Oberburg BE: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj
Linio 17:
|priskribo de mapo=Mapo de Oberburg}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Oberburg''' estis ĝis la 31-a de decembro [[2009]] komunumo de la [[distrikto Burgdorf]] kaj ek de la 1-a de januaro [[2010]] komunumo de la [[administra distrikto Emme-Valo]] en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Ĝi havis 2881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
 
== Geografio ==
Oberburg situas en la [[Svisa Mezlando]] en la orienta flanko de la meza [[Emme-Valo]] rekte sude de la urbo [[Burgdorf BE|Burgdorf]]. Oberburg disponas pri du [[eksklavo|eksklavoj]], unu nomiĝas [[Tannen]] kaj situas sude de la komunumo en la fontregiono de la rojo ''Luterbach'', la alia nomiĝas [[Rohrmoos]] kaj situas norde de la komunumo okcidente de Burgdorf, krome al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberburg la vilaĝetoj [[Breitewald]], [[Freudigen]], [[Hof]], [[Obere Oschwand]], [[Untere Oschwand]] kaj [[Zimmerberg]].
 
Linio 26:
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Oberburg limas en nordo al la komunumo [[Burgdorf BE|Burgdorf]], en sudoriento al [[Hasle ĉe Burgdorf]], en sudokcidento al la [[eksklavo]] [[Lauterbach]] de la komunumo [[Lützelflüh]], kaj en okcidento al [[Krauchthal]].
 
La eksklavo [[Rohrmoos]] limas en okcidento kaj nordo al [[Rüti ĉe Lyssach]], kaj en oriento kaj sudo al [[Burgdorf BE|Burgdorf]]; kaj la eksklavo [[Tannen]] en nordo al [[Krauchthal]], en oriento al la ekskalvo [[Lauterbach]] de la komunumo [[Lützelflüh]], en sudoriento al [[Hasle ĉe Burgdorf]], kaj en sudokcidento kaj okcidento al [[Vechigen]].
 
== Trafiko ==
Tra Oberburg kondukas la kantona ĉefvojo de [[Burgdorf BE|Burgdorf]] al [[Langnau en Emme-Valo]]. De Oberburg la kantona vojo n-ro 234.4 kondukas okcidenten al [[Krauchthal]]. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A1]], situas proksimume 7 kilometrojn norde apud [[Kirchberg BE|Kirchberg]]. Tra la komunumo kondukas la fervojlinio de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo. La stacidomo Oberburg situas sur la teritorio de la komunumo Burgdorf.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Oberburg datiĝas el la jaro [[1240]] kiel ''Obrunburc''. La nomodona burgo sur la monteto Rothöchi, la supra burgo male al la malsupra burgo en Burgdorf, estis supozeble la prakastelo de kiburgaj vazaloj, nome la [[Senjoroj de Oberburg]], kiuj estis menciitaj en la [[13-a jarcento]]. Eventuale la la mezepoka [[mezepoka amkanto|amkantisto]] menciita en [[Codex Manesse]] estis membro de tiu familio. En la 14-a jarcento al [[Grafoj de Kiburgo]] estis la posedantoj de Oberburg, kiu dum la [[Milito de Burgdorf]] ([[1383]]-[[1384]]) fariĝis havaĵo de la urbo [[Berno]]. Ĝi fariĝis parto de la eksterurba civito de la urbo Burgdorf kaj post la fino de la [[Helveta Respubliko]] en la jaro [[1803]] estis atribuita al la [[distrikto Burgdorf]], kiu en la jaro [[2010]] estis integrita al la [[administra distrikto Emme-Valo]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D255.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Oberburg'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-09-14)]</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* Aliaj signifoj de [[Oberburg]]
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.oberburg.ch Oficiala retejo de la komunumo Oberburg]
{{komunejokat}}
{{Komunejokat}}
 
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Emme-Valo}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Burgdorf}}