Abu Nuŭas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| loko de morto = [[Bagdado]], [[Persujo]]
}}
'''Abu Nuŭas''' aŭ '''Abu Nuvas''' ([[arabe]]: أبو نواس, Abū Nuvās, aŭ الحسن بن هانئ الحكمي الدمشقي, al-Hasan ibn Hani' al-Hakami ad-Dimaschqi, al-Ḥasan b. Hāniʾ al-Ḥakamī ad-Dimašqī; naskiĝis ĉirkaŭ [[747]]–[[762]] en [[Ahvaz]], [[Persio]] al araba patro kaj persa patrino; mortis ĉirkaŭ [[813]]–[[815]] en [[Bagdado]]) estis elstara poeto de la frua [[Abasidoj|abasida]] epoko ([[750]]–[[835]]). Li iĝis majstro de ĉiuj tiutempaj ĝenroj de [[araba poezio]]. Li eniris ankaŭ en la [[folkloro|folklora]] tradicio, kaj aperis kelkajn fojojn en la libro [[Mil kaj unu noktoj]] kiel fama poeto diboĉema. Lia reputacio baziĝis sur la bakĥema poezio (خمريات jamriyyat), kaj sur la temo de la [[samseksemuloj|samseksema]] [[amo]] (مذكرات mudhakkarat).
 
Abu Nuŭas estas la plej brila reprezentanto de tiuj poeziaj tendencoj el la 8a-9a jarcentoj, enmodigita de Baŝâr Ibn Burd, kiu klopodis apartiĝi for el la kodoj kaj temoj de la antikva poezio, de inspiro el [[beduenoj|beduena kulturo]], favorante malan poezion pri amo, vinemo kaj [[erotismo]], inspirita de la urba vivo. Konsiderita siatempe kiel unu de la plej grandaj poetoj de [[araba lingvo]], li estas ankoraŭ hodiaŭ tre aprezata en la arablingvaj landoj.<ref>Jamel Eddine BENCHEIKH, «ABU NUWAS (inter 747 kaj 762-ĉ. 815)», Encyclopædia Universalis [rete], konsultita la 14an de novembro 2013. [http://www.universalis.fr/encyclopedie/abu-nuwas/] </ref> Kvankam konata ĉefe pro sia vinema kaj amema poezio, li komponis ankaŭ en aliaj ĝenroj, ĉefe pecojn de asketisma poezio (zuhdiyya), aŭ ankaŭ panegirojn (madîh) dediĉitajn al siaj patronoj. Oni atribuas al li krome la aŭtorecon de la ĝenro de tardiyyât (scenoj de ĉasado ligitaj al la vivo de nobeluloj aŭ herooj).<ref>TOELLE Heidi kaj ZAKHARIA Katia, A la découverte de la littérature arabe, du VIe siècle à nos jours, éd. Flammarion, coll. Champs essais, Paris, 2009, p. 97 </ref>
 
== Vivo ==