Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
 
==== Juneco de Zamenhofo ====
Ĉe la ekesto de Esperanto staris [[Ludoviko Lazaro Zamenhofo]]. Li travivis sian junecon en la multlingva urbo [[Bjalistoko]], tiam apartenanta al la [[Rusa Imperio]], hodiaŭ al [[Polujo]], kie li ofte povis pririgardi kverelojn inter la unuopaj tie loĝantaj etnoj, do [[rusoj]], [[poloj]], [[germanoj]] kaj [[hebreoj]]. Ĉar li neekziston de komuna lingvo konsideris la ĉefa kialo de la konfliktoj, eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti&nbsp;– malsame al la naciaj lingvoj&nbsp;– neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia.<ref name="jewenc">JACOBS, Joseph&nbsp;– HARRIS, Isidore. ''Zamenhof, Lazarus Ludwig.'' JewishEncyclopedia.com. Legita 2008-08-14 [http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=20&letter=Z Atingebla interrete]. (Angle.)</ref>.
 
==== Unuaj ideoj ====
Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la [[latina lingvo|latina]], kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la [[angla lingvo|anglan]], li rimarkis, ke la verba [[konjugacio]] laŭ [[genro (gramatiko)|genro]] kaj [[gramatika nombro|nombro]] ne necesas kaj ke [[gramatiko|gramatika]] sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du [[rusa lingvo|rusajn]] surskribojn: ''швейцарская'' [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de ''швейцар'' [ŝvejcar] – pordisto) kaj&nbsp;''кондитерская'' [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de ''кондитер'' [konditer] – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama [[sufikso]] inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj [[afikso]]j povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la [[latinidaj lingvoj|latinidaj]] kaj [[ĝermanaj lingvoj|ĝermanaj]] lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje.<ref name="borovko">Zamenhofo, Ludoviko Lazaro. ''Letero de L.&nbsp;Zamenhof al Nikolaj Afrikanovich Borovko (1895)&nbsp;– О происхожении эсперанто.'' МИР ЭСПЕРАНТО. Legita 2008-08-14. [http://web.archive.org/20041027092841/miresperanto.narod.ru/zamenhof/borovko.htm Atingebla interrete]. (Esperante, ruse.)</ref>.
 
==== Fina versio ====
La unua projekto de Zamenhofo, nomita ''Lingwe uniwersala'', estis iomete preta en decembro 1878,<ref>{{citaĵo el la reto | url = https://onb.ac.at/forschung/forschungsblog/artikel/die-lingvo-internacia-des-dr-esperanto/ | titolo = Die Lingvo Internacia des Dr. Esperanto | alirdato = 2019-09-15 | familia nomo = Tuider | persona nomo = Bernhard | aŭtoroligilo = Bernhard Tuider | dato = 2017-07-20 | lingvo = de | citaĵo = Ludwik Zamenhof begann bereits als Gymnasiast in Warschau eine Plansprache auszuarbeiten und beendete den ersten Entwurf seiner „lingwe uniwersala“ – des Ur-Esperanto – im Dezember 1878}}</ref> sed lia patro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj 1879 kaj 1885, Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris internacian lingvon. La unuan renovigitan version li instruis jare 1879 al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj, li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En 1895 li skribis, ke “{{krampo|d}}um ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon{{tripunkto}}kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta”.<ref name="Lingvaj Respondoj">{{citaĵo el libro |familia nomo=Zamenhof |persona nomo=L. L. |titolo=Lingvaj Respondoj: Konsiloj kaj opi­nioj pri Espe­ranto |eldono=6 |loko=Marmande, Francujo |eldonejo=Espe­rantaj Francaj Eldonoj |dato=1962 |url=http://luin.se/inko/109-7.pdf#page=104 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20070108134324/luin.se/inko/109-7.pdf#page=104 |arkivdato=2007-01-08}}</ref>.
 
Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekzemple de la [[Malnova Testamento]] aŭ kelkaj teatraĵoj de [[William Shakespeare]]. Fine en la jaro 1887, li povis eldoni la unuan lernolibron, ''Международный языкъ'' (“La internacia lingvo”), uzante la saman lingvon parolata hodiaŭ. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo ''Doktoro Esperanto'', sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis ''La lingvo de d‑ro Esperanto'' kaj pli malfrue mallongigite ''Esperanto''.<ref name="borovko"/><ref name="historie">{{citaĵo el retejo |familia nomo=VONDROUŠEK |persona nomo=J |titolo=El la historio de Esperanto |url=http://esperanto.sk/eo/pri-esperanto/historio/ |arkivurl=https://web.archive.org/web/20160630202532/esperanto.sk/eo/pri-esperanto/historio/ |arkivdato=2016-06-30}}</ref><ref name="Page2005">{{citaĵo el retejo |familia nomo=Page |persona nomo=Hugh R., Jr. |titolo=Esperanto |loko=Great Barrington, Usono |eldoninto=Berkshire |dato=2005-05-24 |url=http://www.berkshirepublishing.com/assets_news/WHTG/articles/Esperanto_24-May-2005.html |lingvo=en |arkivurl=https://web.archive.org/web/20070928120753/berkshirepublishing.com/assets_news/WHTG/articles/Esperanto_24-May-2005.html |arkivdato=2007-09-28}}</ref><ref>ČELIAUSKAS, Petras. Zamenhof en Veisiejai. En ''Litova Stelo'' Numero marto-aprilo, jarkolekto 1998. Litova Esperanto-Asocio. Legita 2008-08-14. [http://www.is.lt/LEA/zamenhof.htm Atingebla interrete.] (Esperante.)</ref>.
 
===== Publikiĝo =====
Linio 83:
 
=== Unuaj ŝanĝprovoj ===
Zamenhofo ricevadis leterojn, kiuj ofte enhavis proponojn pri ŝanĝoj al la lingvo. Ĉiujn sugestojn li registris kaj pli malfrue komencis publikigi en la ĵurnalo ''[[La Esperantisto]]'', eldonata tiam en [[Nurenbergo]]. En la sama periodaĵo li dufoje balotigis la legantojn pri la ŝanĝoj, la plejmulto tamen malkonsentis. Post tiuj voĉdonadoj por certa tempo iomete silentiĝis voĉoj dezirantaj reformojn kaj la lingvo ekdisvastiĝadis iom post iom. Plej multajn abonantojn la ĵurnalo havis en tiama Rusujo. Grandan baton ĝi tial suferis, kiam la cara cenzuro malpermesis ĝian disvastigon pro artikolo de [[Lev Nikolajeviĉ Tolstoj]].<ref name="eo-mv-enigmoj">{{citaĵo el retejo |lasta=Kolker |unua=Boris |titolo=Enigmoj de Ludoviko Zamenhof |eldonisto=Jurij Finkel |url=http://esperanto-mv.pp.ru/Cetero/enigmoj.html |arkivurl=https://web.archive.org/web/20151222132307/esperanto-mv.pp.ru/Cetero/enigmoj.html |arkivdato=2015-12-22}}</ref>. La ĵurnalo devis esti malestigita, sed post nelonge ĝin anstataŭis nova, nomata ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]]''. Ĝi unue estis eldonata en [[Svedujo|sveda]] [[Upsalo]], poste en [[Hungarujo]] kaj fine en [[Parizo]], kie la eldonadon finis la [[unua mondmilito]].<ref name="mir-reform">{{citaĵo el retejo |lasta=Drezen |unua=E |titolo=Zamenhof kaj reformoj en esperanto |verko=МИР ЭСПЕРАНТО |url=http://miresperanto.narod.ru/zamenhof/drezen_zamenhof/reformoj.htm |arkivurl=https://web.archive.org/20110921004022/miresperanto.narod.ru/zamenhof/drezen_zamenhof/reformoj.htm |arkivdato=2011-09-21}}</ref><ref name="diverse-informfluoj">{{citaĵo el retejo |lasta=Kniivilä |unua=Kalle |titolo=Informfluoj en Esperantujo |arkivurl=https://web.archive.org/web/20160529170224/glasnost.se/2005/informfluoj-en-esperantujo/ |url=http://www.glasnost.se/2005/informfluoj-en-esperantujo/ |dato=2005-09-09 |arkivdato=2016-05-29}}</ref>.
 
=== Disvastiĝo de la lingvokomunumo ===
Linio 89:
La novan internacian lingvon ĝiaj uzantoj komencis uzi ankaŭ por organizi fakajn kaj ŝatokupajn aktivadojn internacinivele. Dum la unuaj jardekoj la komunikado en Esperanto realiĝis preskaŭ nur skribe, sed post nesupozite sukcesa Universala Kongreso, okazinta [[1905]] en franca [[Boulogne-sur-Mer]], kie pruviĝis ebloj uzi la internacian lingvon eĉ parolforme, komencis rapide kreski ankaŭ personaj kontaktoj kaj renkontiĝoj inter Esperantistoj.
 
Jam dum la Universala Kongreso en [[Barcelono]] jare [[1909]] realiĝis kelkaj renkontiĝoj de ĉeestantaj katolikoj, kiuj fine decidis organizi venontjare, do en [[1910]], apartan kongreson de katolikaj Esperantistoj. Dum ĝi estis fondita la [[Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]] (IKUE), kies ĉefa organo, la ĵurnalo [[Espero Katolika]], tamen estis eldonata jam ekde [[1903]] kaj nun do temas pri la plej malnova ĝis nun aperanta Esperanta periodaĵo.<ref>''Konciza historio de IKUE.'' Roma (Italujo): IKUE. [http://www.ikue.org/historio.html Atingebla interrete.] Legita 2007-09-09. (Esperante.)</ref>.
 
En la jaro [[1912]] Zamenhof dum solena sermono enkadre de la 8-a UK en [[Krakovo]] rezignis sian oficialan rolon en la movado. La deka Universala Kongreso estis okazonta en [[Parizo]] jare [[1914]], aliĝis tien preskaŭ 4000 homoj, sed komenciĝanta milito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveturi hejmen nur tra la [[Skandinavujo|Skandinavaj]] ŝtatoj.
Linio 99:
 
=== Post la dua mondmilito ===
La klopodoj akceptigi Esperanton kiel universalan lingvon renkontadis pozitivan respondon: Petskribojn favore ĝin adresitajn al la [[Unuiĝintaj Nacioj]] subskribis pli ol 80&nbsp;milionoj da homoj, en [[Ĉeĥoslovakujo]] ekzemple ankaŭ la [[Nobel-premio|Nobel-premiito]] profesoro [[Jaroslav Heyrovský]].<ref>Malovec, Miroslav. ''Esperantští spisovatelé a jejich díla.'' [http://members.chello.cz/malovec/Abeceda.htm Atingebla interrrete.] Legita 2007-09-09. (Ĉeĥe.)</ref>.
 
La Ĝenerala Asembleo de [[UNESCO]] akceptis similajn rezoluciojn en [[Montevideo]] la [[10-an de decembro]] [[1954]] kaj en [[Sofio]] la [[8-an de novembro]] [[1985]]. En ili ĝi notis ''la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo'', invitis la membrajn ŝtatojn ''instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado'' kaj rekomendis al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj ''aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de UNESCO.''<ref name="unesco-rezoluce">''E-Euroscola: Rezolucioj de Unesko por Esperanto.'' [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-09-06. (Esperante.)</ref>
Linio 105:
Esperanton favoris ankaŭ pluraj estroj de la [[Pola Scienca Akademio]] (Polska Akademia Nauk). La jubilean 72-an Universalan Kongreson jare [[1987]] (centjariĝo de la lingvo-publikigo) partoprenis preskaŭ ses mil homoj de 60 nacioj.
 
Ankaŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista atingis gravan progreson, kiam en la jaro [[1990]] estis eldonita la dokumento ''Norme per la celebrazione della Messa in esperanto,'' per kiu la [[Sankta Seĝo]] permesas servi [[Meso (diservo)|sanktan meson]] en Esperanto sen neceso de specialaj permesoj. Esperanto tiel fariĝis ununura aprobita [[konstruita lingvo|konstruita]] [[liturgio|liturgia]] lingvo de la [[Katolika Eklezio]].<ref name="vatikan1">''La dekreto pri la normoj por la celebro de la Meso en esperanto.'' Roma (Italujo): IKUE. [http://www.ikue.org/historio/mesonormoj.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-10-18. (Esperante.)</ref><ref name="vatikan2">''La dekreto por la aprobo de la Meslibro kaj Legaĵaro en Esperanto.'' Roma (Italujo): IKUE. [http://www.ikue.org/historio/meslibro.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-10-18. (Esperante.)</ref><ref name="vatikan3">''Catholic Prayers in the Languages of the World: Esperanto.'' Città del Vaticano: Agenzia Fides. [http://www.fides.org/aree/news/newsdet.php?idnews=8533&lan=eng Atingebla interrete.] Legita 2007-10-18. (Angle.)</ref>.
 
La fakto, ke multaj celoj de la Esperanta movado ne realiĝis, estas atribuata interalie al teknologia kaj kultura hegemonio de [[Britujo]] kaj [[Usono]], precipe en la tempo post la dua mondmilito, kio rezultigas hodiaŭan uzon de la [[angla lingvo|angla]] kiel komunika lingvo de plej multaj internaciaj agadoj.<ref name="Graddol">GRADDOL, David. ''The Future of English?'' [[British Council|The British Council]], 1997 [http://www.britishcouncil.org/de/learning-elt-future.pdf Atingebla interrete.] Legita 2007-04-15. (Angle.)</ref>.
 
==== Uzado ====
Linio 113:
Diversaj nombroj indikas kreskantan uzadon de Esperanto dum la pasintaj jardekoj.
 
La '''hungara censo''' kalkulis 942 Esperanto-parolantojn en 1941, 2 083 en 1990, 4 575 en 2001<ref>[http://www.nepszamlalas2001.hu/hun/kotetek/18/tables/load1_32.html hungara censo]</ref> kaj 8 397 in 2011. Laŭ la publikigitaj datumoj por 985 el tiuj ĉi lastaj Esperanto estis familia aŭ gepatra lingvo (sed povas temi pri eraro; eble la demanditoj ne respondis tute ĝuste).<ref>[http://www.eszperanto.hu/egyeb/alk/nepszamlalas-2011.htm hungara census 2011]</ref>.
 
Laŭ la [[Jarlibro de la Esperanto‑movado]] estis 58 [[denaskaj Esperanto-parolantoj]] en 1961<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Jarlibro de la Esperanto‑movado |dato=1961 |paĝoj=60–61}}</ref>, 67 en 1962<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Jarlibro de la Esperanto‑movado |dato=1962 |paĝoj=62–64}}</ref>, kaj 83 en 1965<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Jarlibro de la Esperanto‑movado |dato=1965 |paĝoj=88–90}}</ref> En 1996, estis {{ĉ.|350}} familioj kun denaskaj Esperanto-parolantoj.<ref>{{citaĵo el gazeto |aŭtoro=Corsetti, Renato |dato=1996 |titolo=A mother tongue spoken mainly by fathers |verko=Language Problems and Language Planning |volumo=20 |numero=3 |paĝoj=263–273}}</ref>.
 
Estas nun Esperanto-asocioj en dudeko da afrikaj landoj<ref>[https://uea.org/landoj/afriko UEA]</ref>; preskaŭ ĉiuj el tiuj fondiĝis post 1960. La nombro de afrikaj adresoj en la jarlibro "[[Pasporta Servo]]" kreskis de 18 en 1988/89 al 59 en 2005.<ref>Vd. [https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Afriko Statistiko Afriko] por la fontoj; en Pasporta Servo listiĝis 900 gastigantoj en 1988/89 kaj 1364 en 2005; la procentaĵo de afrikaj adresoj do kreskis de 2% al 4,3%</ref>.
 
<!-- Tiuj datumoj ne estas kontroleblaj: [[Dosiero:Renkontiĝoj_en_Germanio_partoprenantoj.png|thumb|250px|left|Esperanto-renkontiĝoj en Germanio (kaj unu renkontiĝo en Pollando), 1957-2007]] -->
Eldoniĝis almenaŭ kvar muzikalbumoj en Esperanto en la sesdekaj jaroj, almenaŭ 17 en la sepdekaj, almenaŭ 58 en la okdekaj, almenaŭ 75 en la naŭdekaj kaj pli ol cent en la unua jardeko de la nova jarmilo<ref>Vidu la statistikon ĉe [[Esperanto-muzikalbumoj#Statistiko_pri_jare_aperintaj_albumoj]]</ref>. Estas rete disponeblaj nun pli ol 3000 tekstoj de kantoj en Esperanto.<ref>Vidu la [http://kantaro.ikso.net/statistiko statistikon de kantaro.ikso.net]</ref>.
 
[[Dosiero:Alighintaj Landaj Asocioj UEA 1950-2015.png|thumb|left|Grafiko pri la proksimuma nombro de Landaj Asocioj de UEA inter 1948 kaj 2013.]]
{{mankas fonto|La nombro de partoprenantoj en Esperanto-renkontiĝoj de almenaŭ unu semajno en Germanio kreskis de proks. 100 en la fruaj sepdekaj jaroj al proks. 800 en 2008}}<!-- Tiuj datumoj ne estas kontroleblaj: <ref>[https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/2/21/Renkonti%C4%9Doj_en_Germanio_partoprenantoj.png Jen]</ref> -->.
 
La [[Esperanto‑Vikipedio]] enhavas pli ol {{formatnum:{{Lin mald|{{Nombro da|ARTICLES|eo}}|2}}0000}}{{spaceto}}artikolojn laŭ {{NUNAMONATNOMO}}{{spaceto}}{{NUNAJARO}}, kiu similas al la Vikipedioj en la [[Eŭska lingvo|eŭska]]{{spaceto}}({{ĉ.|{{Lin mald|{{Nombro da|ARTICLES|eu}}|2}}0000}}) kaj la [[Minankabaŭa lingvo|minankabaŭa]]{{spaceto}}({{ĉ.|{{Lin mald|{{Nombro da|ARTICLES|min}}|2}}0000}}).<ref>[https://meta.wikimedia.org/?oldid=15721589&uselang=eo#100_000.2B_articles List of Wikipedias], 2016-06-24.</ref>. Antaŭ la apero de la Vikipedio en 2001 ne ekzistis Enciklopedio en Esperanto pri ĝeneralaj temoj; la [[Enciklopedio de Esperanto]] (pri Esperanto-temoj) eldoniĝis en 1934 kaj ekde tiam ne estis redaktita.
 
Inter 1906 kaj 1971 aperis {{ĉ.|28}} disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7.<ref>Edward Symoens. Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam (UEA). 1989. Grafikaĵoj ĉe [http://www.esperanto-sat.info/article204.html]; kp. [[Statistiko_de_Esperantujo#Interlingvistiko.2C_Esperantologio_kaj_Esperanto-studoj|Statistiko_de_Esperantujo]]</ref>.
 
La nombro de [[Landaj Asocioj de UEA]] kreskis de 19 en 1948 al 71 en 2013.<ref>Fontoj vidu en la artikolo [[Landaj asocioj de UEA]].</ref>