Ĝenova Respubliko: Malsamoj inter versioj

+Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
(+Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
{{Informkesto pereinta ŝtato
| nomo = La plej klara respubliko ĝenova
| origina nomo = Serenissima Repubblica di Genova<br />Repúbrica de Zêna
| jaro de estiĝo = 1005
| jaro de pereo = 1815
| monunuo = ''Genovino''
| ŝtata formo = [[oligarkio|oligarkia]] [[respubliko]]
| estiĝo = [[1005]]
| pereo = [[1815]]
}}
La '''Ĝenova Respubliko''' en la [[Mezepoko]] estis unu el la italaj [[Maraj Respublikoj]] kune kun [[Venecia respubliko|Venecio]], [[Amalfi]] kaj [[Pizo]]. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en [[Mezoriento]], [[Grekio]], [[Nordafriko]], [[Sardio]] kaj [[Korsiko]], finiĝis en la jaro [[1815]], kiam ĝi estis aneksata de [[Regno de Sardio|Piemonto-Sardio]].
 
== Historio ==
La urbo Ĝenovo jam estas fondita en la [[romio|romia epoko]], sed tiam ne havis grandan influon. En la frua [[Mezepoko]], ĝi komencis esti centro komerca kaj konkuris kun [[Pizo]], alia grava komerca haveno ĉe la okcidenta marbordo de Italio. Estiĝis nodo komerca inter [[Bizanca imperio]], la araba mondo kaj Eŭropo okcidenta. La engaĝiĝo de Ĝenovo en la [[krucmilitoj]] pligrandigis sian gravecon komercan, tiel ke tiutempe ĝi estis la plej grava komerca haveno Mediteranea kun Venecio. La varoj plaj gravaj en la komerco ĝenova estis aziaj, kiel [[spico|spicoj]] kaj silko. En la [[13-a jarcento]] fondiĝis pluraj komercaj kontoroj en la marbordoj de orienta Mediteraneo kaj la [[Nigra Maro]], ekzemple en [[Konstantinopolo]], [[Teodozio]], [[Famagusto]] kaj [[Izmiro|Smirno]]. Ĉi tiuj urboj estis partoj da la granda komerca imperio de Ĝenovo. En la jaro [[1284]] Ĝenovo venkis sian rivalan urbon Pizo, tiele gajnis [[Korsiko|Korsikon]] kaj [[Sardio|Sardion]], kaj pligrandigis sian potencon. La Ĝenova banko ''Casa di San Giorgio'', fondita en la jaro [[1407]], estis unu inter la plej gravaj financaj institutoj en Eŭropo.
 
Komence de la [[Renesanco]], Ĝenovan ekregis fremdaj regnoj, unue [[Milano]], kaj due [[Francio]]. Pro la kresko de [[Otomana imperio]] kaj la perdo de graveco de la Mediteranea komerco, alidirektita al la [[Atlantiko]], Ĝenovo perdis sian grandan komercan influon dum la [[16-a jarcento]].
 
En la jaro [[1797]] [[Napoleono]] refondis la [[Ĝenova respubliko|Ĝenovan respublikon]] kiel la '''Respubliko Liguria'''. Inter la jaroj [[1805]] kaj [[1815]] ĝi estis parto de Francio. Post la [[Napoleonaj militoj]] ĝis la [[unuiĝo de Italio]] en la jaro [[1861]], Ĝenovo apartenis al [[Regno de Sardio]].
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Ĝenovo|Respubliko]]
167 841

redaktoj