Monumento de Libereco (Rigo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kvalito bildo
Boivie (diskuto | kontribuoj)
e korektas referencojn (la nomo estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj)
Linio 164:
== Renovigo ==
 
La monumenton endanĝerigas [[klimato]] (kiu difektas ĝin per [[frosto]] kaj [[pluvo]]), sed ankaŭ aermalpurigo<ref name="mez"/>. Kvankam la areo ĉirkaŭ la monumento piedirantiĝis en [[1990]], ankoraŭ ekzistas proksime al ĝi tri stratoj kun grava trafiko<ref name="Latvijas Enciklopēdija"/>. Oni mezuris altajn procentojn de [[Nitrogeno|nitrogena dioksido]] kaj [[Sulfuro|sulfura dioksido]] apud la monumento: kombinadante al [[akvo]], tiuj du elementoj kaŭzas korodadon de la materialoj de la konstruaĵo<ref name="mez">'''(en)''' [http://www.arcchip.cz/w06/w06_mezinskis.pdf Environmental Influences on Cultural Heritage of Latvia] by G. Mezinskis, L. Krage & M. Dzenis, Faculty of Materials Science and Applied Chemistry, Riga Technical University</ref>. Akvo cetere kreis krakaĵojn ĉe la [[Ŝtalbetono|ŝtalbetona]] kerno, kaj rustigis la [[Ŝtalo|ŝtalajn]] elementojn kaj kablojn de la monumento. La konstanta vibrado generita de vigla trafiko ne helpas la aferon<ref name="sidraba"/>.
 
[[Travertino]], kiu estas pora materialo, iom post iom disfalis, kaj la poroj progrese pleniĝis je [[fulgo]] kaj partikuloj da [[sablo]]: tiel la blokoj nigriĝis, kaj ekgastigis etajn organismojn, precipe [[muskoj]]n kaj [[likeno]]n<ref name="mez"/>. La metalaj elementoj de la konstruaĵo plie makulis la ŝtonojn<ref name="mez">'''(angle)''' [http://www.arcchip.cz/w06/w06_mezinskis.pdf Environmental Influences on Cultural Heritage of Latvia] fare de G. Mezinskis, L. Krage & M. Dzenis, Faculty of Materials Science and Applied Chemistry, Riga Technical University</ref>. Neregula prizorgado de la monumento kaj maloportunaj renovigoj ankaŭ kontribuis al la difektado de la Monumento de Libereco. Por preventi pliajn damaĝojn, kelkaj el la kabloj estis anstataŭitaj de [[poliuretano]], kaj oni surmetis akvoforpelantojn sur la fasadoj dum la renovigo de [[2001]]. Estis tiam taksita, ke ĝenerala revizio de la monumento estis farenda almenaŭ ĉiudujare<ref name="sidraba">'''(angle)''' [http://www.arcchip.cz/w10/w10_sidraba.pdf New Materials for Conservation of Stone Monuments in Latvia] by Inese Sidraba, Centre for Conservation and Restoration of Stone Materials, Institute of Silicate Materials, Riga Technical University.</ref>.
Linio 173:
[[Dosiero:Monument of freedom honour guard.jpg|eta|dekstra|200px|La honorgardistaro, piede de la Monumento de Libereco.]]
 
Honorgardistaro konstante restis ĉe la monumento ekde ĝia malkaŝo (en [[1935]]) ĝis [[1940]], kiam [[Sovetunio]] aneksis [[Latvio]]n<ref name="Latvijas Enciklopēdija"/>. La gardistaro de la monumento oficiale reaktiviĝis la [[11-an de novembro]] [[1992]]<ref name="Latvijas Enciklopēdija">"Latvijas Enciklopēdija" (I sējums) Rīga 2002 SIA "Valērija Belokoņa izdevniecība" ISBN 9984-9482-1-8</ref>. La gardoj estas soldatoj, kiuj apartenas al la Honorgarda Roto el la Estrareja Bataliono de la [[armeo de Latvio]] ([[Latva lingvo|latve]]: ''Nacionālo Bruņoto spēku Štāba bataljona Goda sardzes rota'')<ref name="dialogi"/>. La gardistaro devas ĉiam resti ĉe la monumento, escepte se la vetero multege malboniĝas aŭ se la [[temperaturo]] iĝas sub -10 [[Grado celsia|°c]] aŭ super 25 [[Grado celsia|°c]]<small><ref name="staburags"/><ref name="bdaug"/></small>. La gardistaro funkciadas per ĉiusemajna substituo de du gardgrupoj: ĉiu grupo entenas tri aŭ kvar parojn da gardoj, kiuj anstataŭas unu la alian je ĉiu horo dum ceremonio estrita de la gardestro<small><ref name="staburags"/><ref name="bdaug"/></small>. Krom la honorgardoj estas ankaŭ ĉiam almenaŭ du aliaj gardoj, kiuj protektas la honorgardojn<ref name="bdaug"/>.
 
Teorie, la gardistaro ŝanĝiĝas je ĉiu horo inter la 9-a matene kaj la 6-a posttagmeze. Post unuhora servo, la gardoj ĝuas duhoran liberan tempon kaj povas ripozi en la ĉambroj, kiujn ili disponas en la ministrejo pri defendo<ref name="bdaug">'''(latve)''' [http://www.bdaugava.lv/?kat=68&news_id=3401 Dienests kā atbildīgs un interesants darbs] bdaugava.lv</ref>. Depost [[septembro]] [[2004]], la gardoj cetere plenumas patrolon je ĉiu duonhoro dum sia servo: ili ekmarŝas el la bazo de la monumento, dufoje laŭiras ĉiujn flankojn kaj tiam revenas al sia origanala pozicio<ref>'''(latve)''' [http://www.apollo.lv/portal/news/73/articles/29441/0?sid=d14e9c297d855fd83ee16956bad1d221 Godasardze pie Brīvības pieminekļa veiks ceremoniālu patrulēšanu] apollo.lv (BBI)</ref>. Laŭ regularo, la gardoj plie devas esti almenaŭ 1.82 metron altaj kaj bonsanaj pro tio, ke ili devas stari tute senmove dum unu duonhoro<small><ref name="dialogi">'''(latve)''' [http://www.dialogi.lv/article.php?id=444&t=&rub= Bruņoto spēku seja] Dialogi.lv</ref><ref name="staburags">'''(latve)''' [http://www.staburags.lv/?s=93114&det=1537&SESSIJA=a386bc62e576a327419674ab8f9f0a64 Brīvības simbola sargs] staburags.lv</ref></small>.
Linio 181:
Post la fino de la [[Dua mondmilito]], ekzistis planoj koncerne la detruadon de la monumento: restas tamen malmultaj dokumentoj atestante pri tio por la historiistoj, kiuj do precipe turnas sin al parolaj atestadoj<ref name="latav5506"/>. La [[29-an de septembro]] [[1949]] (kvankam la afero estis onidire jam diskutita ekde [[1944]]), la Konsilio de la Popolkomisaroj de la [[Latva Sovjeta Socialista Respubliko|Latva Soveta Socialista Respubliko]] (aŭ Latva SSR) proponis la restarigon de la statuo de la [[Caro|rusa imperiestro]] [[Petro la Granda]]. Kvankam la konsilio ne laŭvorte apogis la detruadon de la Monumento de Libereco, la nura ebla solvo por remeti la statuon sur ĝian originalan lokon implicis ĝuste tian detruadon. La rezulto de la debato ne estis registrita, sed ĉar la monumento ankoraŭ staras, la propono estis supozeble reĵetita<ref name="latav5506"/>. La soveta [[Skulptarto|skulptistino]] [[Vera Muĥina]], eksa studentino de [[Kārlis Zāle]] kaj kreinto de la fama monumenta skulptaĵo ''[[Laboristo kaj Kolĥoza Virino]]'', eble helpis savi la monumenton, kvankam ekzistas neniu dokumento atestante pri tio<ref>[http://www.rigacase.com. www.rigacase.com]</ref>. Laŭ sia filo, ŝi ja ĉeestis kunvenigon, dum kiu la destino de la monumento estis priparolita, kaj opiniis, ke la monumento estis arte altvalora. Ŝi plie laŭdire timis, ke ĝia detruado eble vundus la plej sanktegajn sentojn de la latva popolo<ref name="latav5506"/>.
 
La Monumento de Libereco do postvivis la debaton, sed ĝia simbolismo estis reinterpretita. Oni asertis, ke la tri steletoj fakte bildigis la freŝdate kreitajn [[Balta maro|baltajn]] [[Sovetunio|sovetajn respublikojn]], tio estas la [[Estona Soveta Socialista Respubliko|Estona SSR]], la [[Latva Sovjeta Socialista Respubliko|Latva SSR]] kaj la [[Litova Soveta Socialista Respubliko|Litova SSR]]. Laŭ tiama [[propagando]], la monumento estis starigita nur post la Dua mondmilito, kiel la simbolo de popola dankemo al la soveta estro [[Iosif Stalin]] pro la liberigo de la [[Baltio|baltaj ŝtatoj]]<small><ref name="silins">''[http://latvians.com/en/Reading/BrivibasPiemineklis/envelope-bp.php?./bp-00-intro.ssi Brīvības Piemineklis]'', by Jānis Siliņš, Riga: Brīvības Pieminekļa Komitejas Izdevums (The Freedom Monument Committee), 1935</ref><ref name="latav5506"/></small>. En la somero de [[1963]] reaperis la ideo detrui la monumenton: oni rapide taksis, ke la detruado de strukturo arte kaj historie tiel altvalora kaŭzus nur egan indignon kaj socian tumulton, despli ke la monumento estis financita de privataj donacoj<ref name="latav5506">'''(latve)''' [http://www.apollo.lv/portal/news/73/articles/73539 Brīvības pieminekli uzspridzināt, Pēteri I vietā…] Apollo.lv (Latvijas Avīze)</ref>. La misinterpretado de la monumento iom post iom malgrandiĝis kaj oni ekzemple diris en [[1988]], iasence pli akurate, ke ĝi estis konstruita por "''celebri la liberigon el la sklava aŭtokratio de la caro kaj de la germanaj baronoj''": tia aserto tamen preteratentis, ke la [[Bolŝeviko|bolŝevika]] [[ruĝa armeo]] kaj la [[Latvaj fusilistoj|ruĝaj latvaj fusilistoj]] ankaŭ estis malamikoj dum la [[latva milito de sendependeco]]<small><ref name="Latvijas Enciklopēdija"/><ref name="rigaenc">'''(latve)''' Enciklopēdija "Rīga" Rīga 1988 Galvenā enciklopēdiju redakcija (No ISBN)</ref></small>.
 
Spite al la klopodoj de la soveta registaro, kunveniĝis ĉe la monumento proksimume kvin mil homoj la [[14-an de junio]] [[1987]] por memorfesti la viktimojn de sovetaj deportadoj per la depono de [[floro]]j<ref name="Latvijas Enciklopēdija"/>. Tiu okazaĵo estis organizita de la homrajta grupo [[Helsinko-86]]: por la unua fojo ekde la soveta aneksado okazis tia florceremonio, ĉar la soveta registaro principe malpermesis tian agmanieron<small><ref name="Latvijas Enciklopēdija"/><ref>'''(en)''' [http://www.regnum.ru/english/746649.html George Bush: NATO will defend freedom worldwide] Regnum News Agency</ref></small>. Kiel respondo, Sovetunio iniciatis biciklan kuradon ĉe la monumento samtempe kiel la planita ceremonio. Helsinko-86 poste organizis novan florceremonion la [[23-an de aŭgusto]] [[1987]], por rememorigi la 48-an datrevenon de la embarasa [[pakto Molotov-Ribbentrop]] inter Sovetunio kaj [[Nazia Germanio]]: akvoŝprucado estis tiam uzita por dispeli la homamason<ref>'''(latve)''' [http://vip.latnet.lv/lpra/helsinkieshi.htm "Helsinki – 86" rīkotās akcijas 1987. gadā]</ref>. La movado por latva sendependiĝo tamen plugrandiĝis kaj sukcese, plurfoje kunvenigis pli ol 500 000 partoprenantoj (tio estas unu kvarono de la latva loĝantaro). Tri jarojn poste, la [[4-an de majo]] [[1990]], la nova sendependeco de Latvio estis proklamita<ref>'''(latve)''' ''Lūzums. No milicijas līdz policijai'' by Jānis Vahers, Ilona Bērziņa Nordik, 2006 ISBN 9984-792-16-1 [http://www.tapals.lv/index.php?1&7&view=book-detail&bookid=529&showimg=&archive=&readroom=1]</ref>.