Algazelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
Lia familio estis [[sunaismo|sunaisma]] kaj de intelekta tradicio, do ĝi preparis Algazelon kaj lian pli junan fraton al religia studado. Lia patro, persa,<ref name="Iranica" /> ano de la populara mistika movado [[sufiismo|sufiisma]], laŭ postmorta tradicio, kies aŭtentikeco estis pridubita de ĵusaj fakuloj, mortis, kiam Algazelo estis ankoraŭ knabo. Lin kaj lian pli junan fraton ''Ahmad Ghazali'', kiu estis konatiĝonta kiel teoriisto de mistika amo, dum kelkaj jaroj zorgis amiko de la patro, [[sufiismo|sufiisto]]. Samtempulo de Algazelo kaj lia unua biografiisto, 'Abd al-Ghafir al-Farisi, registris ke Algazelo ekricevis instruadon en ''[[fikho]]'' (Islama jurisprudenco) el Ahmad al-Radhakani, nome loka instruisto.<ref name="Griffel" /> (pp. 26–27)
 
En 1070 la du fratoj iris unue al [[Gazalo (Tunizio)|Gazalo]] (hodiaŭ en gubernio [[Bizerto]] en [[Tunizio]]; de kiu devenas lia kromnomo "al-Ghazālī" = "la Ghazala-ano"), poste al [[Gorgan]], ĉefurbo de [[Golestano]], kaj tie dum sep jaroj studis [[Korano|koranan]] [[jurisprudenco]]n en la lokaj islam-lernejoj. Li poste studis kun [[Al-Ĝuvajni]], fama juristo kaj teologo kaj "la plej elstara islama fakulo de sia tempo,"<ref name="Griffel" /> en [[Nejŝaburo]], eble post periodo de studo en [[Gurgan]].
 
Poste ili reiris al Tuso. Estis ĉirkaŭ 1080 kiam Algazelo iris al [[Nejŝaburo]] en la nord-oriento de Irano, tiutempe unu el la plej gravaj intelektaj centroj de la islama mondo, kaj tie komencis studi en fama islama lernejo. Krom la [[Korano]]n li studis la [[hadito]]jn (islamajn tradiciaĵojn), la religiajn komentojn, la islaman juron ([[ŝario]]n) kaj la subtenajn sciencojn (kromfakojn) kiaj la [[gramatiko]] kaj la [[leksikografio]].