborita de Yūnus ibn Bukair. En la eldono de Muḥammad Ḥamīdullāh (Konya 1981), p. 98 </ref>
أماكن ثلاثية الأبعاد: موقع ولادة خاتم المرسلين بمكة - جولة افتراضية.
 
{{havendaHavenda artikolo|Mohamedo}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Islamo]]
93 659

redaktoj