Bombado de Bankoko en la Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[FileDosiero:B-24 Liberators in Formation, 1980.JPEG|dekstre|thumbeta|Aviadiloj Consolidated B-24 Liberator en formacio.]]
[[FileDosiero:Ki43Thailand.jpg|dekstre|thumbeta|Modelo de tajlanda Nakajima Ki-43.]]
[[Bankoko]] estis bombita de la [[Aliancanoj]] ofte dum la [[Dua Mondmilito]]. Ĝi estis celo ankaŭ de la unua batalmisio de la [[Boeing B-29 Superfortress]] en junio [[1944]].
 
Aliancanaj bombatakoj al la ĉefurbo de [[Tajlando]] ekis eĉ antaŭ la lando deklaris militon, ĉar la [[Japana Imperio]] estis uzanta la landon kiel baza areo por siaj invadoj kaj de Malajzio kaj de Birmo, kun netutvolonta konsento de la registaro de Tajlando post la sukcesa invado fare de Japanio de la sudorientazia lando la 8an de decembro 1941. La unua aeratako okzis la 7an de januaro 1942, Kiam aviadiloj de la [[Royal Air Force]] (RAF) flugantaj el [[Ranguno]], atakis militajn celojn en la urbo.<ref>RAF hits Bangkok, ''Evening Post'', Volume CXXXIII, Issue 7, 9a de januaro 1942, P. 5</ref><ref>http://113squadron.com/id120.htm Burma - Air Operations, Jan 1st to May 22, 1942, Air-Vice-Marshal D. F. Stevenson's report</ref>
 
Post Ranguno falis al la japanoj la 7an de marto, pezaj bombaviadiloj, kiel britaj kaj usonaj "Consolidated B-24 Liberator", kun bazo en Hindio kaj Ĉinio, atakis celojn en Tajlando.<ref>Jap oil refinery destroyed, ''The Canberra Times'', 28a de novembro 1942, p. 2</ref><ref>Support from Siam, ''Evening Post'', Volume CXXXV, Issue 3, 5a de januaro 1943, Page 5</ref> La aeratakoj estis faritaj ĉar Bankoko tiam estis jam komandocentro por la japanoj en la fronto de [[Sudorienta Azio]]. La bombaviadiloj de la RAF kaj de la [[USAAF]] faris la atakojn kiel parto de la [[Pacifika Milito|Pacifikaj kampanjoj]]. La bomboj frapis instalaĵojn uzitajn de la okupaciantaj japanaj militistoj, sed la atakoj intencis ankaŭ premi la registaron de la tajlanda militista fortulo Plaek Pibulsongkram por ke tiu abandonu sian nepopularan aliancon kun Imperia Japanio. La ĉefaj celoj estis la ĵus finkompletigita Haveno de Bankoko kaj la Tajlanda fervoja sistemo. Atakoj fare de RAF, USAAF, kaj de aliaj Aliancanaj aerfortoj pluis pli intense el Hindio, kaj post la liberigo de Ranguno la 3an de majo 1945, el Ranguno ĝis la fino de la milito en aŭgusto tiun jaron.
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Tajlando en la Dua mondmilito]]