Kristodorna glediĉio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Commonscat el Vikidatumoj, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 20:
[[Dosiero: Gleditsia triacanthos MHNT.BOT.2006.0.1274.JPG|eta|'' Gleditsia triacanthos '' - [[Muzeo de Tuluzo]]]]
[[Dosiero:Gleditsia-triacanthos-hojas.jpg|eta|220px|maldekstre|La pare pinataj folioj de kristodorna glediĉio.]]
La '''kristodorna glediĉio''', (''Gleditsia triacanthos''), estas [[decidua]] [[arbo]] hejma en centra [[Nordameriko]]. Ĝi estas plejofte trovebla en la humidaj [[grundo]]j de [[Rivero|river]][[valo]]j etendiĝanta ekde sudorienta [[Suda Dakoto]] ĝis [[Nov-Orleano]] kaj centra [[Teksaso]], kaj tiel fore orienten kiel orienta [[Masaĉuseco]]. La nomo "amerika glediĉio" estas evitenda, ĉar ekzistas ankaŭ (sud)amerik-glediĉia [[Specio (biologio)|specio]]. Pro la dornoj tiu [[planto]] iome similas al [[kristodorno]] (''Paliurus spina-christi'').
 
== Priskribo ==
[[Dosiero:HoneyLocustThorn.JPG|eta|220px|Detalo de [[Dorno (botaniko)|dornoj]].]]
La kristodorna glediĉio povas atingi [[alto]]n de 20–30 m . Ĝi rapide kreskas , kaj relative mallongdaŭre vivas; ĝia vivotempo estas tipe proksimume 120 da jaroj, kvankam iuj vivas ĝis 150 jarojn. Ili [[Vento|ventege]] perdemas grandajn [[branĉo]]jn. La [[folio]]j estas pinate kunmetitaj ĉe pli maljunaj arboj sed [[Foliolo|dupinate]] kunmetitaj ĉe fortaj junaj arboj. La [[foliolo]]j estas 1,5–2,5 cm ( pli malgrandaj ĉe dupinataj folietetoj ) kaj brile verdaj. Ili aŭtune montriĝas flavaj. [[Printempo|Printempe]] [[folio]][[Burĝono|burĝonado]] estas relative malfrua, sed ĝenerale iomete pli frua ol la [[ŝajnakacia robinio]]. La forte odoraj krem-koloraj [[floro]]j ekaperas en malfrua printempo, en aretoj elvenantaj el la bazo de la foliaj [[akselo]]j.
 
La [[frukto]] de la kristodorna glediĉio estas plata [[guŝo]] kiu maturiĝas en frua aŭtuno. La guŝoj estas ĝenerale inter 15–20 cm. La [[pulpo]] je la internaj flankoj de la guŝoj estas manĝebla, male al tiu de ŝajnakacia robinio, kiu estas [[Veneno|venena]]. La [[semo]]j estas dissemitaj per [[paŝtado]] de [[herbovorulo]]j kiaj ekzemple [[brutaro]] kaj [[ĉevalo]]j, kiuj manĝas la guŝopulpon kaj [[Sekreciado|sekrecias]] la semojn en la [[ekskremento]]j; la [[digesta sistemo]] de la besto kunlaboras por malkomponigi la malmolan semŝelon, faciligante [[Ĝermo|ĝermadon]].
[[Dosiero:Gleditsia triacanthos in Donetsk 2.jpg|eta|220px|maldekstre|[[Infloresko]]j de kristodorna glediĉio.]]
Kristodornaj glediĉioj ofte havas dornojn kiuj longas 3–10 cm, elkreskantajn el la branĉoj, iuj atingas longojn de pli ol 20 cm; tiuj povas esti ununuraj, aŭ disbranĉigitaj je pluraj punktoj, kaj ofte formas densajn aretojn. La dornoj estas sufiĉe molaj kaj verdaj kiam junaj. Ili malmoliĝas kaj montriĝas ruĝaj kiam maljuniĝantaj, tiam ili fadas al [[cindro]]grizo kaj montriĝas rompiĝemaj kiam maturaj. Tiuj dornoj supozeble disvolviĝis por protekti la arbojn de folio-paŝtado de la [[Plejstoceno|plejstocena]] megafaŭno kiu ankaŭ eble estis implikita en semodisvastigo <ref>{{en}} {{cite journal | last=Barlow | first=Connie | title=Anachronistic Fruits and the Ghosts Who Haunt Them | journal=Arnoldia | volume=61 | issue=2 | pages= | doi= | month= | year=2001 | accessdate=2008-02-21}}</ref>. Sendornaj formoj (''Gleditsia triacanthos inermis'') estas foje trovataj elkreskantaj sovaĝe kaj estas haveblaj kiel arbokultivejaj plantoj.
 
== Uzado ==
Linio 36:
Ĝiaj [[kultivaro]]j estas popularaj [[Ornama planto|ornamaj plantoj]], precipe en la nordaj [[ebenaĵo]]j de Nordameriko kie malmultaj aliaj arbospecioj povas postvivi kaj prosperi. Ĝi toleras [[Urbo|urbajn]] kondiĉojn, kompaktigitan [[grundo]]n, [[vojo]][[salo]]n, [[Alkalo|alkalan]] grundon, varmegajn kaj aridajn periodojn. La populareco ŝuldas al la fakto ke la transplantado estas tiel facile. La kreskorapideco kaj la toleremo por malbonaj ejokondiĉoj faras ke la kristodorna glediĉo estas aprezita en areoj kie [[kanopeo]] estas dezirita rapide, kiel ekzemple en novaj [[parko]]j aŭ en loĝkvartaloj, kaj en perturbitaj kaj rekuperitaj medioj, kiel ekzemple estintaj [[minejo]]j. Ĝi estas rezistema al [[Lana tineo|lanaj tineoj]] sed estas senfoliigita fare de alia [[damaĝbesto]], la ''Homadaula anisocentra'' ([[lepidopteroj]]). [[Akaro]]j, [[Kancero (botaniko)|kanceroj]], kaj [[gajlo]]j estas problemo kun iuj arboj. Multaj kultivaroj ne havas dornojn.
 
Kristodornaj glediĉioj produktas alt-bonkvalitan, daŭreman [[ligno]]n kiu poluras bone, sed la arbo ne kreskas sufiĉe grandnombre por subteni amas[[industrio]]n. Ĝi ankaŭ estas uzita por [[paliso]]j kaj [[ŝpalo]]j ĉar ĝi estas rezistema al [[putrado]]. Tamen, limigita [[merkato]] ekzistas por kristodorn-glediĉia [[meblaro]]. En la pasinteco, la malmolaj dornoj de la pli junaj arboj estis utiligitaj kiel [[najlo]]j.
 
Tiu [[Nearktiso|nearktisa]] specio estas populara ĉe [[Permakulturo|permakulturistoj]] tra la mondo, por siaj multoblaj uzoj. La guŝoj produktas valoran, alt-[[Proteino|proteinan]] brutaro[[furaĝo]]n, kiu iĝas pli alireblan kun la sendorna ( ''inermis'' ) kultivaro. La ombrego de la arbokrono estas de granda valoro por la brutaro en pli varmaj [[klimato]]j, kiel ekzemple en [[Aŭstralio]]. Oni ankaŭ asertas ke ĝi estas [[Nitrogena fiksado|nitrogenofiksanto]], per [[rizobio]]j kiuj avantaĝigas la ĉirkaŭantan grundon kaj plantojn. La daŭreco kaj kvalito de la ligno, same kiel la kapablo produkti siajn proprajn najlojn, konvenas la [[Scienca paradigmo|paradigmon]] de mem-nutranta [[agrikulturo]] kiu postulas pli malmultajn eksterajn enigaĵojn/[[resurso]]jn.
 
La kapablo de glediĉio por fiksi nitrogenon estas pridisputata. Multaj [[Scienco|sciencaj]] fontoj <ref>{{en}} {{citeCite journal|last=Burton| first=Joseph C.|coauthors=eds. Zimmerman, James H.|title=Nodulation and symbiotic nitrogen fixation by prairie legumes|journal=Proceedings, 2nd Midwest prairie conference}}</ref><ref> {{en}} {{citeCite book|last=Allen|first=O.N.|coauthors= Allen, E.K.|title=The Leguminosae|year=1981|publisher=The University of Wisconsin Press. 812 p.}}</ref> <ref> {{en}} {{citeCite journal|last= Djumaeva|first= D.|coauthors= D. Djumaeva, J. P. A. Lamers, C. Martius, A. Khamzina, N. Ibragimov and P. L. G. Vlek|title= Quantification of symbiotic nitrogen fixation by Elaeagnus angustifolia L. on salt-affected irrigated croplands using two 15N isotopic methods |journal= Nutrient Cycling in Agroecosystems |volume=| issue=| pages= | doi= | month= | year=}}</ref> klare konstatas ke glediĉio ne fiksas nitrogenon. Iuj apogas tiun deklaron kun la fakto ke glediĉio ne formas radiktuberetojn kun [[Simbiozo|simbiozaj]] [[bakterio]]j, la [[hipotezo]] estante ke sen nodetoj, neniu N-fiksado povus okazi. En kontrasto, multaj popularaj fontoj, permakulturopublikaĵoj aparte, asertas ke glediĉio fiksus nitrogenon sed helpe de ia alia [[mekanismo]].
 
Ekzistas [[Anatomio|anatomiaj]], [[Ekologio|ekologiaj]] kaj [[Taksonomio|taksonomiaj]] indikoj <ref> {{en}} {{cite journal |
last= | coauthors= James A. Bryan, Graeme P. Berlyn and John C. Gordo |
title= Toward a new concept of the evolution of symbiotic nitrogen fixation in the Leguminosae | journal= Plant and Soil| volume= Volume 186| issue= Number 1| pages=151–159 | doi= 10.1007/BF00035069| month= |year= 2011| accessdate= |
last1= Bryan |
first1= James A.}}
</ref> por refuti la supozon ke nur nodetoformantaj plantoj fiksus nitrogenon. Multaj sennodetaj specioj estas tiel kapablaj kiel nodetaj specioj por bone kreski en nitrogene malriĉaj grundoj kaj en kelkaj kazoj eĉ vegetas pli bone en la sama kreskejo <ref>{{en}} {{citeCite book|
first=James| last=Bryan| title= Leguminous Trees with Edible Beans, with Indications of a Rhizobial Symbiosis in Non-Nodulating Legumes| journal=Doctoral dissertation, Yale University| volume= |year=1995}}</ref>.
 
Kiamaniere tio okazas estas ankoraŭ ne bone komprenita, sed nuntempa [[scienca esploro]] registris kromproduktojn de nitrogenaza agado en sennodetaj fabacoj <ref> {{en}} {{cite journal | last= | first=| coauthors= (Eds.)Elkan, G.H.; Upchurch, R.G. | title= | journal= Series: Developments in Plant and Soil Sciences:Current Issues in Symbiotic Nitrogen Fixation| volume=Vol. 72 | issue= Proceedings of the 15th North American Symbiotic Nitrogen Fixation Conference | pages= | doi= |month= August 13-17| year=1995}}</ref> inkluzive de kristodorna glediĉio. Ankaŭ, [[Elektrona mikroskopo|ektronmikroskopado]] indikas la ĉeeston de aretoj ĉirkaŭ la interna kortiko de [[radiko]]j, ĵus ekster la [[ksilemo]], kiuj similas koloniojn de rizobiaj bakterioj. Tiuj povas eble konstitui la [[Evoluismo|evoluismajn]] antaŭulojn ĉe la fabacoj por nitrogena fiksado per nodetoj. Estas ne sciata ĉu la speco de N-fiksado implicita per tiuj eltrovaĵoj avantaĝigas aliajn plantojn en la najbareco, kiel estas sciata esti la kazo por nodetaj fabacoj. Kristodorna glediĉio facile [[Kopsado|kopsiĝas]], kaj ŝajnas akceptebla supozi ke redukto en radikomaso responde al kopsado devus liberigi [[nutraĵo]]jn el la restaĵoj de radikoj en la grundo, [[Profito|profite]] al najbaraj plantoj.
 
== Farmakologiaj ecoj ==
[[Dosiero:Christusdorn.jpg|eta|220px|Ligno.]]
[[Ekstrakto]]j de glediĉio prezentas gravajn [[Farmakologio|farmakologiajn]] ecojn por kuraci reŭmatisman [[artrito]]n, kiel kontraŭ-[[Mutacio|mutaciinto]] , por [[kemiterapio]] kaj havas signifan [[Ĉelo (biologio)|ĉelo]]-[[Toksino|toksina]] efiko kontraŭ diferencaj ĉelo-linioj <ref> {{en}} Abou Zeid A.H., El Hawary S.S., Mohammed R.S., Ashour W.E."Bioactive constituents from gleditsia triacanthos L. leaves." ''Planta Medica''. Conference: 59th International Congress and Annual Meeting of the Society for Medicinal Plant and Natural Product Research Antalya Turkey. Conference Start: 20110904 Conference End: 20110909. Conference Publication: (var.pagings). 77 (12) , 2011. </ref>. Semoj de kristodorna glediĉio enhavas [[Tripsino|tripsin]][[inhibanto]]n <ref> {{en}} Mosolov V.V., Kolosova G.V., Valueva T.A., Dronova L.A. "Trypsin inhibitor from Gleditsia triacanthos L. seeds. <Ingibitor tripsina iz semian gledichii (Gleditsia triacanthos L.).Biokhimiia (Moscow, Russia). 47 (5) (pp 797-802), 1982</ref><ref>Mosolov V.V., Kolosova G.V., Valueva T.A., Dronova L.A."Trypsin inhibitor from Gleditsia triacanthos (L.)." ''Biokhimiya''. 47 (5) (pp 797-802), 1982.</ref>.
 
== Referencoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
== Bibliografio ==
* {{en}} Sternberg, Guy 2004 : Native Trees for North American Landscapes, ''Timber Press'', 264 p.
* {{en}} Little, Elbert L. 1980 : The Audubon Society Field Guide To North American Trees - Western Region, ''Alfred A. Knopf'', New York, 495 p.
* {{en}} Philips, Roger 1979 : Trees of North America and Europe, ''Random House, Inc.'', New York ISBN 0-394-50259-0
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo|Biologio}}
<!--{{commons|Gleditsia triacanthos}}
{{Projektoj}}
{{commonscat|Gleditsia triacanthos}}
{{wikispeciesWikispecies|Gleditsia triacanthos}}-->
* {{en}} [http://www.cas.vanderbilt.edu/bioimages/species/frame/gltr.htm ''Gleditsia triacanthos'' images at bioimages.vanderbilt.edu]
* {{en}} [http://www.forestryimages.org/search/action.cfm?q=Gleditsia%20triacanthos ''Gleditsia triacanthos'' images at Forestry Images]