Frodo Baginzo: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
Neniu resumo de redakto
Kvankam Bilbo ofte nomis Frodo'n kiel sian "plej ŝatatan nevon", Bilbo estis fakte lia unuaranga kuzo de sia patrino, kaj ankaŭ la duaranga kuzo de sia patro. Frodo vivis kun Bilbo en ties bieno ''Bag End'' sur monto proksime de la urbo ''Hobitono'' dum dek du jaroj, kaj heredis iujn el liaj proprecoj. Oni diris, ke li renkontiĝos kun elfoj en la arbaro, ekzemple, kaj Bilbo permesis al li legi sian taglibron pri la vojaĝo al Erebor. En 3001, Bilbo okazigis sian grandan naskiĝtagan feston la 22-an de septembro kun Frodo kaj poste foriris de la Graflando, lasante al Frodo sian heredaĵon, inkluzive de (post multa persvado de [[Gandalfo]]) [[La Mastro de l' Ringoj|la Ringo]].
 
Post la foriro de Bilbo, [[Gandalfo]] vizitis Hobitonon nur de tempo al tempo. Frodo ofte iris promenante en la Graflando, foje kun siaj amikoj ''Folco Boffin, Fredegar Bolger, Peregrin Took'' kaj ''Meriadoc Brandybuck'', sed pli ofte sole. Lia ĝardenisto ĉeen ''Bag End'' estis ''Samwise'' aŭ simple ''Sam Gamgee'', kiu devis akompani lin en sia posta vojaĝo.
 
La 12-an de aprilo 3018, Gandalfo revenis, malkovrinte la veron pri la Ringo, kaj tial Frodo malkovris la historion malantaŭ la Ringo kaj la grandan danĝeron ligitan al ĝi. Li decidis forlasi la Graflandon kun ĝi. Por kovri sian foriron, Frodo vendis la bieonon ''Bag End'', kaj aĉetis malgrandan domon en Buckland, la regiono, kie li estis edukita. Li foriris de Hobitono kun siaj amikoj ''Peregrin Took'' kaj ''Sam Gamgee'' la 23-an de septembro 3018, la tagon post sia kvindeka naskiĝtago.
 
 
== Eksteraj ligiloj ==