Abu Nuŭas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
 
== Vivo ==
===Ekvivo===
<!--[[Dosiero:ملف:تمثال أبو نؤاس.JPG|eta|dekstre|Skulptaĵo de Abu Nuŭas.]]-->
La patro de Abu Nuŭas, ''Hani'', kiun Abu neniam konis, estis posteulo de la [[Regiono Ĝajzano|Ĝajzana]] tribo Banu Hakam kaj araba soldato en la armeo de [[Marvano la 2-a]]. Lia patrino estis persino nomata ''Golban'' (= rozo), kiu laboris kiel teksisto.
 
Biografiistoj malkonsentas pri la dato de la nasko de Abu Nuŭas, game inter 747 kaj 762. Kelkaj fontoj diras, ke li naskiĝis en [[Basora]]<ref name="Gp2"/>, sed aliaj rakontoj informas, ke li estis naskiĝinta en [[Damasko]], Busra aŭ [[Ahvaz]]. Lia nomo estis ''al-Hasan ibn Hani al-Hakami'', dum 'Abu Nuŭas' estis kromnomo. "Patro de la hartufoj" referencataj tiel pro la du longaj hartufoj​ kiuj pendis al siaj ŝultroj.
 
Ismail bin Nubaĥt asertis: "Mi neniam vidis homon de pli etenda lernado ol Abu Nuŭas, kaj neniun, kun memoro tiom riĉe provizita, posedanta tiom malmultajn librojn. Post lia morto ni serĉis lian hejmon, kaj povis trovi nur unu librokovrilon enhavantan kelkajn paperojn, en kiuj estis kolekto de raraj esprimoj kaj gramatikaj observoj."<ref>{{cite book|url=https://books.google.com/books?id=XXciAAAAMAAJ&pg=PA81#v=onepage&q&f=false |title=F. F. Arbuthnot, '&#39;Arabic Authors: A Manual of Arabian History and Literature,'&#39; W. Heinemann, London (1890), p. 81. ISBN 3847229052 (reprint) |publisher=Books.google.com |date=2006-12-13 |accessdate=2014-06-20}}</ref>
 
Abu Nuŭas estis ankoraŭ knabo, kiam lia patrino vendis lin al nutraĵvendisto de [[Basra]], Al-Sa'ad Ĝaŝira. En Basra la knabo studis en koran-lernejo, kaj lia mastro liberigis lin.
Linio 21 ⟶ 26:
Li studis en [[Basra]] kaj [[Kufa]], komence ĉe la poeto [[Valiba ibn al-Hubab]], poste ĉe [[Halaf al-Ahmar]]. Krom tio, li studis la sanktan libron de la islamo, la [[korano]]n, la [[hadito]]jn (tradiciojn, ligitajn al la profeto), sed studis gramatikon kaj onidire pasigis unu jaron en la dezerto, por lerni la lingvon de la [[beduenoj]], konsideratan la plej pura araba.
 
===Poeta kariero, ekzilo kaj persekutoj===
Abu Nuŭas elmigris al [[Bagdado]], eble akompanate de sia kuzo WalibahŬalibah ibn al-Hubab, kaj iĝis rapide konata ĉar lia poezio, sprita kaj humurplena, kiu ne traktas tradiciajn temojn de la dezerto, sed parolas pri la urba vivo, kantas la ĝojon de la vino kaj la amon al junaj knaboj ''(mujuniyyat)''. Liaj poemoj estas pri [[ĉasado]], amo de virinoj. Li ŝatas skandaligi la socion skribante pri aferoj malpermesataj de [[Islamo]]. Li verŝajne estis la unua araba poeto, kiu skribis pri [[masturbado]].
 
La rilato de Abu Nuŭas al la bagdada abasida kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, kaj pro poemo pri la [[barmakidoj]], kiujn li verkis, li devis fuĝi portempe en [[Egiptio]]n. Ŝajne la tialo estas, ke li verkis elegian poemon laŭdante la elitan [[Persio|persan]] politikan familion de barmakidoj, nome tre povega familio kiu estis ruinigita kaj masakrita de la [[kalifo]], [[Harun ar-Raŝid]].
 
Li reveturis al Bagdado en [[809]] post la morto de [[Harun al-Raŝid]]. La kalifo Muhamad al[[Al-Amin]], filo de Harun al-Raŝid, estis 22-jaraĝa, diboĉema kaj iama disĉiplo de Abu Nuŭas. Li verkis laŭdajn poemojn kaj ''kasida'' (قصيدة) pri la nova kalifo kaj tiel vivis kiel sukcesa poeto ĉe la abasida kortego. Fakte, plej fakuloj kredas, ke Abu Nuŭas verkis plej el siaj poemoj dum la regado de al-Amin (809-813).
 
Laŭ la tiamaj kritikistoj li estis la plej granda islama poeto.<ref>F.F. Arbuthnot</ref> Lia samtempulo Abu Hatim al Mekki ofte diris, ke Abu Nuŭas serĉis plej profunde en si mem, elĉerpante la pensojn la plej originalajn kaj plej malfacile atingeblajn. Tamen, liaj ebriemo kaj malĉasteco fine incitis la kalifon kaj Abu Nuŭas estis malliberigita. Kiam al-Amin estis renversita de sia [[puritanismo|puritana]] frato [[al-Mamun]], tiu lasta montris nenian indulgon kontraŭ Abu Nuŭas, kiu mortis en [[malliberejo]]. Iuj biografoj supozas, ke li estis venenita de iu Ismail Abu bin Sel, menditamendite de la veziro Zonbor.
 
Iuj aŭtoroj diris poste, ke malliberigite Abu Nuŭas iĝis profunde religiema, sed aliaj supozis ke tio estis nur ŝajnigo por gajni la koron de la nova kalifo (helpate interalie de kelkaj laŭdaj poemoj). La [[veziro]] de al-Mamun, Zombor, malamis la poeton; laŭdire por malhelpi lin, li mendis ĉe li satiran poemon pri la bofilo de [[Mohamedo]] kaj ties kuzo [[Ali ibn Abi Talib|Ali]]. Kaj ke poste Zombor laŭtlegis publike la poemon por certigi la daŭran malliberigon de Abu Nuŭas.