Algazelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
En [[Nejŝaburo]] Algazelo estis disĉiplo de [[Al-Ĝuvajni|Al-Haramajn al Ĝuvajni]], la plej prestiĝa teologo de tiu epoko, ĝis ties morto en 1085. Poste Algazelo lokiĝis ĉe la selĝuka [[veziro]] [[Nizam al-Mulk]], kiu nomumis lin en 1091 la instruisto de [[ŝario|fikho]] en la ''[[madrasa]]'' ({{ar}}: islama altlernejo) Nizamija, fondita mem en [[Bagdado]]. En 1095, post la murdo de Nizam al-Mulk fare de [[sepimamismo|sepimamismanoj]], la filozofo forlasis Bagdadon kaj sian familion pretekste ke li intencas fari la [[haĝo]]n. Travivinte en [[Damasko]], Tuso kaj aliaj urboj 11 jarojn, parte retiriĝinte kun sufiismaj mistikemuloj, en 1106 Algazelo akceptis la inviton fare de Faĥr al-Mulk (la filo de Nizam al-Mulk kaj tiutempe la veziro de la selĝuka [[sultano]] [[Ahmad Sanĝar]]) kaj ekinstruis en ''madrasa'' Nizamija en Nejŝaburo. Travivinte tempon, kiun eblas nomi spirita krizo, li manifestis sian novan religian komprenon. Tamen li rifuzis la [[rektoro|rektorecon]] de la altlernejo. Nelonge antaŭ sia morto la filozofo revenis en Tuson.
 
Algazelo estis ne nur teologo, sed studis ankaŭ la kampojn de [[kosmologio]], [[fiziko]] kaj jurisprudenco. Li ricevis altajn honorajn titolojn, ekzemple "honoro de la imamoj" ({{ar}}: شرف الائمه, ŝaraf al-a'imma), "ornamo de la fido" (زین الدین, zajn al-dīn) kaj "pruvo de l'Islamo" (حجة الاسلام, hujjathuĝĝat al-IslāamIslām). Ĉi-lastan titolon islamanoj donis al neniu alia.
 
== Filozofio ==