Tarator: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
esperantigita parametro, +Projektoj
 
Linio 1:
[[Dosiero:TaratorBg.jpg|rightdekstra|thumbeta|<center>Tarator]]
'''Tarator''' - [[bulgare]] ''Таратор'' - estas malvarma kukumosupo en la [[balkano|balkana]] [[kuirarto]], por kiu kutime raspitaj [[kukumo]]j, [[ajlo]], [[aneto]] kaj [[olivoleo]] plus eventuale erigitaj [[juglando]]kernoj estas kirle miksitaj en tre malvarman [[jogurto]]n ([[bulgare]] Кисело мляко, latinliterigite ''kiselo mljako''). Aparte en tre varmaj someraj tagoj ĝi estas servata kiel [[antaŭmanĝaĵo]]. Origine la plado venas el [[Albanio]].
 
Ĉar dum la preparo la jogurto kutime estas maldensigita per malvarma akvo, la plado ''Tarator'' pli similas al jogurta kukumosupo ol al [[saŭco]], do pli likvas ol la parenca greka plado ''[[Tsatsiki]]'' aŭ la turka plado ''[[Cacık]]''. Tre malsamas la plado ''[[okroŝko]]'' el la rusia kuirarto, kiu ankaŭ estas malvarma supo, sed prepariĝas el [[kvaso]], terpomoj, rafanetoj kaj aneto.
 
En la esperantlingva receptaro "Internacie kuiri" de [[Maria Becker-Meisberger]], probable la plej renoma kuirlibro en la internacia lingvo, la supo reprezentiĝas per recepto kaj tie la nomo estas esperantigita "Taratoro". Pro tio ke dum la historio de Esperanto ĉiam ekzistis multaj movadanoj kaj movadaj eventoj en Bulgario, tre multaj ne-bulgaraj esperantistoj dum la varmegaj bulgaraj someroj apreze konatiĝis kun la supo.
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Supoj]]