Abu Nuŭas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 64:
* '''La drinkejo''': la drinkejaĉoj, la konventoj, la ĝardenoj kaj la [[kortego]].
 
La ejoj kie okazas la bakkaj poemoj estas tre diversaj, sed ili kunhavas ion komunan: tie estas ĉiam la poeto kun siaj amikoj ĉirkaŭitaj per la plezuro de la [[muziko]], de la amo kaj de la vino. La drinkejaĉoj estis, kiel la [[konvento]]j, ekstermure de Bagdado, inter [[vitejo]]j kiuj produktis sian propran vinon regite de judoj aŭ kristanoj; veni al tiuj lokoj estis farite ĉiam nokte; la drinkejestro, antaŭ malfermi sian pordon, pridemandis la grupon de amikoj por esti certa pri iliaj pagebloj; krome, multaj el tiuj noktoj, pro la ebrieco mem, ili devis resti pasigi unu aŭ pliajn noktojn. La noktoj en la kristanaj konventoj kie oni proponis ankaŭ la vinon produktitajn de ili mem, estis rakontitaj pli malpli kiel ĉe la drinkejaĉoj, kun la diferenco ke Abu Nuŭas havigas multan informon pri la organizado de la monaĥa vivo. La [[ĝardeno]]j kaj fruktoĝardenoj estas lokoj prikribitaj por la ĝuado de la kundrinkado de vino kun la grupo de amikoj, sub la arboj kaj ĉirkaŭitaj de floroj, akmpanatajakompanataj de muzikistoj kaj kantistoj; en tiuj lokoj, la poemoj estas ĉiam komparataj kun la parfumo kaj la belo de la [[floro]]j. Finfine, ene de la [[palaco]]j de la kortego de la [[kalifo]], estas kie okazas la plej bonaj festoj; la drinkado kuniĝis al la muziko, al la poezio kaj al la plej elektitaj plezuroj.<ref> Gil, 2009, p. 270-271. </ref>
 
* '''Vino kaj Islamo''': drinkadi en [[Ramadano]], la pilgrimado al la drinkejo, la aliaj reguloj de Islamo, la vino kaj le [[demono]].