Thomas Sankara: Malsamoj inter versioj

e
laŭ NPIV http://vortaro.net/#Vagaduguo kaj Vagaduguo
(esperantigita ŝablono (DEFAŬLTORDIGO), +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
e (laŭ NPIV http://vortaro.net/#Vagaduguo kaj Vagaduguo)
Jen alia frakcio de la armeo troviĝas senkreditita, same kiel la partio de Di-Zerbo. En novembro 1982 okazas dua puĉo. Tiam aperas fendo inter tiuj, kiuj deziras institucian kontinuon kaj la revoluciemaj oficiroj, arigitaj ĉirkaŭ kapitano Sankara. Iĝinte ĉefministro, li kaptas ĉiujn okazojn fokusigi la kontraŭdirojn dum publikaj kunvenoj, kie li denuncas la « malamikojn de la popolo » kaj la « [[imperiismo]]n ».
 
La 17-an de majo [[1983]], dum s-ro Guy Penne, konsilisto pri Afriko de [[François Mitterrand]], aviadile atingas la ĉefurbon [[ŬagaduguoVagaduguo]], Sankara estas arestita. La sekretaj maldekstraj organizaĵoj (APS) kaj [[Rekonstruita Unio de Komunistaj Luktoj]] ([[R-UKL]]) manifestacias por lia liberigo. Li sukcesis esti respektata de civilaj organizoj, suspektemaj rilate militistojn, sed ankaŭ de la militistoj, kiuj rekonas en li kolegon, fieran soldaton. Post liberiĝo de Sankara, ĉiuj tiuj fortoj preparas kune la ekregadon.
 
La sturmtaĉmentoj de Po, sude de la lando, gvidataj de kapitano [[Blaise Compaoré]], atingis la [[ĉefurbo]]n la 4-an de aŭgusto 1983 ; la laboristoj de telekomunikado fermis la liniojn; [[civilulo]]j atendis la [[militisto]]jn kaj gvidis ilin en la urbon, kiu facile falis en la manojn de la revolucianoj. Sankara iĝis [[prezidento]].