Plasencio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ISO
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 5:
| blazono =
| lando = [[Hispanio]]
| regiono = [[Ekstremaduro]]
| provinco = [[Provinco de Cáceres|Cáceres]]
| komarko = [[]]<!--tio ankoraŭ ne funkcias-->
| longitudo-gradoj=
Linio 26:
}}
 
'''Plasencio''' ('''Plasencia''') estas [[Hispanio|hispana]] urbo de regiono [[Ekstremaduro]], pli precize situanta norde en la [[Provinco de Cáceres]], ĉe koordinatoj 40° 02' N kaj 6° 06' U.
 
Enhavante loĝantaron de 41.002 loĝ. (laŭ statistiko de INE [[2012]]), ĝi estas la dua urbo plej loĝata en [[provinco de Cáceres]] kaj la kvara de [[Ekstremaduro]]. Ĝi troviĝas je 83,4 km norde de [[Cáceres]], 126,4 km sude de [[Salamanca]] kaj 245,2 km sudokcidente de [[Madrido]]. Ĝi estas ĉefurbo de regioneto [[valo Jerte]] kaj de [[valo Ambroz]]. Oni ĝuas tie kontinentan mildan klimaton, varmajn somerojn kaj mildajn vintrojn. Pordo de tri valoj, nome la du menciataj kaj regioneto [[La Vera]] ĉe la rivero Jerte, ĝi estas en tre defendostrategia lokiĝo.
 
== Historio ==
 
[[Dosiero:murallas_plasencia.JPG|none|200px|dekstre|eta|[[Murego de Plasencia]]]]
Oni trovis restaĵojn de [[keltoj|kelta]] domaro, ĝi estis dum la [[Romia Imperio]] milita tendumaro de romiaj legionoj, poste araba kastelo, ĝis la 10-a jarcento kiam ĝi estis [[Reconquista|rekonkerata]] de la kristanoj kaj refondita kiel libera urbo, titolo donata de reĝo [[Alfonso la 8-a]] en la 12-a jarcento.
La urbo partoprenis en historiaj eventoj dum jarcentoj, [[Batalo de las Navas de Tolosa]], ribelado de la [[Milito de la Komunumoj de Kastilio|Komunumoj de Kastilio]], militoj de Flandrio kaj Italio. Historie ĝi estas la lasta urbo en Ekstremaduro laŭ konata vojo '''Vía de la Plata''' (Arĝento-Vojo) post [[Mérida]] kaj Cáceres irante norden aŭ la unua irante suden.
 
== Konsisto ==
 
[[Dosiero:A_street_in_Plasencia.jpg|dekstrte|200px|eta|Strato en Plasencio]]
La malnova urbo strukturas kiel radioj ĉirkaŭ la centra placo, nome ''Plaza Mayor'' kie okazas diversaj komerciaj agadoj kiel surstrata merkato ĉiumarde ekde la fondiĝo; administraj agadoj ĉirkaŭ la urbodomo; sociaj, distraj (antaŭe taŭrludaj, teatraj, ktp.) kaj lastatempe financaj.
Linio 49 ⟶ 47:
Laŭ mezepoka regularo, nome ''Fuero de Plasencia'' (Foruo de Plasencio), estas du povoj en la urbo: tiu administra de "corregidor" kiel reĝa reprezentanto kaj "regidores" aŭ iaforme skabenoj; kaj aliflanke la episkoparo de la katedralo. Tiuj du sociaj grupoj respegulis sin en la urbaj konstruaĵoj.
 
Ekzistas du '''[[Katedralo]]j''': la [[Malnova Katedralo de Plasencia]], aŭ Preĝejo de Sankta Maria, kiu prezentas la originalecon oferi du kunigitajn kostruaĵojn arkitekte interplektitaj kaj diferencigitaj laŭ tempo kaj laŭ stilo. La Malnova Katedralo ekkonstruita fine de ka 13-a jarcento kaj dum la 14-a per gotikaj formoj. La [[Nova Katedralo de Plasencia]] ekkonstruita en la jaro [[1498]] kaj dum la 16-a jarcento laŭ renesanca stilo. Partoprenis en tiu konstruo ĉefaj arkitektoj de tiu jarcento: Enrique Egas, Juan de Álava, Francisco de Colonia, Covarrubias, Diego de Siloé kaj Rodrigo Gil de Hontañón. En pli suba labortavolo partoprenis amaso da lokaj ŝtontajlistoj, inter ili familio González. Elstaras en tiu nova katedralo la Ĥorusejo kun '''renesanca seĝaro el ligno''' belege skulptita kaj la ĉefa retablo.
 
[[Dosiero:Plasencio.JPG|300px|rightdekstra|thumbeta|Vidaĵo de la historia centro de Plasencio kun la katedralo meze]]
Aliaj religiaj konstruaĵoj: Monaĥejo de Sankta Vincento de [[Dominika Ordeno]] (fine de 15-a jarcento); Jezuita Lernejo (meze de 16a jarcento), malnova Sanhejmo; Kapelo de Monaĥejo ''de las Claras'' (fine de 15a jarcento); la antaŭe menciitaj paroĥejoj kiuj nomigas la kvartalojn same kiel la ekstermuraj preĝejoj de Sankta Lazaro, [[Sankta Johano]], Kristo de la Militoj kaj Ermitejo de ''la Virgen del Puerto''.
 
La ĉefa civila konstruaĵo estas la Palaco de la Markizoj de Mirabel.
 
Aliaj elstaraj konstruaĵoj nereligiaj:
* '''Palaco de familio Monroy''' (aŭ de la 2 turoj), rekonstruita laŭ novgotika stilo. La plej malnova palaco de Plasencia. Unu el la du turoj estis detruita sekve de la tertremo de Lisbono de 1755. Ties fasado estas [[romaniko|romanika]], de la 13-a jarcento. Tie naskiĝis doña María Rodríguez de Monroy, konata kiel doña [[María la Brava]], kiu en 1465 venĝis en Salamanca (kie ŝi loĝis kaj kie konserviĝas ties domo) la mortigon de siaj filoj per persekuto kaj elkapigo de iliaj mortigintoj .
* Casa de las Infantas (Hejmo de Princinoj) kaj de la episkopo Girón de la 16-a jarcento;
* Casa del Doctor Trujillo (15-a jarcento),
* Casa del Deán aŭ de la Markizo de Santa Cruz (Sankta Kruco) kaj
* Casa de los Grijalva.
 
Linio 71 ⟶ 69:
 
== Nuntempo ==
[[Dosiero:Santuario_Virgen_del_Puerto.jpg|rightdekstra|200px|thumbeta|Sanktejo de la ''Virgen del Puerto'']]Daŭre oni okazigas la ĉiumardan surstratan merkaton por regionaj produktoj. La unuan mardon de aŭgusto ĉiujare oni festas la Martes Mayor (Plejan Mardon), kiam oni klopodas renovigi la mezepokan aspekton de la merkato. Alia festo okazas la unuan semajnon de Junio, ''Las Ferias'', kie oni organizas taŭrludojn, koncertojn kaj ĝeneralan noktan drinkadon. La duan paskan dimanĉon okazas la ''Romería'' (Kamparfesto religia) al Sanktejo de la ''Virgen del Puerto'' (Virgulino de la Montpasejo), patronino de la urbo. Lastatempe Internacia Popolmuzika Festivalo allogas vizitantojn.
 
Ekonomio baziĝas sur la komerco kaj la tria sektoro (servoj), kaj disvastiĝanta terkultura industrio. Kiel centro de belega natura regioneto kaj kun grava historia kaj arta heredaĵoj ekfunkcias kiel turisma celo. Ĝi enhavas bonkvalitajn hotelojn, kiel la ''Parador Nacional'' (Nacia Restadejo), kaj la Hotelo Alfonso VIII ambaŭ centre de la urbo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonsCommons|Plasencia}}
 
* [http://www.aytoplasencia.es Urbodomo de Plasencia]
Linio 82 ⟶ 80:
* [http://www2.antoniocordero.com/gallery/PlasenciaVirgendelPuerto Bildogalerio de la Sanktejo de la Virgen del Puerto, Patronino de Plasencia ]
* [http://webs.ono.com/plasenciaaldia/PAGINAS/GALERIA.html Bildogalerio]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Ekstremaduro]]