David Blunkett: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
+Informkesto, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:David Blunkett MP Where Next for Welfare.jpg|eta|<center>David Blunkett en 2015]]
'''David BLUNKETT''' (naskiĝis la [[6-an de junio]] [[1947]]) estas parlamentano por la [[Brita Laborista Partio]]. Li estas denaska [[blindulo]].
 
Blunkett naskiĝis en la urbego Sheffield en malriĉa familio ĉar lia patro mortis en industria akcidento. Li edukiĝis en specialaj lernejoj por blindaj infanoj en [[Sheffield]] kaj [[Shrewsbury]]. Liaj vivŝancoj ŝajnis limigitaj tamen li gajnis lokon ĉe la Universitato de Sheffield kaj fariĝis la plej unua elektita ano de la konsilantaro de la urbego kiam li havis 22 jarojn.
Li fariĝis tre bonkonata tra la lando kiel maldeskstrema konsilantara gvidanto en la 1980-aj jaroj kaj estis elektita al la Nacia Estrara Komitato de la Laborista Partio.
 
En [[1987]], dum nacia balotado li elektiĝis kiel parlamentano por la elektodistrikto Brightside en Sheffield. Li fariĝis la registara proparolanto pri loka administrado kaj en [[1992]] aliĝis al la opozicia paroministraro kun respondeco pri sanaferoj kaj en [[1994]] prenis respondecon pri edukadaj aferoj.
Li kombinas fervoron por reformado kun konservativa sinteno pri sociaj aferoj kaj fariĝis favorato de la nova ĉefo de la Laborista Partio, [[Tony Blair]].
 
Post la grandega venko de la Laborista Partio en la nacia balotado en [[1997]] li fariĝis la unua blinda brita ministro kiel Ministro por Edukado kaj Laboro. Tio estis grava posteno en registaro kies ĉefministro Tony Blair priskribis siajn prioritatojn kiel “edukado, edukado, edukado” kaj samtempe promesis malgrandigi la nombron de infanoj en ĉiu klaso tra la lando.
Fakte, universitata edukado fariĝis la plej polemika afero por Blunkett ĉar li proponis ke studentoj pagu por instruado – tradicie tio estis senpaga.
 
Linio 16 ⟶ 17:
La [[gvidhundo]]j de Blunkett fariĝis konataj vizitantoj al la parlamentejo sed kutime lia blindeco ne estas rimarkinda afero.
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Blunkett, David}}
 
[[Kategorio:Britaj politikistoj]]
[[Kategorio:Blinduloj]]