Robert Graves: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
e (+Bibliotekoj per AWB)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
 
==Vivo==
Li naskiĝis en Wimbledon (distrikto de [[Londono]]) kaj studis ĉe [[St John's College (Oksfordo)]]. Komence de la [[unua mondmilito]] li eniris la britan armeon kiel oficiro. Dum la [[batalo ĉe la Somme]] (1916) li tre grave vundiĝis (la instancoj eĉ raportis lian morton) sed iom post iom resaniĝis. Estis paciento en [[Somerville College]] (Oksfordo). Krom mallonga periodo en [[Francio]], li pasispasigis la reston de la milito en [[Anglio]].
 
Li estis amiko de la poeto [[Siegfried Sassoon]], kiu heroe militis sed en [[1917]] faris publikan kontraŭmilitan deklaron. Robert Graves timis ke estus militproceso, kaj persvadis la armeajn instancojn ke Sassoon suferas pro obus-ŝoko (pro kiu Robert Graves mem iom suferis).