Tramtransporto en Darmstadt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+Projektoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Liniennetzplan_Tram_Darmstadt_2010.png|eta|skema mapo de la traka reto, laŭ la stato de 2010]]
La '''Tramvoja reto de Darmŝtato''' - [[germane]] ''Straßenbahn(netz) Darmstadt'' - estas unu el tri tramvojaj retoj en la [[Trafika Ligo Rejno-Majno]] (germane ''Rhein-Main-Verkehrsverbund'', mallonge ''RMV''. En 2012 ĝi havis trakan reton de sume 42 kilometroj kaj en tiu jaro havis 41,6 milionojn da pasaĝeroj. La reto havas naŭ tramajn liniojn kun sume 162 haltejoj, el kiuj 92 konstuiĝis laŭ la pli moderna teknologio de [[malalt-planka veturilo|malalt-plankaj veturiloj]]. La plej multaj haltejoj troveblas en la teritorio de la urbo [[Darmŝtato]] (germane ''Darmstadt''), sed la linioj 6 kaj 8 eventiĝas pli suden al la najbaraj komunumoj [[Seeheim-Jugenheim]] kaj [[Alsbach-Hähnlein]], kaj la linio 9 pli okcidenten al la najbara komunumo [[Griesheim]], tiel ke sume konektiĝas kvar administraj komunumoj. La reton ekonomie vivtenas la entrepreno ''HEAG mobilo'' (la mallongigo HEAG origine signifas ''Hessische Eisenbahn-Aktiengesellschaft'', "akcia kompanio Fervojo de Hesio", fondita en 1912) nome de la tegmenta entrepreno ''Darmstadt-Dieburger Nahverkehrsorganisation'' (DADINA, "organizaĵo pri publika transporto en la [[distrikto Darmstadt-Dieburg]]"), kiu mem estas parto de la Trafika Ligo RMV.
 
La naŭ tramvojaj linioj cirkulas precipe sur okcident-(sud)orienta kaj nord-suda trakoj, kies norda kaj (sud)orienta partoj disbranĉiĝas je po du vojfinaj trakoj. Centra nodopunkto estas la urbocentra placo ''Luisenplatz''. La urba ĉefstacidomo situas pli okcidente, kaj estas ligita al la centra tramvoja nodopunkto per kvar tramvojaj linioj.
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Darmstadt]]