Claude Monet: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Muzeo Marmottan Monet
Linio 17:
Monet uzis ankaŭ studion, en kiu li pentris modelojn je modesta prezo. Li pentris ''Camille Doncieux'', kiun li edzinigis kelkajn jarojn poste. Ŝi plurfoje servis al li kiel modelo, precipe por la pentraĵo ''virinoj en la ĝardeno'' (fine de la 1860-aj jaroj). Ili ekloĝis en domo en [[Argenteuil]], proksime de [[Sejno]], post naskiĝo de ilia unua ido. Tie ili vivis ses jarojn ĝis la morto de Camille; li ŝin pentris sur la mortolito. Monet tiam transloĝiĝis al domo en [[Giverny]] en [[Supra Normandio|Haute-Normandie]] kaj tie kreis grandan ĝardenon.
 
En [[1872]] li pentris pejzaĝon ĉe Havro: "Impreso, sunleviĝo", kiu nun estas en [[Muzeo Marmottan Monet]] en Parizo. Tiu pentraĵo estis prezentita al publiko okaze de la unua impresionisma ekspozicio en [[1874]]. Tiu ekspozicio ne estis la granda sukceso atendata de la pentristoj, multaj raportoj estis sufiĉe malamikecaj, precipe tiuj de kritikisto ''Louis Leroy'' de revuo ''Le Charivari'', kiu, inspirite de la titolo de la bildo de Monet, uzis la vorton ''impression'' ([[Franca lingvo|france]], impreso) por moki pri la stilo. Okaze de sia tria ekspozicio en [[1876]] la pentristoj mem uzis la terminon ''impresionismo'' por identigi sian stilon.
 
En [[1892]] Monet edzinigis ''Alice Hoschede'', kun kiu li jam havis aventureton dum sia unua edzeco kun Camille, kaj kies eks-edzo estis subteninta lin.