Romano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 93:
[[Membiografia romano]] estas formo de romano kiu uzas memfikciajn teknikojn, aŭ la kunigon de membiografiaj kaj fikciaj elementoj. La literatura tekniko estas distingita el membiografio aŭ memoro pere de la postulo esti [[fikcio]]. Nomoj kaj lokoj estas ofte ŝanĝitaj kaj okazaĵoj estis rekreitaj por fari ili pli spektaklaj sed la historio ankoraŭ portas similon al la vivo de la aŭtoro.
 
[[Historia romano]] estas rakonta subĝenro ekinta dum la Romantisma epoko komence de la 19-a jarcento, sed tre vigla dum la tuta 20-a jarcento. Laŭ [[GeorgoGeorge Lukács]] historia romano estas tiu, kiu celas proponi verecan version de historia epoko preferinde malproksima tiele ke ŝajnu reala mondospegulo kaj kutima imago de moroj kaj idearo. En tiu tipo de romanoj uzindas vera faktaro kvankam la ĉefroluloj estu fikciaj. Pro tio la historia romano petas de la aŭtoro dokumentan kaj konan sciigon, ĉar alimaniere la romano iĝus aventura romano, alia tipo kie historio estas nur preteksto por agado. Tio okazas ekzemple en la plej granda parto de la romanaro de [[Aleksandro Dumas]]. Estas du faktoroj kiuj pliigas la historiecon de la historia romano, nome la malproksimeco de la historia epoko en kiuj okazas la agado kaj la proporcio de historia enhavo. Tiel romano pri agado okazinta dum la [[Romia Imperio]] estas ĝenerale konsiderita "pli" historia ol romano pri agado okazinta en epoko nur duonjarcento reen. Simile, ĉar historia romano enhavas materialon elprenitan el la historia realo kaj el la literatura fikcio, ju pli da proporcio de tio unua des pli da historieco en la rezulto. Krome se la historia materialo temas pri batalo, [[milito]], reĝovivo ktp., ĝenerale la romano estas konsiderata pli "historia" ol ĉe romanoj kie aperas nur la ĉiutaga vivo de epoko sen multaj aludoj al historia okazaĵoj. Kritikistoj fakte polemikas pri tiuj ĝeneralaj aferoj kaj pri la partikularaj romanoj.
 
[[Psikologia romano]] aŭ romano de psikologia analizo, konata ankaŭ kiel psikologia realismo, estas tipo de romano, nome fikcia verko en prozo kiu emfazas la internan roluligon de la [[rolulo]]j, ties motivojn, cirkonstancojn kaj internajn agojn kiuj naskiĝas kaj disvolviĝas el la eksteraj agoj.
 
== Famkonataj romanistoj ==