Nazia Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
+ La nazioj kaj Esperanto
Linio 92:
 
La [[Internacia Olimpika Komitato|internacia olimpika komitato]] mem estis akuzita pri parto de respondeco en la firmigo de pozitiva bildo de hitlerismo<ref>J-M Brohm, 1936, Les Jeux olympiques à Berlin, Bruxelles, André Versaille éditeur, 2008.</ref>.
 
== La nazioj kaj Esperanto ==
En la somero de la jaro 1932 estis decidite, ke la venonta [[Universala Kongreso]] (UK), la 25-a, okazu en la germana urbo [[Kolonjo]]. Invitis la urbestro mem, [[Konrad Adenauer]]. Tuj eklaboris [[Loka Kongresa Komitato]] (LKK), kiu same kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA) antaŭĝojis pri la evento kaj esperis, ke ĝi altiros proksimume du mil partoprenantojn.
 
Sed baldaŭ regis necerteco kaj timo. Fine de januaro 1933 [[Adolf Hitler]] iĝis [[kanceliero]]; la nazioj gajnis potencon. Ĉiuj amikoj de Esperanto en Germanio sciis, ke en sia libro [[Mein Kampf]] Hitler atakis Esperanton, nomante ĝin lingvo de [[judoj]]. La nazia gazetaro per multaj malbelaj artikoloj kontraŭstaris la planon organizi mondan Esperanto-kongreson en Kolonjo. La maltrankviliĝo kreskis, kiam Adenauer en marto estis eksigita de la nazioj. Esperantistoj en eksterlando rimarkis la ŝanĝiĝintan situacion, kaj multaj ne plu volis vojaĝi al Germanio. En junio 1933 la Komitato de UEA eĉ diskutis la demandon, ĉu nuligi la kongreson.
 
La novaj regantoj anoncis, ke gastoj el eksterlando ne timu ĝenon. La semajna gazeto Heroldo de Esperanto aperanta en Kolonjo klopodis trankviligi la esperantistojn, dum la eksterlanda gazetaro multe raportis pri la unuaj agoj de subpremo kontraŭ judoj kaj komunistoj; Heroldo esprimis la esper-plenan opinion, ke la kongreso utilos al la germana Esperanto-movado.
 
Fine de julio komenciĝis la UK, kun nur 900 kongresanoj. En la kongres-malfermo parolis la nova, nazia urb-estro. Li aperis en bruna ĉemizo, kun svastikaj flagoj ĉirkaŭe. La vorton “Esperanto” li ne diris, sed nur esprimis sian kontenton, ke la multaj eksterlandanoj ĉeestantaj en la salono de nun povos raporti, ke en Germanio regas ordo.
 
Poste okazis la jarkunveno de GEA. Ĝi akceptis novan statuton, en kiu ne plu estis skribite, ke la asocio estas politike neŭtrala. Judoj kaj komunistoj ne plu rajtos proponi sin por gvidaj oficoj en la asocio. Multaj germanaj esperantistoj ne estis kontentaj, tamen ili konsentis, kontraŭvole, akcepti tiajn limigojn por daŭrigi la laboron por Esperanto. Kelkaj opiniis, ke necesas plene akcepti la nazian politikon. Aperis Esperanta traduko de parolado de Hitler, kaj eĉ stariĝis “Nova Germana Esperanto-Movado”, kiu celis uzi Esperanton por popularigi la nazian ideologion eksterlande.
 
Ĉio ĉi ne helpis. Kiel ni nun scias, la germana polico tre atente observis la Esperanto-movadon (ĝi havis spionon kun scio de la lingvo) kaj en 1936 ĝi konsilis, ke GEA “libervole” malfondu sin. Rezulte, ekde la 20-a de junio 1936 ne plu eblis labori por Esperanto en Germanio. Eĉ pli frue, en aŭgusto 1935, la nazia Esperanto-movado jam devis ĉesigi sian agadon. La nazia registaro opiniis, ke ĉia ligo de Esperanto kun la nazia ideologio estas ne nur malakceptebla, sed punenda.<ref>[https://uea.facila.org/artikoloj/movado/la-nazioj-kaj-esperanto/ UEA Facila: La nazioj kaj Esperanto], verkis [[Ulrich Lins]], aperis en septembro 2019 {{eo}}</ref>
 
== La fino ==