Praga historia kanalizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
+Projektoj
Linio 3:
La unua mencio pri kanaloj en [[Prago]] estas el la jaro [[1310]] kaj ĝi rilatas al Ostruhová-strato, kiu estas hodiaŭa Nerudova-strato. Nur dum [[renesanco]] en la [[16-a jarcento]] kanaloj fariĝas kutima konsisto de pli grandaj konstruaĵoj. Pripensitajn akvokondukilajn kaj kanalizajn sistemojn ni estas trovantaj ĉe plimulto [[baroko|barokaj]] temploj, en Prago estas rimarkinda sistemo ekz. sub premonstrata monaĥejo en Strahov aŭ sub benediktina abatejo en Břevnov. Sed nur ekde fino de la [[18-a jarcento]] oni prikonsideras en [[Ĉeĥio]] pri centra urba kanalizo. En la paso de la [[19-a jarcento]] estiĝis kelkaj planoj por solvi la pragan kanalizon, sed vera kreinto de la praga kanalizo fariĝis anglo [[William Henry Lindley]], kiu proponis solvi la kanalizon en Prago. Lindley laboris en riparo de akvokondukilo en [[Londono]], pli malfrue li gvidis konstruon de kanalizo en [[Frankfurt am Main|Frankfurto ĉe Maino]], [[Varsovio]], [[Baku]] kaj pli malgrandajn laborojn li faris en [[Vieno]], [[Peterburgo]] kaj en vico da pluaj lokoj.
 
La kanalizo estis solvota per memfalo. Per tio estiĝis neceso subiri riveron [[Vultavo]], trabati tunelon sub Letná kaj lokigi akvopurigejon nur malproksime sub la urbo en Bubeneč. La plano de la kanalizo konsistis en simplaj bazoj – krom la memfalo tio estis ekzistado de ĉefaj kanaloj, kiuj el flankoj akceptus pli malgrandajn fluojn el unuopaj partoj de la urbo. La kanalizo estis konstruita duetaĝa. Dum normala akvostato forlavaĵoj fluis en la akvopurigejon, sed dum ŝtormoj ili estis forkondukataj nepurigitaj tra la supra sistemo rekte en Vultavon. La kanalizo estis planata devene por duonmilionon da loĝantoj kaj trafluo 3 m<sup>3</sup> dum sekundo. Nombro de la loĝantoj duobliĝis kaj ankaŭ la trafluoj tre ekkreskis, sed la kanalizo de Lindley, finita en la jaro [[1907]], servas senĉese. Lindley tre emfazis metian detalon, precipe kvaliton de brikoj. Dum pli malfruaj betonaj kanaloj jam antaŭ longe disfaliĝis, la malmole bakitaj brikoj supervivas agresivan medion fakte pli bone. La suma longeco de trairebla parto de la praga kanaliza reto estas proksimume 620 km, la suma reto havas hodiaŭ 2300 km!
 
Sub Malnovurba urbodomo situas la tn. fremdula enirejo, kiu ebligas malsupreniri en la lokojn, kie en brika kamero kunfluiĝas tri grandaj kanalizkanaloj. Nivelo de la kanalizakvoj estas proksimume 3 m sub la fundo de rivero [[Vultavo]]. Tio ebligas ankaŭ deakvigon de urbaj keloj. La objekton vizitis en la jaro [[1901]] eĉ imperiestro [[Francisko Jozefo la 1-a]] kaj la kanalizon li taksis per la vortoj: ''„Tre bela tio estas!“''
Linio 12:
 
{{Unua}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Prago]]