Uzanto:RG72/Provejo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
[[Dosiero:Volodymyr Zelensky and Donald Trump 2019-09-25 01.jpg|maldekstra|eta|Renkontiĝo de Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij. La 25-a de septembro 2019.]]
Stenografiaĵo de konversacio inter Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij estas publikigita
La {{w|25-an de septembro}} {{w|2019}} la administracio de la {{w|prezidanto de Usono}} malsekretigis kaj publikigis stenografiaĵon de konversacio inter la usona prezidanto {{w|Donald Trump}} kaj la ukraina prezidanto {{w|Volodimir Zelenskij}}, okazinta la {{w|25-an de julio}} {{w|2019}}, post la parlamenta baloto en Ukrainio, dum kiu venkis la partio de Volodimir Zelenskij. Tio okazis kadre de la enketado, [[Enketo pri la eksigo de Trump|iniciatita]] la {{w|24-an de septembro}}
{{citaĵo|
'''Prezidanto Trump:''' Mi gratulas vin pri granda venko. Ni ĉiuj rigardis el la Unuiĝintaj Ŝtatoj kaj vi faris fascinan laboron.
'''Prezidanto Zelenskij:''' Vi tute pravas, sinjoro prezidanto. Ni atingis grandan venkon kaj ni obstine laboris por tio. Ni multe laboris, sed mi dezirus agnoski al vi, ke multon ni lernis de vi. Ni uzis nemalmulte da viaj spertoj kaj konoj kaj
'''Prezidanto Trump:''' [ridas] Tio estas tre bona ideo.
'''Prezidanto Zelenskij:''' Jes, se paroli sincere, ni klopodas per ĉiuj niaj fortoj, ĉar ni provas malsekigi la marĉon ĉi tie, en nia lando. Ni venigis multe da novaj homoj. Tio estas ne malnovaj politikistoj, ne ordinaraj politikistoj, ĉar ni deziras havi novan formaton kaj novan tipon de la registaro. Vi estas granda instruisto por ni ankaŭ pri tio.
'''Prezidanto Trump:''' Nu tio estas tre kompleze viaflanke diri tion.
'''Prezidanto Zelenskij:''' Jes, vi tute pravas. Ne nur. 100%, sed je la tutaj 1000% kaj mi povas diri al vi jenon: Mi interparolis kun Angela Merkel kaj renkontiĝis kun ŝi. Mi ankaŭ renkontiĝis kaj interparolis kun {{w|Emmanuel Macron|Macron}} kaj mi diris al ili, ke ili faras ne tiom multe, kiom ili devas fari pri la aferoj, rilataj al sankcioj. Ili ne aplikas la sankciojn. Ili ne laboras tiome, kiome ili devas labori por Ukrainio. Se rigardi logike, la {{w|Eŭropa Unio}} devas esti nia plej granda partnero, sed teknike la Unuiĝintaj Ŝtatoj estas oble pli granda partnero ol la Eŭropa Unio,
'''Donald Trump:''' Mi dezirus ke vi faru servon por ni, ĉar nia lando travivis multon kaj Ukrainio scias pri tio. Mi dezirus, ke vi eltrovu, kio okazis kun tiu tuta situacio en Ukrainio, oni diras "Crowdstrike"... Mi pensas ke vi havas unu el viaj riĉaj homoj... Tiu servilo, oni diras, ke ĝi estas en Ukrainio. Estas multe da aferoj, kiuj okazis, tiu tuta situacio. Mi pensas, ke vi ĉirkaŭigas vin per la samaj homoj. Mi dezirus, ke la ĝenerala prokuroro telefonus al vi aŭ al viaj homoj, kaj mi dezirus ke vi ĉion eltrovu. Kiel vi vidis hieraŭ, tiu ĉi stultaĵo finiĝis per tre malbona ludo de la homo kiu nomiĝas Robert Mueller, nekompetenta ludo, sed oni diras multo el
'''Prezidanto Zelenskij:''' Jes, tio tre gravas por mi, same kiel ĉio, kion vi ĵus menciis antaŭe.
'''Prezidanto Trump:''' Bone, ĉar mi aŭdis, ke vi havis prokuroron [eble temas pri Viktor Ŝokin], kiu estis tre bona kaj ke oni maldungis lin, kaj tio estas vere maljuste. Multaj homoj parolas pri tio, pri kiel oni maldungis vian tre bonan prokuroron kaj vi vokis al
'''Prezidanto Zelenskij:''' Mi dezirus diri al vi pri la prokuroro. Antaŭ ĉio mi komprenas kaj mi konas la situacion. Ĉar ni ricevis absolutan plimulton en nia parlamento, sekva ĝenerala prokuroro estos 100% mia homo, mia kandidato, kiu estos aprobita de la parlamento kaj eklaboros kiel nova prokuroro en septembro. Li aŭ ŝi esploros la situacion, speciale pri tiu kompanio, pri kiu vi parolas. La enketado de tiu ĉi afero efektive rilatas al restarigo de
'''Prezidanto Trump:''' Do, ŝi devos trapasi certajn ekzamenojn.
'''Prezidanto Zelenskij:''' Mi dezirus diri al vi, ke ankaŭ mi havas sufiĉe multe da ukrainaj amikoj, kiuj loĝas en la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Fakte kiam mi lastfoje veturis al la Unuiĝintaj Ŝtatoj mi loĝis en Novjorko apud la {{w|Centra Parko (Novjorko)|Centra parko}} kaj ĉe la Trumpo-turo. Mi interparolos kun ili kaj esperas vidi ilin denove en estonteco. Mi ankaŭ dezirus danki vin pro la invito viziti la Unuiĝintajn Ŝtatojn, interalie {{w|Vaŝingtono|Vaŝingtonon}}. Aliflanke mi ankaŭ deziras kredigi vin, ke ni tre serioze traktos la aferon kaj laboros pri la enketado. Kio koncernas la ekonomion, niaj du landoj havas grandan potencialon kaj unu el la aferoj, kiu estas tre grava por Ukrainio, estas la
'''Prezidanto Trump:''' Bone. Jes, grandan dankon, kaj mi aprezas tion. Mi diros al Rudy kaj al la ĝenerala prokuroro Barr ke ili telefonu. Dankon. Kiam ajn vi dezirus viziti la {{w|Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blankan Domon}}, ne hezitu telefoni min. Nur diru daton kaj ni solvos tion. Mi senpacience atendas renkontiĝon kun vi.
'''Prezidanto Zelenskij:''' Grandan dankon. Mi ĝojos alveturi kaj renkontiĝi kun vi persone kaj ekkoni vin pli bone. Mi senpacience atendas nian renkontiĝon kaj ankaŭ mi dezirus inviti vin viziti Ukrainion kaj alveturi la urbon {{w|Kievo|Kievon}}, kiu estas belega urbo. Ni havas belegan landon, kiu bonvenigus vin. Aliflanke mi esperas ke la {{w|1-an de septembro}} ni estos en {{w|Pollando}} kaj ni povos renkontiĝi en Pollando. Post tio eble estus konvene por vi tuj veturi al Ukrainio. Ni povus flugi en mia aviadilo aŭ en la via, via la certe estas oble pli bona ol la mia.
'''Prezidanto Trump:''' Bone, ni povos aranĝi tion. Mi senpacience atendas renkontiĝon kun vi en Vaŝingtono kaj eble en Pollando, ĉar mi pensas ke
'''Prezidanto Zelenskij:''' Grandan dankon, sinjoro prezidanto.
Linio 44:
'''Prezidanto Zelenskij:''' Grandan dankon, sinjoro prezidanto, ĝis revido.
|Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij}}
== Fontoj ==
|