Algazelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
Same kiel ''falasifa'' (filozofoj), Algazelo dividis homojn laŭ la niveloj de la iliaj kapabloj por ekkono, en la du partojn: "vastan publikon", "amason" (''al-’amma'', ''al-’avamm'') kaj "elektitojn" (''al-hassa''). Al la unuaj li rilatigis ordinarajn kredantojn, kiuj blinde sekvas religian tradicion. Por ke ne konfuzi tiujn, oni ne povas doni al ili la simbol-alegorian interpreton de sakramentaj tekstoj. Ankaŭ al tiuj rilatas mutakallim-oj, kiuj en siaj interpretoj deiras el [[dialektiko|dialektikaj]] (en la [[Aristotelo|aristotela]] senco) tezoj kaj la funkcio de kiuj devas esti limigita per la defendo de dogmoj de islamo. Fojfoje Algazelo eligis mutakallim-ojn en la aparta kategorio de kredantoj, kiu iom altiĝis super ordinara amaso.
 
Al la dua kategorio li alkalkulis (ofte en maskita formo) antaŭ ĉio filozofojn (''falasifa''), kiuj estas strebantaj koncepti veron pere de pruvoj, baziĝintaj sur kredindaj antaŭtezoj. Krome al la elektitoj Algazelo rilatigis [[sufiismo|sufiistojn]], kiuj aliras al la [[monismo|monisma]] opinio al [[estado]] pere de [[intuicio]], sed ne [[logiko|logikaj]] pruvoj. Praktikan utilon de la sufiismo li vidis en ties direkteco al la [[etiko|etika]] perfektiĝo. Samtempe Algazelo refutis la pretendojn de sufiistoj pri la ontologia integreco kun Dio, agnoskinte la "integrecon" nur kiel la simbolon de la konceptado de Dio per la plej alta ekkona forto — la intelekta intuicio.
 
Liaj verkoj konatiĝis en Eŭropo precipe per [[latina lingvo|latinaj]] tradukoj faritaj en la traduka instituto de [[Toledo]], [[Hispanio]], nome [[Tradukskolo de Toledo]] kaj kredeble estis la unuaj islamaj verkoj serioze atentataj de eŭropaj ([[kristanismo|kristanaj]]) kleruloj, ekz. [[Tomaso de Akvino]]<ref name="smith">{{citaĵo de libro |familinomo= Smith |personnomo= Margaret |titolo= Al-Ghazali: The Mystic |loko=Londono |eldoninto=Luzac & Co. |lingvo={{en}} |jaro= 1944 }}</ref>.