Abu Nuŭas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
===Ekvivo===
<!--[[Dosiero:ملف:تمثال أبو نؤاس.JPG|eta|dekstre|Skulptaĵo de Abu Nuŭas.]]-->
La patro de Abu Nuŭas, ''Hani'', kiun Abu neniam konis, estis posteulo de la [[Regiono Ĝajzano|Ĝajzana]] tribo Banu Hakam kaj araba soldato en la armeo de [[Marvano la 2-a]]. Lia patrino estis persino nomata ''Golban'' (= rozo), kiu laboris kiel teksisto. Pro la duobla nacieco de la gepatroj, Abu Nuŭas ekde la infanaĝo parolis kaj la [[araba]]n kaj la [[persa]]n lingvojn.
 
Biografiistoj malkonsentas pri la dato de la nasko de Abu Nuŭas, game inter 747 kaj 762. Kelkaj fontoj diras, ke li naskiĝis en [[Basora]]<ref name="Gp2"> Straley, Dona S. (2004). The undergraduate's companion to Arab writers and their web sites. Libraries Unlimited. p. 30. ISBN 1-59158-118-4. </ref>, sed aliaj rakontoj informas, ke li estis naskiĝinta en [[Damasko]], Busra aŭ [[Ahvaz]]. Lia nomo estis ''al-Hasan ibn Hani al-Hakami'', dum 'Abu Nuŭas' estis kromnomo. "Patro de la hartufoj" referencataj tiel pro la du longaj hartufoj​ kiuj pendis al siaj ŝultroj.
Linio 24:
Abu Nuŭas estis ankoraŭ knabo, kiam lia patrino vendis lin al nutraĵvendisto de [[Basra]], Al-Sa'ad Ĝaŝira. En Basra la knabo studis en koran-lernejo, kaj lia mastro liberigis lin.
 
Li studis en [[Basra]] kaj [[Kufa]], komence ĉe la poeto [[Valiba ibn al-Hubab]], kiu iĝis lia amanto kaj portis lin loĝi al la urbo [[Kufa]]; poste, reveninte en Basora. li studis ĉe [[Halaf al-Ahmar]], kiu estis fakulo pri antaŭislama poezio. Krom tio, li studis la sanktan libron de la islamo, la [[korano]]n, la [[hadito]]jn (tradiciojn, ligitajn al la profeto), sed studis gramatikon kaj onidire pasigis unu jaron en la dezerto, por lerni la lingvon de la [[beduenoj]], konsideratan la plej pura araba. Sed li denove revenis al urbo, kies vivmaniero plaĉis al li multe pli ol tiu de la dezerto.
 
===Poeta kariero, ekzilo kaj persekutoj===
Abu Nuŭas tiel elmigris al la popolnombra [[Bagdado]], eble akompanate de sia kuzo Ŭalibah ibn al-Hubab, kaj iĝis rapide konata ĉar lia poezio, sprita kaj humurplena, kiu ne traktas tradiciajn temojn de la dezerto, sed parolas pri la urba vivo, kantas la ĝojon de la [[vino]] kaj la amon al junaj knaboj ''(mujuniyyat)''. Liaj poemoj estas pri [[ĉasado]], amo de virinoj. Li ŝatas skandaligi la socion skribante pri aferoj malpermesataj de [[Islamo]]. Li verŝajne estis la unua araba poeto, kiu skribis pri [[masturbado]].
 
La rilato de Abu Nuŭas al la bagdada abasida kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, kaj pro poemo pri la [[barmakidoj]], kiujn li verkis, li devis fuĝi unue al [[Mekko]] kaj poste portempe en [[Egiptio]]n. Ŝajne la tialo estas, ke li verkis elegian poemon laŭdante la elitan [[Persio|persan]] politikan familion de barmakidoj, nome tre povega familio kiu estis ruinigita kaj masakrita de la [[kalifo]], [[Harun ar-Raŝid]].
 
Li reveturis al Bagdado en [[809]] post la morto de [[Harun al-Raŝid]]. La kalifo Muhamad [[Al-Amin]], filo de Harun al-Raŝid, estis 22-jaraĝa, diboĉema kaj iama disĉiplo de Abu Nuŭas. Li verkis laŭdajn poemojn kaj ''kasida'' (قصيدة) pri la nova kalifo kaj tiel vivis kiel sukcesa poeto ĉe la abasida kortego. Fakte, plej fakuloj kredas, ke Abu Nuŭas verkis plej el siaj poemoj dum la regado de al-Amin (809-813).
 
Laŭ la tiamaj kritikistoj li estis la plej granda islama poeto.<ref>F.F. Arbuthnot</ref> Lia samtempulo Abu Hatim al Mekki ofte diris, ke Abu Nuŭas serĉis plej profunde en si mem, elĉerpante la pensojn la plej originalajn kaj plej malfacile atingeblajn. Tamen, liaj ebriemo kaj malĉasteco fine incitis la kalifon kaj Abu Nuŭas estis malliberigita. Kiam al-Amin estis renversita de sia [[puritanismo|puritana]] frato [[al-Mamun]], kiu estis amanto de beletroj kaj de artoj, sed tute nek de drinkemuloj nek de ribeluloj, tiu lasta montris nenian indulgon kontraŭ Abu Nuŭas, kiu mortis en [[malliberejo]]. Iuj biografojbiografiistoj supozas, ke li estis venenita de iu Ismail Abu bin Sel, mendite de la veziro Zonbor.
 
Iuj aŭtoroj diris poste, ke malliberigite Abu Nuŭas iĝis profunde religiema, sed aliaj supozis ke tio estis nur ŝajnigo por gajni la koron de la nova kalifo (helpate interalie de kelkaj laŭdaj poemoj). La [[veziro]] de al-Mamun, Zombor, malamis la poeton; laŭdire por malhelpi lin, li mendis ĉe li satiran poemon pri la bofilo de [[Mohamedo]] kaj ties kuzo [[Ali ibn Abi Talib|Ali]] kaj Abu Nuŭas, ebria, verkis ĝin. Kaj ke poste Zombor laŭtlegis publike la poemon por certigi la daŭran malliberigon de Abu Nuŭas. Do, depende de la biografiisto, la poeto mortis en [[prizono]] aŭ venenigita.
 
==Verkaro==
Abu Nuŭas estas konsiderata unu el la plej granduloj el la klasika araba literaturo. Li influis multajn postajn verkistojn, inter kiuj menciindas [[Omar Ĥajam]], kaj [[Hafizo|Hafiz]] — ambaŭ el ili poetoj el [[Persio]]. Hedonisma karikaturo de Abu Nuŭas aperas en kelkaj el la rakontoj de la verko [[Mil kaj unu noktoj]]. Inter liaj plej bone konataj poemoj estas kelkaj kiuj ridindigas la temon de la "Malnova Arabia", nome pri nostalgio por la vivo de [[Beduenoj]], kaj entuziasme laŭdante la ĝisdatigita vivo en Bagdado kiel klara kontrasto. Li estas unu el diversaj personoj al kiuj oni atribuas la inventon de la literatura formo de ''mu‘ammā'' (laŭvorte 'blindigita' aŭ 'malheligita'), enigmo kiu estas solvita 'pere de kombinado de la konstituantaj leteroj de la vorto aŭ nomo trovota';<ref>G. J. H. van Gelder, 'mu‘ammā', en ''Encyclopedia of Arabic Literature'', eld. de Julie Scott Meisami kaj Paul Starkey, 2 vol. (London: Routledge, 1998), II 534.</ref> li estis certe la ĉefa reprezentanto de la formo.<ref>M. Bencheneb, 'Lu<u>gh</u>z', in ''The Encyclopaedia of Islam'', nova eldono, eld. de H. A. R. Gibb kaj aliaj (Leiden: Brill, 1954-2009), s.v.</ref>
 
La verkaro de Abu Nuŭas enkadriĝas en la renovigan movadon de la araba poezio, kiu komenciĝis en la epoko de la [[Umajadoj]] (661–750) kaj maturiĝis sub la unuaj [[kalifujo de Abasidoj|abasidaj kalifoj]] (ekfe 750), do ĝuste dum lia vivtempo. Oni devas konsideri lin gravega artisto de tiu movado, kiu konsideris la poezion kiel liberan, senperan esprimilon kaj ne kiel ripeton de lingvaj skemoj kaj lingvobrikoj klasikaj.
 
Liaj poemoj estas gramatike perfektaj, kaj baziĝas je la arabaj tradicioj. La temo de la versoj estas pri la urba vivo. Tre popularaj estis la verkoj pri [[vino]] kaj amo al junuloj (knaboj), ilia beleco kaj iliaj korpopartoj. Lia poezio estas spicita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj. Li estis ribelema, tumultema kaj neregula politike: li rompis multajn [[tabuo]]jn kaj mortis post sbiraj torturoj. Li kultivis unue poezion en la araba klasika tradicio, kaj poste li abandonis ĝin favore de novaj temoj. Granda parto de lia poezio temas pri la tendenco al vino kaj amo, kongrue kun lia diboĉema vivo. La priskriboj de liaj festoj kiuj ĝenerale okazas en juda aŭ kristana drinkejaĉo nokte, estas de granda [[realismo]].
 
Lia poezia produkto estis kolektita post lia morto fare de la saĝuloj al-Suli kaj Hamza al-Isbahani. Oni konservis proksimumen 13.000 versojn. Spite la fakton, ke li estas unu de la arabaj poetoj plej aprezataj, kelkaj el la nuntempaj eldonoj de liaj verkoj ne enhavas pro hontemo la inkludon de la multaj poemojn kiujn li dediĉis al siaj multaj viramantoj.
Lia poezio estas spicita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj. Li estis ribelema, tumultema kaj neregula politike: li rompis multajn [[tabuo]]jn kaj mortis post sbiraj torturoj.
 
Lia libero por esprimo, speciale pri aferoj malpermesitaj pere de la Islamaj reguloj, plue ekscitigas la animojn de la cenzuristoj. Tamen liaj verkoj plue estis libere cirkulantaj ĝis la komencaj jaroj de la 20-a jarcento: ekzemple, en 1932 la unua moderna cenzurita eldono de liaj verkoj aperis en [[Kairo]]. Male, en Januaro 2001, la Egipta Ministerio de Kulturo ordonis la bruligon de ĉirkaŭ 6,000 ekzempleroj de libroj kiuj enhavis samseksemecan poezion de Abu Nuŭas.<ref>''Al-Hayat'', 13a de januaro, 2001</ref><ref>''Middle East Report'', 219 Summer 2001</ref> Ajna mencio de samseksemeco estis forigita el la klarigo pri la poeto en la Saudarabia ''Global Arabic Encyclopedia''.<ref name="bearman">{{cite encyclopedia |first=Peri |last=Bearman |title=Global Arabic Encyclopedia |editor-first=Aptin |editor-last=Khanbaghi |year=2009 |encyclopedia=Encyclopedias about Muslim Civilisations |pages=16–17}}</ref>
 
=== Ekzemploj===
Linio 156:
[[Kategorio:Mezepokaj verkistoj]]
[[Kategorio:Perslingvaj poetoj]]
[[Kategorio:Persaj poetoj]]
[[Kategorio:Arabaj verkistoj]]
[[Kategorio:Arablingvaj poetoj]]
Linio 176 ⟶ 177:
[[Kategorio:Abasida Kaliflando]]
[[Kategorio:9-a jarcento]]
[[Kategorio:Ŝijaistoj]]