Quorn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 7 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2123676)
esperantigita parametro, formatigo de buloj, +Projektoj
 
Linio 1:
[[Dosiero:Quorn-different-forms.jpg|thumbeta|Quorn]]
'''Quorn''' [Kvorn] estas la [[marko]][[nomo]] por produkto kun kiel bazo [[fermenti|fermentita]] [[micelio]] de la ŝimaĵo ''[[Fusarium venenatum]]'' kaj estas uzata de [[vegetarano]]j kiel anstataŭaĵo por [[viando]].
 
Ĝi konsistas por 45% el [[proteino]] kaj 13% el [[graso]]. Plue oni aldonis [[vitamino]]jn kaj mineralojn. Kiel [[aglutinilo]] oni uzas [[ovoblanko]] de [[Koko (birdo)|kokinaj]] ovoj, tial ĝi ne taŭgas por [[Veganismo|veganoj]].
 
La ŝimaĵo estis en 1967 izolita el la grundo de agrokulturejo en [[Britio]]. Ĝi estis trovita hazarde en [[spiko]] infektita per [[Claviceps purpurea|ergoto]]. Dum longa tempo oni ne faris ion per ĝi ĝis esploristoj malkovris ĝian valoron. En [[1985]] ĝi unuafoje estis surmerkatigita de "''Marlow Foods''", post testperiodo de dek jaroj. Nur post kiam en [[1994]] la superbazarĉeno "''Sainsburys''" komencis vendi ĝin ĝi fariĝis grava produkto en Britio. Post tio oni enkondukis ĝin en tuta [[Eŭropo]] kaj en [[2002]] ankaŭ en [[Usono]]. En [[2006]] ĝi vendiĝis en [[Britio]], [[Nederlando]], [[Belgio]], [[Svedio]], [[Svislando]] kaj [[Usono]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.quorn.com Quorn.com], retejo (diversaj lingvoj)
* {{Fungorum|413096|specio|Fusarium venenatum}}